Выбрать главу

Guy de Maupassant

La maljunulo

Varmetaj aŭtunaj sunradioj verŝiĝis en la korton de la bieno, malantaŭ la grandaj fagoj starantaj laŭilonge de l' fosaĵoj. Sur la herbejo tondita de l' bovinoj, la tero penetrila de ĵusa pluvo estis tute mola kaj forŝoviĝis de sub la piedoj kun plaŭda bruo; kaj la pomarboj ŝarĝitaj de pomoj semis siajn palverdajn fruktojn en la malhelan verdon de la vegetaĵa tapiŝo.

Kvar junaj bovidinoj paŝtiĝis, ligitaj en unu vico, kaj muĝis de tempo al tempo direkte al la domo; la kortobirdoj faris kolorplenan scenon sur la sterkomaso antaŭ la stalo; ili gratis, moviĝis kaj bleketis, dum la du kokoj senĉese kikerikis, serĉis vermojn por siaj kokinoj, kiujn ili vokis per vigla klukado.

La ligna barilo malfermiĝis; eniris viro, aĝa kvardek jarojn eble, sed kiu ŝajnis esti sesdek, sulketita, tordita, marŝanta per grandaj paŝoj malrapidigitaj de la pezaj lignoŝuoj plenaj de pajlo. Liaj tro longaj brakoj pendis ĉe la flankoj de lia korpo. Kiam li proksimiĝis a! la bieno, flava hundeto, ligita al la piedo de grandega pirarbo apud barelo uzata kiel hundodometo, movis la voston kaj ekbojetis por montri sian ĝojon. La viro kriis:

— Kuŝu, Finot!

La hundo eksilentis.

Kamparanino eliris el la domo. Ŝia osta korpo, larĝa kaj plata, siluetis sub lana kamizolo, kiu premis ŝian talion. Jupo griza, tro mallonga, pendis ĝis la mezo de la kruroj kaŝitaj en bluaj ŝtrumpoj, kaj ŝi ankaŭ portis pajloplenajn lignoŝuojn. Blanka kufo nun flaviĝinta kovris kelkajn harojn gluitajn al la kranio, kaj ŝia kapo bruna, malgrasa, malbela, sendenta, montris tian sovaĝan kaj brutan fizionomion, kian ofte havas la kamparaj vizaĝoj.

La viro demandis:

— Kiel fartas li?

La virino respondis:

— S'joro pastro diras ke estas la fino; ke li certe ne trapasos la nokton.

Kaj ili ambaŭ eniris en la domon.

Trairinte la kuirejon ili penetris en la ĉambron, nigran, malaltan, apenaŭ lumigatan tra vitreto, antaŭ kiu pendis tukaĉo el normanda indieno. La dikaj traboj de la plafono, brunigitaj de l' tempo, nigraj kaj fumomalpuraj, trairis la ĉambron de flanko al flanko, portante la maldikan plankon de l' grenejo, kie kuris tage kaj nokte amasoj da ratoj.

La tera grundo, onda, malseka, ŝajnis grasa, kaj en la fundo de la loĝejo la lito faris makulon difuze blankan. Raŭka, regula bruo de spirado sibla, maldolĉa, stertora, kun tia akva plaŭdetado, kian produktas rompita pumpilo, eliris el la malhela kuŝejo, kie agoniis maljunegulo, la patro de la kamparanino.

La viro kaj la virino alproksimiĝis kaj rigardis la mortanton per kvietaj kaj rezignaj okuloj.

— Nun estas kvazaŭ finite; li ne trapasos eĉ la nokton.

La bienulino aldonis:

— Jam de la tagmezo li tiel glutetaĉas.

Kaj ili eksilentis. La patro tenis la okulojn fermitaj, kaj lia vizaĝo kun tera koloro estis tiel seka ke ĝi ŝajnis esti ligna. Lia malfermita buŝo tralasis plaŭdetantan kaj maldolĉan spiron; kaj la griztola littuko levetiĝis sur lia brusto je ĉiu enspiro.

La bofilo post longa silento prononcis:

— Li nur finiĝu sola. Ni ja estas senpovaj. Tamen estas malkonvene pro la kolzo, kiun oni devos transplanti morgaŭ dum la vetero ankoraŭ estos bona.

Je tiu penso lia edzino ŝajnis maltrankvila. Ŝi pripensis dum kelka tempo kaj deklaris:

— Ĉar li baldaŭ forpasos, oni ne enterigos lin antaŭ sabato; vi do morgaŭ povos prizorgi la kolzon.

La kamparano meditis; li diris:

— Jes, sed morgaŭ mi devos inviti por la enteriĝo; mi ja bezonos kvin aŭ ses horojn por iri de Tourville al Manetot, al ĉiuj niaj homoj.

La edzino post du- aŭ triminuta pripenso daŭrigis:

— Ankoraŭ ne estas la tria; vi povas komenci tuj vian rondiron kaj direkti vin al Tourville. Vi ja povas diri ke li forpasis, ĉar li ne ĝisvivos la posttagmezon.

La viro restis momenton enpense, mezurante la sekvojn kaj la avantaĝojn de la ideo. Fine li deklaris:

— Nu, mi iros.

Li estis elironta; tamen li repaŝis malantaŭen kaj post hezito rekomendis jene:

— Ĉar vi havas neniun laboron, deŝiru kuirpomojn kaj faru kvar dekduojn da pomkukoj por tiuj, kiuj venos al la enterigo, pro tio ke estos necese resatiĝi. Vi faru fajron en la forno per la fasko, kiu estas en la pom-premilejo. Ĝi estas seka.

Kaj li eliris el la ĉambro, revenis en la kuirejon, malfermis ties ŝrankon, prenis sesfuntan panon, faris kun zorgo tranĉaĵon, kolektis en la kavon de unu mano la erojn falintajn sur la tabuleton kaj ĵetis ilin en sian buŝon por nenion perdi. Post tio li prenis per la pinto de sia tranĉilo iomete da sala butero el la fundo de brunargila poto kaj ŝmiris ĝin sur la pano, kiun li komencis manĝi malrapide, laŭ sia kutima ritmo.

Kaj li trairis denove la korton, kvietigis la hundon, kiu ree bojis, eliris sur la vojon paralelan al la fosaĵo kaj malproksimiĝis direkte al Tourville.

Restinte sola, la virino komencis la laboron. Ŝi malkovris la farunujon kaj preparis la paston por la pomkukoj. Ŝi knedis ĝin dum longa tempo, turnante kaj returnante, premante kaj platigante. Kaj ŝi faris el ĝi dikan bulon flaveblankan, kiun ŝi lasis sur angulo de la tablo.

Tiam ŝi iris por kolekti la pomojn kaj por ke la arbo ne estu vundata de la stango, ŝi grimpis al ĝi per ŝtupetaro. Ŝi elektis la fruktojn kun zorgo por preni nur la plej maturajn kaj metis ilin en sian antaŭtukon.

Iu voĉo vokis ŝin de sur la vojo:

— He! Sinjorino Chicot!

Ŝi turniĝis. Estis najbaro, mastro Osime Favet, la komunumestro, kiu iris al siaj teroj por ilin grasigi, sidante kun pendantaj kruroj sur la sterkveturigilo. Ŝi respondis al li:

— Je via servo. Kion vi volas, mastro Osime?

— Kaj la patro, kiel li fartas?

Ŝi kriis:

— Li estas kiel forpasinto. La enterigo okazos venontsabate je la sepa, ĉar la kolzo devigas nin rapidi.

La najbaro respondis:

— Komprenite. Bonŝancon! Fartu bone!

Ŝi reciprokis lian ĝentilaĵon:

— Dankon, same al vi.

Kaj ŝi rekomencis la pomdeŝiradon.

Tuj post kiam ŝi revenis en la domon, ŝi iris al la patro, konjektante ke ŝi trovos lin mortinta. Sed jam ĉe la pordo ŝi distingis lian bruan kaj monotonan stertoron kaj opiniante nenecese alproksimiĝi al la lito, por perdi neniun momenton ŝi komencis prepari la pomkukojn.

Ŝi envolvis la fruktojn unu post la alia en maldikan pastfolion, kaj envicigis ilin sur la rando de la tablo. Post kiam ŝi faris kvardek ok bulojn, ordigitajn laŭ dekduoj unu antaŭ la alia, ŝi pensis ke ŝi nun devas pretigi la vespermanĝon kaj ŝi alkroĉis super la fajro sian kaldroneton por kuiri la terpomojn, ĉar ŝi fine opiniis ke ne estas necese jam en tiu tago hejti la fornon pro tio ke restos ankoraŭ la tuta morgaŭa tago por fini la preparojn.

Ŝia edzo revenis ĉirkaŭ la kvina horo. Tuj post kiam li transiris la sojlon, li demandis:

— Ĉu estas finite?

Ŝi respondis:

— Ankoraŭ ne; la glutaĉado daŭras plu.

Ili iris por vidi. La maljunulo estis absolute en la sama stato. Lia raŭka spirado, same regula kiel horloĝa movo, estis nek pli nek malpli rapida. Ĝi revenis de sekundo al sekundo, montrante iomete varian tonon laŭ tio, ĉu la aero eniris en lian bruston aŭ eliris el ĝi.

Lia bofilo rigardis lin kaj diris:

— Li finiĝos en momento, kiam ni ne pensos pri li, same kiel kandelo.

Ili revenis en la kuirejon kaj ne parolante komencis la vespermanĝon. Post kiam ili englutis la supon, ili ankoraŭ manĝis buterpanon kaj, lavinte la telerojn, ili tuj reiris en la ĉambron de la agonianto.

La virino tenante malgrandan lampon kun fumanta meĉo balancetis ĝin antaŭ la vizaĝo de sia patro. Se li ne spirus, oni absolute kredus lin mortinta.

La lito de la du kamparanoj estis kaŝita ĉe la alia ekstremo de la ĉambro, en iuspeca alkovo. Ili enlitiĝis ne dirante unu vorton, faris mallumon, fermis la okulojn; kaj baldaŭ du malegalaj ronkadoj, unu pli profunda, la alia pli akra, akompanis la seninterrompan stertoron de la mortanto.