Выбрать главу

Тalom Asch

La sorĉistino el Kastilio

(historia bildo)

Kun permeso de la aŭtoro el juda lingvo tradukis I. Lejzerovicz

Literatura Mondo. Budapest 1933.

Kopiis: Ignaz Krieger

de Blindas Foerenings Bibliotek.

Stockholm 1941.

Antaŭparolo.

"La judeco estas malfeliĉo" — diris Heinrich Heine, kaj en tiuj ĉi vortoj, malgraŭ ilia multmaniera interpretebleco, troviĝas tiu esenca nediskutebla vero, ke esti judo signifas simple esti malfeliĉa. Neŝanĝebla estas la vojo eterna de la Tempo, kaj kiel diligenta sekretario sekvas ĝin la Historio, fidele notante ĉiun ĝian etapon. Kaj la historio instruas nin, ke ĉiu generacio de la homaro signifas aŭ almenau devus signifi progreson, gravan paŝon antaŭen. Evoluado estas ja nerompebla leĝo de l' homaro. Nur en unu detalo certa parto de la homaro ne elmontris homecan progreson: en la persekutado kontraŭ la judoj. Tiurilate la sinsekvaj jarmiloj ne evoluis. Tiurilate estas nenia diferenco inter la antikva egipta periodo, la mezepoko kaj la dudeka jarcento. Тanĝiĝis la rimedoj kaj manieroj, sed la metodo kaj sinteno restis ja la samaj. La antikvaj egiptoj batalis kontraŭ la juda nacio, la mezepoko — kontraŭ la juda religio, la dudeka jarcento — kontraŭ la juda raso. Kaj la sekvoj estis ĉie kaj ĉiam la samaj: masakroj kaj ekziloj.

Motivoj por kontraŭjuda persekutado neniam mankas, ja eĉ nuntempe: se oni volas, la judoj tenas en siaj manoj la kapitalojn de la tuta mondo, kaj se oni volas, estas la judoj ja, kiuj mortigas la kapitalismon per sia komunismo. Se oni volas, la judoj detruas ĉian moralon kaj etikon, kaj se oni volas, oni trovas en ili forĝantojn de nova nekritikebla justeco kaj racio. Tiamaniere ĉiu, se li nur deziras, povas vidi en judo sian plej teruran malamikon. Fanatikeco kaj evito de komprenemo faris la ceteran kaj kompletigas fine la malfeliĉon.

La mezepoko apartenas al la plej malluma periodo de la juda historio. Ĉar superstiĉo kaj fanatikeco estis tiam la ĉefaj motoroj, kiuj funkciigis malamon kaj sangavidon. Kun funebro kaj ostotremo la judoj pensas al tiuj tempoj, kiam dekmiloj da iliaj samgentanoj estis laŭ ordono de la Sankta Inkvizicio turmentataj ĝis morto en la torturkeloj aŭ publike bruligataj sur la "aŭtodafeoj" de Hispanujo kaj aliaj landoj. Kaj ne sole vivaj homaj korpoj iluminis la gloron de la Inkvizicio. Judajn librojn, verkojn de nacia genio, kreitajn dum jarcentoj, formanĝis ĝiaj flamoj. Kaj ĉio ĉi estis farata ne por ekstermi la malamikon, sed "por savi la pekajn animojn" kaj feliĉigi ilin almenaŭ en la vivo postmorta.

Per flama plumo, trempita en sango, estas skribita tiu ĉi parto de la juda historio. Kaj kvankam pasis jarcentoj, dum kiuj alterne la eksterman mision de la inkvizitoroj prenis sur sin aliaj "animsavantoj" aŭ "kulturportantoj", la terurega periodo de la Sankta Inkvizicio ne povas forviŝiĝi el la memoro de l' juda popolo. Kaj ankoraŭ nun la sola vorto "Inkvizicio" vekas en judo impreson de teruro kaj anksio. Ĝia historio vivas en la popolo, kiu eternigis ĝin per multaj rakontoj, legendoj kaj kantoj.

Kompreneble, tia historio incitas la fantazion de ĉiu impresiĝema artisto aŭ poeto. Ho ve! La vivo montriĝis pli rafinita ol plej altfluga poeta fantazio: ĝi surprizis per roma spektaklo, kiun la plumo apenaŭ kapablas priskribi: tia abundego da sensacio, murdoj kaj intrigoj! Kaj kie artisto trovos tiujn riĉajn abundajn farbojn, kiujn li bezonas por pentri la kolorojn de sango, fontanta el krevantaj vejnoj de inkviziciaj viktimoj, pereantaj en flamoj aŭtodafeaj!?!

Multnombre do svarmas en la juda literaturo rakontoj pri la suferado de la juda popolo en la tempo de la Sankta Inkvizicio.

Sed super ĉiuj ĉi multnombraj pli-malpli bonaj rakontoj brile elstaras, kiel juvelo de l' juda historio, literaturo, la majstroverko de la nuntempa plej granda juda verkisto Тalom Aŝ s. t. "La sorĉistino el Kastilio". Ĝi ne estas historia romano, sed bildo. Ĉar Тalom Aŝ estas talentplena artisto. Per vortoj li pentris tiun bildon, per vortoj li elsorĉis tiujn farbojn kaj kolorojn, kiujn paletro de pentristo ne posedas. Por li ne sufiĉis elsenti la grandiozecon de l' juda malfeliĉo; li deziris mem vidi, kiel ĝi efektiviĝis kaj kiel tio estis ebla. Do li vizitis la sudajn landojn de Eŭropo, mem ĉion esploris kaj kontrolis. Kaj li enblovis en la verkon — apud la blindigaj flamoj de la inkviziciaj fajroj — la kolorriĉecon kaj sunon de la sudo.

Kiel dirite, Тalom Aŝ estas la plej granda verkisto de l' juda literaturo. Li estas preskaŭ la sola, kies verkoj estas konataj vaste ekster la sferoj de judaj legantoj. Liaj libroj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Al la esperantista publiko li estas malmulte konata. Krom kelkaj malgrandaj noveloj, dise aperintaj en diversaj esperantaj gazetoj, neniu pli grava lia verko estis ĝis nun eldonita en esperanto. Antaŭ unu jaro Aŝ festis sian kvindekjaran jubileon, kaj la subskribinto opiniis per aperigo de lia verko en esperranto-traduko ne sole kontribui merititan honoron al la granda verkisto, sed ankaŭ pliriĉigi la esperantan literaturon per unu el la plej belaj kreaĵoj de la juda verkarto.

La agoj de l' kreado de la Sankta Inkvizicio, la sennombraj "aŭtodafeoj" de la mezepoko, sur kiuj pereis dekmiloj da senkulpaj homoj, formas nigran ĉapitron en la historio de la homara kulturo. La disvastiĝinta tra tuta Eŭropo superstiĉa kredo, ke ekzistas sorĉistinoj, farantaj pakton kun diablo, estis epidemia psikozo, kiu unuavice elmetis al danĝero la judon, kiu estis konsiderata kiel la enkorpiĝo de la diablo mem. Neniam antaŭe kaj pli poste la fanatismo kaj superstiĉo havis tiom abundan kaj sangan rikolton. Fine de la xv-a jarcento papo Inocento viii-a publikigis specialan bulaon, ordonante plej severajn rimedojn por ekstermi la sorĉistinojn! Ja delonge jam pasis tiu tempo de netoleremo flanke de la katolika eklezio, tamen estas terure eĉ nun memori, ke por akuzi virinon pri diabla sorĉado, sufiĉis malica klaĉo, intrigeto aŭ nura denunco, ke la koncerna junulino havas sur sia korpo iajn suspektindajn signojn aŭ rigardas kun mallevita kapo. Tuj oni trenis ŝin en la torturkelojn, kie oni elmetis ŝin al plej teruraj turmentoj kaj suferoj: oni rompis la ostojn, aplikis la t. n. "hispanan boton", suprentiris sur ŝnuro la viktimon, vipante kaj skurĝante ŝin senkompate, kaj ĉar oni malgraŭ ĉio ne povis malkovri en ŝi la diablon, oni fine bruligis ŝin publike "ad majorem dei gloriam". La viktimon, kondamnitan je morto sur aŭtodafeo, oni kutime ligis al ĉaro aŭ ĉevala vosto kaj tiel vizaĝaltere trenis ŝin tra la stratoj al la loko de l' ekzekuto. Tiun solenaĵon de l' eklezio akompanis la pastraro kun brila pompo. Ofte oni la viktimon, neniiĝantan en la flamoj, torturis ankoraŭ en la lastaj minutoj de l' vivo, ŝirante per ardaj pinĉiloj pecojn de la brulanta korpo en akompano de eklezia kantado. La martireco de la kristanoj en la tempo de antikva Romo estas nur komparebla al tiu de la sennombraj viktimoj de la "sankta" inkvizicio.

Tiu ĉi libro estas protesto de sendependa penso kontraŭ fanatikeco, de kulturo kontraŭ spirita mallumo, de toleremo kontraŭ malamo. Ĝi estas vekrio de generacioj kontraŭ la neesprimebla barbareco de la "sankta" inkvizicio, kiu dum la mezepoko neniigis centmilojn da homaj vivoj per neimageblaj torturoj kaj fajro sole pro tio, ke tiuj viktimoj havis aliajn konvinkojn. Ĝi estas signalo je aspiroj pli noblaj kaj rilatoj pli homecaj.

Izrael Lejzerowicz.

I.

Kaŝitaj trezoroj.

Al doktoro I.L. Magnes en la signo de rekono kaj estimo dediĉas la aŭtoro.

Tra "Plazza di Judea" en la juda geto en Romo, kiun papo Julio II-a igis pavimi per ŝtonoj kaj ornami per renesanca puto, promenis la Venecia pentristo Senior Cezar Pastilla. Pastilla estis dudekkelkjara viro, li havis longetan vizaĝon kun tre malĝojaj okuloj. Liaj haroj ne estis orde tonditaj. Ili malsuprenpendis malantaŭ liaj ŝultroj en longkreskintaj bukloj, kiuj evidentigis, ke ilia mastro ne zorgas pri ili, kaj ili kreskadis kaj falis laŭvole. Liaj vangoharoj estis trokreskintaj kaj aspektis kiel judaj tempiharoj, kaj tio donis ankoraŭ pli melankolian aspekton al lia vizaĝo. Li ne havis difinitan celon, kien iri. Ĝi tien, en la judan geton, li venis hazarde. promenante inter la malpuraj stratetoj, kondukantaj al tibro, kie de pratempo loĜis la Тtelistoj kaj prostituitinoj de romo, li erarvagis en la judan geton. ekinteresis lin la malvastaj, mallarĜaj stratetoj kaj la multnombraj masonitaj domoj, la turoj kaj Ĝelanguloj, kiuj kvazaУ pendis en la aero super la stratetoj. interesis lin la fremda kaj nekonata arto, la judoj kun la flavaj tunikoj, la flavaj judaj signoj en formo de hebrea litero "s" sur la brustoj, kun la dormoĜapoj, la judaj malsuprentorditaj Ĝapeloj, la virinoj kun vualitaj vizaĜoj, la du bluaj strioj en iliaj vualoj, kiuj atestis, ke ili estas judinoj; la Ĝemizoj, kiujn ili portis sur la tunikoj kaj la multaj briliantoj kaj juveloj, kiuj brilis el iliaj haroj; la longaj modestaj bluaj veluraj vestoj, kiujn portis parto de l' judoj, kio signifis, ke ili estas riĜuloj eminentaj, portantaj mantelojn, kiel la veneciaj doĜoj; la infanoj, kiuj sur siaj tunikoj portis grandajn "kvarangulojn" kun bluaj kaj ore broditaj randoj kun kvastoj, kiuj treniĜadis post ilin kaj kaj vipis iliajn vizaĜetojn; kaj la tuta negocado kaj marĜandado de unu kun la alia, la monТanĜado,la trenado de varoj el unu domo en la alian — koloraj roboj, pecoj da tolo, veluro kaj silko — ĉio ĉi logis lin. Kaptis lin la fremda kaj riĉa arto, rivelanta sin antaŭ liaj okuloj. Тajnis al li, ke li erarvenis en orientan urbon, en bazaron de la malproksima Arabujo en la sultana regno, pri kio li aŭdis tiom multe da rakontoj de komercistoj kaj maristoj, kiuj vojaĝis en oriento kaj transportadis varojn el Turkujo en Venecion.