Читать онлайн "La unua amo" автора Тургенев Иван Сергеевич - RuLit - Страница 1

 
 
     


1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 « »

Выбрать главу





LA UNUA AMO

Novelo de Ivan Turgenev

La titolo de la rusa originalo:

Tradukis el la rusa:

Ilsia Novikova (cxap. 1-7)

Viktor Kudrjavcev (cxap. 8-14)

Aleksander Korjxenkov (cxap. 15-22)

ENKONDUKO

Laux la Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo kompilita de Georgo Davidov (Moskvo: Librejo Esperanto, 1912) verkoj de Ivan Turgenev (1818-1883) estis plej ofte tradukataj el la rusa lingvo en esperanton. La titolaro registras esperantigon de almenaux 112 romanoj, noveloj kaj prozversajxoj de Ivan Turgenev, el kiuj tridek verkoj tradukigxis dufoje.

Kaj tio ne estas hazarda. Unuflanke, la temoj de Turgenev estis intime ligitaj kun la aktualaj problemoj de la socio. "Li rapide kaptis la novajn bezonojn, - konstatis Nikolaj Dobroljubov, - novajn ideojn alportatajn en la socian konscion kaj en siaj verkoj, li cxiam atentigis pri la vica problemo, kiu komencis konfuzi la socion".

Aliflanke, la muzikeco de lia prozo, abundo de epitetoj, bildeco de figuroj, fajne nuancitaj portretoj provokis esperantistajn tradukantojn. Kaj ili sukcesis pruvi, ke la nova lingvo perfekte tauxgas por la transdono de la ricxa lingvajxo de Turgenev. Lia romano Patroj kaj filoj - jam kelkfoje reeldonita - en la traduko de Kabe (K.Bein), grave kontribuis al formigxo kaj firmigxo de la proza stilo de esperanto.

La unua amo apartenas al la ciklo de liaj lirikaj noveloj aperintaj en la tempo de la reformado, kiam ne sole preparigxis kaj efektivigxis abolo de servuto en Ruslando, sed ankaux komencigxis reviziado de "netusxebla fundamento" de la tradicia rusa moralo, sercxado de novaj rilatoj inter la emancip igxanta homo kaj la sxangxigxanta mondo...

La eldonejo Sezonoj kore dankas al Pascal Dubourg, laux kies iniciato kaj insisto triopo de nov-generaciaj tradukantoj el Jekaterinburg defiis La unuan amon, kiu nun aperas kiel la dua volumo en la serio Rusa literaturo.

LA UNUA AMO

Omagxe al P.V.Annenkov

La gastoj jam delonge forveturis. Gongis duonhoro post la noktomezo. En la cxambro restis nur la mastro, Sergej Nikolajevicx kaj Vladimir Petrovicx.

La mastro sonorigis kaj ordonis purigi la tablon.

- Do, la afero estas decidita, - li diris profunde enfoteligxante kaj ekfumante, - cxiu el ni rakontu pri sia unua amo. Estas via vico, Sergej Nikolajevicx.

Sergej Nikolajevicx, rondforma blonda homo kun pufeta vizagxo rigardis unue al la mastro, poste levis la okulojn al la plafono.

- Mi ne havis la unuan amon, - li finfine diris, - mi komencis de la dua.

- Kiel?!

- Tre simple. Mi havis dek ok jarojn kiam mi unuafoje ekflirtis al tute cxarma frauxlino; sed mi flirtis tiel, kvazaux por mi tio estus kutima afero: samkiel poste al aliaj. Gxustadire, la unuan kaj la lastan fojon mi enamigxis sesjara al mia vartistino; sed jam delonge tio estis. Detaloj pri niaj rilatoj elmemorigxis, ecx se mi memorus pri ili, cxu iun ili povus interesi?

- Sed kion ni faru? - komencis la mastro. - Ankaux mia unua amo ne abundas pri interesaj detaloj: neniam mi enamigxis antaux mia konatigxo kun Anna Ivanovna, mia edzino, - kaj cxio fluis glate: la patroj nin svatis, ni baldaux ekamis unu la alian kaj geedzigxis. Mian rakonton oni povas kelkvorte prezenti. Mi, sinjoroj, konfesas ke stariginte la demandon pri la unua amo mi celis vin, ne tiel maljunajn tamen jam ne junajn frauxlojn. Eble vi nin distru, Vladimir Petrovicx?

- Mia unua amo efektive apartenas al okazoj ne tute ordinaraj, - balbutis Vladimir Petrovicx, kvardekjara viro kun nigra grizeta hararo.

- Ha, - diris la mastro kaj Sergej Nikolajevicx unuvocxe. - Des pli bone... Rakontu.

- Bonvolu... tamen ne: mi ne rakontu; mi ne estas lerta rakontisto: cxiam rezultigxas seke kaj kurte aux multvorte kaj false; sed se vi permesus, mi notus cxion kion mi rememorus en kajeron - kaj poste mi tralegos al vi.

La kunuloj unue ne konsentis, sed Vladimir Petrovicx insistis. Post du semajnoj ili denove kunvenis kaj Vladimir Petrovicx plenumis sian promeson.

Jen kio estis en la kajero:

CxAPITRO 1

Tiam mi havis dek ses jarojn. La afero okazis somere 1833.

Mi logxis en Moskvo kun miaj gepatroj. Ili luis vilaon apud Kalujxskaja Zastava kontraux la gxardeno Neskucxnyj. Mi preparis min al ekzameno en la universitato, sed studis tre malmulte kaj nehaste.

Neniu gxenis mian liberon. Mi faris kion mi volis, precipe post kiam mi disigxis de mia lasta franca guvernisto, kiu neniel povis alkutimigxi al la penso ke li falis "kiel bombo" (comme une bombe) en Ruslandon, kaj kun kruela mieno li la tutajn tagojn kusxacxis sur sia lito. La patro rilatis al mi indiferente-afable; la panjo preskaux ne atentis min, kvankam sxi havis neniun kroman infanon: aliaj zorgoj sxin rongxis. Mia patro, homo suficxe juna kaj tre bela, edzigxis al sxi pro mono; sxi estis dek jarojn pli agxa ol li. La panjo vivis cxagrenan vivon: sxi sencxese incitigxis, jxaluzis, koleris - sed ne en cxeesto de la patro, sxi lin ege timis, sed li kondutis rigore, fride, distance... Mi ne vidis homon pli trankvilan, memfidan kaj auxtokratan.

Mi neniam forgesos la unuajn semajnojn en la vilao.

La vetero estis mirinda; mi venis el la urbo la nauxan de majo, gxuste en la tago de Nikolao. Mi promenis jen en la gxardeno cxirkaux nia vilao, jen laux Neskucxnyj, jen post Zastava; kunprenis iun libron - kurson de Kajdanov, ekzemple - sed malofte gxin malfermis preferinte deklami versojn kiujn mi en abundo tenis en mia memoro; mia sango bolis kaj la animo doloris - tiel dolcxe kaj ridinde; mi cxiam atendis ion, timetis kaj miris pri cxio kaj estis tutpreta. La fantazio furiozis kaj flugis rapide cxirkaux samaj scenoj kiel dum tagigxo cipseloj cxirkaux sonorilturo; mi dronis en pensoj, sopiris kaj ecx ploris; sed ecx tra larmoj kaj tra sopiro kauxzita jen de melodia verso, jen de cxarmo de vespero penetris kiel printempa herbo gaja sento de juna ekbolanta vivo.

Mi havis rajdocxevaleton, mi mem gxin selis kaj rajdis sola for, galopis kaj imagis min kavaliro dum turniro - kiel gaje blovis vento en miajn orelojn! - aux turninte mian vizagxon al la cxielo mi akceptis gxian radiantan lumon kaj lazuron en mian largxe malfermitan animon.

Mi memoras, ke tiam imago pri virino, pri fantomo de virina amo preskaux neniam aperis en mia cerbo konkrete; sed en cxio pri kio mi pensis, en cxio kion mi perceptis kasxigxis duonkonsciata, honta antauxsento pri io nova, neklarigeble dolcxa, virina...

Tiu antauxsento, tiu atendo penetris tra tuta mia korpo; mi gxin spiris, gxi ruligxis laux miaj vejnoj en cxiu sanga guto... gxi devis baldaux efektivigxi.

Nia vilao konsistis el ligna sinjora domo kun kolonoj kaj du nealtaj dometoj; en la maldekstra dometo trovigxis eta fabriko de cxipaj tapetoj... Mi plurfoje vizitis gxin por rigardi kiel deko da mincaj hirtaj knaboj en makulitaj kiteloj kun kavovangaj vizagxoj cxiam eksaltis sur lignajn pedalojn, kiuj premis kvarangulajn stumpojn de la premilo, kaj tiamaniere per la pezo de siaj malfortikaj korpoj ili elpremis buntajn ornamajxojn sur tapetoj. La dekstra dometo staris vaka kaj estis luebla. Foje, cxirkaux tri semajnojn post la nauxa de majo, fenestraj sxutroj de tiu dometo malfermigxis, vidigxis virinaj vizagxoj - iu familio tie eklogxis. Mi memoras ke la saman tagon dum la tagmangxo la panjo sciigxis de la administranto pri niaj novaj najbaroj kaj auxdinte la nomon de princino Zasekina unue diris ne sen ioma respekto: "Hxa! princino... - kaj poste aldonis: - Versxajne malricxa".

- Ili per tri fiakroj venis, - rimarkis la administranto respekte altabligxante, - propran veturilon ili ne havas, kaj la mebloj estas tute ordinaraj.

- Tamen estas pli bone, - la panjo diris.

La patro rigore rigardis al sxi: sxi eksilentis.

Vere, princino Zasekina ne povis esti ricxa virino: la luita domo estis tiel malnova kaj eta kaj malalta, ke homoj almenaux iom bonstataj neniam konsentus eklogxi tie. Cetere, mi tiam lasis cxion cxi preter miaj oreloj. La titolo de princino min apenaux impresis: antaux nelonge mi tralegis "La rabistojn" de Schiller.

     

 

2011 - 2015

Яндекс
цитирования Рейтинг@Mail.ru