Выбрать главу

Aux povas esti, ke malica

rivalo jam konkeris vin. -

subite nazkriis Majdanov, kaj miaj okuloj renkontigxis kun tiuj de Zinaida. Sxi fermis ilin kaj iom rugxigxis. Mi rimarkis, ke sxi rugxigxis, kaj glaciigxis pro la timo. Mi jam antauxe jxaluzis, sed nur en cxi tiu momento la penso, ke sxi ekamis, ekbrilis en mia kapo:

"Dio mia! Sxi ekamis!"

CxAPITRO 10

Miaj veraj turmentoj komencigxis de tiu cxi momento. Mi pensis, pensadis, repensadis - kaj konstante, lauxeble kasxe, spionis Zinaidan. Sxi sxangxigxis - tio estis videbla. Sxi ofte foriris promeni sola kaj promenis longe.

Jam sxi ne aperis antaux la gastoj; dum tutaj horoj sxi sidis en sia cxambro. Antauxe oni ne rimarkis tion en sxi. Mi subite igxis, - aux al mi sxajnis, ke igxis, - eksterordinare sagaca. "Cxu li? Aux li?" - demandis mi min mem, maltrankvile taksante pense sxiajn adorantojn unu post la alia. Grafo Malevskij (kvankam mi hontis pro Zinaida konfesi tion) sxajnis al mi pli dangxera ol la aliaj.

Mi ne estis tro atenta, bedauxrinde, kaj mia kasxemo, evidente, neniun trompis; almenaux doktoro Lusxin baldaux min malsekretigis. Cetere, ankaux li sxangxigxis lastatempe; li maldikigxis, ridis same ofte, sed iom obtuze, malice kaj kurte - nevola, nerva incito en li substituis la iaman legxeran ironion kaj afektan cinikecon.

- Kial vi sencxese venas cxi tien, junulo, - li diris al mi foje, restinte kun mi en la salono de Zasekinoj. (La princidino dume promenadis, kaj kriacxa vocxo de l' princino sonis en la mansardo: sxi skoldis sian cxambristinon). - Vi devas lerni, labori - dum vi estas juna, - sed kion vi faras?

- Vi ja ne scias, eble mi laboras hejme, - mi protestis al li ne sen digno, sed ankaux ne sen konfuzo.

- Cxu vi laboras! Vi ne pri tio pensas. Nu, mi ne kontrauxas... en via agxo tio estas tute natura. Sed elekto via sxajnas ne tauxga. Cxu vi ne vidas, kia estas cxi tiu domo?

- Mi vin ne komprenas, - mi rimarkis.

- Cxu vere ne komprenas? ve al vi! Mi opinias mia devo averti vin. - Ni, maljunaj frauxloj, povas cxi tien veni: kio al ni okazos? ni estas homoj ferocaj, por ni nenio dangxeras; sed via hauxto ankoraux estas fresxa; kaj la aero cxi tie por vi malutilas - kredu min, eblas infektigxi.

- Kiel?

- Tutsimple. Cxu vi estas sana nun? En normala stato? Cxu tio, kion vi sentas - estas por vi salubra, bona?

- Kion do mi sentas? - mi diris, konfesante en la animo, ke la doktoro pravas.

- Ehx, junulo, junulo, - dauxrigis la doktoro kvazaux esprimante per tiu vorto ion ofendan por mi, - cxu vi scias ruzi? dank' al Dio, sur via vizagxo respeguligxas via animo. Sed tamen, kial babili? Mi mem ne frekventus cxi tien, se (la doktoro kunpremis la dentojn)... se mi ne estus la sama bizarulo. Min nur mirigas: kiel vi, tiom sagxa, ne vidas, kio okazas cxirkaux vi?

- Sed kio speciala okazas? - mi respondis kaj strecxigxis.

La doktoro observis min kun rikana kompato.

- Jen mi, - diris la doktoro, kvazaux murmurante, - cxu indas al vi tion diri? Unuvorte, - li aldonis, altigante la vocxon - mi ripetas: tiu cxi atmosfero por vi ne tauxgas. Al vi agrablas esti cxi tie, ja! ankaux en la orangxerio agrable odoras - sed logxi en gxi ne eblas. Ej! Auxskultu min, okupigxu denove pri Kajdanov!

Eniris la princino kaj komencis plendi al la doktoro pri la dentodoloro. Poste aperis Zinaida.

- Ahx, - aldonis la princino, - sinjoro doktoro, insultetu sxin. Dum la tuta tago sxi trinkas akvon kun glacio; cxu tio utilas por sxi, por sxia febla brusto?

- Kial vi faras tion? - demandis Lusxin.

- Sed kio povas okazi?

- Kio? Vi povas malvarmumi kaj morti.

- Cxu vere? Jes? Nu tiam - inda vojo!

- Jen kiel! - grumblis la doktoro.

La princino foriris.

- Jes, tiel, - respondis Zinaida. Cxu la vivo estas gaja? rigardu... Kio estas bona? Aux vi opinias, ke mi tion ne komprenas? Ne sentas? Por mi estas plezuro trinki akvon kun glacio, kaj vi serioze certigas min, ke tiu cxi vivo pli valoras ol risko de momenta plezuro, pri felicxo mi ecx ne parolas.

- Nu jes, - rimarkis Lusxin, - kaprico kaj sendependo... Tiuj du vortoj elcxerpas vin: tuta via naturo estas en tiuj du vortoj.

Zinaida nervoze ekridis.

- Via posxto malfruis, afabla doktoro. Vi observas malbone; postrestas. Surmetu okulvitrojn. Cxu mi emas kaprici nun? vin trompi, min trompi... gaja okupo! - sed kio koncernas sendependon... Monsieur Voldemar, - subite aldonis Zinaida kaj piedfrapis kaprice, - ne faru melankolian fizionomion. Mi ne toleras, kiam oni min kompatas. - Sxi rapide malaperis.

- Malutilas, malutilas por vi la atmosfero, junulo, - refoje diris Lusxin.

CxAPITRO 11

Vespere de la sama tago cxe Zasekinoj kunvenis la kutimaj gastoj, inter ili ankaux mi.

Oni ekparolis pri la poemo de Majdanov; Zinaida sincere lauxdis gxin.

- Sed cxu vi scias, - sxi diris al li, - se mi estus poeto, mi prenus aliajn temojn. Eble tio estas absurda, sed en mian kapon iam venas strangaj pensoj, precipe kiam mi ne dormas, antaux la matenigxo, kiam la cxielo komencas farigxi rozkolora kaj griza. Mi, ekzemple... Cxu vi ne priridos min?

- Ne! Ne! - ni cxiuj ekkriis.

- Mi imagus, - sxi dauxrigis, krucinte la brakojn surbruste kaj rigardante flanken, - grandan kompanion de junulinoj, nokte en vasta boato sur kvieta rivero. La luno lumas, kaj ili cxiuj estas en blankaj vestoj kun kronoj el blankaj floroj, kaj ili kantas ion similan al himno.

- Mi komprenas, komprenas, dauxrigu, - grave kaj reve diris Majdanov.

- Subite - bruo, ridego, torcxoj, tamburinoj surborde... Tio estas amaso de bakhxaninoj, kurantaj kun kantoj, kun krioj. Estas via afero finpentri la bildon, sinjoro poeto... nur mi sxatus, ke la torcxoj estu rugxaj kaj forte fumu, kaj ke la okuloj de la bakhxaninoj brilu sub kronoj, kaj la kronoj devas esti malhelaj. Ne forgesu ankaux tigrajn felojn kaj kalikojn - kaj oron, multe da oro.

- Kie do devas esti oro? - demandis Majdanov, retrokombante siajn maldensajn harojn kaj rondigante la naztruojn.

- Kie? sur sxultroj, sur brakoj, sur piedoj, cxie. Onidire, en la antikvo virinoj portis orajn ringojn sur suroj. La bakhxaninoj vokas al si la junulinojn en boato, la junulinoj cxesas kanti sian himnon - ili ne plu povas gxin dauxrigi, - sed ili restas senmovaj: la rivero portas ilin al la bordo. Kaj jen, unu el ili lante ekstaras... Tion necesas bone bildigi: kiel sxi lante starigxas en la luna lumo kaj kiel sxiaj amikinoj ektimas... Sxi transpasxis la randon de la boato, la bakhxaninoj cxirkauxis sxin, kaj kure forportis en nokton, en obskuron... Imagu: turbuloj de fumo kaj cxio miksigxis. Auxdeblas nur iliaj kriacxoj, kaj sxia krono restis sur la bordo.

Zinaida eksilentis. (Ho! Sxi ekamis! - mi denove pensis.)

- Nur tiom? - demandis Majdanov.

- Nur, - sxi respondis.

- Tio ne povas esti temo por la tuta poemo, - li grave rimarkis, - sed por lirika versajxo mi vian penson uzos.

- En romantika stilo? - demandis Malevskij.

- Certe, en romantika stilo, tiu de Byron.

- Sed laux mi Hugo pli bonas ol Byron, - neglekte diris la juna grafo, - pli interesa.

- Hugo estas unuaranga verkisto, - kontrauxis Majdanov, - samkiel mia amiko Tonkosxejev, en sia hispana romano "El-Trovador"...

- Ha, cxu tiu libro kun la renversitaj demandosignoj? - intervenis Zinaida.

- Jes. La hispanoj tiel kutimas. Mi volis diri, ke Tonkosxejev...

- Nu! Vi denove diskutos pri klasikismo kaj romantismo, - duafoje intervenis Zinaida. - Prefere ni ludu...

- Cxu garantiajxojn? - demandis Lusxin.

- Ne, tio enuigas; ni ludu komparojn. (Tiun ludon elpensis Zinaida mem: oni nomas iun objekton, cxiu klopodas kompari gxin al io, kaj tiu, kiu elektis la plej tauxgan komparon, ricevas premion.)

Sxi proksimigxis al la fenestro. La suno jxus subiris: sur la cxielo alte sxvebis longaj rugxaj nuboj.