Выбрать главу

KUKOLO KAJ AGLO

Kukolon Aglo nomis Najtingal'. Kukol' en nova rolo, Fiera plene pri titolo, Komencis montri en real' Talenton sian pri muziko. Rezulte — chiuj flugis for Kun moko au koler-humor': Mizeris kanto lau efiko. Al Aglo la Kukol' ekplendis kun la kri': "Pripensu do! Lau via regh-ordono Nomighas Najtingalo mi, Sed oni mokas min pri mia kanta tono." "Amik', mi estas regh', sed mi ne estas dio. Ne fortas mi influi al afer'. Mi provis nomi vin, sed ghi ne estas chio. Vin fari Najtingal' ne estas mia sfer'."

KAMPULO KAJ SHAFO

Kampulo plendis kontrau Shaf', Provokis li al kriminal-proceso. Jughisto Vulpo agas kun sukceso — Enket' esplor' lau paragraf, Pri chiu punkto oni jugh-atestas, Kaj kia pruv' por kriminalo estas? Jen diras la. kampul': "En certa nokt' Subite du kokinoj malaperis. Matene en la kort' ostetoj nur mizeris, Kaj nokte estis Shaf' en tiu lok'," De Shaf klarig': ghi dormis nokton tutan, Atestas chiuj veron absoiutan; Neniam ghi fi-agas nekonvene, Chu per shtelad' Au friponad'; Ne manghas ankau ghi viandon plene, Kaj la verdikt' de Vulpo tekstas jene: "Rezon' de Shafo restu sen atent', Pro kauz', ke en la art' de elokvent' Friponoj majstras ege bone, Char lau informo en dirita nokt' La Shafo estis en la birda lok', Kaj char bongustas la kokin' aldone Kaj estis oportuna la okaz', Konkludas ni en tiu kaz', Ke Shafon logis granda tento Kaj manghis ghi kokinojn en silento. Rezulte ekzekut' okazu, en kruel', Viando — al jughej', al plenda flank' — la fel'.

SIMIO

Laboru vi per ajna manier' Kaj tamen vin ne trafos kun fier' Popola danko au la gloro, Se estas sen util' laboro. Kampulo de maten-auror' Plugilon sur parcelo trenis. Laboris li tre pene, kun fervor' Ghis al vizagho shvito svenis. Kaj por laboro estis la honor': Jen chiu hom' kun simpatio Salutas kaj tre laudas lin. Al kamparan' envias nur Simio, — Agrablaj laudoj logas lau kutim'. Simio volas mem labori, Kun shtip' komencis ghi fervori, Kaj per fervoro kun honest' Jam superplenas nia best'. Jen shtipon pezan portas ghi, Jen ghin klopode chirkauprenas, Jen rulas, jen surtere trenas. Plenshvitas tute la Simi', Apenau spiras ghi, sed ghin neniu laudas. Neniu por afer' al vi aplaudas. Chu kauzon vi ne vidas kun facil'? Vi dronas en labor', sed mankas la util'.

NAJTINGALO KAJ KATO

Ekkaptis Najtingalon Kat'. Tenante en ungegoj kroche Li diras milde kaj belvoche: "Karulo charma, mia frat'! Mi audis, ke en kanto Vi, certe, estas triumfanto. Rakontis Vulp-amik' al mi, Ke via voch' ruladas kaj sonoras, Ke oni vin tre shatas kaj honoras Pri via charma melodi'! Auskultus mi kun plena simpati' Al via kanto senkompara. Ne tremu tiel, lasu vin obstin', Ekkantu ion ajn. Kaj poste al kamparo Mi lasos vin, — al boskoj kaj arbaro, Muzikon shatas ankau mi sen normo: Kun paca murmurad' ja ronkas mi en dormo." Kaj dume Najtingalo en mizer' Apenau spiris pro sufer', "Nu, bon-amik'! " daurigis Kato: "Ekkantu ion, estu delikata." Sed mankis bel-kantad', krietis ghi kun ghem'. "Chu ravas vi per tia fi-plorem'?" Demandis Kato kun riprocho: "Sed kie estas via bela vocho, Ja kiun oni laudas en kortush'? Min tedis de katid' simila kria fush'. Ne! Por kantad' ne estas vi kapabla, Senordas via melodi', Sed eble sur la dent' vi estas pli agrabla." Kaj la kantiston manghis li Kun placha delikato.
Chu mi klarigu fablon lau moral'? Mallertas kante Najtingal' En ungoj de la Kato.

KAMPARANO EN MALFELICHO

Al Kamparan', al provizeja lok', Shtelisto trafis en la nokt'. Li venis kun malbon-intenco: Esploris chambron li de planko ghis plafon', Kaj chion shtelis la fripon'. Chu por shtelist' ekzistas konscienco? Vespere la kampul' ekdormis en richec', Sed en maten' vekighis malprospera, Ja kvazau almozul' mizera Malbonas la vekigh' de tiu spec'. Do la Kampul' malgajas kaj sopiras, Parencojn siajn vokas li kun plor', Najbarojn chiujn petas pri favor': "Chu vi ne helpos min en malfelicha hor'?" Jen chiu hom' konsilon taugan diras Kaj saghas multe en rezon'. "Ho bel-amiko! Estas ja malbon', Char ofte vi babilis laukutime Pri posedajho via ghranda nur." Alia tuj rimarkis: "Por futur' Vi metu provizejon pli proksime." "Ghi estas tute vana vort'." Eldiras nun najbaro Foko: "Ne gravas provizeja loko, Kolerajn hundojn havu vi en kort'. Hundidon mi volonte donus: Anstantau ghi en akvo dronus. Donacus prefere mi al najbar' Por la bonfar'." Kaj la amikoj en bonkor' ghentilaj Lau sia povo kaj inklin' Konsilojn multajn donis tre utilajn, Sed en real' neniu helpis lin.
Se dum la viv' mizer' al vi impetos, Vi provu iri al amik': Konsilos li abunde kun logik', Sed se pri helpo vi amikon petos, Ektrafos lin momente en kondut' Nur surdo kaj mirakla mut'.

KORNIKO KAJ KOKINO

Jen kiam dum milit' Al forto kaj insid' De malamik' la ruzo kontraustaris Kaj tiucele oni jam preparis Forcedi Moskvon, — tuta loghantar' El la chefurbo sin ekmovis Kaj savon sian en veturo trovis, Pro la invad' impeta de barbar'. Tumulton tiun grandan de tegmento Rigardas kun trankvil' kornik'. "Kaj kiun vojon havas vi, amik'?" Demandas nun Kokin' en veturil-torento; "Ja okupant' impertinenta Trovighas tute en proksim'!" "Chu min koncernas la afero?" Kornik' respondas: "Tute sen danghero En urbo restos mi. Min fremdas via tim'. Kornikoj por manghad' ne taugus lau kutim'. Do mi kun gastoj vivos tute bone. Kaj eble min ektrafos laubezone Fromagho au ostet' en iu foj'. Adiau, kokulin', felicha estu voj'." Kaj fakte la kornik' en urbo restis, Sed ghi ne ghuis tute pri bonstat' — Turmentis gastojn la mizer-malsat' Kaj la korniko mem en supo baldau estis.