Выбрать главу

“Ĉu mi povas diri suspektojn eĉ plej fantaziajn, aŭ ĉu tio estus misfamigo?” ŝi demandis kvazaŭ singarde.

“Diru ĉion, kio pasas tra via kapo”, Karal konsilis. “Ĉi tiu estas pure konfidenca interparolo. Ĉiu el ni faras strangajn supozojn, kaj estas utile al la polico disponi kiel eble plej multe da hipotezoj.”

“Bone. Do mi pensis, ke lia nova politika partio eble ne plaĉas al ĉiuj. Dank’ al lia ĉarmo kaj kapablo elokventi, li altiris al si multajn personojn. Eble anoj de iu partio opiniis, ke tio perdigos al ili voĉojn nepre necesajn por sukcesi…”

“Ĉu laŭ via sento oni murdus por tio?”

“Mi ne scias. Estis nur ideo, kiu trafis min. Sed la politika deziro sukcesi povas esti pasia, preskaŭ freneza ĉe kelkaj.”

“Mi ne pensis antaŭe pri tio: vidu, vi vere helpas nin, jen hipotezo, kiun ni devos kontroli. Kaj mi ŝatus aŭdi vian opinion pri alia fantazia hipotezo, kiun multaj personoj faras nun…”

“Ke lin murdis la eksterteranoj?” ŝi interrompis. “Tio estas la plej stulta supozo, kiun oni povas fari.”

“Kial?”

“Kial eksterteranoj senigus sin je komisiito, kiu agas tre sukcese laŭ iliaj deziroj? Ne devas esti tiel facile trovi homon, kiu konsentas agi por ili. Multaj fanfaronas, sed mi ne dubas, ke la granda plimulto el la homoj, kun kiuj ili provis ekrilati, tremegis time, kiam tiuj strangaj estaĵoj ilin alparolis, kaj ke ili volis neniam plu ilin renkonti. Rik Ospaci ne timis. Li akceptis la kontakton. Li poste akceptis la laboron, kaj li faris ĝin kun bonega sukceso. Estus stulte lin likvidi.”

Por Karal, ĉi tio estis nur unua kontakto. Li ne volis esplori vere profunde la situacion de Veronika Munzo.

Nur unu pluan demandon li bezonis fari:

“Kie vi estis dum la nokto de la 19-a ĝis la 20-a, tio estas la lundmarda nokto?”

Ŝi tute ne emociiĝis, sed la sulko sur ŝia frunto iom profundiĝis.

“Pasintan semajnon, ĉu ne? Lundon vespere… Atendu… Mi estis ĉe s-ino Bufa, en la apartamento tuj ĉi-sube. Ni rigardis la televidon kaj plu babilis…”

“Ĝis la kioma?”

“Proksimume noktomezo.”

“Kaj poste?”

“Nu,” ŝi respondis, elmetante sian dolĉan rideton, “mi revenis ĉi tien, kaj enlitiĝis kun libro. La lumon mi estingis ĉirkaŭ la unua matene.”

Karal adiaŭis ŝin, kaj tuj vizitis s-inon Bufan, kiu konfirmis la dirojn de Veronika. Kompreneble. Sed, aŭtomobile, oni apenaŭ veturas pli ol unu horon por atingi Rafunjan de Valĉefa. Kaj plej probable estis, ke ankaŭ la vivon de Rik iu “estingis ĉirkaŭ la unua matene”.

*

“Mi volas montri al vi foton”, Jano Karal diris al sia nevo malfermante la pordon. “Eniru.”

Ĉar per la ruzo kun la zumbiciklaj junuloj la dokumentpreninto sukcesis ne esti sekvata, la kontraŭspiona servo opiniis, ke Stefano fakte riskas nenion, kaj la knabo plezure rekomencis partopreni en la enketo. De sur sia skribtablo Karal prenis dosieron kaj tiris foton el ĝi.

“Jen”, li simple prononcis.

Stefano ne hezitis.

“Estas la ulo, kiu volis la liston, kiu rabis la fotokopiojn, kies tekon la virino ŝtelis!” li ekkriis. “Do vi finfine malkovris, kiu li estas?”

“Ĉu vi ne divenas, kiu?”

“Ne.”

“Estas la viro, al kiu Rik Ospaci sendis sian ĉantaĝan leteron pri Legantula Plezuro.”

“La viro el CIA?”

“Jes, supozeble, la viro, kiu laboras por CIA.”

“Kiel li nomiĝas?”

“Roberto Sulavi, kaj li laboras ĉe la radio. Li partoprenas i.a. en la programado de la elsendoj. Bonega posteno por iu, kiu volas influi la publikopinion.”

“Kaj pri la virino, kiu ŝtelis liajn dokumentojn kaj ricevas monon en murfendo, ĉu vi eksciis ion?”

“Via amikino Veronika, ĉu? Nenion valoran. Mi vizitis ŝin, sed la intervjuo ne liveris interesajn detalojn, ne pli ol via. La kontraŭspiona servo verŝajne baldaŭ scios pli. Ŝi metis mesaĝon en la kaŝejon, kaj la fotsistemo estas instalita. La persono, kiu prenos la mesaĝon, estos fotata. Ni esperu, ke ne estos tro malfacile identigi lin.”

Ne estis malfacile.

“Oni tre bone vidas lin sur la fotoj. Estas iu Igor Kaplev, KGB-aganto, komerca ataŝeo de la ambasadorejo”, metale sonis la voĉo de la vireto el la servo kontraŭspiona.

“Ŝi do laboras por KGB!” prononcis Karal.

“Ne estas ia dubo.”

“Interese. Nun almenaŭ ni progresas: ni scias la politikan koloron de du el la ĉefaj roluloj en nia komplika afero.”

11

Bob Sulavi konsideris sin realisto. Eĉ troviĝis — almenaŭ ĝis tiu tago — cinika trajto en lia personeco, kaj la bildo, kiun li havis pri si, estis tiu de aŭtenta partoprenanto en danĝera politika ludo tutmonda. ‘Hardita,’ li ofte pensis pri si, ‘hardita mi estas’, kaj li memplaĉe ridetis pri la karaktero, kiun la propra fantazio atribuis al li: forta, silentema hardito.

Fakte, la vivo — almenaŭ ĝis tiu tago — ne metis sur lian vojon multon penigan. Li karieris ĉe la radio senprobleme, kaj lia kunlaborado kun CIA neniam entenis veran danĝeron. Pli ol io alia, ĝi estis por li sporto.

Al ĉio — almenaŭ ĝis tiu tago — li rilatis sportiste. Kiam aperis problemo, li aliris ĝin kiel pilkon en matĉo, kun la fona certeco, ke li solvos ĝin, aŭ ke li sportiste, ridete agnoskos sian fiaskon, sen lasi tion vere fuŝi lian egan plezuron vivi. Zorgoj en li pezis pli plume ol plumbe. Almenaŭ ĝis tiu tago.

La tago estis belega. Sennuba ĉielo, komfortiga suno, varma, sed ne tro, birdetoj ĉie ĉirpantaj: estis unu el tiuj tagoj, kiam naturo lanĉas kun ĉiuj ŝancoj sukcesi sian “ĉarm”-ofensivon.

Bob Sulavi promenis apud parka lageto, sin demandante, ĉu li luos boaton por la plezuro remi. La vojo, sur kiu li malrapide paŝis, estis kovrita per ŝtonplatoj, pli malpli triangulaj, aranĝitaj por plej plaĉa efekto. La aranĝo plaĉis al la okuloj, sed ĝi havis tiun malavantaĝon, ke inter tiuj platoj jen kaj jen troviĝis interspaco. Malavantaĝon, verdire, nur por la personoj, kiuj tie promenis kun maldikaj altaj kalkanumoj. Kiel la virineto nun paŝanta en la direkto renkonta al Bob.

“Ups!” ŝi ekkriis, kaj falis en liajn brakojn. Ŝia kalkanumo ĵus fiksiĝis en truon inter du ŝtonplatoj, kaj restis tie firme tenata, tiel ke ŝia piedo, reflekse daŭrigante la antaŭeniron, ŝiris la tro malfortikan ŝu-materialon, kaŭzante perdon de ekvilibro, kaj ŝin stumble faligante ĝuste kiam Bob Sulavi troviĝis apud ŝi. Tiel trueto parkvoja ŝanĝis la vivon de CIA-kunlaboranto.

Se raporti postulas tempon, la okazoj mem fulme disvolviĝis. Dum malpli ol sekundo Bob rigardis ŝian vizaĝon, dum malpli ol sekundo li perceptis ŝian voĉon, sed tiuj etaj sekunderoj sufiĉis: jen eksplodis en li mil samtempaj orkestroj, kiuj tondris, psalmis, himnis plej laŭde, dum gongoj sonis kaj respondis sonoriloj, tertremo skuis liajn pulmojn, vulkano erupciis ie ĉe la brusto, kaj lia koro subite decidis maratoni, ĝis ĉiuj internaj organaj forsvenis por cedi lokon al belega fontano, kiu ŝprucigis orajn lumerojn en pejzaĝo el senkompara tenero, kun fona akompano de citraj arpeĝoj kaj de ĥoro anĝela. Li amis.

Senti submane ŝian delikate varman korpon estis la sperto plej agrabla, kiun li travivis ekde sia naskiĝo, kaj li emis ĝin daŭrigi kiel eble plej longe. Sed virineta voĉo lin refaligis de paradizo teren.

“Sinjoro!” ŝi diris, kaj ŝia voĉo havis samtempe la klaran puron de hobojo kaj la harmonan riĉon de anĝela violonaro.

Li ellasis ŝin kaj direktis al ŝi okulojn de adora sklavo. Li konstatis, ke ŝi estas miloble pli bela ol li konsciis el la unua tro mallonga rigardo.

Ŝi ridis. Li pensis: ‘Ĉu tian melodian ridon homoj povus eligi? Ne. Nur anĝeloj.’ Al tiu penso la interna koboldeto aldonis duan: ‘Du specoj de eksterteranoj ekzistas: tiuj, kiuj venas kosmoŝipe, kaj simplaj paradizaj anĝeloj kiel tiu ĉi’, kaj tiu penso igis lin ridi, tiel ke ambaŭ dum momento kunridis rigardante unu la alian kun kreskanta korkuniĝo.