Выбрать главу

— Tre interese, knabo," Jano komentis, — sed mi havas alispecajn priokupojn. Diru al mi: ĉu en la universitato vi havas kontakton kun revoluciemuloj?

— Kompreneble, ĉiu estas pli malpli revoluciema en la universitato. Kial?

— Se vi povus informiĝi pri kelkaj delikataj punktoj…

— He! Atentu! Mi ne estas perfidulo, nek polica informanto!" la junulo digne vortis.

— Ne temas pri perfido aŭ konstanta informado. Tamen junulo revoluciema mortis, verŝajne murdita. Ĉu vi trovus justa, ke la kulpulo promenu libere kaj eventuale rekomencu? Mi ne petas vin perfidi iun ajn, sed vi informiĝos multe pli facile ol mi. Ĉu vi hazarde konus iun el ĉi tiuj?" La detektivo enmanigis al li la liston ricevitan de Karina Frisk.

— Petro (blondulo), Georgo, Johana (kun tre longaj jupoj; gingivo tre videbla, kiam ŝi ridetas)…", Stefano moke laŭtlegis. — Kiajn petojn vi havas! Mi konas tro da ili: dek blondajn Petrojn, kvin Georgojn kaj almenaŭ kvar gingivajn Johanajn. Ne, mi troigas. Ĉu la tuta listo estas simila? Ne strange, ke vi bezonas informantojn! Ha, jen unu pli interesa. Adalberto, nekutima nomo. Ĉu tio povus estis Adalberto Vojteĥ, kiu studis marksismon kun mi, kiam mi estis marksisto?

— Ha, jes, vi estis marksisto siatempe. Kio vi estas nun?

— Nun? Budhisto.

Kiel profesie, tiel ideologie Stefano neniam sciis decidiĝi. Tamen, kontraŭe al multa) junuioj, kiuj supraĵe papilias de unu al alia viv- aŭ idekainpo, li plurfoje ŝanĝis sian direkton, sed ĉiam aliris kun efektiva seriozo tion, kion li entreprenis. La plumbistan metion li lernis diligente, kaj ankaŭ la marksan ideologion. Se li nun diris, ke li estas budhisto, oni povis fidi, ke li sincere provos fariĝi bona budhisto. Liaj sinsekvaj turniĝoj ja ŝuldiĝis ne al supraĵeco, kiel ofte okazas, sed al speciale intensa entuziasmo por la bona flanko de tiu aŭ alia doktrino, de tiu aŭ alia okupo. 'Iun tagon li stabiliĝos',

Ĝoja emis diri al sia edzo, 'kaj tiam li estos travivinta dekoble pli riĉan kaj spertodonan junecon ol vi kaj mi.'

La junulo plu legis: "Ha! Irena Delafont! La nomo sonas familiare, sed mi ne memoras la vizaĝon. Almenaŭ ĉi tie estas familia nomo, kiu helpos retrovi ŝin…

Kion Jano proponis, tio estis, ke Stefano provu ekscii ĉe la membroj de tiu grupo, kion ili opinias pri la morto de Jorli, ĉu ili suspektas iun, ĉu ekzistas ĵaluzo al Paŭlo aŭ kialo lin transsendi mortlanden, ktp.

Stefano unue ŝajnigis sin ne tre inklina akcepti, sed la detektivo facile komprenis, ke la komisio lin tentas, fakte. Efektive, la junulo fine konsentis, konfesante, ke al li plaĉas enketi.

– Ĉu vi scias, kian karieron mi atingos post dekkvin Jaroj, kiam mi estos praktikinta dek manajn profesiojn kaj dek cerbajn? Mi fariĝos polica detektivo. Mi tion abomenas nun, sed mi antaŭsentas…" li diris ironie.

Kaj post paŭzeto:

— Tio donas al mi ideon: unue mi lernu la seruristan metion, kaj due mi faru iom da profesia ŝtelo.

— Hehe!" Karal diris, amuzite, — vi povos utili al la polico. Tamen… Nun mi havas alian demandon, pri fizika ekzerco. Ĉu vi regule ŝanĝas vian direkton ankaŭ sur tiu kampo?

— Neregule, eĉ ne tre ofte, — la junulo respondis. — Sed mi tamen apartenis sinsekve al kelkaj sportaj kluboj: futbalo, naĝado, kurado…

— Bonege: ankaŭ tie vi povas helpi." Kaj Jano petis Stefanon viziti atletan klubon, en kiu Paŭlo Jorli ekzercis sin al kurado, por ankaŭ tie kolekti informojn. La Junulo promesis fari, kion li povos.

Alian personon, kies nomon liveris la Paŭla adreslibro, Karal nun decidis vidi. Temis pri iu Georgo Landarte, kiu, laŭ la telefonlibro, estis profesie etnografo. La nomo estis konata de la detektivo, kaj li petis Izabelan, la sekretariinon, serĉi en la polica arkivejo la koncernan dosieron. La raporto, kiun ŝi trovis, montriĝis tre interesa.

Ĝi rilatis al afero okazinta antaŭ kvin jaroj. Knabino mortis renversite de aŭtomobilo, kiu rapide forveturis. Kelkaj personoj priskribis la veturilon per detaloj, kiuj, kunigitaj, kondukis la enketistojn al Landarte. Tiu eskapis el la akuzfakta reto pruvante, ke li tiudate troviĝis en Afriko. Atestantoj asertis, ke ili vidis viron tute simi lan al li en la urbo, tiel ke la afrika alibio malfermiĝis al dubo, sed ĉar neniam io certa pruviĝis, la afero restis senrezulta. Kelkaj sugestis, ke la konfirmiĝintaj atestoj devenis de mensogkampanjo intence organizita por kompromiti la etnografon, kies maldekstraj opinioj ne plaĉis al ĉiu. Inter la du tezoj — tiu pri nepruvita kulpo, tiu pri nepruvebla kalumni-aranĝo — nek la polico, nek la tribunalo sukcesis elekti: ambaŭ ja formis logikan klarigon de la faktoj.

Legante la dosieron, Jano bone rememoris la pasiajn diskutojn, kiujn vekis tiu kazo. Kelkaj gazetoj tiutempe rigardis la policon nekapabla, ĉar ĝi ne trovis la fakton, kiu ĉion solvus. Kvazaŭ ĉiam ekzistus pruva spuro, oportune metita de la sorto por senvualigi misterojn! Interesa forgesita detalo retroviĝis en la raportoj: la mortinta knabino havis ensake paperojn de iu politika grupeto, kaj iuj ĵurnalistoj hipotezis, ke temas ne pri akcidento, sed pri maniero forigi rivalon. Al tiuj, kiuj trovis absurda tian konjektadon, ili respondis dirante, ke la anoj de tiuj politikaj rondoj mense malsanas, kaj ke ilia psika misstato kaj konstanta sintoksado per ideoj revolucieskaj povus konduki krimen. Kio eklanĉis furiozan rebaton de aliaj gazetoj, kun la argumento, ke per tiaj akuzoj oni volas kaŝi la amplekson de l'socia maljusto kaj misfamigi tiujn, kiuj batalas kontraŭ ĝi.

Plursemajne daŭris la gazeta milito kaj la varma diskutado ĉe tabloj kafejaj, ĝis alvenis la someraj ferioj kaj la tuta ekscitiĝo ĉesis same subite, kiel ĝi antaŭe naksiĝis. Al la homo, ĉirkaŭ kiu tiu gazeta polemiko turniĝis, Jano Karal nun volis direkti sian atenton.

Li vizitis Landarten en la universitato, kie tiu donis instruon pri la kulturoj aziaj kaj afrikaj. Estis altkreska viro, eble 35-jara, longakrura, kun mallarĝaj ŝultroj, senorda nigra hararo montranta jen kaj jen grizan fadenon, kaj pinta barbo, kiu metis sur lin ian mefistofelan sigelon. Io en la malsimetriaj trajtoj akcentis lian egan malbelecon. Sur unu muro, en lia oficejo, du sovaĝulaj lancoj estis fiksitaj; sur alia troviĝis bretaro plena je libroj kaj dokumentoj, kaj sur la tria, speco de primitiva pentraĵo. La tablon kaj apudan mebleton kovris libroj, stenciloj, paperoj, malpuraj tasoj kaj cindrujo, en nekredebla ĥaoso.

Jano komencis demandante pri Jorli, sen mencii la morton, sed la alia tuj interrompis:

— Ha jes! Vi enketas pri la mistera morto.

— Kiel vi scias? Pro specialaj cirkonstancoj (krom la fakto, ke l'forpasinto ne havas parencojn), ĝi ankoraŭ ne estis publike anoncita.

— Plej simple. Iu policano anoncis ĝin al Lejla Gorazdo, kiu kun koro ŝirita sciigis al kelkaj geamikoj. Mi renkontis unu, kiu min informis.

— Kiaj estis viaj rilatoj kun Paŭlo Jorli?

— Amikaj. Li ĉeestis prelegon, kiun mi prezentis pri ekstremorienta kulturo. Tuj poste, li venis al mi por peti precizigojn. Mi trovis lin simpatia, invitis lin al kafo, kaj de tiam ni renkontiĝis de tempo al tempo.

— Kia homo li estis?

— Mi trovis en li reagojn, kiujn mi mem spertis kiel juna viro. Impreson, ke nia industria civilizo nin sufokas, deziron fuĝi el ĝi al pli libera tereno…

— Tial vi fariĝis etnografo?

— Certe. Mi havis la feliĉon povi studi. Al li tio ne estis donita, kvankam li estas pli inteligenta ol multaj.

— Li estis.

— Pardonu, jes, li estis pli inteligenta. Estas strange paroli is-tempe pri tiu juna viglulo.