Выбрать главу

Aŭ okazis geedziĝo. Se vi sumigos ĉiujn kostojn: la festmanĝon, la monon por la bofamilio, la pastron, la ŝtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo. Kion fari, se ne viziti la grasulon… kaj vidi la ŝuldon salti alten, alten.

Stranga vilaĝo (ĉu stranga aŭ normala? fakte, mi timas, ke sufiĉe normala): ĉiuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis ĉiuj ostoj ĉe la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia haŭto brilis, kvazaŭ sur ĝi fluus oleo. Li konstante viŝis al si la vizaĝon per poŝtuko, kaj tiu tuko grasis, kvazaŭ ĝi fakte uziĝus por paki buteron.

Li estis ĉiam plej afabla kun mi, kaj mi ŝatis lin. Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn. Estis ĉefe bovinoj, sed ankaŭ azenon li havis. Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj. La azeno plaĉis al mi, ĉar ĝiaj longaj oreloj iel kortuŝis min, kaj min amuzis ĝia maniero eligi strangan maŝinan sonon, kiam ĝi koleris, ĉar mi tiris ĝian voston. Sed ĝi ĉiam restis malsupre ĉe la grasulo. La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto. Laŭ la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebenaĵo estis aparte bonkvalita. Ĝi efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre. Kaj tiu ebenaĵo estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis. Estis pli da muŝoj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere ĝenis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.

Vintre, sed ankaŭ kelkfoje en aŭtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma. Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebenaĵo, ĉar nenio baris la vojon al la glacia vento. Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj troviĝis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.

Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, ĉar la respondeca bovingardisto malsanis, aŭ havis alian komision por plenumi. Tiu respondeco al mi ege plaĉis.

Ne estis lernejo en nia vilaĝo. Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufiĉas por ricevi bonan edukon. La geknaboj ĉe ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi. Ni parolas ĝentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la vizaĝon de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj. Oni devus mezuri edukitecon, ne per la daŭro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, ĉu ne? Tiujn patrinoj transdonadis, ĉe ni.

Kvankam ni ofte manĝis nur kelkajn legomojn freŝe kolektitajn el la propra ĝardeno, ĉar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por aĉeti panon aŭ alian manĝaĵon — ni do ofte malsatis — tamen ni estis feliĉaj. La legomoj estis freŝaj, ĉar ni iris kolekti ilin en la ĝardeno tuj antaŭ ol manĝi. Nun en ĉi tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus manĝi simile freŝajn legomojn kaj fruktojn! En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj. Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke. Kaj mi ne parolis pri la lakto. La grasulo almenaŭ permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis. Se ni, la infanoj, ne trinkis ĉion, mia onklino faris el ĝi buteron. Ŝi eĉ kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, ĉar ĉe ni neniu tiel faras. Tio estas tibeta kutimo, ne nia.

Konstante, ĉe ni akvo bolis, por la teo. Ni estis bonŝancaj vivi en la montaro, sufiĉe norde, ĉar tie akvo neniam mankis. Ni ne manĝis viandon, eĉ kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne manĝas «ruĝajn viandojn», kiel ili nomas bovaĵon aŭ ŝafaĵon, sed akceptas «blankajn»: kokidaĵon kaj fiŝojn. Neniu en la vilaĝo trinkis alkoholaĵon, vinon, aŭ bieron. Tiuj estis simple nekonataj ĉe ni.

Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino aŭ da grenalkoholaĵo, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vortaĉojn, kiuj povas nur dolorigi. Kiel stulta estas tia malbona edukiteco! Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por ĉiuj, se ĉiuj ĝentile sin tenas, kiel estis ĉe ni en la vilaĝo? Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari. En nia montara vilaĝo, ĉio estis komuneca; en la urbego, konstantas ĉe multaj soleco. Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni ĉesas konsideri la aliulojn.

Unu el la bovinoj estis al mi tre kara. Mi ĉiam havis specialajn favorojn por ŝi. (Ĉu mi devus diri ĝi? Ŝi estis mia amikino, ne neŭtralseksa amiko). Mi nomis ŝin Suga. Ŝia lakto estis la plej bona. Kiam mi iris sidi sur ŝia kolo, ŝi aperis tute kontenta. Kiam mi palpis ŝiajn flankojn aŭ ŝian kolon, aŭ metis la manon al ŝia nazo aŭ buŝo, ŝi direktis al mi belajn okulojn kun saĝula, profunda rigardo. Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun ŝi. Ŝi ĉiam paŝis apud mi, ĉu en la unua rango de la vico, ĉu en la lasta rango. Kiam mi parolis al ŝi, ŝi tuj komprenis. Mi neniam devis eĉ frapeti, por komprenigi al ŝi, kien ni iru. Mi nur dolĉe elparolis la vortojn, kaj ŝi obeis.

Se muŝoj ariĝis ĉe ŝiaj okuloj, mi ilin foririgis kaj ŝi rigardis al mi danke. Ŝi perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro. Kiam ŝia lango malsekigis mian manon, kvazaŭ kise, mia koro iom pli rapide batis. Mi estis feliĉa. Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas ŝin.

Kaj jen, kiam mi aĝis dek unu jarojn, la terura novaĵo trafulmis mian vivon:

«Ni ne plu restos ĉi tie», mia patro diris. «Ni ŝuldas tro multe da mono al nia ole-vizaĝa samlokano. Li scias, ke ni ne povos repagi per mono aŭ objektoj. Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon. Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, ĉar da ili li jam havas sufiĉe. Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben.»

Estis terure. Ni pakis niajn kelkajn havaĵojn en ŝtofajn sakojn. Ni foriris nokte longe antaŭ ol kriis la unua koko, kaj marŝis ĝis la sunleviĝo, irante malsupren laŭ rivero de sur la montoj, kie nia vilaĝo staris. Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.

Neniam mi vidis ion similan. Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis. Sur unu vidiĝis grandega botelo. Sur alia paketo kun blankaj rulaĵetoj. Sur tria monto neĝe blanka. Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glaciaĵoj, iu informis min, sed mi eĉ ne sciis, kio tiuj estas. Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn — literoj oni ilin nomis — kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.

Homoj sidis, aliaj staris. Familioj, paroj, unuopuloj. De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio ĝi estas. Li respondis:

«Horloĝo. De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horloĝo? Ĉu la tempon ĉe vi oni ne mezuras?»

Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron. Li ne estis malamika. Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vilaĝe. Eĉ la grasulo ne alparolis nin tiel. Ni sentis, ke li estas riĉa kaj multpova. Verŝajne li havis pli bonan sintenon en antaŭa vivo, tiel ke li naskiĝis bonŝancule en ĉi tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni ĉiam sentis, ke li havas konsideron al ni, eĉ se li devis forpreni nian tutan monon pro la ŝuldoj.

Ĉe tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis. Estis varme. Mi rigardis la du ŝajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion. Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.