Выбрать главу

Nuloj diferencas, - rimarkis Viktor. - El vi eĉ nulo rezultiĝus ne malbona: svelta, gracia nulo. Kaj, krom tio, se forpreni de vi la kolerecon vi ekestos bonkora, kio ankaŭ estas ne malbone.

Se forpreni de mi la kolerecon mi ekestos meduzo. Por ke mi ekestu bonkora oni devas anstataŭigi la kolerecon per bonkoreco.

Amuze, - diris Viktor. - kutime virinoj ne ŝatas rezoni. Sed kiam komencas, ili iĝas mirinde kategoriaj. Kial vi opinias ke ĉe vi estas nur kolere­co sed neniu bonkoreco? Tiel ne okazas. Ankaŭ bonkoreco estas ĉe vi, sed ĝi ne rimarkeblas pro la kolereco. En ĉiu homo miksiĝas ĉio poiome, kaj tio estas vivo kiu elpremas sur la surfacon ion el tiu ĉi miksaĵo...

En la halon enrompiĝis kompanio da junaj ho­moj, kaj tuj ekestis brue. La junaj homoj tenis sin senĝene: ili ekinsultis la kelneron, pelis lin alporti bieron, ĉirkaŭsidigis tableton en malproksima angu- lo, kaj komencis laŭte paroli kaj ridegi plengorge. Fortega diklipa grandegulo kun rugaj vangoj direk- tigis al la vendobreto, klakante per la fingroj, kaj aldancante. Teddi verŝis al li ion, kaj li, flanken movinte la etfingron, prenis per la du fingroj la glaseton, turnigis al la vendobreto per la dorso, ap- ogis je gi siajn kubutojn, kaj krucigis la piedojn, venke pririgardante la malplenan halon.

Saluton, Diana! - elkriaĉis li. - Kiel vi fartas?

Diana indiferente smajlis al li.

Kio li estas, tiu ĉi mirindaĵo? - demandis Vik­tor.

Iu Flamin Juventa, - respondis Diana. - Neve- to de la policestro.

Ie mi vidis lin, - diris Viktor.

Al diablo lin, - senpacience diris Diana, - ĉiuj homoj estas meduzoj, kaj nenio specifa estas miksi- ta en ili. Trafigas iam veraj homoj, ĉe kiuj estas io propra: bonkoreco, talento, koleremo... Forprenu tion de ili, kaj restos nenio, ili igos meduzoj, kiel ĉiuj aliaj. Vi, ŝajne, imagas ke vi plaĉas al mi pro via ŝato al lampridoj kaj al justeco, ĉu? Stultaĵo! Ĉe vi estas talento, ĉe vi estas libroj, sed en ĉio alia vi estas sama flegma simplulo kiel ĉiuj aliaj.

Tio kion vi diras, - deklaris Viktor, - gis tiom malgustas, ke mi eĉ ne ofendigas. Sed vi daŭrigu,

Л ■ . ■ . Л Л ■ Л ■ Л I ■ ■ I

ĉe vi tre interese ŝangigas vizago, kiam vi parolas. Li ekfumis kaj transdonis al ŝi la cigaredon. - Daŭrigu.

Meduzoj, - diris ŝi amare. - Glitaj kaj stultaj meduzoj. Baraktaĉas, rampas, pafas, mem ne scias kion ili volas, nenion scipovas, nenion vere amas...

Kiel vermoj en elĉerpa necesejo.

Tio sonas maldece, - diris Viktor. - La metaforo sendube estas konveksa, sed decide ne apetita. Kaj entute ĉio ĉi tio estas banalaĵoj. Diana, kara mia, vi ne estas pensulo. En pasinta jarcento, en provinco, tio pli-malpli sonus... La komunumo, minimume, estus dolĉe ŝokita, kaj palaj junuloj kun brilantaj okuloj iraĉus post vin ĉien. Sed hodiaŭ tio estas evidentaĵoj. Hodiaŭ ĉiuj scias jam kio estas homo. Kion fari pri homo, - jen estas problemo. Sed ankaŭ tio, verdire, jam enuigas.

Kaj kion oni faras pri meduzoj?

Kiu? Ĉu meduzoj?

Ni.

Ĝis kiom mi scias, - nenion. Konservaĵojn, ŝa- jne, oni faras el ili.

Nu bone, - diris Diana. - Ĉu vi ellaboris ion dum tiu ĉi tempo?

Certe! Mi verkis terure kortuŝan leteron al mia amiko Rec-Tusov. Se post tiu ĉi letero li ne or- digos na Irma en iun edukpensionon, do mi taŭgas al nenio.

Ĉu tio estas ĉio?

Jes, - diris Viktor. - Ĉion alian mi forĵetis.

Dio mia! - diris Diana. - Sed mi vin priservis, penis ne malhelpi, forpeladis na Rosŝeper...

Lavis min en bankuvo, - memorigis Viktor.

Lavis vin en bankuvo, drinkigis al vi kafon...

Momenton, - diris Viktor. - Sed ankaŭ mi lavis vin en bankuvo...

Tutegale.

Kio estas tutegale? Ĉu vi opinias ke estas simple labori post lavi vin en bankuvo? Mi faris ses variantoj da priskribo de tiu ĉi procezo, kaj ĉiuj ili tute ne taŭgas.

Donu legi.

Nur por viroj, - diris Viktor. - Krom tio mi forĵetis ilin, ĉu mi ne diris al vi? Kaj entute tie estis ĝis tiom malmulte da patriotismo kaj da nacia sinkonscio, ke tutegale tion eblus montri al neniu.

Diru, kiel ĉe vi, ĉu komence vi verkas kaj poste enigas la nacian sinkonscion?

Ne, - diris Viktor. - Komence mi saturiĝas per la nacia sinkonscio ĝis profundoj de la animo: legas paroladojn de sinjoro prezidento, parkerigas sagao- jn pri herooj, vizitas patriotismajn kunvenojn. Poste, kiam trafas min vomado, ne naŭzo sed vo- mado, - mi komencas labori... Parolu ni pri io alia. Ekzemple, kion ni faru morgaŭ.

Morgaŭ ĉe vi estas renkonto kun gimnazianoj.

Tio pasos rapide. Kaj poste?

Diana ne respondis. Ŝi rigardis preter li. Viktor turniĝis. Al ili proksimiĝis malsekulaĉo je tuta sia beleco: nigra, malseka, kun tuko sur la vizaĝo.

Saluton, - diris li al Diana. - Ĉu Golem jam revenis?

Viktor estis trafita per tio kiel ŝanĝis vizaĝo de Diana. Kiel sur pentraĵo. Kaj eĉ ne sur pentraĵo, - sur ikono. Stranga senmoveco de la trajtoj, kaj oni embarasiĝas, ĉu tio estas intenco de la majstro aŭ senpovo de metiisto. Ŝi ne respondis. Ŝi silentis, ankaŭ la malsekulaĉo rigardis ŝin silente, kaj en tiu ĉi silento estis neniu ĝeno - ili estis kune, sed Vik­tor kaj ĉiuj aliaj estis aparte de ili. Al Viktor tio ege

ne ekplaĉis.

Golem venos, verŝajne, post nelonge, - diris li laŭte.

Jes, - diris Diana. - Sidu vi kaj atendu.

Ŝia voĉo estis kutima, kaj ŝi smajlis al la malsekulaĉo per la kutima indiferenta smajlo. Ĉio estis kiel kutime: Viktor estis kun Diana, kaj la malsekulaĉo kaj ĉiuj aliaj estis aparte de ili.

Mi petas! - gaje diris Viktor, montrante brak- seĝon de doktoro R.Kvadriga.

La malsekulaĉo sidis, metinte la manojn en ni- graj gantoj sur la genuojn. Viktor verŝis al li kon- jakon. La malsekulaĉo per kutime-malzorga gesto prenis la pokaleton, balancetis ĝin, kvazaŭ pesante, kaj denove metis sur la tablon.

Mi esperas ke vi ne forgesis? - diris li al Di­ana.

Jes, - diris Diana. - Jes. Tuj mi alportos. Vik­tor, donu al mi slosilon de la ĉambro, mi tuj revenos.

Ŝi prenis la ŝlosilon, kaj rapide ekiris al la eliro. Viktor ekfumis.

«Kio pri vi, amiko?» - diris li al si. - «Ial tro multaj aferoj ŝajnas al vi lastatempe. De- likata vi ekestis, sentema... Ĵaluza. Sed vane, tio tute ne koncernas vin - ĉiuj tiuj estintaj edzoj, ĉiuj tiuj strangaj konatecoj. Diana - tio estas Diana, kaj mi - tio estas mi. Rosŝeper estas impotento. Impotento. Do sufiĉas al vi... »

Li sciis ke ĉio tio ne estas tro simpla, ke li jam pe-glutis iun venenaĵon, sed li diris al si: sufiĉas. Kaj hodiaŭ, nun, li sukcesis portempe konvinki sin ke vere sufiĉas.

La malsekulaĉo sidis kontraŭe, senmova kaj timiga kiel birdotimigilo. Li odoris per malsekeco, kaj ankoraŭ per io, per iu medicinaĵo.

«Ĉu povis mi imagi ke iam sidos mi en restoracio ĉe sama tablo kun malsekulaĉo... Progreso, knaboj, poiome ĝi moviĝas ien... Aŭ tio estas ni kiuj ekestis ĉiumanĝuloj: ankaŭ nin atingis tio ke ĉiuj homoj estas fratoj, ĉu? Homaro, amiko mia, mi fieras pri vi... Kaj vi, sinjoro, ĉu vi fordonus vian filinon je malseku- laĉo?»

Mia familnomo estas Banev, - prezentis sin Viktor, kaj demandis: - kiel fartas via... suferito? Tiu kiu trafis en kaptilon?

La malsekulaĉo rapide turnis al li la vizaĝon.

«<Rigardas kiel el malamika tranĉeo», - pensis Viktor.

Kontentiĝe, - respondis la malsekulaĉo seke.

Sur lia loko mi prezentus petskribon en poli- can administrejon.

Tio ne havas sencon, - diris la malsekulaĉo.

Kial ja? - diris Viktor. - Oni ne devas adresi sin nepre en lokan polican administrejon, eblas en la distriktan...

Al ni tio ne bezonatas.

Viktor levetis la ŝultrojn.

Ĉiu nepunita krimo naskas novan krimon.

69

Jes, sed tio ne interesas nin.

Ili silentis. Poste la malsekulaĉo diris: