Выбрать главу

Kiam estos oportune al vi. Pli bone sekvontsemajne. Matene.

Post du tagoj, ekzemple. Sed ne tro frue. Vendrede je la dek-unua. Ĉu ta ŭgas?

Jes. Vendrede je la dek-unua. En gimnazio. Ĉu memorigi al vi?

Nepre, - diris Viktor. - Mi ĉiam penas forgesi pri larĝaj vesperakceptoj, invitvesperoj, bankedoj, kaj ankaŭ pri mitingoj, renkontiĝoj kaj kunsidoj.

Bone, mi memorigos, - diris Bol-Kunac. - Kaj nun, laŭ via permeso, mi foriros. Ĝis la revido, sin- joro Banev.

Atendu, mi akompanos vin, - diris Viktor. - Por ke tiu ĉi... pordisto ne ofendu vin. Ial li estas malbonhumora hodiaŭ, kaj pordistoj, ĉu vi scias, es­tas popolo tia...

Mi dankas vin - ne maltrankviliĝu, - oponis Bol-Kunac. - Tio estas mia patro.

Kaj li foriris. Viktor verŝis al si ankoraŭ fingroal- ton da ĝino, kaj falis en la brakseĝon.

«Tiel», - pensis li. - «Bedaŭrinda pordisto. Tamen kio estas lia nomo? Malagrablas eĉ, malgraŭ ĉio ni estas kamaradoj je la malfeliĉo, kolegoj. Mi devas konversacii kun li, interŝanĝi la sperton. Li, verŝajne, estas pli sperta... Kia

19

tamen koncentriĝo da mirinfanoj en mia intima mucida urbetaĉo. Ĉu tio pro la altiĝinta hu- mideco...» - Li retroklinis la kapon, kaj gri- maciĝis pro la doloro. - «Jen serpentaĉo, tamen per kio li min?»

Li palpis la ŝvelaĵon.

«Similas je kaŭĉuka bastono. Tamen de kie mi sciu kio okazas pro kaŭĉuka bastono? Kio okazas pro moderna seĝo en "Rostita Pegazo" - tion mi scias. Kio okazas pro mitraleta kol- bo, aŭ, ekzemple, pro pistoltenilo, mi ankaŭ scias. Pro ĉampanbotelo, kaj pro botelo da ĉampano... Demandu mi na Golem... Entute tio estas stranga okazaĵo, estus bone primediti ĝin...»

Kaj li komencis primediti la okazaĵon, por for- peli duaplane aperintan penson pri Irma, pri bezono rifuzi de io, kaj iel limigi sin, skribi ien al iu, peti iun:

«Pardonu ke mi maltrankvilas vin, grizulo, sed ĉe mi aperis ĉi tie iom pli ol dek-du-jara filino, tre simpatia knabino, sed patrino ŝia es­tas stultulino, ankaŭ la patro estas stultulo, do necesas lokigi ŝin ien malproksimen de la stul- taj homoj... Ne volas mi hodiaŭ pensi pri tio, morgaŭ mi pensos».

Li rigardis la horloĝon.

«Kaj sufiĉas pensi. Entute.»

Li leviĝis, kaj komencis vesti sin antaŭ la speg-

ulo.

«La ventraĉo kreskas, diable, sed de kie la ventraĉo? Ĉiam mi estis tia svelta, tendeneca. Eĉ ne ventrego, fakte - kiu aperas pro egal- ritma vivo kaj bona nutraĵo - sed iu aĉa opozicia ventreto. Ĉe sinjoro prezidento ĝi ja ne estas tia. Ĉe sinjoro prezidento tio estas nobla, nigre volvita brila zepelino...»

Ligante la kravaton li ŝovis la vizaĝon al la spegulo, kaj subite ekpensis:

«<Kiel aspektis tiu ĉi decida fortika vizaĝo, tiel ŝatata per inoj de konata speco, ne bela, sed aŭdaca vizaĝo de batalanto kun kvadrata mentono, kiel ĝi aspektis fine de la historia renkontiĝo. Vizaĝo de sinjoro prezidento, ankaŭ ne senigita de aŭdaco kaj elementoj de kvadrateco memorigis, al fino de la historia renkontiĝo, diru ni rekte, muzelaĉon de apro. Sinjoro prezidento bonvolis eksciti sin ĝis las- ta grado, el lia dentega faŭko flugis ŝprucoj, kaj mi elpoŝigis la buŝtukon, kaj demonstre purigis mian vangon, kaj tio estis, verŝajne, plej kuraĝa ago en mia vivo, se ne kalkuli tiun okazon kiam mi batalis kun tri tankoj samtempe. Sed kiel mi batalis kun la tankoj mi ne memoras, mi konas tion nur laŭ rakontoj de la atestantoj, sed la buŝtuketon mi elpoŝigis konscie, kaj komprenis la konsekvencojn... En ĵurnaloj oni ne informis pri tio. En ĵurnaloj oni honeste kaj aŭdace, kun severa rekteco in- formis ke "beletristo Banev sincere dankis sin- joron prezidenton pro ĉiuj rimarkoj kaj klar- igoj faritaj dum la konversacio". Estas strange kiel bone mi memoras tion.»

Li rimarkis ke ĉe li blankiĝis vangoj kaj la nazpinto.

«Jen tia mi estis tiam, do estis tute nature kriaĉi sur tiun. Ja ne sciis li, bedaŭrinda, ke ne pro timo mi paliĝas sed pro kolero, kiel Lu- doviko la Dek-kvara... Sed ne svingu ni la pugnojn post la interbatiĝo. Ĉu vere gravas pro kio mi paliĝis tie, ĉe li. Bone, ĉesu mi. Sed por trankviliĝi, por ordigi min antaŭ veno al homoj, por redoni normalan koloron al la nebela sed aŭdaca vizaĝo, mi devas noti, memorigi al vi, sinjoro Banev, ke se vi ne demonstrus al sinjoro prezidento vian buŝtuke- ton, troviĝus vi nun plej bonorde en nia glora ĉefurbo, sed ne en tiu ĉi malseka truo.

Viktor unuglute eldrinkis la ĝinon, kaj malle- viĝis en la restoracion.

Ĉapitro dua

Certe eblas ke huliganoj, - diris Viktor, - sed en mia tempo neniu huligano okupiĝus pri okulvitru- lo. Ĵeti en lin ŝtonon, - tio pli-malpli, sed kapti, tiri, kaj entute tuŝi... Ĉiuj ni timis ilin kiel infekton.

Sed mi diras al vi: tio estas genetika mal- sano, - diris Golem. - Ĝi estas absolute ne infekta.

Kial ne infekta, - refutis Viktor, - se pro ĝi aperas verukoj kiel pro bufo! Ja ĉiuj konas tion.

Pro bufoj ne okazas verukoj, - bonanime diris Golem. - Ankaŭ pro malsekulaĉoj. Hontu, sinjoro verkisto. Tamen verkistoj estas popolo griza.

Same al ĉiu popolo. Popolo estas griza sed raciega. Kaj se popolo asertas ke pro bufoj kaj malsekulaĉoj aperas verukoj...

Kaj jen proksimiĝas mia inspektisto, - diris Golem.

Venis Pavor en malseka pluvmantelo, senpere de la strato.

Bonan vesperon, - diris li. - Tuta mi malsek- iĝis, volas drinki.

Denove li per ŝlimo fetoras - indigne pronon- cis doktoro R.Kvadriga, vekiĝinta el la alkohola stu- poro. - Ĉiam li fetoras per ŝlimo. Kiel baraĵ-lago. Lemnoj[3].

Kion vi drinkas? - demandis Pavor.

Kiu - ni? - informiĝis Golem. - Mi, ekzemple, kiel ĉiam drinkas konjakon. Viktor drinkas ĝinon. Kaj la doktoro - ĉion laŭvice.

Malhonorego! - diris doktoro R.Kvadriga kun indigno. - Skvamoj! Kaj kapoj.

Duoblan konjakon! - kriis Pavor al kelnero.

Lia vizaĝo estis malseka pro la pluvo, la densaj

haroj kungluiĝis, kaj de la tempioj sur la razitajn vangojn defluis brilaj strietoj.

«Ankaŭ ĉe li estas firma vizaĝo», - pensis

Viktor, - «<multaj, eble, envias. De kie ĉe sani- tara inspektisto tia vizaĝo? Firma vizaĝo tio - ŝutiĝas pluvo, lumĵetiloj, sur malsekaj vagonoj tumultas kaj rompiĝas ombroj... Ĉio estas ni­gra kaj brila, nur nigra kaj brila, kaj neniuj konversacioj, neniu babilado, nur ordonoj, kaj ĉiuj obeas... Ne nepre vagonoj, tio povas esti avioj, flughaveno, kaj poste neniu scias kie li estis kaj de kie venis... knabinoj retrofalas, sed viroj volas fari ion aŭdacan - ekzemple rektiĝi kaj entiri la ventregon. Jen al Golem ne estus malutile entiri la ventregon, sed malverŝajnas tio, kien li entiros ĝin, ĉio ĉe li estas okupata tie, ne estas kien entiri. Dok- toro R.Kvadriga jes povus, tamen li ne rek- tiĝos. Jam multajn tagojn kaj por ĉiam li estas ĝibeta. Dum vesperoj li ĝibetas ĉe la tablo, matene - super la pelveto, kaj tage, - pro la malsana hepato. Kaj, sekve, ĉi tie nur mi ka- pablas rektiĝi kaj entiri la ventraĉon, sed pli bone mi aŭdace eldrinku glaseton da ĝino.

Nimfomaniulo, - malgaje diris doktoro R.K­vadriga al Pavor. - Najadomano. Kaj algoj.

Ŝtopiĝu, doktoro - diris Pavor. Li viŝadis la vizaĝon per paperaj buŝtuketoj, ĉifis ilin, kaj ĵetis sur la plankon. Poste li komencis purigi la manojn.

Kun kiu vi interbatiĝis? - demandis Viktor.

Perfortita per malsekulaĉo, - prononcis dok­toro R.Kvadriga, turmente penanta surlokigi la oku- lojn, kiuj kuniĝis ĉe li ĉe la nazradiko.