Выбрать главу

252

kompreni ke ligiĝi kun ŝi estas danĝere. Tamen la eksleŭtenanto, varmigita per la bru- lalkoholo volas scii nenion. Ili lasas la festene- ton, kaj iras al Nora. La postmilita ĉefurbo nokte: maloftaj lanternoj, la pavimo estas kavetita, ĉirkaŭbaritaj ruinoj, ne pe-konstruita cirko, en kiu putras ses-milo da militkaptitoj sub gardo de du invalidoj, en tute jam mal- luma interstrateto oni rabas iun. Nora loĝas en antikva trietaĝa domo, la ŝtuparejo estas abomenigita, sur unu el la pordoj - kreta surskribo: "Ĉi tie loĝas ŝafhundo". En longa koridoro, amasigita per diversa fatraso, de- flankiĝas en ombron mucidaj personoj. Nora, bruante per multnombraj ŝlosiloj, malŝlosas sian pordon kun mirakle konserviĝinta brila leda tegaĵo. En la enirĉambro ŝi faras ankoraŭ unu averton, sed Bo, opiniante ke temas nur pri iu krimaĵo, respondas ke li iradis en ĉe- valaj linioj kontraŭ tankoj. La loĝejeto estas ne laŭtempe purta kaj komforta, grandega sofo, Nora rigardas la leŭtenanton kun iu be- daŭro, foriras por neloge kaj revenas kun komencita botelo da konjako, vestita plejgrade alloge. Okazas ke en ilia dispono estas nur duonhoro. Post la duonhoro kontentiĝinta leŭ- tenanto foriras kun espero renkontiĝi denove. En fino de la korodoro oni jam atendas lin - du mucidaj homoj en ombro. Malagrable sma- jlante ili baras la vojon, kaj proponas konver- sacii. La leŭtenanto sen superfluaj paroloj komencas bati ilin, kaj akiras neatendite facilan venkon. La faligitaj mucidaj homoj plo- rante kaj aĉe hihiante klarigas al leŭtenanto Bo ties situacion. Eksleŭtenanto batis siajn. Ili ĉiuj estas nun siaj. Nora estas ne simple allo- ga virino, Nora estas reĝino de ĉefurbaj cimoj. "Venis fino al vi, sinjoro oficiro, ni renkontiĝos en 'Atakam', ni ĉiuj renkontiĝas tie ĉiunokte. Iru vi hejmen, kaj kiam vi ne povos jam toleri, venu, ĉe ni estas malfermite ĝis mateno..."

En okcidenta limkvartalo en luant-loĝeja domo apud kemia fabriko loĝas multinfana konsiliano Bo. Speciale detala kaj speciale enua priskribo de cirkonstancoj de la heroo: tri ĉambretoj, kuirejo, enirĉambro, eluzita edzino, kvino da verdetaj infanoj, forta malju- na bopatrino, veninta el vilaĝo. La kemia fab­riko fetoras, tage kaj nokte super ĝi staras fostoj da diverskolora fumo, pro la venena fe- toro mortas arboj, flaviĝas herboj, sovaĝe kaj strange mutacias muŝoj. La konsiliano dum kelkaj jaroj gvidas batalon por malsovaĝigi la fabrikon: koleraj postuloj adresitaj al la ad- ministraro, larmaj peticioj en ĉiujn instancojn, frakasaj felietonoj en ĉiujn ĵurnalojn, senfruk- taj penoj organizi strikpostenojn ĉe la fabrik- enirejo. Tamen la fabriko staras kiel bastiono. Sur bordostrato antaŭ la fabriko falas mort- venenitaj gardistoj; mortas hejmaj bestoj; tu- taj familioj lasas la loĝejojn kaj foriras vaga- di; en ĵurnaloj aperas nekrologoj pri frua mor­to de direktoro de la fabriko. Ĉe konsiliano Bo mortas edzino, infanoj unu post la alia ekmal- sanas pri bronka astmo. Foje vespere, so- biĝinte en la kelon por preni hejtlignon, li malkovras tie grenadĵetilon kaj grandegan kvanton da grenadoj, restintaj de tempo de la Rezistmovado. Samnokte li transportas ĉion tion en la subtegmentejon, kaj malfermas la fenestreton. La fabriko kuŝas antaŭ li videbla bonege: en tranĉa lumo de lumĵetiloj svarmas laboristoj, kuradas vagonetoj, flosas flav-ver- daj buloj da venenaj vaporoj.

"Mi murdos vin", - flustras la konsiliano kaj komencas pafadi. Ĉi tage li ne iras en la oficejon, ankaŭ sekvonttage. Li ne dormas, ne manĝas, li sidas kaŭre ĉe la fenestreto, kaj pafadas. Tempo de tempo li faras paŭzojn por malvarmiĝu tubo de la grenadĵetilo. Li surdiĝis pro la pafoj kaj blindiĝis pro la pulvora fumo. Iam ŝajnas al li ke la kemia fetoro malpliiĝas, kaj tiam li smajlas, lekas la lipojn kaj flustras: «Mi murdos vin». Poste li falas senforta kaj ekdormas, sed vekiĝinte li vidas ke la grenadoj finiĝis - restis nur tri pecoj. Li elpafas ilin, kaj elŝoviĝas el la fenestreto. Vasta korto de la fabriko estas dissemita per la grenadfuneloj, faŭkas elrompitaj vitroj, sur flankoj de gigan- taj gasujoj malhelas enpremaĵoj, la korto es­tas fosita per komplika sistemo da tranĉeoj, en la tranĉeoj, per mallongaj kuroj, moviĝas la­boristoj, pli rapide ol antaŭe ruliĝas vagone­toj, ŝoforoj de la elektrotransportiloj estas gardataj per feraj platoj, kaj kiam vento forŝovas nubojn da venenaj vaporoj, sur brika muro de la fabrikadministrejo videblas freŝa blanka surskribo: "Atenton! Dum pafado tiu ĉi flanko estas plej danĝera"...

Viktor pe-legis la lastan paĝon, ekfumis, kaj ekrigardis folion, troviĝantan en la tajpilo. Tie estis nur unu kaj duono da linioj:

«<Elirinte el la redakcio ĵurnalisto Bo volis jam preni taksion, sed ŝanĝis la intencon, kaj sobiĝis en la metroon».

Viktor tute precize sciis kio okazis poste pri ĵur- nalisto Bo, sed li ne scipovis skribi plu. La horloĝo montris la duan kvardek kvin. Viktor leviĝis, kaj vaste malfermis la fenestron. Sur la strato estis tre mallume, kaj ene de la mallumo brilis pluvo. Viktor ĝisfumis ĉe la fenestro la cigaredon, forĵetis la stumpon en la malsekan nokton, kaj telefonis al la akceptisto. Resonis nekonata voĉo. Viktor informiĝis kiu tago de la semajno estas hodiaŭ. La nekonata voĉo, prokrastinte, informis ke nun estas nokto de vendredo al sabato.

Viktor palpebrumadis, metis la aŭskultilon, kaj decide elŝiris la folion el la tajpmaŝino. Sufiĉas. Du noktotagoj seninterrompe, ne rektiĝinte, vidinte neniun, parolante kun neniu, malŝaltinte la tele- fonon, ne respondante al frapadoj sur la pordon, sen Diana, sen drinkaĵoj, ŝajne eĉ sen manĝo, nur tempo de tempo grimpante sur la liton, por ekvidi sonĝe reĝinon de cimoj, kiel ŝi sidas super la pordo kaj movas la nigrajn lipharetojn... Sufiĉas.

«<Ĵurnalisto Bo atendos sur la kajo kiam

256

venos trajno kun surskribo "Envagoniĝo malpermesatas". Nenio okazos al li. Kaj mi dume manĝetos, meritas mi tion, je Dio...»

Viktor demetis la tajpilon, metis la manuskrip- ton en la tablokeston, kaj palpis en la malplena ŝranketo. Poste li maĉis malfreŝan bulkon kun marmelado, kaj tre bedaŭris ke forverŝis duon- botelon da brando en la lavabon, por eviti la tenton, kaj ĝojis ke rakontaro "Post kulisoj de granda urbo" malgraŭ ĉio estas komencita, kaj komencita ne malbone, bonege komencita. Kvankam, verŝajne, bezonatos reskribi ĉion.

«Strange tamen», - pensis li, - «kial tiuj ĉi rakontoj efektiviĝis ĝuste nun? Kial ne an- taŭ jaro, antaŭ du jaroj, kiam mi elpensis ilin? Nun mi devus verki pri malfortulo, imaginta sin superhomo, jen pri kio. Ja mi komencis de tio. Cetere tio okazas pri mi ne unuafoje. Sed se mi ekpensu kaj detale ekmemoru, tio okazas ĉiam. Kaj ĝuste tial ne eblas verki laŭ mendo. Komencas mi verki romanon pri junaj jaroj de sinjoro prezidento, kaj rezultiĝas - pri insulo kie loĝas strangaj simioj kiuj nutras sin ne per bananoj, sed per pensoj de suferintoj pro ŝiprompiĝo... Tamen ĉi tie la ligo estas videbla. He, kio ja, ĝi ĉiam ekzistas. Oni devas nur serĉi, sed kiu volas serĉi nun post dutaga abstinado. Sobiĝu mi, ĉe la akceptisto ĉiam troviĝas drinkaĵo. Jen pe-maĉos mi nun kaj sobiĝos...»

Viktor ektremis kaj ĉesis maĉi. El nigra abismo post la fenestro, tra plaŭdo de pluvo, ekaŭdigis sono: kvazaŭ oni batis tabulon per martelo.

"Oni pafas" - mire ekpensis Viktor.

Iom da tempo li streĉe aŭskultis...

«Nu bone, sed kion la aŭtoro volis diri per tiu ĉi sia verkaĵo? Por kio li decidis revivigi malfacilan postmilitan tempon, kiam ie-tie ankoraŭ renkontiĝis cimoj kaj ventkapaj viri- noj? Eble la aŭtoro volis montri heroecon kaj rezistemon de la ĉefurbo, kiu sub gvido de lia ekscelenco... Ne okazos tio, sinjoro Banev! Ne permesos ni! Tuta mondo scias ke laŭ rekta ordono de la sinjoro prezidento posedantoj de kemiaj entreprenoj malpurigantaj aeron en la ĉefurbo estis punataj je sumoj... Ke dank al persona kaj senĉesa zorgo de sinjoro preziden­to pli ol cent mil infanoj de la ĉefurbo ĉiujare elveturas en eksterurbajn ripozejojn... Kaj ke laŭ tabelo de rangoj ranguloj malpli altaj ol 7- klasaj ne havas rajton kolekti subskribojn sub peticioj...»