Выбрать главу

He, sed mi konas vin, - diris Viktor. - Kial vi

homojn rabas? Fordonu la mitraleton.

La soldato humile elgrimpis el la rimeno, kroĉigante je la kasko,.

Do por kio al vi mia pantalono? - demandis Viktor. - Ĉu vi dizertas?

La soldato nazosiblis. Simpatia tia soldateto, lentuga.

Nu, kial vi silentas?

La soldato ekploris - malalte, kun hurletoj.

Tutegale al mi nun... - ekbalbutis li. - Tute­gale mortpuno. De la posteno mi foriris. Forkuris mi de la posteno, lasis mi la postenon, kien mi ŝovigos nun... Liberigu vi min, sinjoro, ĉu? Ja mi ne pro malico, ne estas mi iu krimulo, ne transdonu vi min, ĉu?

Li ploris kaj purigis la nazon, kaj en la mallumo, verŝajne, li viŝis la nazmukojn per maniko de la uni- forma palto, - mizera, kiel ĉiuj dizertuloj, timigita kiel ĉiuj dizertuloj, preta je ĉio.

Bone, - diris Viktor. - Iru kun ni. Ne trans- donos ni vin. Vestaĵoj trovigos. Iru, sed ne postrestadu.

Li ekiris antaŭen, kaj la soldateto ektirigis post li, daŭre plorgemante.

Laŭ hunda hurlo ili trovis na Kvadriga. Nun sur kolo de Viktor pendis mitraleto, je liva lia mano konvulsie kroĉigis la plorgemanta soldateto, je la dekstra - mallaŭte hurlanta Kvadriga. Deliro.

«Eblas, certe, redoni la senkugligitan mi­traleton al tiu ĉi knabaĉo, kaj doni al la naz- mukulo piedbaton. Ne, bedaŭrindas. La naz- mukulon bedaŭras mi, kaj la mitraleto eble

270

utilos... "Ni konsiliĝis ĉi tie kun la popolo, kaj estas opinio ke ne venis tempo senarmiĝi. La mitraleto povas ekesti utila en atendantaj nin bataloj..."»

Vi, ambaŭ, ĉesu hurli, - diris Viktor. - Pa- troloj alkuros.

Ili eksilentis, kaj post kvin minutoj, kiam an- taŭe ekvideblis neklaraj lumetoj de la aŭtobusa sta- cio, Kvadriga ektiris na Viktor dekstren, ĝoje balbu- tante:

Dankon al vi, Dio, venis ni...

Ŝlosilon de la pordeto Kvadriga, certe, forgesis en la hotelo, en la pantalono. Damnante ili trans- grimpis la barilon, damnante ili komplikiĝis iom da tempo en la malseka siringo; preskaŭ falis en la fontanon; atingis, fine, la eniron, forbatis la pordon, kaj enrompiĝis en la halon. Klakis la ŝaltilo, kaj la halo duonlumiĝis malhelruĝe. Viktor falis en plej proksiman brakseĝon. Dum Kvadriga kuradis en la domo, serĉ ante bantukojn kaj sekajn vestaĵojn, la soldateto vigle senvestiĝis ĝis la subvesto, kun- volvis la uniformon kaj ŝovis ĝin sub la kanapon. Post tio li iom trankviliĝis, kaj ĉesis plorĝemeti. Poste revenis Kvadriga, kaj ili longe kaj furioze viŝis sin per la bantukoj, kaj alivestiĝ is.

En la halo regis kaoso. Ĉio estis renversita, dis- ĵetita, malpurigita. Libroj kuŝaĉis mikse kun polva tolaĵo kaj volvitaj toloj. Sub piedoj krakis vitro, senorde kuŝaĉis elpremitaj tubetoj de farboj, telev- idilo rigardis per malplena kvadrato de la ekrano, kaj la tablo estis okupata per malpura manĝilaro kaj per putraj manĝrestaĵoj. Ne videblis nur tio kio

271

amasiĝis, aŭ ne amasiĝis en la mallumaj anguloj. Fetoro en la domo estis tia ke Viktor ne eltenis, kaj vaste malfermis la fenestron.

Kvadriga ekmastrumis. Komence li prenis angu- lon de la tablo, klinis ĝin, kaj kun tintado deŝutis ĉion sur la plankon. Poste li viŝis la tablon per la malseka negliĝa mantelo, kuris ien, alportis tri kristalajn pokalojn de antikvaĵa beleco, kaj du kvadratajn botelojn. Palpebrumante pro la senpa- cienco li eltiris la korkojn kaj plenigis la pokalojn.

Estu ni sanaj, - nedistingeble elbalbutis li, kaptis sian pokalon, kaj avide premi ĝ is al ĝ i, an- taŭlevante la okulojn pro la delico.

Viktor rigardis lin, indulgeme smajlante, preparante la nesekan cigaredon. Sur vizaĝo de Kvadriga figuriĝis subite nepriskribebla mirego duone kun ofendo.

Ankaŭ ĉi tie... - diris li kun abomeno.

Kio okazis? - demandis Viktor.

Akvo, - timide eksonis la soldateto. - Nura akvo. Malvarma.

Viktor glutis el sia pokalo. Jes, tio estis akvo, pura, malvarma, eble eĉ distilita.

Per kio vi drinkigas nin, Kvadriga? - demandis

li.

Kvadriga, parolante nenion, kaptis la duan botelon kaj ekglutis. Lia vizaĝo tordiĝis. Li kraĉis, diris: "Dio mia!", kliniĝis, kaj sur la piedfingroj eliris el la ĉambro. La soldateto denove ekis plorĝemeti. Viktor pririgardis surbotelajn etikedojn: rumo, viskio. Li denove elglutis el la pokalo: akvo. Ekodoris per ordinara diablaĵo, memstare ekknaris la plankaj tabuloj, haŭto sur la dorso kuntiriĝis sub atenta rigardo de ies okuloj. La soldateto kun la kapo foriris en kolumon de grandega ĵerzo de Kvadriga, kaj enŝovis la manojn profunde en la manikojn. Liaj okuloj estis rondaj, li senĉese rigardis na Viktor.

Viktor demandis raŭke:

Nu, kial vi fiksrigardas?

Kaj vi kial? - flustre demandis la soldateto.

Ja mi nenial, sed kial vi elstreĉigis la okulojn?

Sed kial vi... Time ial, ne faru vi tiel...

«Trankvilon», diris Viktor al si - «nenio timiga. Ja superhomoj ili estas. Superhomoj eĉ ne tion scipovas. Ili, frato, ĉion povas. Akvon je vinon, kaj vinon je akvon. Sidadas ili en la restoracio kaj transformas. La bazon ili sub- fosas, fundamentan ŝtonon... Abstinuloj, pan- jon ilian...

Ĉu ektimis vi? - diris li al la soldateto. - Fekulo vi estas.

Ja estas time! - diris la soldateto vigliĝinte. - Vi ne konas tion, sed mi tie multe suferis... Staras mi nokte sur la posteno, kaj jen elflugas li el la zono, rigardas min de supre kaj - pluen... Unu ka- poralo ĉe ni eĉ malpuriĝis... La kapitano ĉiam diris: kutimiĝos vi, la servo kaj la ĵuro... Sed neniel eblas kutimiĝi. Jen, antaŭhieraŭ, alflugis unu, eksidis sur tegmenton de la gardejo kaj rigardas... Sed la oku­loj ne estas ja homaj, ruĝaj ili estas, lumiĝas, kaj odoro de sulfuro disvastiĝas de li... - La soldateto elprenis la manojn el la maniko, kaj krucsignis sin.

El profundoj de la vilao denove aperis Kvadriga, same kliniginte kaj sur piedfingroj.

Nur akvo, - diris li. - Fugu ni, Viktor. La aŭto staras en la remizo, provizita, sidu ni kaj - hej! Ĉu?

Ne paniku, - diris Viktor. - Fugi ni ĉiam povos... Tamen laŭdezire. Mi ne veturos nun, sed vi agu, kaj la bubeton kunprenu.

Ne, - diris Kvadriga. - Sen vi mi ne veturos.

Do ĉesu tremadi kaj alportu ion voreblan, - ordonis Viktor. - Ĉu pano ĉe vi ne konvertigis anko- raŭ je ŝtono?

La pano ne konvertigis. Ankaŭ konservaĵoj restis konservaĵoj, kaj ne malbonaj konservaĵoj. Ili mangis, kaj la soldateto rakontis kiujn timojn toleris li dum lastaj du tagoj, pri flugantaj malsekulaĉoj, pri invado da lumbrikoj, pri knabetoj, kiuj dum du tagoj igis adoltoj, pri sia amiko Krupman, dudek- jara bubeto kiu pro la timo pafe difektigis sin... Kaj ankaŭ pri tagmango kiun oni alporits en la gardejon kaj metis varmigi. Du horoj staris la tagmango sur la forno, sed ne varmigis, malvarman oni pe-mangis gin...

Kaj ĉi-vespere, je la oka, ekgardis mi, torenta pluvo kun hajlo, super la zono - malpermesataj lu- moj, muziko aŭdigas nehoma, kaj iu voĉo paro- ladas, paroladas, sed kion paroladas - kom- preneblas eĉ ne vorto. Kaj poste el la stepo eliris turnigantaj turoj, fostoj, - kaj en la zonon. Kaj tuj kiam ili eniris la zonon, malfermigas la pordego, kaj el la zono elflugas sinjoro kapitano en sia aŭto. Mi ne sukcesis eĉ saluti lin kiel decas, vidas mi nur ke sinjoro kapitano - sur la malantaŭa sidloko, sen la kaskedo, sen la pluvmantelo - batas li la ŝoforon je la kolo kaj kriaĉas: "Rapidu, hundina filo!". - "Rapidu!" Ŝiriĝis io ene de mi, kaj kvazaŭ diris iu: "fuĝu", - diras, - "saviĝu, alie eĉ ostojn oni ne tro- vos". Do ekfuĝis mi. Kaj ne sur la vojo, sed rekte, tra la stepo, trans ravinoj, preskaŭ enŝlimiĝis mi en marĉon, la burnuson ie tie lasis mi, novan, hieraŭ oni eldonis, sed venis mi en la urbon, kaj en la urbo - patroloj. Apenaŭ foriris mi de ili, ankaŭ duan fo- jon foriris, atingis mi tiun ĉi aŭtostacion, rigardas, - kuradas homoj, civilulojn oni tralasas, sed ne nin, permesilon oni postulas. Do decidiĝis mi...