Выбрать главу

Mi dankas vin, - diris doktoro R.Kvadriga, - sed prefere mi preterlasos paron da rondoj. Estas necese sekiĝi.

Kaj mi - deklaris Viktor, - entute estas pro ĉio malnova kaj bona. - Okulvitruloj restu okulvitru­loj. Kaj entute ĉio restu sen ŝanĝoj. Mi estas kon- servativulo... Atenton! - diris li laŭte. - Mi proponas toston pro konservatismo. Momenton... - Li verŝis al si ĝinon, leviĝis, kaj apogis la manon je dorson de la brkseĝo. - Mi estas konservativulo, - diris li. - Kaj ĉiujare mi iĝas pli konservativa, ne pro tio ke mi maljuniĝas, sed pro tio ke mi sentas bezonon pri tio...

Sobra Pavor kun preparita jam pokaleto en la mano rigardis lin desobe kun substrekita atento. Golem malrapide manĝis la lampridon, kaj doktoro

R.Kvadriga, ŝajne, penis kompreni de kie venas al li la voĉo, kaj kies. Ĉio estis tre bona.

Homoj ŝategas kritiki registarojn pro koserva- tivismo, - daŭrigis Viktor. - Homoj ŝategas laŭdegi progreson. Tio estas nova influo, kaj ĝi stultas, same al ĉio nova. Homoj devus preĝi al Dio por ke Li donu al ili plej inertan, plej stagneman kaj kon- formisman registaron.

Nun ankaŭ Golem levis la okulojn, kaj rigardis lin, kaj Teddi, post sia vendobreto, ĉesis repurigi la botelojn, kaj ankaŭ ekaŭskultis, sed jen la nuko ek- doloris subite, kaj venis bezono surtabligi la pokale- ton, kaj karesi la ŝvelaĵon.

Registara aparato, sinjoroj, dum ĉiuj tempoj opiniis sia ĉefa tasko konservi status qvo. Mi ne scias kiom tio estis pravigita antaŭe, sed nun tiu funkcio de la registaro estas simple bezonata. Mi difinus tiun funkcion tieclass="underline" ĉiel kontraŭstari al peno de estonto enigi siajn palpilojn en nian tempon, forhaki tiujn palpilojn, kaŭterante ilin per arda fero. Malhelpi al inventistoj, stimuli skolastikulojn kaj babilulojn... En ĉiujn gimnaziojn enigi ekskluzive klasikan klerigadon. Sur superajn ŝtatajn postenojn enoficigi oldulojn, troŝarĝitajn per familioj kaj ŝul- doj, ne malpli ol kvindek-jaraĝajn, por ke ili prenu koruptaĵojn, kaj dormu en kunsidoj.

Kion vi babilaĉas, Viktor? - diris Pavor riproĉe.

Sed kial ne, - diris Golem, - estas nekutime agrable aŭdi tiajn moderajn lojalajn paroladojn.

Mi ankoraŭ ne finis, sinjoroj!... Talentajn sci- encistojn postenigi je administristoj kun grandaj salajroj. Ĉiujn senescepte inventojn akcepti, pripagi malbone, kaj sendi en arĥivojn. Enigi superimposto- jn sur ĉiun varan kaj produktadan novismon.

«Sed kial mi, fakte, staras?» - ekpensis Viktor, kaj sidis.

Nu, kiel vi aprezas tion? - demandis li na Golem.

Vi tute pravas, - diris Golem. - Ĉar ĉiuj ĉe ni estas nun radikaluloj. Eĉ direktoro de la gimnazio. Konservativismo, tio estas nia savo.

Viktor drinketis ĝinon, kaj diris malĝoje:

Estos neniu savo. Ĉar ĉiuj stultuloj-radikaluloj ne nur kredas je progreso, ili eĉ ŝatas progreson, ili imagas ke ne eblas sen progreso. Ĉar progreso, in- teralie, estas ĉipaj aŭtoj, elektronikaj varoj, kaj en- tute ebleco fari malpli, kaj ricevi pli. Kaj tial ĉiu registaro estas devigata per unu mano... Tio estas, ne per mano, certe... per unu piedo premi la brem- silon, kaj per la dua - akcelilon. Kiel konkurs-stiris- to dum la turniĝo. Sur la bremsilon - por ne perdi la stireblecon. Kaj sur la akcelilon - por ne perdi rapi- decon ĉar, se ne fari tion, iu ajn demagogo, pro- gres-defendanto, nepre forĵetos lin de la stirista loko.

Kun vi estas malfacile diskuti, - ĝentile diris Pavor.

Do vi ne diskutu, - diris Viktor. - Ne valoras diskuti: en diskutoj naskiĝas vero, estu ĝi malbena- ta, - li singarde karesis la tuberon, kaj aldonis: - tamen ĉe mi tio aperis, verŝajne, pro la profaneco. Ĉiuj sciencistoj estas batalantoj pro progreso, sed mi ne estas sciencisto. Mi estas simple pli-malpli konata strofisto.

Kial vi ĉiam kaptas vian nukon? - demandis Pavor.

Iu bastardo frapis min, - diris Viktor. - Per

_ Л л л

kaprompilo8... Ĉu guste mi diras, Golem? Ĉu per kaprompilo?

Miaopininie per kaprompilo - diris Golem. - Sed eblas ke per briko.

Ja kion vi diras? - miris Pavor. - Per kiu kaprompilo? Ĉu en tiu ĉi ursa angulo?

Do vidas vi, - edife diris Viktor. - Progreso! Drinku ni denove je konservativismo.

Ili vokis la kelneron, ankoraŭfoje drinkis je kon­servativismo. Venis la naŭa, kaj en la halo aperis konata paro - juna homo kun potencaj okulvitroj, kaj lia altstatura kunulo. Eksidinte ĉe sia tableto ili ŝaltis la surplankan lampon, humile ĉirkaŭrigardis, kaj komencis pristudi la menuon. La juna homo de­nove venis kun sia teko. La tekon li metis sur liber- an lokon apud si. Li ĉiam estis tre bonkora al sia teko. Pe-diktinte la mendon al la kelnero, ili komen­cis silente rigardi iun malproksimon.

«<Stranga paro» - pensis Viktor. - «<Mirinda nekonformeco. Ili aspektas kvazaŭ tra difekti- ta binoklo: unu estas fokusita, alia svaga, kaj inverse. Plena nekongrueco. Kun la okulvitra juna homo eblus konversacii pri progreso, sed kun la altstatura - ne. Altstatura povus bati min per kaprompilo, sed la juna kun la okulvit- roj - ne... Sed nun mi kongruos vin. Kiel mi vin kongruu? Nu, ekzemple, tiel ... Iu ŝtata banko, keletaĝoj... cemento, betono, signala- do, la altstatura kunmetas per la disko nom- bron, la ŝtala turo turniĝas, malfermiĝas eniro en trezorejon, la ambaŭ eniras, la altstatura kunmetas alian nombron per alia disko, pordo de la gardoŝranko malfermiĝas, kaj la juna ĝis la kubutoj enigas siajn manojn en la brilianto- jn.»

Doktoro R.Kvadriga subite ekploris, kaj kaptis na Viktor je la mano.

Nokti, - diris li. - Al mi. Ha?

Viktor senprokraste verŝis al li ĝinon. R.Kvadri­ga pe-drinkis, purigis sub la nazo, kaj daŭrigis:

Al mi. Vilao. Fontano estas. Ha?

Fontano - tio estas bona elpensaĵo, - rimarkis Viktor devie. - Kaj ankoraŭ kio?

Kelo, - malgaje diris Kvadriga. - Spuroj. Timas mi. Aĉetu, ĉu vi volas?

Pli bone donacu, - proponis Viktor.

R.Kvadriga ekpalpebrumis.

Bedaŭras mi, - diris li.

Avarulaĉo, - diris Viktor riproĉe. - Tio ĉe vi de la infaneco. Vilaon li bedaŭras! Do ŝtopiĝu vi per via vilao.

Ne amas vi min, - amare konstatis doktoro R.Kvadriga. - Kaj neniu.

Kaj sinjoro prezidento? - agrese demandis Viktor.

"Prezidento - patro de la popolo" - vigliĝinte diris R.Kvadriga. - skizo je oraj tonoj... "Prezidento

34

en la pozicioj". Fragmento de pentraĵo: "Prezidento en pripafitaj pozicioj".

Kaj ankoraŭ kio? - interesiĝis Viktor.

"Prezidento kun la pluvmantelo" - diris R.K­vadriga pretece. Panelo. Panoramo.

Viktor, enuiĝinte, fortranĉis peceton de la lamprido, kaj komencis aŭskulti na Golem.

Jen kio, Pavor, - diris tiu. - Lasu vi min. Kion mi ankoraŭ povas? Tabelkalkulojn mi prezentis al vi. Raporton vian mi pretas subskribi. Se vi volas plen- di pri la militistoj - plendu. Se vi volas plendi pri mi...

Ne volas mi plendi pri vi, - respondis Pavor, premante la manon al la brusto.

Tiam ne plendu.

Sed konsilu vi ion al mi! Ĉu vere vi nenion povas al mi konsili?

Sinjoroj, - diris Viktor. - Enuego. Foriru mi.

Neniu atentis lin. Li deŝovis la seĝon, leviĝis

kaj, sentante sin tre ebria, direktiĝis al la vendobre­to. Kalva Teddi repurigis la botelojn kaj rigardis lin seninterese.

Kiel kutime? - demandis li.

Momenton, - diris Viktor. - Pri kio mi volis demandi vin? Ha! Kiel vi fartas, Teddi?

Pluvo, - mallonge diris Teddi, kaj verŝis al li la distilitan.

Damna vetero ekregis en nia urbo, - diris Vik­tor, - kaj apogis sin je la vendobreto. - Kio estas tie sur via barometro?

Teddi ŝovis la manon sub la vendobreton, kaj elprenis "veteraĵon". Ĉiuj tri dornaĵoj kompakte

premiĝis al la brila, kvazaŭ polurita korpeto.

Sen lumeto da espero, - diris Teddi, atente pririgardante la "veteraĵon". - Diabla elpensaĵo. - Pripensinte li aldonis: - Kaj entute nur Dio scias, eble ĝi delonge jam difektiĝis - tiom da jaroj pluvas jam, kiel kontroli?