Выбрать главу

Rosŝeper okupis tri ĉambrojn. En la unua oni antaŭnelonge mangaĉis: sur la tabloj, kovritaj per malpurigitaj tablotukoj, amasigis malpuraj teleroj, cindrujoj, boteloj, ĉifitaj buŝtukoj, kaj trovigis ne­niu, se ne kalkuli solan ŝvitan kalvaĵon, ronkantan en viando-plado.

En la apuda ĉambro estis bruege. Sur la giganta lito de Rosŝeper kalcitris duonvestitaj ne lokaj kn- abinoj. Ili ludis iun strangan ludon kun apopleksie- purpura urbestro, kiu enfosigis en ilin, kiel porko en glanojn, kaj ankaŭ kalcitris kaj gruntis pro la plezuro. Ĉi tie ankaŭ ĉeestis: sinjoro policestro sen la kitelo, sinjoro urba jugisto kun la okuloj elstaran- taj pro la nerva anhelo, kaj iu nekonata turnigema persono vestita violkolore. Tiu ĉi triopo entuziasme batalis je infana bilardo, metita sur la tualetan tablon, kaj en angulo sidis, apogante sin al la muro, kaj disigante la piedojn, direktoro de la gimnazio, kun idiota smajlo sur la lipoj. Viktor intencis jam

41

foriri, kiam iu kaptis lian krurumon. Li ekrigardis soben kaj resaltis. Sub li staris, kvarpiede, ano de la parlamento, ordenportanto, aŭtoro de multdisku- tata projekto pri fiŝigo de kitĉiganaj akvejoj Rosŝeper Kant.

- Je ĉevaletoj mi volas, - pete blekis Rosŝeper. - Ludu ni je ĉevaletoj. Jo-ho-ho! - Li estis malracia.

Viktor delikate liberiĝis, kaj enrigardis la lastan ĉambron. Tie li ekvidis na Diana.

Komence li ne komprenis ke tio estas Diana, sed poste acide ekpensis:

«Tre amuze!».

Ĉi tie estis multe da homoj, iuj duonkonataj vi- roj kaj virinoj, ili staris ronde kaj klakis la manpla- tojn, kaj en centro de la rondo viglege dancis Diana kun la flavvizaĝa dandaĉo, havanto de la agla profi- lo. Ĉe ŝi brilis la okuloj, ruĝegis la vangoj, la haroj flugadis super la ŝultroj, kaj nenio alia estis grava por ŝi. La agla profilo tre penis konformi.

«<Strange,» - pensis Viktor, - «<kio okazas?... - Io ĉi tie estas malĝusta. - Dancas li bone, bonege li dancas. Kiel danc-instruisto. Ne dancas li, sed montras kiel oni dancu... Eĉ ne kiel instruisto, sed kiel lernanto dum la ekzameno. Tre volas li ricevi altan poenton... Ne, ne tio. Aŭskultu, karulo, ja vi dancas kun Diana! Ĉu vere vi ne rimarkas tion?»

Viktor kutimmaniere streĉis la imagon.

«<Aktoro dancas sur podio, ĉio iras glate, bonege, kiel decas, senerare, sed hejme - malfeliĉo... Ne, ne nepre malfeliĉo, simple oni jam atendas kiam li revenos, kaj ankaŭ li atendas kiam oni fermos la kurtenon kaj malŝaltos la lumon... Kaj eĉ ne aktoro li estas, sed ekstera homo, prezentanta aktoron kiu lu- das jam tute eksteran homon... Ĉu eblas ke Diana ne sentas tion? Ja tio estas falsaĵo. Manekeno. Eĉ ne guto da proksimeco inter ili, eĉ ne guto da logo, eĉ ne ombro da deziro... Oni diras unu al alia ion tute sensencan... "Ĉu vi ne ekŝvitis?" "Jes, legis, eĉ dufoje"...»

Ĉi tie li ekvidis ke Diana dispuŝas la gastojn kaj kuras al li.

Iru ni danci! - kriis ŝi ankoraŭ de malproksi- mo. Iu baris al ŝi la vojon, iu kaptis ŝin je la mano, ŝi elŝiriĝis, ridante, kaj Viktor daŭre serĉis per la okuloj la flavvizaĝulon sed ne trovis, kaj tio mala- grable maltrankviligis lin.

Ŝi alkuris al li, kroĉiĝis je lia mano, kaj ektiris lin en la rondon.

Iru ni, iru! Ĉiuj ĉi tie estas niaj homoj - drinkularo, fiularo, aĉaro... Montru al ili kiel decas! Tiu knabaĉo scipovas nenion...

Ŝi entiris lin en la rondon, kaj iu plenvoĉe elkri-

is:

Al vekristo Banev - hura!

La gramofono, kiu por sekundo silentiĝis, den- ove ekbojis kaj ekklakis, Diana premiĝis al li, poste depuŝiĝis, ŝi odoris per parfumo kaj vino, ŝi estis arda, kaj Viktor vidis nun nenion krom ŝia ekzaltita vizaĝo kaj la flugantaj haroj.

43

Dancegu! - elkriis ŝi, kaj li komencis dancegi. - Bonegas ke vi alveturis.

Jes, jes.

Kial vi estas sobra? Ĉiam vi estas sobra kiam ne bezonatas tio.

Mi estos ebria.

Hodiaŭ mi bezonas vin ebria.

Mi estos.

Por ke mi faru pri vi kion mi volas. Ne vi pri mi, sed mi.

Jes.

Ŝi kontentiĝe ridis, kaj ili dancadis silente, vi- dante nenion, kaj pri nenio pensante. Kiel en sonĝo. Kiel en batalo. Tia ŝi estis nun - kiel sonĝo, kiel batalo. Diana, kiu ekscitiĝis... Ĉirkaŭe oni klakis manplatojn kaj kriadis, ŝajnas ke ankoraŭ iu penis danci, sed Viktor forpuŝis lin, por ne malhelpu, kaj Rosŝeper tire kriis: "Ho mia malfeliĉa ebria popolo!"

Ĉu li estas impotento?

Certe. Mi lavas lin.

Kaj kio?

Absolute.

Ho mia malfeliĉa ebria popolo, - ĝemis Rosŝeper.

Iru ni de ĉi tie, - diris Viktor.

Li kaptis ŝian manon kaj ekkondukis. La drinku- laro kaj fiularo dispaŝis antaŭ ili, fetorante per alkoholo kaj ajlo, kaj ĉe la pordo la vojon baris dik- lipa vangruĝa bubo, kaj diris ion impertinentan, liaj pugnoj jukis, sed Viktor diris al li: "Poste, poste", kaj la suĉbubo malaperis. Tenante la manojn ili trakuris la malplenan koridoron, poste Viktor, ne lasante ŝian manon, ŝlosis la pordon de interne, kaj estis varme, ekestis netolereble varme, sufoke, kaj la ĉambro estis komence larga kaj vasta, kaj poste ekestis mallarga kaj malvasta, kaj tiam Viktor large malfermis la fenestron, kaj la nigra humida aero priverŝis liajn nudajn ŝultrojn kaj bruston. Li reve- nis en la liton, pe-palpis en la mallumo la botelon da gino, deglutis, kaj transdonis al Diana. Poste li ekkuŝis, kaj de maldekstre fluis malvarma aero, kaj dekstre estis arde, silke kaj tenere. Nun li aŭdis ke la drinkado daŭrigas, la gastoj kantas ĥore.

Ĉu tio estas porlonge? - demandis li.

Kio? - diris Diana dormeme.

Ĉu longe ili hurlos?

Ne scias mi. Ĉu tio koncernas nin? - Ŝi turnigis sur la flankon kaj ekkuŝis per la vango sur lian ŝultron. - Malvarme, - plendis ŝi.

Ili baraktetis, por grimpi sub la litkovrilon.

Ne dormu, - diris li.

Uhu, - elbalbutis ŝi.

Ĉu estas bone al vi?

Uhu.

Kaj se je la orelo?

Uhu... Ĉesu, doloras.

Aŭskultu, ĉu eblas logi ĉi tie dum ĉirkaŭ se- majno?

Eblas.

Sed kie?

Mi volas dormi. Donu dormi al la bedaŭrinda ebria virino.

Li eksilentis kaj kuŝis senmove. Ŝi jam dormis.

«<Ĝuste tion mi faru» - pensis li. - «<Ĉi tie

45

estos bone, trankvile. Tamen ne vespere. Sed ne drinkados li ĉiuvespere, li devas esti kura- cata... Vivi ĉi tie tri-kvar tagoj... kvin-ses, drinki malpli, tute ne drinki, kaj eklabori... Delonge mi ne laboris... Por komenci labori mi devas forte ekenuiĝi, por nenio alia estu dezi- rata al mi...» Li ektremetis, dormetante. - «<Pri Irma... Pri Irma mi skribu al Rec-Tusov, jen kion mi faru. Estus bone ke li ne ektimu, timulo li estas. Li ŝuldas al mi naŭcent krono- jn... Kiam temas pri sinjoro prezidento, ĉio tio ne gravas, ĉiuj ni iĝas timuloj. Kial, tamen, ni ĉiuj estas timuloj? Kion ni, fakte, timas? Ŝanĝojn ni timas. Ne eblos veni en verkistan drinkejon kaj enigi glaseton da distilita... la pordisto ne kliniĝos... Kaj entute forestos pordisto, min oni faros pordisto. Malbone se al minejo... Tio vere malbonas... Sed tio malof- tas, ne tia ja estas la tempo... Moliĝo de mo- roj... Centfoje pensis mi pri tio, kaj centfoje trovis ke, fakte, estas nenio por timi, sed mal- graŭ ĉio mi timas. Ĉar tio estas stulta forto», - pensis li. - «<Tio estas terura afero, kiam kontraŭ vi staras stulta, pork-hirta forto, ne- vundebla per logiko, nevundebla per emocioj... Kaj Diana forestos...»

Li ekdormetis, kaj denove vekiĝis, ĉar sub la malfermita fenestro oni laŭte konversaciis kaj henis kiel animaloj. Ekkrakis la arbustoj.

Ne povas mi prizonigi ilin, - diris ebria voĉo de la policestro. - Forestas tiu ĉi leĝo...

Estos, - dirs voĉo de Rosŝeper. - Ĉu estas mi

46

deputito aŭ ne?

Kaj ĉu estas leĝo, por ke apud la urbo - fonto de infekto? - elblekegis la urbestro.