Выбрать главу

Saviĝo

Post tiu eksterordinara edifado, la grandaj inicitoj el Egiptujo revenas en la spiritan mondon, en la senĉesa kuro de la jarcentoj.

Pro ilia reveno en la feliĉajn mondojn de Kapelo, malaperadas la sanktaj konoj de la tebaj temploj, kiujn siavice ricevis la grandaj sacerdotoj el Memfiso.

Post la misteroj de Izisa kaj de Oriziso sekvis tiuj de Eleŭziso kompreneble aliiĝintaj en la inicadoj de la antikva Grekujo.

Post centoj da jaroj ree kolektiĝis, en la spiritaj mondoj, la iamaj ekzilitoj kun la beno de la Kristo, ilia patrono kaj savanto. La plimulto da ili tiam revenas al la sistemo de Kapelo, kie la koroj konsoliĝas ĉe la sanktaj renkontiĝoj kun iliaj plej puraj kaj sanktaj amatoj, sed granda nombro de tiuj Spiritoj, studemaj kaj abnegaciaj, restas en la armeo de Jesuo, plenumante la sanktajn devojn de la sento kaj, sub lia dia influo, ili multfoje reenkarniĝis sur la Tero, por efektivigo de noblaj kaj benataj misioj.

V

HINDUJO La hinda organizo

El la Spiritoj ekzilitaj sur la medion de la Tero, tiuj, kiuj grupiĝis sur la bordoj de Gango, formis la unuaj ian organizitan societon, kies kernoj reprezentos grandan nombron da gvidantoj ĉe la estontaj kolektivoj.

La hindaj organizaĵoj origine estas pli malnovaj ol la propra egipta civilizacio kaj tre longe antaŭiĝas al la izraelidaj grupoj, el kiuj pli malfrue venis rimark- indaj personoj, kiaj tiuj de Abrahamo kaj Moseo.

La animoj ekzilitaj sur tiun parton de Oriento multon da bono ricevis de la favorkoreco de la Kristo, pri kies ama parolo kaj luma figuro ili konservis kor- tuŝantajn rememorojn esprimitajn en la beleco de la Vedoj kaj de la Upaniŝadoj. Ili estas la unuaj voĉoj de la filozofio kaj de la religio sur la Tero, kvazaŭ deven- antaj de ia raso el profetoj, majstroj kaj inicitoj, el kies tradicioj la estontaj homoj kaj popoloj ĉerpos la veron, kaj ankaŭ iliaj famaj skoloj de penso konservis la mis- terojn de la inicitoj, kun la plej sankta tradicia respekto.

La arjoj puraj

En la tiama Hindujo kolektiĝis la arjoj puraj, inter kiuj ankaŭ estis kulturataj la legendoj pri iu perdita mondo, en kiu la hinda popolo lokis la fontojn de sia nobla origino. Nemultaj kredis, ke ĝi estis la antikva kontinento Lemurio, detruita de la Pacifika kaj Hindia Oceanoj, el kies teroj ankoraŭ ekzistas restaĵoj, kiel Aŭstralio.

Sed la realo, kian ni vidis, estas, ke, same kiel la egiptoj, la hindo formis unu el la branĉoj de la forpelit- aj el Kapelo, ekzilitaj sur nian planedon. De ili devenas ĉiuj arjaj popoloj, florintaj en Eŭropo kaj hodiaŭ ating- antaj unu el la plej akutaj transiĝaj periodoj en sia evolua marŝo. La moderna penso estas tiu sama de tiu granda raso el pensuloj, kiu sin organizis sur la bordoj de Gango, ekde la komenco de la teraj tempoj, des pli, ĉar ĉiuj lingvoj de la blankaj rasoj havis la plej grandajn similaĵojn kun sanskrito, de ilia formado, kaj kiu estis rememoraĵo de ilia antaŭa ekzistado, en aliaj mondoj.

Ekspansiismo de la arjoj

Multe da jarcentoj antaŭ ia ajn signo de surtera civilizacio, la arjoj disvastiĝis tra la hindaj ebenaĵoj, superregante la aŭtoktonojn, devenantajn de la "primat- oj", kiuj posedis malhelan haŭton, kaj diferencis de ili per siaj plej elstaraj fizikaj kaj psikaj karakteroj. Poste tiu ekspansiema amaso penis loki sin laŭlonge de la landoj de la estonta Eŭropo, starigante la unuajn fun- damentojn de tiu okcidenta civilizacio en la arbaroj de Grekujo, sur la marbordoj de Italujo kaj Francujo, ankaŭ sur la alia flanko de Rejno, kie la fortoj de la ĝermana saĝeco estis provontaj siajn unuajn paŝojn.

La celstangoj de la societo de la grekoj, de la latin- oj, de la keltoj kaj de la ĝermanoj estas enplantitaj.

Ĉiu branĉo de la arja raso asimilas la renkontitajn elementojn, starigante la komencojn de la eŭropa civi- lizacio; ĉiu el ili sin helpis per la milita potenco por la necesa firmiĝo kaj tre frue komenciĝis en la Malnova Mondo la luktoj inter iliaj familioj kaj triboj.

La mahatmoj

De sur la sankta regiono de Gango ekiris la homoj nealkonformiĝintaj al humiliga situacio, kiun la ekzilo sur la Teron trudis al ili. La riskoplenaj aventuroj donis senton de nova vivo kaj tiuj ribelintaj estaĵoj supozis trovi forgeson pri sia pozicio en la variaj pejzaĝoj de la vojoj; tie nur restis la rezignaciemaj animoj, kredantaj la spiritajn povojn, kiuj ilin ree kondukus al la grandioz- eco de iliaj perditaj kaj foraj paradizoj.

La himnoj de la Vedoj estas ja glorigo de la fido kaj espero antaŭ la Plejalta Majesteco de la Sinjoro de la Universo. La kapablo toleri kaj esperi vidiĝis ĉe la ĝenerala sento de la homamasoj, kiuj heroece eltenis ĉiujn dolorojn kaj atendis la feliĉegan momenton de la saviĝo. Tiuj mahatmoj kreis etoson el tia spirita grandeco por sia popolo, ke ankoraŭ hodiaŭ ĉiu fremdulo, vizitanta la sanktan landon de Hindujo revenas el tie, kun la plej profunda impreso de ĝia psika atmosfero. Ili postlasis al la mondo siajn mesaĝojn de amo, espero kaj rezignacia stoikeco, kaj ni elstarigas la fakton, ke ĉiuj grandaj figuroj de la homa pasinteco, aŭtoroj de la nuntempa penso, kernis de ili la plej belajn lecionojn.

La kastoj

La hinda popolo, malgraŭ sia alta grado da progreso en la spiritaj sciencoj, entute ne sufiĉe profitis sian abundon da sanktaj spertoj.

Ĝiaj kondukantoj konis la altajn celojn de la vivo. Ili neprecize rememoris la promesojn de la Sinjoro, antaŭ ol sia reenkarniĝo ĉe la laboroj en la peniga ekzilejo. La pruvo pri tio estas, ke ili akceptis ĉiujn grandajn misiistojn de la pasinteco, vidante en ili la avatarojn de sia Savanto. Viaso estis ilo de la lecionoj de la Kristo, ses mil jarojn antaŭ la Evangelio, kies epopeo, en siaj plej malgrandaj detaloj, estis antaŭvidita de la hindaj inicitoj, kelkajn miljarojn antaŭ la organizado de Pa- lestino. Kriŝno, Budho kaj aliaj granduloj senditaj de Jesuo al la fizika mondo, por eldirado de liaj savantaj veraĵoj, estis komprenataj de la granda popolo, sur kies frunton la Sinjoro, en ĉiuj tempoj, direktis la diajn helecojn de sia sindona kaj kompatema amo. Sed kvazaŭ la afero estus determinita de dolora psika atavismo, la hinda popolo, malgraŭ siaj spiritecaj tradicioj, lasis kreski en sia koro la dornon de fiero, kiu ja kaŭzis ĝian ekzilon sur la Teron.

Baldaŭ la organizado de kastoj apartigis la hindajn kolektivojn por ĉiam. Tiuj kastoj stariĝis ne nur kun hierarkia senco, sed ankaŭ kun signifo de ia fiera kaj absoluta supereco. La profundaj radikoj de ia potenca vanteco dividas la homojn sur la socia kaj religia kam- po. La efektivaj idoj de la lando sin nomas arjoj, origina nomo de ilia primitiva raso, kaj ilia religia sistemo entute nomiĝas "Arja-Darmo", kiun, laŭ sia aserto, ili alportis el sia malproksima origino, kie ne ekzistas specialaj kolektivoj aŭ centra aŭtoritatulo, sed profunda kaj mirinda libereco je sento.

La raĝoj kaj la parioj

Tiuj altaj sistemoj pri religio kaj filozofio reme- morigas la progreson de la raso en ĝia origina mondo, el kiu ĝi estis ĵetita sur la Teron pro sia senmezura kaj malfeliĉa fiero.