Выбрать главу

F. Faulhaber

Ne tiel, sed tiel ĉi

Enkonduko

Kun granda ĝojo ni povas konstati, ke en la lasta tempo denove regule aperas Esperantaj libroj. Ilia stilo estas ofte vigla kaj modela.

Tamen, ni neniel povas malhelpi, ke aperu libroj, kiuj ankoraŭ ne estas maturaj por esti eldonataj, ĉar nek la frazokonstruo, nek la lingvouzo, nek la vortelekto estas rekomendindaj. Kaj tiajn librojn ni prefere ne vidu en la manoj de niaj komencantoj.

Niaj multaj gramatikoj ne donas al ni konsilon sur tiu ĉi tereno kaj ni estas embarasitaj, kiamaniere ni klarigu al la novaj (kaj ankaŭ al multaj malnovaj!) esperantistoj, kiel ili uzu Esperanton kaj kial ili ĝin uzu ĝuste tiel kaj ne alie.

Tial estas ĝojiga fakto la apero de tiu ĉi libreto, cetere rezultato de multjara laborado, komparado, serĉado kaj spertado, ĉar sinjoro Faulhaber, akademiano kaj konata recenzanto, verkis multajn artikolojn, kompilis gramatikajn librojn, i.a. la por kursgvidantoj en Nederlando tre konatan kaj de post tridek jaroj ankoraŭ ĉiam uzatan konsilanton «Tra la labirinto de la gramatiko»; li tradukis la faman teatraĵon «La mondo ne havas atendejon» (kiun oni el Esperanto tradukis en diversajn lingvojn), la spritajn librojn «Papalagoj», «La nevenkebla ĝeno» kaj «Dekkinga fuĝas».

En la nuna libro «Ne tiel, sed tiel ĉi…» li bone kaj por ĉiuj kompreneble klarigas, kial certaj frazoj, kiujn li kolektis el tre diversaj eldonaĵoj, ne estas bonaj kaj kial la ekzemplo de li donata estas pli konsilinda. Li nenie devigas, nenie altrudas sian opinion, li simple prilumigas la aferon. Li diras per kelkaj simplaj vortoj tion, kion al ni ne instruas la elementaj lernolibroj kaj kion ni nur post grandega peno kaj koncentriĝo sukcesus lerni.

La verkinto de «Ne tiel, sed tiel ĉi…» volas neniun ofendi kaj tial li ne nomas siajn fontojn. Lia intenco ne estas kritiki la jam aperintajn (kaj ofte ne plu aĉeteblajn) verkojn, sed simple nur instrui la multajn, kiuj sentas bezonon por lerni pli multe, pli intense, pli facile kaj pli rapide, ol tio eblas el la diversaj lernolibroj por Esperanto.

La libro «Ne tiel, sed tiel ĉi…» estos grava helpilo por studantoj kaj kondukilo por necertuloj.

E. Burgler-Jezsó,
redaktorino de «La Praktiko».
1996

Antaŭparolo

Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de multaj popoloj. Pro tio ĝiaj stilo kaj esprimmaniero estas facile influeblaj de diversaj lingvoj naciaj. Feliĉe ni disponas pri imitindaj modeloj, nome — la verkoj de Zamenhof (i.a. la tiucele kompilita «Fundamenta Krestomatio») kaj de aliaj bonaj aŭtoroj kaj tradukintoj. La imitado de ilia stilo kaj konstanta kritiko de recenzantoj gardas la lingvon kontraŭ disfalo en dialektojn kaj tenas ĝin sur la mezo de la evolua vojo. Tiel estiĝis internacie unueca stilo, kiu faras la lingvon ĉie en la mondo facile komprenebla.

Tiun stilon oni ne povas lerni el elementaj lernolibroj, sed oni ĝin devas proprigi al si per legado kaj relegado de niaj la plej bonaj aŭtoroj. Ĝenerale oni tro frue post la elementa kurso partoprenas ekzamenon aŭ verkas originale aŭ traduke por iu Esperanta organo aŭ revuo, nome sen antaŭa studo de la literaturo por lerni la Esperantajn stilon kaj esprimmanieron. Pro tio oni ofte povas legi tra tiaj tradukoj la originalan lingvon kaj tra la originalaj verkoj la nacilingvan esprimmanieron. Tiaj tekstoj ofte donas al alinacianoj malklaran impreson pri ilia senco aŭ faras la signifon nekomprenebla. Ne malofte la verkintoj montras eĉ mankon de la plej elementa scio koncerne la regulojn pri bona stilo, regulojn, kiuj validas ne nur por Esperanto, sed por ĉiuj lingvoj. Tiaj tekstoj estas lingve nematuraj, kiom ajn bone la verkintoj scias la gramatikon.

Tial ni verkis tiun ĉi gvidilon, kiu, instruante per kontrastoj, volas veki guston pri bona stilo. Lasante la kreadon de belo al literatura artisto, ni donas nur praktikajn konsilojn, per kiuj oni povas akiri bonan, almenaŭ tolereblan stilon, same kiel instruo pri skribado celas ne kaligrafion (belskribadon), sed kurantan manskribon, kiun ĉiu homo per multe aŭ malmulte da ekzercado povas akiri. La ekzemplojn, kiujn ni uzis, ni ne mem elpensis, sed prenis el la ekzistanta literaturo.

«Ne tiel, sed tiel ĉi» ne pretendas esti kompleta lernolibro pri stilo, sed nur unua paŝo al pli detala studilo, kiu — same kiel tiu ĉi — servu al ordinara esperantisto, kiu post sia lerneja instruiĝo ne multe aŭ tute ne okupus sin pri lingvaj aferoj.

1. Kio estas stilo?

La vorto stilo devenas de la latina stilus, la skribilo de la antikvaj romanoj; bastoneto, kiu havis ĉe unu ekstremo pinton, ĉe la alia — plataĵon. Per la pinto ili skribis, kion ili volis memori, sur tabuleton, kovritan je vakso, kaj per la plataĵo ili glatigis la vakson, kiam ili ne plu bezonis la notaĵon aŭ volis fari en ĝi ŝanĝon.

La nomon stilus ili rilatigis ankaŭ kun la skribitaĵo kaj tiam ĝi signifis skribmaniero, kaj en tiu signifo ni konas nun la vorton stilo. Komparu ĝin ekzemple kun la vorto plumo, el kiu nun estiĝis kelkaj esprimoj, ekz. pri iu, kiu skribis amare ni diras, ke «li trempis sian plumon en galon»; kiu skribas akre — «havas akran plumon», kaj kiu verkas bonstile — «havas plumon bone tranĉitan».

Simile vastiĝis la signifo de la vorto stilo: la skribilo iĝis ankaŭ la skribmaniero. En tiu signifo stilo povas havi diversajn ecojn: ĝi povas esti bela aŭ malbela, konsiza aŭ malkonciza, simpla aŭ malsimpla, flua aŭ rigida, eleganta aŭ vulgara, peza aŭ malpeza, ktp laŭ la maniero, en kiu oni sin esprimas. Ekzistas ankaŭ pure persona stilo, per kiu iu aŭtoro distingiĝas de aliaj aŭtoroj. Laŭ tia stilo oni eĉ povas rekoni la verkinton.

Ankaŭ diversaj temoj havas sian propran stilon. En tiu senco ni konas stilojn ofican, komercan, juran kaj predikan aŭ «katedran». Propran stilon havas, fine, ĉiu lingvo, nome ĝeneralan esprimmanieron, vortordon, frazkonstruon kaj spiriton, kiuj kune formas la kanvason, sur kiu oni brodas la personan, la fakan kaj la okazajn stilojn.

2. Bona stilo estas belsona

Oni povu laŭtlegi tekston sen granda peno. Vortoj kaj frazoj devas flui kiel eble plej libere kaj facile.

a) Interpuŝiĝo de sonoj nefacile elparoleblaj

Se eble, evitu do tiajn interpuŝiĝojn de sonoj, kiuj ofendas niajn orelojn, malfaciligas la elparolon, kaŭzas malklarecon aŭ ebligas miskomprenon, ekz. (La korektoj, kiujn ni donas en la rubriko «B. … sed tiel ĉi» estas nur provoj de korekto do neniel absolutaj. La ĉefafero estas, ke oni konstatu, kio estas preferinda kaj kio estas nepreferinda):

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
lingvuzolingvouzo
lingvekzercolingva ekzerco
urbplacourboplaco, urba placo
vivformovivoformo
sorbpaperosorba papero
gorĝŝiregorĝoŝire
fokkaptadofokokaptado, kaptado de fokoj
provflugoprovoflugo
ŝarĝĉevaloŝarĝoĉevalo
leglibrolegolibro
lasttempelastatempe, en la lasta tempo
studtempostudotempo, tempo por stud(ad)o
provvojaĝoprovovojaĝo
akvfaloakvofalo
rabbestorabobesto
poŝspegulopoŝa spegulo
flugkapabloflugokapablo, kapablo flugi
pluvfalopluvofalo
ĉerizsukoĉeriza suko
ovformaovoforma
manĝaĵzorgozorgo pri manĝaĵo
venĝsentovenĝosento
nigrharanigrahara
sorĉŝanĝisorĉe ŝanĝi
lavvazolavovazo
de l’ librode la libro
de l’ avode la avo
mirrigardimire rigardi
nevnjonevinjo
sublimasub la limo (≠sublima, neologismo internacia)
plugkampoplugata kampo, kampo por plugado
atenambroatendejo
larĝŝultralarĝaŝultra, kun larĝaj ŝultroj
ludtumultilud(ant)e tumulti
riĉsukcesekun riĉa sukceso
bridtenibride teni, teni per brido
bazsignobaza signo