Выбрать главу

Se la leganto, ne povante sekvi tuj la akrobataĵojn de la aŭtoro, devas relegi kaj denove relegi tiajn frazojn — se li krome devas jen kaj jen konsulti vortaron por serĉi la signifon de tute nenecesaj neologismoj — tiam la legado ne donas al li plezuron. Niaj aŭtoroj komprenu, ke tia frazkonstruo, jam malklara al leganto, tute ne estas komprenebla al aŭskultanto, al kiu ja mankas tempo por ĵige reordigi la vortojn en frazon tuj kompreneblan. Ili pripensu, ke ju pli simple io estas dirita, des pli klara tio aperas sur la spirita ekrano de la leganto aŭ aŭskultanto. Kiom ajn ni penadu, por ke la teksto estu gramatike korekta, tamen la enhavo restas la ĉefafero. La lingvo ne distru nin for de la temo. Tial estus utile, se la aŭtoro legus sian verkon laŭte al si mem aŭ al amiko. Ne nur la okuloj, sed ankaŭ la oreloj juĝu, ĉu ĝi estas klara kaj flue komprenebla.

«Por la rapideco de la orela komprenado», skribis prof. Bourlet en 1910 en la tiama Oficiala Gazeto Esperantista, «estas absolute necese, ke la stilo de la lingvo unuformiĝu, ĉar lingvo konsistas ne nur el apartaj vortoj kaj el gramatikaj reguloj, sed ankaŭ kaj precipe el antaŭe preparitaj frazoj kaj kutimaj esprimoj. Se du samnacianoj povas interkompreniĝi malgraŭ tre rapida kaj malbona prononcado, tio estas ebla nur tial, ĉar ili uzas kutimajn frazojn, antaŭpreparitajn kliŝaĵojn, kies tuton oni tuj komprenas, se oni aŭdis nur parton.»

Ĉi ĉio ne ekskluzivas propran stilon, eksterordinarajn dirmanieron kaj frazkonstruon, per kiuj la aŭtoroj donas al siaj ideoj personan formon, kiu pli klare bildigas ilin ol stilo ĉiutaga. Ekzemplon pri tia persona stilo ni trovas en la verkoj de d-ro Edm. Privat: «Vivo de Zamenhof», «Interpopola konduto», «Esprimo de sentoj en Esperanto». En tiuj verkoj la stilo prezentas nenion, kio povus turni nian atenton for de la temoj. Male, ilia stilo helpas al pli intensa kompreno kaj travivo de la temoj, ol se la aŭtoro estus uzinta stilon ordinaran.

* * *

Estas rimarkinde, ke, esprimante sin en Esperanto senpere, oni ordinare uzas lingvaĵon simplan, facile kompreneblan. En ekzemple «Viktimoj» kaj «Kredu min, sinjorino», ni ne estas ĝenataj de komplikaj aŭ torditaj stiloj, kiuj devigas nin «ĵigi», sed povas dediĉi nian tutan atenton al la enhavo. En tiuj verkoj frapantaj frazturnoj, esprimoj aŭ vort-elekto ne distras nian atenton, sed ĝuste kontribuas al pli bona kompreno. Se interesas nin ilia lingvaĵo, la stilo, tio estas pro tio, ke ĝi tiel klare kaj originale esprimas tion, kion la aŭtoroj volas komuniki kaj sentigi al ni.

Sed tradukante oni estas sub influo de la lingvo de l’ originalo kaj tiu influo ofte kaŭzas komplikajn frazkonstruojn, malbele sonantajn vortkombinojn, ktp. Tial la cetere laŭdinda penado precize sekvi la originalon, ne ĉiam donas al la leganto la saman impreson. Ofte oni povas per malpli preciza sekvado akiri pli precizan rezultaton. La tradukanto ja devas redoni ne nur la nudajn faktojn, sed ankaŭ la atmosferon, la sentojn, la emocion, kiun la aŭtoro de la originalo volas sentigi aŭ veki en la leganto. Por tio ne ĉiam sufiĉas tradukado laŭvorta.

Ni kutimas diri, ke Esperanto estas facila lingvo. Kvankam tio estas nur relative ĝusta, ni tamen pripensu, ke ĝian facilecon ni ne pruvas per malsimpla aŭ tordita stilo.

* * *

Por proprigi al si la Esperanto-stilon ne ekzistas pli bona rimedo, ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn, kaj fidinda rimedo por kontroli nian stilon estas laŭtlegado. Laŭtlegu vian verkaĵon antaŭ ol presigi aŭ publike eldiri ĝin. Zorgu, ke la leganto aŭ la aŭskultanto ne perdu la fadenon pro tio, ke ilia atento devas okupi sin pri la lingvo, la stilo, anstataŭ pri la temo.

Via stilo estu en harmonio kun la temo kaj formu kun ĝi unu tuton!

F I N O

ALDONO: Pri la neceso paroli Esperanton

Parolado de Zamenhof en la unua Rusia Esperanto-kongreso, Sankt-Peterburgo, 1910

Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed Esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pri nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco de tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli Esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭ-vole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.