Выбрать главу

Kiel oni vidas, ekzistas diversaj solvoj:

a) aldono de interlitero, ekz.: urboplaco, nigrahara, legolibro;

b) disigo de la elementoj, ekz.: ĉeriza suko, sorba papero, poŝa spegulo;

c) priskribo: kapablo flugi, zorgo pri manĝaĵo, kun larĝaj ŝultroj.

Ne ĉiam tiaj kolizioj de sonoj estas eviteblaj, sed oni klopodu kiel eble plej multe eviti ilin.

b) Ripetiĝoj

Same malbele sonas en kelklinia spaco la ripetiĝo de iu sono aŭ vorto, ekz.:

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
La lulilo iĝis por ŝi konsolo; por ŝi ĝi ne estis senviva objekto: por ŝi ĝi havis animon kaj vivon. La lulilo iĝis por ŝi konsolo, por ŝi ĝi ne estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon.
Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene kiam ŝi vekiĝis, vespere kiam ŝi venis hejmen. Kiam ŝi nokte vekĝis, ŝi etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn — post tio ŝi ree endormiĝis, tenante ion de ĝi en la mano. Sed vespere ĝi estis ŝia plej granda feliĉo. Tiam ŝi sidis ĉetable apud la lulilo, kudrante la etajn vestojn. Kaj ŝi imagis, ke la infano jam naskiĝis; ŝi dolĉe babiladis kun ĝi, donis al ĝi karesnomojn… Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene ĉe la vekiĝo kaj vespere post la reveno hejmen. Vekiĝinte en la nokto, ŝi etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn — poste ŝi denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano. Sed ŝia plej granda feliĉo ĝi estis vespere. Tiam, sidante ĉe la tablo pud la lulilo kaj kudrante la etajn vestojn, ŝi imagis la infanon jam naskita, dolĉe babilis al ĝi, donante karesnomojn…

En la kolumno A svarmas ripetiĝoj de siblaj sonoj kaj de kelkaj vortoj: ŝi, ĝi, iĝi… Tio sonas malbele. Tial estas konsilinde laŭte legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin pri tio.

Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn, aŭ fari ilin malpli orelfrapaj.

Legu laŭte ĉi-suban tekston en la kolumno A. Kovru la kolumnon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke ĝi ne tro malfaciligu la elparolon.

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi kaj ŝi ŝanceliĝante serĉis apogon. La maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon. Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis kiam ŝi eksentis kapturniĝon; ŝanceliĝante, ŝi serĉis apogon. Ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon.

Rimarkoj:

Anstataŭiginte la vortojn «ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi» per «ĝis kiam ŝi eksentis kapturniĝon», ni forigis kelkajn kuniĝintajn siblajn sonojn. La signifon ni tamen konservis.

Anstataŭ «la maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon», ni skribis: «ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon», tiel dismetante la silabojn. La vortojn «kaptis ŝin» ni ŝanĝis en «ŝin kaptis» por eviti kolizion de «s» kun «ŝ» kaj pro tiu modifo la dua «ŝin» (en «sidigis ŝin») iĝis superflua.

Averto:

Oni bone komprenu, ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas se eble eviti ilian amasiĝon en malgranda spaco, se tia amasiĝo sonas malbele aŭ kaŭzas tro da penado al nia lango aŭ faras la frazon malklara kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni laŭtlegante ne konstatas tiajn malbonaĵojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la malbonaĵo devas altrudiĝi.

Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur ĉevalon, oni donu al li puŝon nur tiom fortan, ke li sidiĝu ĝuste sur la dorson de la besto. Sed la puŝo ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo malutilas!

En jena teksto malagrable trafas nin en la kolumno A la ofta apero de la vorto libreto:

(A) Ne tiel(B) … sed tiel ĉi
«Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso» de J. Rosenberg, 48-paĝa libreto. «Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso» de J. Rosenberg, 48-paĝa.
Ofte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. Ĉi tiun mankon penas forigi la aŭtoro. En la libreto troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos ĝin. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj. Ofte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. Ĉi tiun mankon la aŭtoro penas forigi. En lia verketo troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi ĝin legis kun granda interesiĝo kaj opinias, ke ĝi atingos sian celon, se la gvidantoj ĝin lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
Sendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn. Sendube ĉi tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn!

Rimarko:

Kiel oni vidas, ni diversmaniere evitis la ĝenan ripetiĝon de la vorto libreto. Kelkaj aliaj ŝanĝoj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.

Anstataŭ «legis ĝin», «aplikos ĝin» ni skribis: «ĝin legis» kaj «ĝin aplikos». Tion ni faris por eviti, ke la ripetiĝo de «ĝin» ŝoku la orelojn. En «mi legis ĝin» kaj «la gvidantoj lerte aplikos ĝin» la vorto «ĝin» ja staras en la sunlumo, sed en «mi ĝin legis» kaj «la gvidantoj ĝin lerte aplikos», oni apenaŭ rimarkas tiun vorton, ĉar ĝi staras «en la ombro».