Выбрать главу

Oni evitu ankaŭ komenci kelkajn sinsekvajn frazojn per la samaj aŭ similsonaj vortoj, ekz.:

S.A.T. eldonas ĉiumonatan gazeton «Sennaciulo» kaj ĉiujare jarlibron kun la adresoj de la membroj. S.A.T. havas ĉiujare sian kongreson. S.A.T. eldonas ĉiumonatan gazeton «Sennaciulo» kaj ĉiujare jarlibron kun la adresoj de la membroj. Ĝi havas en ĉiu jaro sian kongreson.

Ĉar la unua frazo komenciĝas per «S.A.T.», oni komencu la duan per «Ĝi».

Laŭ ebloj kiuj prezentiĝas por tio, oni povas eviti malbele sonantajn ripetiĝojn kaj rimojn:

    a. donante al la koncernaj vortoj alian lokon, kie ili ne ricevas akcenton;

    b. anstataŭigante ilin per sinonimoj;

    c. forigante ilin.

La sekvanta tasko nun verŝajne ne prezentas gravajn malfacilaĵojn:

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
1. La ĉefo eniris kaj diris… (iris — diris): La ĉefo eniris dirante…; aŭ: Enirinte la ĉefo diris…
2. Ĉiuj skatoloj enhavis la saman enhavon. (enhav- — enhav'): Ĉiuj skatoloj enhavis la samon.
3. La knabino volis rezonadi kun plenaĝuloj, kvazaŭ ili estus ŝiaj samaĝuloj. (aguloj — aguloj): La knabino volis rezonadi kun maturaj homoj, kvazaŭ ili estus ŝiaj samaĝuloj.
4. Esperanto estas la plej bela invento de nia jarcento. (invento — jarcento): Esperanto estas la plej bela eltrovaĵo de nia jarcento.
5. Dum momento regis silento. (momento — silento): Kelkajn sekundojn regis silento.
6. Malpezaj paŝoj sonis antaŭ la dometo kaj oni laŭte frapis la pordon. La kamparano iris por malfermi la pordon. (pordon — pordon): Malpezaj paŝoj sonis antaŭ la dometo kaj oni laŭte frapis la pordon. La kamparano iris por malfermi.
7. Hendriko pasigis la nokton en gastejo, kiu troviĝis ĉe la legomvendejo, kontraŭ la preĝejo. (ejo, -ejo, -ejo): Hendriko pasigis la nokton en hotelo, kiu troviĝis ĉe la vendejo de legomoj kontraŭ la preĝejo.
8. Li severe ripoĉis nin pri nia konduto ĝenerale kaj pri la mia speciale. (ĝenerale — speciale): Li severe riproĉis nin pro nia konduto ĝenerale kaj pri la mia precipe.
9. Benjo kaj Sonjo amis unu la alian. Jam de sia infanaĝo ili konis unu la alian. (unu la alian — unu la alian): Benjo kaj Sonjo reciproke sin amis. Jam de sia infanaĝo ili konis unu la alian.
10. La tuta afero estas profunda mistero. (afero — mistero): La tuta afero estas granda enigmo.
11. La lasta adorinto foriris, poste la pastro kaj la orgenisto kaj fine la sakristiano, ferminte la pordon, foriris. (foriris — foriris): La lasta adorinto foriris, poste la pastro kaj la orgenisto kaj fine, ferminte la pordon, la sakristiano.
12. La scivolo rekompensiĝos, ĉar la libro enhavas vere interesajn novelojn, ĉar la aŭtoro pruviĝis talenta verkisto. (ĉar — ĉar): La scivolo rekompenciĝos, ĉar la libro enhavas vere intresajn novelojn, per kiuj la aŭtoro pruvis esti talenta verkisto.
13. Kiam li eniris, li intencis senvestiĝi, sed pensante pri la revestiĝo kaj la relaviĝo, kaj pro tio, ke li devos denove baniĝi, li decidis, ke ne, sed ke li dormos en brakseĝo. (-iĝi, -iĝi, -iĝo, -iĝo, -iĝi): Kiam li eniris, li intencis demeti la vestojn kaj denove enlitiĝi, sed pensante pri tio, ke li devos ree vesti, lavi kaj bani sin, li decidis ne fari tion, sed dormi en brakseĝo.
14. La kraneto troviĝas en la koridoreto, kiu kondukas al la korteto. (et, -et, -et): La krano troviĝas en la koridoro, kiu kondukas al la korto.
15. Atinginte la supron de la monteto, li rigardis de supre al la vilaĝo. (supron — supre): Atinginte la supron de la monteto, li rigardis al la vilaĝo (situanta) sub li.
16. La dolĉaj sonoj alproksimiĝis kaj baldaŭ la boato, en kiu ili produktiĝis, alflankigis. (iĝis, iĝis, -iĝis): La dolĉaj sonoj venis proksimen kaj baldaŭ la boato, en kiu oni faris ilin, alflankiĝis.
17. Li ne ploris plu, kaj fikse rigardis antaŭ sin, malrapide irante plu. La malgajaj sulkoj super liaj okuloj estis pli profundaj kaj ne malaperis plu. (plu — plu): Li ĉesis plori kaj fikse rigardis antaŭ sin, malrapide irante plue. La malgajaj sulkoj super liaj okuloj estis pli profundaj kaj ne malaperis.
18. Li sin turnis kaj iris returne. (turni — returne): Li sin turnis kaj reiris; aŭ: Turninte sin, li reiris.
19. Kiom simpla estus la afero, se la knabinoj scius la destinon de la jaĥto. Nun ili devis fidi la hazardon kaj nur povis sekvi ĉiujn movojn de la jaĥto. (jaĥto — jaĥto): Kiom simpla estus la afero, se la knabinoj scius la destinon de la jaĥto. Nun ili devis fidi la hazardon kaj nur povis sekvi la movojn de la ŝipo (aŭ: nur povis sekvi ĝiajn movojn).
20. Johano per tremantaj manoj helpis denove volvi la malligitan ŝnureton ĉirkaŭ la kruretojn de la kunikleto. (-eton, -etojn, -eto): Johano per tremantaj manoj helpis volvi denove la malligitan ŝnuron ĉirkaŭ la krurojn de la kunikleto.
21. Aŭdiĝis nelaŭta bruo kaj daŭre la kano susuris. Tiam paroliĝis. Estis kvzaŭ ŝi estis transdonata al alia viro. Denove sonis bruo; tiam silentiĝis, ŝi sentis sin metata sur la piedoj. Forpreniĝis la tuko de sia kapo. Lanterno moviĝis ire kaj revene. (-iĝis, -iĝis, -iĝis, -iĝis, - iĝis): Aŭdiĝis nelaŭta bruo kaj la kano daŭre susuris. Tiam oni ekparolis. Ŝajnis, ke ŝi estas transdonata al alia viro. Denove sonis bruo; poste silentiĝis. Ŝi sentis sin starigata. Oni forprenis la tukon de ŝia kapo. Svingiĝis lanterno.
22. Li lasis ŝin sola, transpaŝis la ferdekon kaj iris al la kajuto meze de la ferdeko. (ferdeko — ferdeko): Li lasis ŝin sola kaj transpasante la ferdekon, li iris al la kajuto, kiu troviĝis meze de ĝi.
23. Nur kiam jam tagiĝis, la vetero retrankviliĝis kaj la dormo, kvankam mallonga, ŝin refreŝigis. (-iĝis, -iĝis, -igis): Nur kiam jam tagiĝis, la vetero iĝis ree trankvila kaj la dormo, kvankam mallonga, refreŝigis ŝin.
24. Ŝajnis al mi, kvazaŭ rigardo profunda kaj silenta rigardis sur min. (rigardi — rigardi): Al mi ŝajnis, ke rigardo profunda kaj silenta ripozis sur mi.
25. Ĉu vi donos la ordonojn pri la tagmanĝo por dimanĉo? (donos ordonojn): Ĉu vi donos vian komisiojn por la dimanĉa tagmanĝo?
26. Verda lacerto moviĝeme sin movis tien kaj reen, je granda indigno de la du bufoj. (moviĝeme — movis): Verda lacerto vigle moviĝis je granda indigno de la du bufoj.
27. Malgranda infano vestita per nigra kufeto ĉirkaŭita de nigra punteto sur la kapo kaj kun nigra vizaĝeto, sin amuzis per kukurbo kaj amaseto da ŝeloj de terpomoj. (-et, -et, -et, -et): Malgranda infano vestita per nigra kufeto ĉirkaŭita per nigra punto sur la kapo kaj kun nigra vizaĝo sin amuzis per kukurbo kaj ŝeloj de terpomo.
28. Dum la kongreso okazos fakaj kunsidoj, kie oni povas diskuti fakajn aferojn kun alilandaj samfakuloj. (fak’, fak’, fak’): Dum la kongreso okazos fakaj kunsidoj, kie oni povos diskuti specialajn aferojn kun samfakuloj.