Выбрать главу

Rimarko pri 14, 20 kaj 27:

En kelkaj lingvoj oni volonte uzas diminutivojn, ankaŭ tie, kie ili ne estas necesaj. En tradukoj oni uzu ilin modere!

3. Bona stilo estas klara

«En Esperanto la vortordo estas libera», — oni ofte diras. Eble vi tamen sulkigas la frunton, legante:

a. Kaj nian atingos ni celon.

b. Ĝi la homan tiras familion.

«Tiel oni ne parolas!», — vi diras, verŝajne indigne. Jen pruvo, ke en Esperanto tamen ekzistas certa vortordo, de kiu la ordo en ĉi-supraj frazoj devias. Ili, nome, estas prenitaj el poemoj de Zamenhof, en kiuj la ritmo kaj la rimo postulas tiun ordon. Pro tio Zamenhof uzis la privilegion, kiun posedas nur poetoj por tiaj esceptaj kazoj.

Ĉar pri poezio ni ne intencas okupi nin, ni donas ekzemplon en prozo:

Mi aĉetis ion en butiko kaj pagis ĉe la kasejo:

«Tre mi dankas vin!» — diris la kasistino en mia gepatra lingvo.

«Fremdulino», — mi pensis, «kiu ankoraŭ ne regas la lingvon de ĉi tiu lando».

Poste mi vizitis Zamenhofan vesperon de unu el niaj grupoj.

«Mi dankas vin tre!» — diris la kasisto, al kiu mi pagis mian enirbileton.

«Komencanto», — pensis mi. «Li ankoraŭ ne regas Esperanton».

Kial mi pensis, ke la unua estas fremdulino kaj la alia — komencanta esperantisto? Nu, ĉar ĉiu el ili uzis la vortordon de sia gepatra lingvo. En la lingvo de mia lando oni diras ne «Tre mi dankas vin», sed «Mi dankas vin tre». Kaj en Esperanto oni diras ne «Mi dankas vin tre» sed «Mi tre dankas vin».

Jen do alia pruvo, ke en Esperanto ekzistas la vortordo. Tiun vortordon oni nomas la konvencia vortordo.

a) Konvencia vortordo

Klarecon, facilan komprenon, oni akiras ĉefe, obeante la konvencion, tio estas — la kutimojn pri vortordo kaj esprimmaniero.

La sekvantaj tekstoj en la kolumno A eble ne vekos vian indignon, sed la sulko sur via frunto verŝajne restos:

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
1. Mia filino mortis kaj al mi postlasis nepinon. Mia filino mortis kaj postlasis al mi nepinon.
2. Tie lia patrino la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano atendis. 2. Tie lia patrino atendis la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano.
3. La letero al li estis voĉe legata.La letero estis voĉlegata al li.
4. (telefone) Ĉu ankoraŭ vi min aŭdas? Ĉu vi ankoraŭ aŭdas min? aŭ: Ĉu vi min ankoraŭ aŭdas?
5. Estis en la oazo de Chargeb, kie li sian junan edzinon unuafoje renkontis. Estis en la oazo de Chargeb, kie li unuafoje renkontis sian junan edzinon.

Noto de la redaktoro pri (5). F. Faulhaber ne sukcesis plene liberiĝi el la katenoj de la rigida vortordo de la okcidentaj lingvoj, kaj plu uzas ties malnecesan sintaksan lambastonon «Estas … kie». Krome, li ne komprenas la diferencon inter la sintaksa kaj la logika predikatoj (remao, fokuso). En Esperanto eblas diri pli elegante kaj simple metante la remaon frazofinen: «Unuafoje sian junan edzinon li renkontis en la oazo de Chargeb».

6. Per ŝipo kun ŝi revenu.Revenu kun ŝi per ŝipo. aŭ: Per ŝipo revenu kun ŝi.
7. Mi de vi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus al vi komisiis. Mi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus komisiis al vi.
8. Venu, mia nepino kaj mi al vi donos brakon.Venu, mia nepino kaj mi donos brakon al vi.
9. Ŝi palpserĉis ŝlosilon, kiu per ĉeneto ĉirkaŭ ŝia talio estis fiksita. Ŝi palpserĉis ŝlosilon, kiu per ĉeneto estis fiksita ĉirkaŭ ŝia talio; aŭ:... kiu estis fiksita per ĉeneto ĉirkaŭ ŝia talio; aŭ:... per ĉeneto fiksitan ĉirkaŭ ŝia talio.
10. Mi por vi estis obstaklo, kiu al vi malebligis serĉi pli bonan estontecon. Mi estis por vi obstaklo, kiu malebligis al vi serĉi bonan estontecon.
11. La ĉiopova al mi tion sendis kiel konsolon.La ĉiopova sendis tion al mi kiel konsolon.
12. Mi pri tio al ŝi petos.Mi petos ŝin pri tio; aŭ: Mi petos al ŝi pri tio; aŭ: Mi ŝin petos pri tio.
13. Ŝi mirigite la knabinon alrigardis.Mirigite ŝi rigardis la knabinon.
14. Virino, kiu pro kompato mian avon kaj min gastigis en sia domo.Virino, kiu pro kompato gastigis min kaj mian avon en sia domo.
15. Kian malbonon ŝi al mi povus fari?Kian malbonon ŝi povus fari al mi?
16. Mi estas certa, ke tio la fraŭlinon belege vestos. Mi estas certa, ke tio belege vestos la fraŭlinon; aŭ: ke tio vestos la fraŭlinon belege.
17. Tion iam al ŝi diris la avo.Tion la avo iam diris al ŝi.
18. Tiam mia edzo venis por al mi rakonti, ke li vin trovis. Tiam mia edzo venis por rakonti al mi, ke li trovis vin. aŭ: ke li vin trovis.
19. Ni al vi havigos freŝan banon.Ni havigos al vi freŝan banon.
20. Ofte ŝi tie estis por kun sia avo aĉetprezenti la tuketojn. Ofte ŝi estis tie por vende prezenti kun sia avo la tuketojn.
21. Mi hieraŭnokte tre longe devis labori.Hieraŭnokte mi devis labori tre longe.
22. Mi tion al vi povus pruvi.Mi povus pruvi tion al vi; aŭ: Mi povus tion pruvi al vi; aŭ: Mi tion povus pruvi al vi.
23. Alia infano samaĝa kiel frenezulo estus krieginta.Alia samaĝa infano estus krieginta kiel frenezulo.
24. Tion vi de mi ricevos donace.Tion vi ricevos de mi donace.
25. Li tuj foriris al la urbocentro por tie en la grandaj trinkejoj, muzikejoj kaj la dancejoj esplorrigardi. Li tuj foriris al la centro de la urbo por tie esplorrigardi en la grandaj trinkejoj, muziksalonoj kaj dancejoj.
26. Mian vivon mi por la infano riskis.Mian vivon mi riskis por la infano. aŭ: Mi riskis por la infano mian vivon. aŭ: Por la infano mi riskis mian vivon.
27. Vi aspektu, kvazaŭ vi la monon, kiun li rekompence al vi donos, forte bezonas. Vi aspektu, kvazaŭ vi forte bezonas la monon, kiun li rekompence donos al vi. aŭ: kiun li donos al vi rekompence.
28. Mi vidis, ke vi monon al ŝi donis.Mi vidis, ke vi donis al ŝi monon.
29. Ĉu vi do ne kompatas malriĉan maljunulinon, kiu estas tro malforta por labori kaj kiu tamen vivi devas? Ĉu vi do ne kompatas malriĉan maljunulinon, kiu estas tro malforta por labori kaj kiu tamen devas vivi?
30. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. vastan ĉambron estis rezervinta. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. estis rezervinta vastan ĉambron.
31. Tre miris li, ke tuj antaŭ la hotelo lin alparolis juna bedueno. Li tre miris, ke tuj antaŭ la hotelo alparolis lin juna bedueno; aŭ:... juna bedueno alparolis lin.
32. La cirkonstancoj, en kiuj li kun ŝi konatiĝis, envolvis ŝin en tre romantikan sferon. La cirkonstancoj, en kiuj li konatiĝis kun ŝi, volvis ŝin en tre romantikan sferon.