Выбрать главу

Tamen, inter Esperanto kaj la aliaj izolaj lingvoj ekzistas ankaŭ fundamenta malsamo: en Esperanto la indiko de la gramatika funkcio estas ĉiam deviga, en izolaj lingvoj neniam. Pro tiu diferenco, malgraŭ simileco struktura, la stilo, la ĝenerala fraz-disvolvo estas tre malsamaj en Esperanto kaj en la aliaj izolaj lingvoj.

En la ĉina,

     wŏ = mi / wŏmen = ni

     wŏde = mia / wŏmende = nia

formas tabelon de derivaĵoj eĉ pli regulan ol en Esperanto. Sed la almeto de la finaĵoj -de kaj -men ne estas deviga. «Mia libro» povas esti tradukata per wŏde shū (laŭvorte ‹mi-a libro›) kaj per wŏ shū (laŭvorte ‹mi- libro›). Kelkfoje, kiam la kunteksto estas nepre klara, eĉ la finaĵo -men ne almetiĝas al tamen plurala pronomo: wŏmende guó, ‹nia lando›, povas mallongiĝi al wŏ guó (‹mia lando› aŭ ‹nia lando›).

Ekzemple, la komenco de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj estas en la ĉina oficiala teksto: Wŏ liánhéguó rénmín (laŭvorte ‹Mi UN popol›), kun la signifo «Ni, popoloj de Unuiĝintaj Nacioj».

Pro tiu ebleco ne esprimi la gramatikan rolon, la izolaj lingvoj ne devige distingas inter pasiva kaj aktiva, transitiva kaj netransitiva formoj. Ni plu ĉerpu ekzemplojn el la ĉina:

háiméijiŭ
Miankoraŭne + -istrinkvin’
Mi ankoraŭ ne trinkis (la) vinon

(méi estas «amalgamo» indikanta samtempe neadon kaj pasintan tempon)

Jiŭháiméi
Vin’ankoraŭne + -istrink
(La) vino ankoraŭ ne estis trinkita

Kiam temas pri vino, ne ekzistas risko konfuziĝi, sed multokaze nur la kunteksto ebligas scii, kion frazo signifas. La esprimo zhè yú bù néng chī le povas signifi «tiu ĉi fiŝo ne plu povas esti manĝata», «oni ne plu povas manĝi ĉi tiun fiŝon», aŭ «tiu ĉi fiŝo ne plu povas manĝi».

Similaj dubsencecoj estas oftaj en ĉiuj lingvoj, kiuj ne klare signas la gramatikan funkcion, ekzemple en la angla, kiu ŝajnas evolui laŭ la direkto de la ĉina. Oni povas konstati, ke la nomon de organizo, kiu ludis gravan rolon en la historio de la internaciaj lingvoj, International Auxiliary Language Association (IALA), diversaj personoj komprenas malsame. Unuj komprenas ĝin kiel «Asocio por internacia helplingvo», aliaj[2] — kiel «Internacia Asocio por helpa lingvo». Interese, la homoj ĝenerale ne konscias pri la malsamaj manieroj kompreni tian dusencan esprimon: la unua interpreto ŝajne havas egan forton, specon de evidenteco, kiu malhelpas konsideri la ceterajn eblecojn, kaj eĉ imagi, ke ili ekzistas.

Ĝenerale, la izolaj lingvoj aliaj ol Esperanto indikas la tempon nur, se la kunteksto ne ebligas scii, pri kiam temas. Ekzemple en la ĉina, oni distingas, en ordinara interparolo,

     tā lái ma?

     li ven ĉu?

(kiu signifas «ĉu li venas?» aŭ «ĉu li venos?») disde

     tā láile ma?

     li venis ĉu?

(kiu signifas «ĉu li venis?»).

Sed se estas neniu dubo pri tio, kiam la priparolataj afero, okazis, okazas aŭ okazos, oni preterlasas ĉian tempo-indikon:

Kŏng-zĭshìLŭguórén.
Kong-mastroestLu-landano.

«Konfucio estis Lu-landano» (t.e. el la Lu-a Reĝlando).

Ni konsideru la verbojn en jena frazo:

YŏuHav
yīgunu
rénhom
lái,ven,
dùial
li
shuō:dir:
“Fūzi,«Mastr,
vi
wúlùnne-grav
wăngdirekte al
nălĭkie
qù,ir,
mi
yàovol
gēncóngsekv
nĭ.”vi».

Tiu teksto signifas: «Jen estis homo, kiu venis, kaj diris al li: „Mastro, kien ajn vi iros, mi volas sekvi vin“». La finaĵoj -is, -as, -os, -i de la esperantaj verboj komplete forestas el la ĉina teksto.

Fakte, la devo uzi verbfinaĵojn ĉe senpersonaj formoj, en Esperanto, pensigas pri la japana, kiun oni ĝenerale klasas en la aglutinajn lingvojn.

Per kelkaj trajtoj, Esperanto similas la aglutinajn lingvojn. Ĉar la kriterio distinganta ĉi-lastajn — formŝanĝo de afiksoj aŭ de gramatikaj morfemoj — ne aplikiĝas al ĝi, ĝi ne estas fundamente aglutina lingvo. Tamen, la klareco, kun kiu la gramatika strukturo de frazo videblas, estas trajto, kiu proksimigas Esperanton al la aglutinaj lingvoj kaj malproksimigas ĝin de la izolaj.

En la Japana frazo

Watasi-wa isya-o denwa-de yobimas,

(Mi vokas kuraciston telefone),

la tuta gramatika «skeleto» de la frazo aperas okulfrape (-wa indikas la subjekton, -o la objekton, -de la ilon, -imas verbon estantecan).

La japanan oni ĝenerale klasas inter la aglutinajn lingvojn. Kvankam la plimulto el la gramatikaj morfemoj en ĝi estas nevariaj, tamen nia kriterio aplikiĝas pro la fakto, ke ekzistas du «konjugacioj», t.e. du kategorioj ĉe verboj kun malsamaj finaĵoj. Cetere, en la japana ekzistas kelkaj neregulaj verboj, kvankam ne sufiĉe multnombraj por pravigi klasadon en la fleksiajn lingvojn. Kiel en Esperanto, la verbo, en la japana, havas finaĵojn, kiuj entenas en si esprimon de tempo kaj de modo, sed ne de persono. Aliflanke, la japana verbo diferencas de la esperanta per pluraj trajtoj, la ĉefa el kiuj estas la dimensio de ĝentileco (‹manĝas› tradukiĝas per taberu, se la parolo direktiĝas al familiarulo, sed — en la ĉefpropozicio — per tabemas se oni parolas al nefamiliarulo). Alia diferenco estas, ke la neado estas inkluzivita en la verbaj finaĵoj: korosita = ‹mortigis›, korosananda = ‹ne mortigis›. Tria estas, ke la personan pronomon oni tre ofte subkomprenas: ekzemple, en telefona konversacio aŭdeblos la du frazoj «Doko-ni imas ka?» — «Uti-mi imas». Le unua laŭvorte signifas «Kie estas?», la dua «Hejme estas»; la parolantoj fidas je la situacio, je la kunteksto, por scii, ke la demando signifas «kie vi estas?» kaj la respondo «mi estas hejme».

Per pli supraj trajtoj, Esperanto estas hindeŭropa. Sed ankaŭ unu baza, kerna karakterizo estas komuna al ĝi kaj al multaj lingvoj el la hindeŭropa familio: la devo akordigi la adjektivojn kaj kelkajn pronomojn, ĉe pluralo kaj akuzativo, al la vortoj, al kiuj ili rilatas. Tamen, pro la kompleta reguleco de la sistemo, estus neprave konsideri la pluralan kaj akuzativan finaĵojn fleksioj, kaj klasi Esperanton inter la fleksiajn lingvojn. Tiu rimarko des pli validas, ĉar la koncernaj gramatikaj morfemoj — j, n — nur aldoniĝas al la vorto, neniam anstataŭante alian finaĵon, nek kaŭzante modifon de la radiko.[3] Kvankam Esperanto havas multegon komunan kun la hindeŭropaj lingvoj, ĝi do estas baze, strukture, nefleksia.

вернуться

[2]

Ekzemple s-ro Ric Berger en Historia del Lingua International (Morges: Editiones Interlingua, 1971), p.2.

вернуться

[3]

Tiurilate estas granda diferenco inter Esperanto kaj Ido. La transiro de infano al infanoj en Esperanto ne estas fleksia: temas pri adicia procezo: infan+o+j.

(Komparu kun la ĉina: hái = ‹infan› → háizi = ‹infano› → háizimen = ‹infanoj›.)

En Ido, la pluralo formiĝas ne adicie, sed per anstataŭigo de -o per -i: infanto (=‹infano›); infanti (=‹infanoj›). Tio, strukture, estas tute alia afero.