La kapitano alpaŝis brakumi sian fraton, sed la aŭditoro, metante la manojn sur lia brusto, tenis lin aparte, por observi lin je ioma distanco; kaj kiam li fine rekonis lin, li brakumis tiel varme sian fraton kaj verŝis tiel tenerajn larmojn de feliĉo, ke ankaŭ la pliparto el la ĉeestantoj devis plori. Apenaŭ oni povus imagi, des malpli priskribi, la vortojn interŝanĝitajn inter ambaŭ fratoj, kaj ilian kortuŝan sentelverŝon. Tie, ili koncize informis unu la alian pri la respektivaj travivaĵoj; tie, ili montris la varmon de sia frata amo; tie, la aŭditoro brakumis Zoraidan; tie, li proponis sian bonhavon al ŝi; tie, li igis sian filinon brakumi la maŭrinon; tie, la bela kristanino kaj la rava Zoraida denove emociis ĉiujn ĝislarme; tie, don Quijote, atenta kaj muta, meditis pri ĉi eksterordinaraj eventoj kaj atribuis ilin al la ĥimeroj de la vaganta kavalirismo; tie decidiĝis, ke la kapitano kaj Zoraida akompanus la aŭditoron al Sevilla; ke oni informus ilian patron pri la liberigo kaj reveno de la filo, por ke li veturu laŭpove al la dirita urbo kaj ĉeestu la edziniĝon kaj bapton de Zoraida.
La aŭditoro ne povis interrompi sian vojaĝon, ĉar li jam sciiĝis, ke, post unu monato, ekirus el Sevilla ŝiparo al Nova Hispanujo, kaj estus tre nekonvene al li, se li ne enŝipiĝus tiam. Resume, ĉiuj ĝojis je la fortuno de la kapitano; kaj tial, ke jam pasis preskaŭ la du trionoj de la nokto, li decidiĝis retiri sin kaj dormi la ceteron de la nokto. Don Quijote sin proponis stari garde ĉe la kastelo kontraŭ eventuala atako de ajna giganto aŭ senskrupula fripono avida je la granda trezoro da beleco tie sidanta. La konantoj de don Quijote dankis lin kaj sciigis la aŭditoron pri la stranga humoro de la kavaliro, kio multe lin amuzis. Nur Sancho Panza ĉagreniĝis, ĉar oni enlitiĝis tiel tarde, sed li aranĝis sin pli bone ol la aliaj, kuŝiĝante sur la ŝarĝo-selo de sia azeno, kio kostis al li kare, kiel oni poste vidos. Post ol la damoj sin retiris al sia ĉambro, kaj la aliaj sin akomodis kiom ili povis, don Quijote eliris por gardostari, kiel promesite. Kaj okazis, ke, iom antaŭ la mateniĝo, la damoj ekaŭdis unu voĉon tiel dolĉan kaj harmonian, ke ili ĉiuj komencis atente aŭskulti, speciale Dorotea, kiu, nedormante, kuŝis apud doña Clara de Viedma, la filino de la aŭditoro. Oni ne povis imagi, kiu tiel bele kantis: temis pri unu sola voĉo sen akompano de instrumento, kaj ĝi ŝajnis veni jen de la korto, jen de la stalo. Kaj kiam ili, perpleksaj, aŭskultis atente, Cardenio proksimiĝis al la pordo de la ĉambro kaj diris:
—Se vi, sinjorinoj, ne dormas, aŭskultu: vi aŭdos mul-knabon, kies voĉo tiel dolĉas, ke ĝi sorĉas.
—Ni jam aŭskultas ĝin, sinjoro —respondis Dorotea.
Ĉe tio Cardenio foriris, kaj Dorotea, kun plej streĉa atento, kaptis la vortojn de la jena kanzono:
Ĉapitro 43
Kie oni rakontas la plaĉan historion de la mul-knabo kune kun aliaj strangaj eventoj okazintaj en la gastejo
Kiam la kantanto atingis ĉi punkton, ŝajnis al Dorotea, ke estus bedaŭrinde, se Clara ne -aŭskultus tian voĉon, do skuetinte ŝin ĝisveke, ŝi diris:
—Pardonu min, kara knabino, ke mi vekas vin, sed mi deziras, ke vi ĝuu tiun belan voĉon, kian eble vi ne aŭskultis ĝis nun en via vivo.
Clara vekiĝis, sed, ankoraŭ duondorma, ne bone komprenis kion ŝi aŭdis, kaj petis Dorotean ripeti siajn vortojn. Dorotea tion faris, kaj tiam Clara komencis aŭskulti; apenaŭ ŝi aŭdis du versojn, kaptis ŝin forta tremado, kvazaŭ ŝi malsanus aŭ suferus seriozan atakon de kvartana febro, kaj ĵetante sin en la brakojn de Dorotea, ŝi diris:
—Ho, tre kara sinjorino! Kial vi vekis min? Plej bone estus nun se la sorto tenus miajn okulojn kaj orelojn fermitaj, tiel, ke mi nek vidus ne aŭdus tiun povran muzikanton.
—Kion vi diras, knabino? Vi scias, ke, laŭdire, la kantanto estas mul-knabo.
—Ne —respondis Clara—. Li senjoras super vilaĝoj, kaj mastras tiel absolute en mia koro, ke, se li ne forlasos ĝin, ĝi ĉiam apartenos al li.
Dorotea miris je la pasiaj vortoj de la knabino, pensis ilin pli maturaj ol oni atendus de ŝia juneco, kaj diris:
—Vi parolas tiamaniere, sinjorino Clara, ke mi ne komprenas vin. Kion signifas tio pri la koro, kaj pri la vilaĝoj kaj pri ĉi muzikanto, kies voĉo tiel perturbas vin? Sed diru nun nenion: mi ne deziras perdi, atentante vian ekzaltiĝon, la plezuron aŭskulti la kantanton, kiu ŝajne komencas denove per novaj vortoj kaj nova melodio.
—Laŭ via plaĉo —respondis Clara, metante al si la manojn sur la orelojn por ne aŭdi lin; ankaŭ je tio miris Dorotea, sed atentis la kanzonon, kiu tekstis jene:
Ĉi tie la voĉo ĉesis, kaj Clara komencis denove plorsingulti, kio ekscitis la deziron de Dorotea koni la kaŭzon de tiel dolĉa kanto kaj de tiel trista ploro, do, ŝi demandis refoje pri la signifo de ŝiaj antaŭaj esprimoj. Tiam Clara, timante ke Luscinda povus aŭdi ŝin, forte alpremis al si Dorotean inter siaj brakoj kaj proksimigis sian buŝon al ŝia orelo, por esti certa, ke ŝi povus paroli, sen ke la aliaj aŭdus.
—Ĉi kantanto, kara sinjorino, estas filo de nobelo de la regno de Aragón, sinjoro de du vilaĝoj, kaj li loĝis fronte al la domo de mia patro en Madrid. Kaj, kvankam mia patro tenis la fenestrojn kovritaj vintre per kanvasoj kaj somere per ĵaluzioj, mi ne scias, kiel okazis, ke ĉi juna studento vidis min en la kirko aŭ ie ajn; fine li enamiĝis al mi, kion li komprenigis al mi de la fenestro de sia domo per tiom da gestoj kaj larmoj, ke mi devis lin kredi, kaj ankaŭ lin ami, sen scii kiom li amis min. Unu el liaj gestoj konsistis en tio, kunigi la du manojn, kiel signo, ke li edziĝus al mi; kaj, kvankam al mi tre plaĉus la plenumiĝo de lia deziro, ĉar mi estis sola kaj sen patrino, mi ne sciis kun kiu mi devus konsiliĝi; tiel do, mi faris nenion, kaj nur kiam mia patro kaj la lia forestis de siaj respektivaj hejmoj, mi donis al li la solan favoron levi iom la kanvazon aŭ la ĵaluzion kaj lasi min vidi tuta, kio tiel multe lin entuziasmigis, ke li ŝajnis ekster si. Fine alvenis la tempo de la forveturo de mia patro, kaj pri ĝi li sciiĝis, kvankam ne de mi, ĉar mi tute ne povus lin informi. Mi suspektis, ke li malsaniĝis de aflikto, ĉar la tagon de la forveturo mi ne povis vidi lin, por lin adiaŭi eĉ se nur per la okuloj; sed post du tagoj da vojaĝo, kiam mi eniris en vilaĝan gastejon, kiu distancas unu tagon de ĉi tie, mi vidis lin ĉe la pordo, en kostumo de mul-knabo, tiel lerte alivestita, ke mi tute ne rekonintus lin, se mi ne portus lian portreton gravurita en mi koro. Mi lin rekonis, miris kaj ĝojis, li ŝtelrigardis min, nevidate de mia patro, ĉar li kaŝas sin de li, ĉiufoje kiam li aperas antaŭ mi sur la vojo aŭ en la gastejoj, kie ni haltas; kaj tial, ke mi konas lin, kaj konsideras, ke pro amo al mi li iras piede kaj elportas tiom da suferiga penado, min konsumas la aflikto, kaj mi sekvas per la okuloj ĉiun paŝon lian. Mi ne scias, kun kia intenco li venas post mi, kaj kiel li fuĝis de la hejmo de sia patro, kiu profunde lin amas, ĉar li ne havas alian heredonton kaj ĉar la junulo meritas lian amon, kiel vi konstatos, kiam vi vidos lin; krome, kion li kantas, tion li mem kreas en sia kapo, ĉar mi aŭdis, ke li estas granda sciulo kaj poeto. Kaj jen ankoraŭ io: ĉiufoje kiam mi vidas aŭ aŭskultas lin, min kaptas tremo kaj angoro pro timo, ke mia patro povus rekoni lin kaj eltrovi nian korinklinon. Eĉ ne unu vorton mi parolis kun li en la tuta vivo, tamen mi amas lin tiel multe, ke mi ne povus vivi sen li. Jen ĉio, kara sinjorino, kion mi povas diri pri la muzikanto, kies voĉo, tiel plaĉa al vi, certe sufiĉas por ke vi komprenu, ke li estas, ne mul-knabo, kiel vi asertas, sed mastro de koroj kaj vilaĝoj, kiel mi diris.