Выбрать главу

—Ne plu parolu, sinjorino Clara —diris Dorotea, kisante mil fojojn la knabinon—. Ne plu parolu, mi petas, kaj atendu la mateniĝon, ĉar mi esperas, kun la helpo de Dio, aranĝi vian aferon, ke ĝi havu feliĉan finon, kiel meritas ĝia honesta komenco.

—Ve al mi, sinjorino! —respondis Clara—. Kian finon atendi, se konsideri, ke lia patro estas tiel riĉa kaj altranga, ke li ne trovus min inda fariĝi la servistino de lia filo, des malpli lia edzino? Cetere mi ne edziniĝus, eĉ por la plej valora de ĉi mondo, sen la scio de mia patro. Mi volus nur, ke ĉi knabo foriru returne kaj lasu min. Eble, se mi ne vidus lin, kaj pro la longo de la vojaĝo, mia nuna aflikto mildiĝus, kvankam, vere, mi konfesas, ke tia rimedo ne multe efikus. Mi ne scias, je la diablo, kiel kreiĝis ĉi situacio, nek kiel penetris en min ĉi amo, kiun mi sentas por li, se konsideri, ke ni ambaŭ tre junas… vere, mi opinias, ke ni havas la saman aĝon; mi ne estas ankoraŭ deksesjara, nek estos tia, laŭ mia patro, ĝis la venonta tago de Sankta Mikaelo.

Dorotea ne povis ne ridi ĉe la infaneca naivo de doña Clara kaj diris:

—Ripozu, sinjorino, la iometon da nokto laŭŝajne restanta ankoraŭ. Dio alportos al ni la matenon, kaj ĉio iros bone, se mi agos kun sufiĉa lerto.

Ili do denove dormiĝis kaj en la tuta gastejo regis granda silento; nur la filino de la gastejestro kaj Maritornes ne dormis, kaj, sciante la manion de don Quijote, kaj ke li deĵoras ekstere de la gastejo, armita kaj sur ĉevalo, ambaŭ decidis fari al li ŝercon, aŭ, almenaŭ, iom amuzi sin aŭskultante liajn absurdojn.

Nu, en la tuta gastejo eĉ ne unu fenestro rigardis al la kamparo, sed nur mansarda truo uzata por elŝuti tra ĝi pajlon por la bestoj. La du duonpuceloj venis al ĉi truo kaj rimarkis, ke don Quijote sidas sur la ĉevalo, apogas sin sur la lanco kaj elpuŝas de tempo al tempo dolorajn kaj profundajn suspirojn, kvazaŭ ĉiu el ili forŝirus al li la animon. Samtempe, ili aŭdis lin diri per mola, tenera kaj ama voĉo.

—Ho, kara sinjorino Dulcinea de El Toboso, kulmino de ĉia belo, krono de saĝo, trezoro de gracio, arkivo de virto kaj, resume, modelo de ĉio bona, honesta kaj delica ekzistanta en ĉi mondo! Kion faras nun via gracia moŝto? Ĉu eble vi degnas dediĉi unu penson al via kavaliro kaj sklavo, kiu memvole sin elmetas al tiom da danĝeroj nur por vin servi? Sciigu al mi pri ŝi, ho trivizaĝa lumo![172] Eble nun vi ĵaluze rigardas ŝian belon, dum ŝi promenas en ajna galerio de siaj luksegaj palacoj aŭ, kun la brusto klinita super la balustrado de balkono, ŝi konsideras, kiel ŝi povus, sen danĝero por sia virto kaj noblo, kvietigi la tempeston, kiun pro ŝi suferas mia afliktita koro; eble ŝi pensas per kia gloro ŝi povus kroni mian penadon, per kia balzamo kuraci mian angoron, kaj, fine, kian vivon doni al mia morto, kaj kiel rekompenci min por miaj servoj. Kaj vi, suno, sendube jam preta rapide seli viajn ĉevalojn por frue leviĝi kaj rigardi mian sinjorinon, bonvolu saluti ŝin je mia nomo; sed kiam vi rigardos kaj salutos ŝin, zorgu ne kisi al ŝi la vizaĝon, ke mi ne ĵaluzu kontraŭ vi, pli ol vi ĵaluzis pro la libermora sendankulino,[173] kiu igis vin ŝviti kaj kuri tra la ebenaĵoj de Tesalio aŭ sur la bordo de la rivero Peneo… nu, mi ne bone memoras, kie vi kuris tiam, ĵaluza kaj pasia.

Don Quijote atingis ĉi punkton en sia plenda deklamado, kiam la filino de la gastejestro softe vokis lin kaj diris:

—Kara sinjoro, proksimiĝu ĉi tien, bonvolu.

Ĉe tiaj vortoj, don Quijote turnis la kapon kaj vidis, sub la helo de la luno, tiam plenbrila, ke oni vokis lin de la truo, kiu ŝajnis al li fenestro, eĉ provizita per ora krado, propra al tiel riĉa kastelo, kian li imagis la gastejo. Tuj lia freneza fantazio igis lin pensi, ke denove nun, kiel antaŭe, la bela damo, filino de la mastro de la kastelo, venas, urĝate de sia amo, peti lian favoron. Tiel pensante, kaj ne dezirante montri sin malĝentila kaj sendanka, li turnis per la brido Rocinante, proksimiĝis al la truo, vidis la du virinojn kaj diris:

—Mi kompatas vin, bela sinjorino, tial, ke vi fiksas vian aman deziron sur subjekton, kiu ne povas reciproki, kiel meritas via granda ĉarmo kaj nobeleco; sed ne ĵetu la kulpon kontraŭ ĉi povra kavaliro vaganta, pro tio, ke la amo igas lin nekapabla doni sian koron al alia persono ol al la damo, kiu fariĝis absoluta mastrino de lia animo, de la momento kiam liaj okuloj vidis ŝin. Pardonu min, estimata sinjorino, reiru al via ĉambro, kaj ne plu manifestu vian deziron al mi, por ke mi ne ŝajnu ankoraŭ pli sendanka; sed se vi trovas, ke mi povus kontentigi vian amon per io alia ol la amo mem, petu ĝin de mi; kaj mi ĵuras al vi, ke vi tuj ĝin ricevus, eĉ se vi petus de mi tufon da haroj de Meduza, aŭ la sunradiojn mem enfermitajn en fiolo.

—Nenion tian bezonas mia sinjorino, sinjoro kavaliro —respondis Maritornes.

—Kion do, diskreta duenjo, bezonas via sinjorino? —demandis don Quijote.

—Nur unu el viaj belaj manoj —respondis Maritornes—, por ke ŝi kontentigu per ĝi la grandan deziron, kiu puŝis ŝin al ĉi truo eĉ riske de ŝia honoro, ĉar, se ŝia sinjoro patro tion scius, li dishakus ŝin kaj la plej granda peco el ŝia korpo estus la orelo.

—Mi volas vidi, ĉu li farus tion —diris don Quijote—. Sed li detenu sin de tia afero, ĉar metinte la manon sur la delikatajn membrojn de sia enamiĝinta filino, li suferus la plej teruran finon iam spertitan de patro en ĉi mondo.

Maritornes ne dubis nun, ke don Quijote donus al ŝi la manon, kiel ŝi petis, kaj, kovinte en sia penso kion fari, ŝi descendis de apud la truo en la stalon, prenis tie la kol-ŝnuron de la azeno de Sancho kaj rapide revenis al la truo, en la ĝusta momento kiam don Quijote stariĝis sur la selo de Rocinante por atingi la kraditan fenestron, kie, li imagis, atendis la am-sopiranta pucelo. Kaj, donante al ŝi la manon, li diris:

—Prenu, sinjorino, ĉi manon, aŭ pli ĝuste, ĉi ekzekutilon kontraŭ la misfarantoj de ĉi mondo; prenu ĉi manon, mi ripetas, neniam antaŭe tuŝatan de ajna virino, eĉ ne de la absoluta posedantino de mia tuta korpo. Mi ne donas ĝin, ke vi ĝin kisu, sed por ke vi rimarku la strukturon de ĝiaj nervoj, la konsiston de ĝiaj muskoloj, la larĝon kaj grandon de ĝiaj vejnoj; per tio vi povos taksi kiom da forto havas la brako de tia mano.

—Nun ni vidos —diris Maritornes; kaj farinte glitan maŝon per la kolŝnuro, ŝi ĵetis ĝin sur lian pojnon, descendis de la truo kaj forte alligis la alian finon de la ŝnuro al la riglilo de la mansarda pordo. Don Quijote, sentante la aspron de la ŝnuro sur sia pojno, diris:

вернуться

[172]

Aludo al la luno al ties diversaj fazoj.

вернуться

[173]

Dafna, persekutata de Apolono, laŭ la greka mitologio.