—Ŝajnas, ke via moŝto raspas al mi la manon, anstataŭ ĝin karesi; ne mistraktu ĝin, ĉar ĝi ne kulpas la mavon, kiun faras al vi la firmo de mia volo, kaj ne ĝustas, ke vi venĝu la tuton de via ĉagreno kontraŭ tiel eta parto de mia persono. Konsideru, ke, kiu bone amas, ne venĝas sin tiel aĉe.
Sed oni jam ne aŭskultis ĉi vortojn de don Quijote, ĉar tuj kiam Maritornes lin alligis, ambaŭ virinoj, duonmortaj de ridado, foriris kaj lasis lin en tia situacio, ke estis al li tute neeble sin liberigi. Tiel do, kun la brako enpuŝita tra la truo kaj la pojno ŝnurita al la riglilo, li staris sur Rocinante kaj sentis egan timon kaj angoron, pensante, ke, se la ĉevalo paŝus al unu aŭ al alia flanko, li restus pendanta de la brako, do, li ne kuraĝis fari ian movon, kvankam, se konsideri la paciencon kaj la kvieton de la besto, ne ŝajnus strange, se ĝi starus tie senmova dum tuta jarcento. Fine, vidante ke li troviĝas ligita, kaj ke la damoj foriris, don Quijote komencis imagi, ke ĉion ĉi kaŭzis magia arto, kiel la pasintan fojon, kiam la ensorĉita maŭro en figuro de mulisto pistis lin en ĉi sama kastelo. Don Quijote malbenis en si sian mankon de saĝo kaj prudento, tial, ke li riskis eniri por la dua fojo en la kastelon, kvankam de tie, antaŭe, li eliris tiel senglore. Li sciis ke, laŭ la reguloj de la vagantaj kavaliroj, kiam ili entreprenas aventuron kaj fiaskas en ties plenumo, tio indikas, ke tia aventuro ne estas destinita al ili, sed al aliaj, do ili ne bezonas provi ĝin duafoje. Tamen, don Quijote tiris sian brakon por vidi, ĉu li povus liberigi sin, sed lia penado vanis, ĉar li troviĝis tre bone ligita. Estas vere, ke li tiris singarde, por ke Rocinante ne moviĝu; kaj, kvankam li deziris sidiĝi sur la selo, li povis nur stari aŭ sin disŝiri de la mano. Tie li forte deziris havi ĉe-mane la glavon de Amadís, imunan al ĉia ensorĉo; tie li malbenis sian sorton; tie li fantaziis, ke la mondo suferus pro lia foresto dum lia ensorĉiteco, ĉar li tute ne dubis, ke oni ensorĉis lin; tie li denove memoris sian karan Dulcinea de El Toboso; tie li vokis sian bonan ŝildiston Sancho Panza, kiu, mergita en profunda dormo kaj kuŝanta sur la ŝarĝo-selo de sia azeno, ne memoris eĉ pri la patrino lin naskinta; tie li alvokis la helpon de la saĝuloj Lirgandeo kaj Alquife kaj de sia bona amikino Urganda; kaj tie, fine, la mateniĝo trovis lin furioza kaj ekster si, ĉar li opiniis sian ensorĉon eterna, kaj tion plifirmigis la fakto, ke Rocinante eĉ ne ete moviĝis; li kredis, ke li kaj lia ĉevalo devus suferi tian staton, sen manĝi, sen trinki kaj sen dormi, ĝis la misinfluo de la steloj pasus, aŭ ĝis alia pli lerta magiisto rompus la sorĉon.
Sed li tre trompiĝis ĉi-rilate, ĉar apenaŭ komencis tagiĝi, alvenis al la gastejo kvar surĉevalaj viroj tre bele vestitaj kaj ekipitaj, kun siaj pafiloj sur la sel-arkoj. Ili brue frapis la pordon, ankoraŭ fermitan, de la gastejo; kaj kiam don Quijote vidis ilin, li alkriis per aroganta voĉo, en sia funkcio de gardostaranto:
—Kavaliroj, aŭ ŝildistoj, aŭ kio ajn vi estas, vi ne devas tiel frapi la pordon de ĉi kastelo, ĉar oni klare vidas, ke ĉi-hore la enloĝantoj aŭ dormas ankoraŭ, aŭ ne kutimas aperti la fortreson ĝis la suno leviĝas super la tuta lando. Retiru vin, atendu, ke la mateno pli lumiĝos, kaj tiam ni vidos, ĉu konvenos enlasi vin aŭ ne.
—Kio, je la diablo, estas ĉi fortreso aŭ kastelo, ke ni devas observi tiajn ceremoniojn? —diris unu el la rajdantoj—. Se vi estas la gastejestro, ordonu, ke oni apertu la pordon al ni; ni iras survoje kaj deziras nur furaĝon por niaj ĉevaloj kaj plu rajdi, ĉar ni havas urĝon.
—Ĉu al vi ŝajnas, kavaliroj, ke mi aspektas kiel gastejestro? —demandis don Quijote.
—Mi ne scias, kian aspekton vi havas —respondis la alia—, sed mi ja scias ke vi diras stultaĵon, nomante ĉi gastejon kastelo.
—Kastelo ĝi estas, eĉ unu el la plej bonaj de ĉi provinco —asertis don Quijote—, kaj tie interne troviĝas homoj, kiuj portis sceptron en la mano kaj kronon sur la kapo.
—Inverse estus pli amuze: la sceptro sur la kapo kaj la krono en la mano —komentis la vojaĝanto—. Sendube vi volas diri, ke temas pri trupo de aktoroj: ili ofte portas tiajn sceptrojn kaj kronojn. Vere, mi ne kredas, ke homoj indaj je krono kaj sceptro gastus ĉe tiel eta kaj silenta domo.
—Vi apenaŭ konas la aferojn de ĉi mondo, se konsideri, ke vi ne scias pri la eventoj propraj al la vaganta kavalirismo.
La kunuloj de la vojaĝanto, jam senpaciencaj pro lia konversacio kun don Quijote, furioze frapis denove la pordon, tiele, ke la gastejestro, kaj eĉ la ceteraj personoj de la domo, vekiĝis; la unue nomita levis sin kaj iris demandi, kiu vokas, kaj ĝuste tiam unu el la rajdbestoj de la kvar vojaĝantoj proksimiĝis flari Rocinante, kiu, trista kaj melankolia, kun falantaj oreloj, tenis sur si, sen fari ian movon, la stare streĉitan korpon de sia mastro; finfine, kiel Rocinante estis karna, kvankam ĝi ŝajnis ligna, ĝi ne povis ne reagi, kaj turnis sin por flari de sia flanko la kareseman beston; apenaŭ ĝi moviĝis, la piedoj de don Quijote glitis de sur la selo, kaj li falus teren, se li ne restus pendanta de la brako; tio kaŭzis al li intensegan doloron, kaj li kredis, ke oni fortranĉis lian pojnon, aŭ ke lia brako elŝiriĝis, ĉar li pendis tiel proksime al la grundo, ke li tuŝetis ĝin per la pintoj de la piedoj; sed tiamaniere lia angoro eĉ pli kreskis, ĉar, sentante kiom ete distancis liaj plandoj de la tero, li streĉis sin, baraktante por ĝin pli bone atingi; fakte li ŝajnis suferi la torturon de la strapado,[174] kie la viktimo, kontakte-nekontakte kun la planko, pliintensigas sian doloron despere streĉante sin, trompita de la espero ke, tiamaniere, li fine povos bone stari.
Ĉapitro 44
Daŭrigo de la eksterordinaraj aventuroj en la gastejo
Fine, don Quijote kriis tiel laŭte, ke la gastejestro, terurita, subite apertis la pordon kaj eliris vidi, de kie venas tiaj muĝoj; dume, ankaŭ la kvar vojaĝantoj proksimiĝis al nia hidalgo. Maritornes, jam vekita de la samaj voĉoj, kaj ĝuste divenante la kaŭzon de la alarmo, supriris al la mansardo, nerimarkate deligis la ŝnuron de kiu pendis don Quijote, kaj la kavaliro tuj sekve falis teren antaŭ la gastejestro kaj la vojaĝantoj; ili rapidis al li, kaj demandis lin pri la motivo de liaj krioj. Sen respondi eĉ unu vorton, don Quijote detiris la ŝnuron de sia pojno, stariĝis, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, metis la lancon en horizontalan pozicion, iom distanciĝis kaj revenis duongalope, dirante:
—Se iu ajn asertas, ke oni min prave ensorĉis, mi respondas, ke li mensogas; kaj se mia sinjorino, la princino Micomicona, donos al mi permeson, mi defios lin al duela batalo.
La ĵusvenintoj miris ĉe la vortoj de don Quijote, sed la gastejestro metis finon al ilia surprizo, kiam li klarigis, kiu estas la hidalgo, kaj ke oni ne devus atenti lin, pro la misfunkciado de lia kapo. Ili demandis al la mastro, ĉu knabo proksimume dekkvinjara kaj en kostumo de muelisto ne venis al la gastejo, kaj ili faris priskribon de lia persono akordan kun la aspekto de la amanto de doña Clara. La mastro respondis, ke tiom da homoj gastas ĉe li, ke li ne rimarkis la priskribiton; sed unu el la kvar vidis la veturilon de la aŭditoro kaj diris:
—Sendube la knabo estas ĉi tie, ĉar jen la veturilo, kiun ŝajne li sekvas; unu staru ĉe la pordo, kaj la ceteraj eniru serĉi lin; kaj eĉ pli bone se unu el ni rondirus la domon, ke li ne forkuru saltante la muron de la kralo.
—Tion ni faros —respondis alia.
Du eniris, unu restis ĉe la pordo, alia komencis ĉirkaŭi la gastejon; ĉion ĉi rimarkis la mastro kaj ne bone komprenis la kialon de iliaj movoj, kvankam li suspektis, ke ili serĉas la knabon, kies priskribon ili antaŭe faris al li. Ĉe tio, jam plene helis la tago, kaj tial, kaj ankaŭ kaŭze de la bruado de don Quijote, ĉiuj estis vekitaj kaj komencis ellitiĝi, precipe doña Clara kaj Dorotea; la unua pro ekscito, ĉar ŝia amanto troviĝis tiel proksima, kaj la alia pro la deziro vidi lin, apenaŭ dormis tra la nokto.
[174]
Neologismo. Hispane «estrapada»; france «estrapade». Iama torturilo: Oni levis ĝis la supra parto de ligna stango krimulon kun la manoj kunligitaj per ŝnuro, de kiu samtempe pendis lia korpo. Per pulio oni rapidege faligis la viktimon ĝis tre proksime al la planko, kio kaŭzis la luksacion de ĉiuj liaj membroj, speciale de la ŝultroj kaj brakoj.