Выбрать главу

Ĉi sceno havis lokon ĉe la pordo de la gastejo, kaj dume ne ĉesis la pluvo de pugnobatoj, kies pliparto falis sur la mastron, provokante la koleron de Maritornes, lia edzino kaj lia filino, jam desperaj vidi la timemon de don Quijote, kaj la mavan momenton elportatan de ilia mastro, edzo kaj patro.

Sed ni lasu lin tie, ĉar certe li ricevos ies helpon; kaj, se ne, li suferu en silento pro sia manko de prudento voli ampleksi pli ol liaj fortoj permesas; kaj ni iru returne kvindek paŝojn por scii kion don Luis respondis al la aŭditoro, kiam ĉi lasta demandis al la knabo pri lia motivo vojaĝi piede kaj en tiel nedeca kostumo.

Kiel signo de la profunda aflikto torturanta lian koron, don Luis forte premis al li la manojn kaj respondis verŝante multe da larmoj:

—Sinjoro, mi povas diri al vi nur, ke, de la momento kiam la ĉielo disponis (kaj la fakto, ke ni estas najbaroj, faciligis), ke mi vidu vian filinon, kaj mian sinjorinon doña Clara, mi faris ŝin mastrino de mia koro; kaj se vi, mia vera sinjoro kaj patro, ne oponas, hodiaŭ mem ŝi estos mia edzino. Pro ŝi mi forlasis la patran hejmon, kaj pro ŝi mi alivestis min per ĉi kostumo, por sekvi ŝin kien ajn ŝi iras, kiel sago al celo, kaj kiel ŝipano al nordo. Pri mia pasio ŝi konas nur kion miaj larmoj povis kelkfoje montri al ŝi defore. Vi jam scias, sinjoro, pri la riĉo kaj nobeleco de mia patro, kaj pri tio, ke mi estas lia unika heredonto. Se ĉi cirkonstancoj ŝajnas al vi sufiĉe bonaj, por ke vi faru al mi la plejan bonon, jam nun akceptu min kiel vian filon; kaj kvankam mia patro, movata de aliaj projektoj, ne aprobus la bonon, kiun mi sciis trovi, tamen la tempo havas pli da forto por detrui kaj ŝanĝi la aferojn, ol la volo de la homoj.

Ĉe tio la enamiĝinta knabo silentiĝis, kaj la aŭditoro sentis sin tiom plena de miro, ĉar don Luis tiel delikate rivelis sian senton, kiom konfuzita kaj perpleksa, ĉar li ne sciis, kian decidon alpreni en tiel subita kaj neatendita situacio. La aŭditoro, do, respondis nur, ke la junulo devus teni sin trankvila kaj iel aranĝi, ke la servistoj ne revenu hejmen kun li tiun tagon; tiel, li havus tempon sufiĉan por trovi la solvon plej konvenan al ĉiu. Don Luis perforte kisis al li la manojn, kaj eĉ banis ilin per larmoj kapablaj moligi ŝtonan koron, des pli la koron de la aŭditoro, kiu bone komprenis, ke tia edziĝo estus tre avantaĝa por lia filino, kvankam li volus, ke, se eble, ĝi okazu kun la aprobo de la patro de don Luis; krome la aŭditoro sciis, ke li klopodas atingi por sia filo la titolon de markizo aŭ grafo.

Dume, la gastoj jam paciĝis kun la mastro, ĉar pro la bonaj argumentoj kaj konsiloj de don Quijote, pli ol pro liaj minacoj, ili pagis sian tutan ŝuldon; de sia flanko la servistoj de don Luis atendis la finon de lia konversacio kun la aŭditoro kaj lian decidiĝon. Sed la diablo, ĉiam sendorma, ordonis en ĉi momento la eniron en la gastejon de la sama barbiro, kies kaskon de Mambrino iam prenis don Quijote de li, dum Sancho ŝanĝis la harnison de lia azeno por la harniso de la sia. La dirita barbiro, kondukante sian beston al la stalo, vidis, ke Sancho flikas ian parton de la ŝarĝo-selo, ĝin rekonis kaj senplie impetis kontraŭ la ŝildisto, dirante:

—Mi havas vin, don latrono! Redonu la barbo-pelvon, la ŝarĝo-selon kaj la harnison, kiujn vi rabis de mi!

Vidante sin tiel neatendite atakata, kaj aŭdante tiom da insultoj kontraŭ sia persono, Sancho prenis la selon per unu mano, kaj per la alia donis tian pugnobaton al la agresanto, ke ties makzeloj baniĝis en sango. Sed la barbiro, same alkroĉinta sin al la selo, plu alteniĝis al ĝi, malgraŭ la bato, kaj eĉ levis la voĉon, ĝis tia ekstremo, ke ĉiuj elkuris el la gastejo al la loko de la brua disputo.

—Helpon, je la nomo de la reĝo kaj de la justico! —kriis la barbiro—. Ĉi latrono ne nur prirabis min, sed volas ankaŭ mortigi min!

—Vi mensogas —respondis Sancho—; latrono mi ne estas. Mia sinjoro don Quijote lice gajnis ĉi predon en ĝusta batalo.

Don Quijote spektis la scenon, tre ĝojis, vidante sian ŝildiston ataki kaj defendi sin bonege, opiniis lin kuraĝa homo kaj decidis en si armi lin kavaliro en la unua konvena okazo, ĉar ŝajnis al li, ke Sancho estus inda membro de la kavalira ordeno. La barbiro diris interalie laŭlonge de la disputo:

—Sinjoroj, ĉi ŝarĝo-selo tiel apartenas al mi, kiel mia vivo apartenas al Dio. Mi ĝin konas, kvazaŭ mi estus ĝin naskinta. Cetere, mia azeno troviĝas en la stalo, kaj ĝi pruvos, ke mi ne mensogas. Oni surmetu al la besto la selon, kaj se ĝi ne sidos perfekte, oni pendumu min! Sed jen ankoraŭ io: la saman tagon, kiam ili rabis la selon, ili krome forprenis de mi ne uzatan barbo-pelvon ladan, kiu valoris unu eskudon.

Ĉe tio don Quijote ne povis ne respondi; li puŝis sin inter ambaŭ disputantoj, apartigis ilin, metis la selon sur la teron, ke ĝi troviĝu antaŭ ĉies okuloj ĝis la solvo de la afero, kaj diris:

—Kavaliroj, vi povas klare kaj evidente vidi, ke ĉi bonulo eraras, kiam li donas la nomon de barbo-pelvo al io, kio estis, estas kaj estos la helmo de Mambrino; mi prenis ĝin de li en ĝusta batalo kaj ĝin posedas leĝe kaj rajte. La afero de la selo ne koncernas min: ĉi-rilate mi diru nur, ke mia ŝildisto Sancho petis de mi permeson preni de ĉi venkita kovardo la harnison de ties ĉevalo por garni per ĝi sian propran beston. Mi donis la permeson, li prenis la harnison, kaj se ĝi transformiĝis en ŝarĝo-selon, la sola klarigo estas, ke tiaj metamorfozoj ordinare okazas en la kavaliraj aferoj. Konfirme de tio, rapidu, mia kara Sancho, kaj portu ĉi tien la helmon, kiun ĉi bonulo nomas barbo-pelvo.

—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—. Se ni ne povas prezenti alian pli bonan ateston por defendi nian aferon, sciu, ke la kasko de Mambrino tiom similas al pelvo, kiom la harniso de ĉi bonulo al ŝarĝo-selo.

—Faru kion mi ordonas —diris don Quijote—, ĉar en ĉi kastelo ne ĉio povas esti sub ensorĉo.

Sancho iris preni la pelvon, revenis kun ĝi, kaj don Quijote, tuj kiam li ĝin vidis, ekkaptis ĝin, dirante:

—Rimarku, viaj moŝtoj, ĉu ĉi viro ne senhonte asertas, ke ĉi peco estas pelvo, kaj ne helmo, kiel mi diras; kaj mi ĵuras, je mia ordeno kavalira, ke mi prenis de li ĉi saman helmon kaj ke mi ne faris al ĝi ajnan aldonon aŭ deprenon.

—Tute certe! —diris Sancho—, ĉar, de kiam mia sinjoro ĝin gajnis, li uzis ĝin nur en la batalo por la liberigo de la povraj katenitoj; kaj dank’ al ĉi pelvo-kasko, li povis eltiri sin ne mave el la lukto, malgraŭ la multaj ŝtonbatoj ricevitaj.

Ĉapitro 45

Kie fine klariĝas la afero pri la helmo de Mambrino kaj la ŝarĝo-selo, kun aliaj aventuroj certe okazintaj

—Kion opinias viaj moŝtoj pri la asertoj de ĉi ĝentilhomoj? —demandis la barbiro—. Ili eĉ ĵuras, ke ĉi peco estas, ne barbo-pelvo, sed kasko.

—Kaj se iu dirus la malon —intervenis don Quijote—, mi respondus al li, se li estus kavaliro, ke li mensogas, kaj, se ŝildisto, ke li remensogas milfoje.

Dume majstro Nicolás, nia barbiro, atente sekvis la konversacion kaj, ĉar li tre bone konis la naturon de don Quijote, ekhavis la ideon stimuli lian frenezon kaj amuzi la grupon, antaŭenpuŝante la aferon en ŝercon; do, li turnis sin al la alia barbiro kaj diris:

—Sinjoro barbiro, aŭ kio ajn vi estas, sciu, ke ankaŭ mi havas vian saman profesion, kaj jam de pli ol dudek jaroj posedas la koncernan diplomon; sekve mi konas tre bone ĉiun ilon de la barbir-arto, sen ia escepto; krome, jun-aĝe mi soldatis, do scias ankaŭ kio estas helmo, kaj moriono,[175] kaj kasko fermita kaj la ceteraj objektoj de la armeo, t.e. de la armiloj de la soldatoj; kaj mi asertas (kvankam mi volonte alprenus pli ĝustan juĝon, se oni ĝin deklarus) ke la peco subtenata de ĉi bonulo ne nur ne estas barbo-pelvo, sed tiel diferencas de ĝi, kiel nigro de blanko kaj vero de mensogo; mi asertas ankaŭ, ke temas ja pri helmo, sed ne pri kompleta helmo.

—Vi pravas —diris don Quijote—, ĉar mankas al ĝi la duono, t.e. la makzelpeco.

—Efektive —aldonis la pastro, kiu divenis la intencon de majstro Nicolás.

вернуться

[175]

Neologismo. Hispane «morrión»; france «morion»; angle «morion». Speco de kasko antikva.