Выбрать главу

Cardenio, don Fernando kaj ties kompanoj esprimis la saman opinion, kaj eĉ la aŭditoro mem sendube partoprenus en la ŝerco, se lin ne absorbus la afero de don Luis; sed la serioza objekto de liaj pensoj tiel altrudiĝis al li, ke li apenaŭ atentis la disvolvon de la farso.

—Je Dio! —diris la priŝercata barbiro—. Ĉu eblas, ke tiom da honorindaj kavaliroj ripetas, ke ĉi tio estas, ne pelvo, sed kasko? Ajna universitato, eĉ plej klera, mirus je tia opinio. Nu, bone, se la pelvo estas kasko, tiam la ŝarĝo-selo devas esti ĉevala harniso, kiel ĉi kavaliro diras.

—Ĝi ŝajnas al mi ŝarĝo-selo —diris don Quijote— sed, kiel mi jam antaŭe deklaris, mi ne miksas min en tion.

—Tamen —intervenis la pastro— sinjoro don Quijote devus diri al ni, ĉu temas pri selo aŭ harniso, ĉar mi kaj ĉi sinjoroj rekonas lian superecon en la aferoj de la kavalirismo.

—Je Dio, karaj sinjoroj —respondis don Quijote—. Tiel multaj kaj diversaj strangaĵoj okazis al mi en ĉi kastelo, en la du fojoj en kiuj mi loĝis en ĝi, ke mi ne kuraĝus doni asertan respondon al ajna demando pri ĝiaj aferoj, ĉar mi pensas, ke ĉio ĉi tie okazas per ensorĉo. La unuan fojon multe molestis min ensorĉita maŭro loĝanta en la kastelo, kaj al Sancho ne estis tre bone inter la manoj de kelkaj subuloj liaj; kaj hieraŭ nokte mi pendis de ĉi brako preskaŭ du horojn, sen scii kial aŭ kiel trafis min tia misfortuno. Tiel do, doni mian opinion pri tiel konfuza afero egalus fari tre senpripensan juĝon. Rilate tion, ĉu ĉi peco estas helmo aŭ pelvo, mi jam respondis; sed mi ne kuraĝas definitive decidi, ĉu ĉi alia peco estas ŝarĝo-selo aŭ harniso, do, sinjoroj, mi lasas la aferon al via bona kriterio: tial, ke vi ne apartenas al la kavalira ordeno, kiel mi, eble la ĉi-lokaj ensorĉoj ne efikas sur vin, kaj sekve vi havas la menson libera por vidi la aferojn de ĉi kastelo tiaj, kiaj ili estas, kaj ne kiaj ili ŝajnas al mi.

—Nedubeble, don Quijote saĝe argumentis, ke al ni tuŝas decidi ĉi aferon —diris don Fernando—. Kaj, por juĝi sur solida bazo, mi petos la sekretan voĉon de ĉiu kavaliro kaj sciigos al vi la veran rezulton de la voĉdonado.

Ĉio ĉi kaŭzis egan amuzon al la konantoj de la naturo de don Quijote, sed ŝajnis la pleja absurdo de la mondo al la ceteraj personoj, precipe al la kvar servistoj de don Luis, al don Luis mem, kaj al du tri vojaĝantoj ĵusvenintaj kun aspekto de taĉmentanoj de la Santa Hermandad, kio efektive ili estis.

Sed plej multe perpleksis la barbiro, kies pelvo transformiĝis en kaskon de Mambrino antaŭ liaj propraj okuloj, kaj kies ŝarĝo-selo, kiel sendube li pensis, ŝanĝiĝus al pompa harniso de ĉevalo; kaj unuj kaj aliaj ridis, kiam don Fernando parolis al la orelo de ĉiu, por ke li sekrete deklaru, ĉu la belaĵo objekto de tiaj diskutoj estas selo aŭ harniso. Fine, preninte nur la voĉojn de la konantoj de nia hidalgo, li diris laŭte:

—Okazas, bona barbiro, ke mi laciĝas demandi, ĉar ĉiu respondas, ke ridindus diri, ke ĉi peco estas ŝarĝo-selo de azeno, kiam efektive temas pri harniso de ĉevalo, eĉ de ĉevalo de pura raso. Do, vi devas pacienci, ĉar, spite al vi kaj al via azeno, ĉi tio estas harniso kaj ne selo; vi aĉe defendis vian aferon, kaj viaj pruvoj ne taŭgas.

—Neniam mi sidu en la ĉielo, se viaj moŝtoj ne trompiĝas! —ekkriis la povra barbiro—. Kaj mia animo prezentiĝu antaŭ Dio, tiel certe, kiel certe ĉi tio estas selo kaj ne harniso! Sed, tien iras leĝoj…[176] kaj punkto. Cetere, mi ne estas ebria: eĉ ne matenmanĝis ankoraŭ.

La naivo de la barbiro provokis ne malpli da rido ol la absurdoj de don Quijote, kiu rimarkis ĉi-momente:

—Nenio plu farendas ĉi tie: nur, ke ĉiu reprenu sian propraĵon. Kaj, kion donas Dio, tion benu Sankta Petro.[177]

Sed unu el la kvar servistoj de don Luis diris:

—Se ne temas pri ia aranĝita ŝerco, mi ne povas kompreni, ke viroj kiuj posedas, aŭ ŝajnas posedi, bonan inteligenton, kuraĝas diri kaj aserti, ke ĉi objektoj ne estas pelvo kaj ŝarĝo-selo; sed, ĉar vi insistas, mi pensas do, ke ia mistero kaŝiĝas en la fakto obstine defendi ion rekte kontraŭan al la vero kaj eĉ al la logiko; kaj mi ĵuras je… —kaj ĉi tie li diris vortaĉon—, ke ĉi tio estas pelvo de barbiro kaj la alio ŝarĝo-selo de azeno, eĉ se la tuta mondo asertas la malon.

—Povus temi pri selo de azenino —diris la pastro.

—Ĉu ne la sama afero? —respondis la servisto—. La diskuto temas, ne pri tio, sed pri la punkto, ĉu ĉi peco estas ŝarĝo-selo aŭ ne.

Unu el la taĉmentanoj ĵus alvenintaj aŭskultis la diskuton, kaj apogis la argumentojn de la servisto, dirante plena de kolero kaj furiozo:

—Tiel certe ĝi estas selo, kiel certe mi estas filo de mia patro. Kiu diris aŭ diras alion, sendube ebrias kiel uvo.

—Vi mensogas, fripono senhonora! —respondis don Quijote. Kaj, levante la lancon, kiu li ĉiam tenis en la mano, li aldirektis tielan baton sur lian kapon, ke se la taĉmentano ne devius, nia hidalgo sternus lin surteren. La lanco dissplitiĝis kontraŭ la grundo, kaj aliaj taĉmentanoj, vidante, ke oni mistraktas tiamaniere lian kamaradon, laŭte kriis petante helpon por la Santa Hermandad. La gastejestro, kiu apartenis al ĉi institucio, rapide eniris preni sian ordonbastonon kaj sian glavon kaj revenis meti sin ĉe la flanko de siaj kunuloj; la servistoj de don Luis ĉirkaŭis lin, ke li ne fuĝu en la tumulto; la barbiro, vidante la tutan domon en tia pandemonio, denove ekprenis sian ŝarĝo-selon, kaj la samon faris Sancho; don Quijote eltiris la glavon kaj alsaltis kontraŭ la taĉmentanoj; don Luis laŭtis al siaj servistoj, ke ili lasu lin kaj kuru helpi la hidalgon, Cardenion kaj don Fernandon, kiuj du lastaj staris ĉe la flanko de don Quijote; la pastro stentoris; la gastejestrino kriis; ŝia filino lamentis; Maritornes ploris; Dorotea staris konsternita; Luscinda, agitata; doña Clara svenis. La barbiro batis Sanchon; Sancho muelis la barbiron; unu servisto kuraĝis ekpreni don Luis je la brako, ke li ne eskapu, sed la junulo per fortega pugnobato banis en sangon lian makzelon; la aŭditoro defendis don Luis; don Fernando havis sub siaj piedoj iun taĉmentanon kaj kun granda entuziasmo surtretis al li la ripojn de la unua ĝis la lasta; la gastejestro denove laŭtis petante helpon por la Santa Hermandad: tiel do, la tuta domo plenis de ploroj, voĉoj, krioj, konfuzo, teruro, alarmo, bedaŭrindaĵoj, hakoj, frapoj, vergoj, kalcitroj kaj elfluo de sango.

Meze de ĉi ĥaoso, labirinto kaj senbrida furiozo, venis en la kapon de don Quijote la ideo, ke li staras metita, subite-seninvite, en la diskordo de la tendaro de Agramante,[178] do li diris per tondra voĉo, kies vibrado skuis la tutan gastejon:

—Detenu vin! Ingu la glavojn! Aŭskultu min, se vi volas resti vivaj!

Ĉe tiel potenca voĉo, ĉiuj sin detenis, kaj li daŭrigis:

—Ĉu mi ne avertis vin, sinjoroj, ke ĉi kastelo estas ensorĉita, kaj ke certe ia legio da demonoj loĝas ĉi tie? Por konfirmo de miaj vortoj, mi deziras, ke vi vidu propra-okule, kiel la diskordo de la tendaro de Agramante transiris al ni. Rimarku, kiel oni tie luktas por la spado, ĉi tie por la ĉevalo, transe por la aglo, preter por la helmo…[179] dum ni batalas inter ni kaj ne aŭskultas unu la alian. Venu do via moŝto, sinjoro aŭditoro, kaj via moŝto, sinjoro pastro: la unua funkciu kiel reĝo Agramante, la alia kiel reĝo Sobrino,[180] kaj faru pacon ĉi tie; ĉar, je la ĉiopova Dio, vere hontindas, ke tiom da gravaj sinjoroj, kiaj ni estas, mortigas sin reciproke pro bagateloj.

La taĉmentanoj, kiuj ne komprenis la frazeologion de don Quijote kaj vidis sin mistraktitaj de don Fernando, Cardenio kaj ties kamaradoj, ne emis trankviliĝi; sed la barbiro deziris la pacon, ĉar en la interbatiĝo lia barbo kaj la ŝarĝo-selo suferis nombron da ŝiroj. Sancho, kiel fidela servisto, obeis la plej etan ordonon de sia mastro; la kvar servistoj de don Luis same sin detenis, komprenante, ke nenion ili gajnus, se ili kondutus alie. Nur la gastejestro insistis, ke oni devus puni la insolenton de la freneza don Quijote, ĉar li ĉiam ĥaosigis la gastejon. Fine la tumulto cedis portempe al la kvieto, kaj en la imago de don Quijote kaj ĝis la tago de la lasta juĝo, la ŝarĝo-selo restis harniso, la pelvo kasko kaj la gastejo kastelo. La spiritoj do sereniĝis, la gastoj reamikiĝis dank’ al la persvadoj de la aŭditoro kaj la pastro, kaj tiam la servistoj de don Luis insitis denove, ke li foriru kun ili.

вернуться

[176]

En la hispana, kiam proverbo estas tre konata, oni kelkfoje mencias nur ĝian unuan parton. La proverbo kompleta tekstas: «Tien iras leĝoj, kien volas reĝoj».

вернуться

[177]

Hispana proverbo: oni konformiĝu, same al la sukceso, kiel al la fiasko de siaj pretendoj aŭ deziroj.

вернуться

[178]

Aludo al epizodo de la verko de Ariosto (1474-1533), Rolando freneza (kanto 27ª).

вернуться

[179]

Nova aludo al la sama epizodo de Rolando freneza, kie oni pridisputas spadon, ĉevalon kaj aglon, sed ne helmon, kiun don Quijote, en sia ekzaltiĝo, aldonis al la listo.

вернуться

[180]

Dank’ al la aŭtoritato de la unua kaj al la aĝo kaj prudento de la dua, restariĝis la paco en ilia tendaro, laŭ la menciita verko de Ariosto.