Выбрать главу

Dum ili traktis kun la junulo, la aŭditoro, rakontinte al don Fernando, Cardenio kaj la pastro kion don Luis sciigis al li, konsiliĝis kun la trio, pri kiel li povus solvi la aferon. Fine oni interkonsentis, ke don Fernando rivelus sian personecon al la servistoj de don Luis kaj dirus al ili, ke li deziras, ke don Luis akompanu lin al Andaluzio, kie lia frato la markizo akceptus lin kun la honoro ŝuldata al lia rango; oni ja sciis, ke don Luis tute ne havis tiam la intencon reveni hejmen, eĉ se oni dishakus lin en pecojn. La kvar servistoj, informite pri la moŝteco de don Fernando kaj pri la decido de don Luis, interkonsentis, ke tri irus hejmen raporti al lia patro pri la situacio, kaj la kvara restus por servi al don Luis sen lasi lin, ĝis la aliaj revenus preni lin kun si, aŭ ĝis oni ricevus la instrukciojn de la patro de don Luis rilate al la junulo.

Ĉi-maniere fariĝis paco en ĉi disputejo dank’ al la aŭtoritato de Agramante kaj al la prudento de reĝo Sobrino.

Tamen, la malamiko de la konkordo kaj kontraŭulo de la paco[181] vidis sin disdegnata kaj mokata, rimarkis kiom malmulte da frukto li rikoltis ĵetinte ĉi homojn en tiel implikitan labirinton, kaj decidis fari novan provon elkovi freŝajn konfliktojn kaj kverelojn. Okazis do, ke la taĉmentanoj, aŭdante pri la granda moŝteco de siaj kontraŭbatalantoj, trankviliĝis kaj sin retiris de la lukto, ĉar ŝajnis al ili, ke kia ajn estus ĝia rezulto, ili tamen perdus la batalon; sed unu taĉmentano, la sama kies ripojn don Fernando pistis kaj surtretis, memoris, ke inter liaj arest-ordonoj kontraŭ kelkaj deliktuloj troviĝas unu pri don Quijote, kies kapton dekretis la Santa Hermandad (kio Sancho prave timis siatempe) sub la akuzo, ke li metis la galerulojn en liberon; la taĉmentano do volis konstati, ĉu la priskribo el lia mandato konformas al la persono de don Quijote, sekve li detiris de sia sino ian pergamenan dokumenton, komencis legi ĝin lante, ĉar li ne estis sperta leganto, fiksis ĉe ĉiu vorto la rigardon sur don Quijote, por kompari la detalojn el la mandato kun lia vizaĝo kaj fine konvinkiĝis ke, sen ia dubo, don Quijote estas la persono priskribita; tiam, jam certa pri lia identeco, la taĉmentano, kun la pergameno en la liva mano, ekkaptis per la dekstra la kavaliron je la kolo, tiel forte, ke li ne lasis lin spiri, kaj laŭtege kriis:

—Helpon al la Santa Hermandad! Kaj, por ke oni vidu, ke mi prave ĝin petas, jen la arest-ordono kontraŭ ĉi vojo-rabisto!

La pastro prenis la dokumenton, konstatis, ke la priskribo konformas al don Quijote, kaj ke la taĉmentano diris la veron. Sed la kavaliro, kiu vidis sin tiel mistraktata de ĉi senhonora fripono, eksplodis de kolero kaj, kun krakado de ostoj de lia korpo, per ambaŭ manoj kaptis, kiel li povis, la gorĝon de la taĉmentano kaj tiom stringis ĝin ke se li ne ricevus la helpon de siaj kunuloj, li lasus tie la vivon antaŭ ol don Quijote la stringadon.

La gastejestro, kiu havis la devon doni asiston al siaj kamaradoj, iris tuj helpi la taĉmentanon, dum la gastejestrino, vidante denove sian edzon implikita en alia lukto, levis la voĉon; tuj ŝia filino kaj Maritornes akompanis ŝin en ŝia kriado, petante la helpon de la ĉielo kaj de la ceteraj personoj de la loko; kaj Sancho, ĉe tia spektaklo, diris en si:

—Je Dio, mia mastro pravas rilate la ensorĉon de ĉi kastelo, ĉar ne eblas vivi en ĝi pace eĉ unu solan horon.

Don Fernando apartigis la du virojn je ilia granda kontento, ĉar ambaŭ firme enkroĉadis la manojn: la taĉmentano en la kolumo de la sajo de don Quijote, kaj la hidalgo en la gorĝo de la alia; tamen la taĉmentanoj insistis, ke ili devas preni sian krimulon, kaj ke la ceteraj personoj helpu submeti kaj ligi lin, kiel postulis la servo al la reĝo kaj al la Santa Hermandad, je kies nomo denove ili petis helpon kaj asiston por aresti ĉi latronon kaj banditon de vojoj kaj padoj. Don Quijote ridadis ĉe tiaj argumentoj kaj fine diris kun granda flegmo:

—Kio do, bastarda kaj naŭza kanajlaro? Ĉu doni liberon al katenitaj, helpon al misfortunaj, manon al falintaj kaj rimedon al mizeraj estas, laŭ vi, banditi sur la vojoj? Ha, perversa gento, kies eta kaj malica inteligento ne meritas, ke la ĉielo rivelu al vi la virton de la vaganta kavalirismo, kaj ankaŭ ne, ke vi komprenu kiel peke kaj nescie vi kondutas, ne respektante eĉ la ombron de vaganta kavaliro, des malpli lian personon! Kio do, taĉmento da latronoj, ne taĉmentanoj, sed vojaj rabistoj kun licenco de la Santa Hermandad? Diru, kiu idioto, subskribis la ordonon de aresto kontraŭ tia kavaliro kiel mi? Ĉu li ne scias, ke la vagantaj kavaliroj dependas de nenia jurisdikcio, ke ili havas sian glavon kiel leĝon, sian kuraĝon kiel ĉarton kaj sian propran volon kiel kodon? Kiu idioto, mi ripetas, ne scias, ke ekzistas nenia nobel-titolo kun tiom da privilegioj kaj prerogativoj, kiom da ili vaganta kavaliro akiras en la tago kiam li estas armita kaj sin fordonas al sia rigora profesio? Kiu vaganta kavaliro iam pagis imposton, akcizon, tributon, reĝan kontribucion aŭ doganon? Kiu tajloro iam prezentis al li kalkulon pri vestoj al li faritaj? Kiu kastelmastro regalis lin en festeno kaj poste petis de li ties partopagon? Kiu reĝo ne invitis lin al sia tablo? Kiu pucelo ne enamiĝis al li kaj sin donis senhezite al lia volo kaj plezuro? Kaj fine, kiu vaganta kavaliro iama, nuna aŭ futura ne havus kuraĝon sufiĉan por, li sola, vergi kvarcentfoje kvarcent taĉmentanojn, se ili aŭdacus lin alfronti?

Ĉapitro 46

Pri la rimarkinda aventuro de la taĉmentanoj kaj la granda feroco de nia bona kavaliro don Quijote

Dum tiel parolis don Quijote, la pastro klopodis persvadi la taĉmentanojn, ke la cerbo de nia hidalgo iris promeni, kiel ili mem povus konstati per liaj vortoj kaj faroj kaj, ke, sekve, ili ne bezonis persisti en sia intenco aresti kaj forkonduki lin, ĉar, se jes, ili devus liberigi lin poste pro lia mensa perturbo; la taĉmentano de la mandato respondis al tio, ke al li ne koncernas juĝi pri la frenezo de don Quijote, ke li devas obei la ordonojn de sia superulo, kaj ke, post ol oni enkarcerigus lin, al li estus tute same, se oni donus al li centfoje la liberon.

—Tamen —diris la pastro— ĉi-foje vi ne prenos lin kun vi, ĉar, ŝajnas, li ne lasos sin konduki.

Tiom da argumentoj prezentis la pastro, kaj tiom da frenezaĵoj faris don Quijote, ke la taĉmentanoj eĉ pli frenezus ol li, se ili fine ne estus konvinkiĝintaj pri la afekcio de don Quijote; tiel do, ili konsideris pli bone trankviligi sin kaj eĉ peri la pacon inter la barbiro kaj Sancho Panza, kiuj montris ankoraŭ fortan rankoron en sia disputo. Fine, kiel membroj de la justico, ili intervenis kaj arbitraciis en la afero, tiele, ke ambaŭ partioj restis, se ne plene, almenaŭ parte kontentaj, ĉar oni disponis, ke ili faru la interŝanĝon de la ŝarĝo-seloj, sed ne de la ventrobendoj nek de la bridoj. Rilate al la kasko de Mambrino, la pastro, kaŝe kaj nerimarkate de don Quijote, donis por la pelvo ok realojn al la barbiro, kiu de sia flanko kvitancis la sumon kaj promesis ne plu plendi pro fraŭdo koncerne la pelvon, en la nuna aŭ en la futura tempo, amen.

Post ol oni trovis la solvon de ĉi du kvereloj, la plej gravaj kaj seriozaj, restis nur aranĝi, ke tri servistoj de don Luis reiru hejmen, kaj ke la alia akompanu sian mastron ĝis la loko, kien don Fernando dezirus lin konduki; kaj tial, ke la sorto jam komencis formeti barojn kaj igi pli facile irebla la vojon al la geamantoj kaj bravuloj de la gastejo, ĝi volis kompletigi la taskon per kontentiga fino: la servistoj konsentis kion don Luis petis de ili, kaj Clara tiel ĝojis je ilia decido, ke, rigardante ŝian vizaĝon, oni ne povis ne percepti la feliĉon de ŝia koro. Zoraida, kvankam ŝi ne bone komprenis ĉion okazintan, alterne ĝojis aŭ tristis, laŭ la esprimoj videblaj sur la aliaj, precipe sur ŝia hispano, al kies persono ŝi senĉese turnis sian rigardon plenan de amo. La gastejestro, al kiu ne pasis nerimarkita, ke la pastro donis monon al la barbiro, petis de don Quijote, ke li pagu por la difektitaj vin-sakoj kaj la perdita vino, kaj ĵuris, ke nek Rocinante, nek la azeno de Sancho forlasus la gastejon, antaŭ ol oni pagus al li ĝis la lasta groŝo. La pastro kaj don Fernando pagis la damaĝojn, kvankam ankaŭ la aŭditoro tre volonte sin proponis pagi li mem. Kaj tia paco kaj kvieto regis en ĉies koroj, ke, anstataŭ la diskordo de la tendaro de Agramante, kiel don Quijote diris, ŝajnis gasti ĉe la domo la paco kaj la kvieto de la tempoj de Oktavio;[182] kaj laŭ la ĝenerala opinio, tio ŝuldiĝis al la bona intenco kaj riĉa elokvento de la sinjoro pastro kaj al la nekompareble donema spirito de don Fernando.

вернуться

[181]

T.e. la diablo.

вернуться

[182]

Aludo al longa periodo de paco en la epoko de la Romana imperiestro Oktavio Aŭgusto (63-14 a.K.).