Выбрать главу

Don Quijote, vidante sin libera de tiom da problemoj, kaj propraj kaj de Sancho, pensis, ke estus bone daŭrigi la vojaĝon kaj fini la grandan aventuron, por kies plenumo oni lin vokis kaj elektis; tiel do, kun firma decido, li genuiĝis antaŭ Dorotea, kiu ne permesis al li diri ion, antaŭ ol li leviĝus, do don Quijote obee stariĝis kaj diris:

—Laŭ tre konata proverbo, bela sinjorino, la diligento estas patrino de la fortuno; en multaj kaj gravaj cirkonstancoj la sperto montras, ke la aktiveco de aferisto sukcesigas eĉ duban negocon, sed nenie evidentas ĉi vero, kiel en la aferoj militaj, kie rapido kaj prompteco disrompas la preparojn de la malamiko kaj venkas ĝin, antaŭ ol ĝi povas organizi sian defendon. Mi diras tion, ĉarma kaj moŝta sinjorino, ĉar ŝajnas al mi, ke nia restado en ĉi kastelo havas jam nenian utilon, kaj eĉ povus kaŭzi al ni grandan damaĝon, kiel ni konstatos iun tagon. Ĉar, kiu scias, ĉu via malamiko, la giganto, ne ricevis informon, pere de sekretaj kaj diligentaj spionoj, ke mi iras detrui lin, kaj ĉu, dum ni perdas la tempon, li ne profitas ĝin, starigante sian defendon en nekonkerebla kastelo aŭ fortreso, kie vanus miaj klopodoj kaj la forto de mia senlaca brako? Tiel do, kara sinjorino, per nia diligento ni antaŭiĝu al liaj projektoj, kiel dirite, kaj tuj ekiru, ĉar, por ke via bona destino plenumiĝu, kiel vi deziras, vi ne devas atendi pli ol la tempon necesan ĝis mi renkontos vian kontraŭulon.

Don Quijote ĉesis paroli kaj atendis aplombe la respondon de la bela princino; kaj ŝi, kun majesta esprimo laŭa al la stilo de la hidalgo, respondis jene:

—Mi dankas al vi, sinjoro, ke vi tiel montras vian deziron servi min en mia granda misfortuno, kiel kavaliro kies funkcio kaj koncerno estas doni protekton al orfaj kaj senhelpaj; kaj Dio volu, ke mia deziro kaj la via plenumiĝu, por ke vi vidu, ke ekzistas en la mondo dankemaj virinoj. Rilate al mia forveturo, ĝi tuj okazu: mi ne havas alian volon ol la vian, do disponu pri mi tute laŭ via bontrovo kaj deziro, ĉar la virino, kiu iam konfidis al vi la defendon de sia persono kaj la restaŭron de sia potenco, ne devas kontraŭi kion via saĝo ordonas.

—Estu certa pri mia promeso, je Dio —respondis don Quijote—, ĉar, se tiel granda damo humiliĝas, mi ne volas perdi la okazon relevi ŝin al ŝia hereda trono. Ni jam ekiru: la proverbo, ke en la tardo insidas danĝero, spronas mian deziron iri survoje. Neniam la ĉielo kreis, nek la infero vidis, ion kapablan peli min en timon kaj teruron, do, Sancho, selu Rocinante, harnisu vian azenon kaj la palefrenon[183] de la reĝino, ni diru adiaŭ al la kastelmastro kaj al ĉi sinjoroj kaj tuj foriru.

Sancho, ĉion atente aŭskultinta, skuis la kapon kaj respondis:

—Ve, sinjoro, mi diru, kaj ĉi honestaj damoj min pardonu, ke en la vilaĝo oni malbonas, pli ol oni ĝenerale konas.

—Kia malbono, kapabla diskrediti min, povas ekzisti en ajna vilaĝo aŭ en ĉiuj urboj de la mondo, fripono?

—Se via moŝto koleras, mi prisilentos kion mi devus diri kiel bona ŝildisto, kaj kion bona servisto devus diri al sia mastro.

—Parolu laŭplaĉe —respondis don Quijote—, sed ne kun la intenco inspiri timon al mi; ĉar, se vi sentas timon, vi agas laŭ via naturo; kaj se mi estas sentima, mi agas laŭ la mia.

—Tute ne temas pri tio, ve al mi! —diris Sancho—, sed mi certas kaj asertas, ke ĉi sinjorino sin nomanta reĝino de la granda regno Micomicón, ne estas tia reĝino pli ol mia patrino; ĉar, se tian rangon ŝi havus, ŝi ne dediĉus sin froti sian muzelon kun unu el ĉi viroj kapoturne kaj postporde.

Dorotea ruĝiĝis ĉe la vortoj de Sancho, ĉar, efektive, ŝia edzo don Fernando, kaŝante sin de aliaj okuloj, kelkfoje frandis per la lipoj parton de de la premio gajnita de lia amo. Sancho rimarkis tion, kaj ŝajnis al li, ke tiel senhonta konduto pli konformus al meretrico ol al reĝino de tiel grava regno. Dorotea, nek povis, nek volis respondi la aserton de Sancho, do ŝi lasis lin daŭrigi.

—Mi diras tion, sinjoro —aldonis Sancho—, ĉar, se la viro tiel grandioze ĝuanta la vivon en ĉi gastejo fine rikoltos la frukton de nia laboro, post ol ni iris sur vojoj kaj padoj kaj elportis nombron da kruelaj noktoj kaj eĉ pli kruelaj tagoj, ne ekzistas do motivo, ke mi rapidu seli Rocinante, harnisi la azenon aŭ pretigi la palefrenon; prefere ni tenu nin trankvilaj, kaj ĉiu putino ŝpinu, kaj ni manĝu.[184]

Je Dio, kiel ege koleris don Quijote, aŭdante la insolentojn de sia ŝildisto! Tiel terure li furiozis, ke kun sinpela voĉo, trema lango kaj fajraj okuloj, li kriis:

—Ho vi, kampulaĉo kruda kaj nescia, fripono impertinenta, fibuŝa, falsa kaj malica! Ĉu vi aŭdacas paroli tiamaniere antaŭ mi kaj antaŭ ĉi moŝtaj damoj? Foriru el mia vido, monstro de la naturo, ŝranko de mensogoj, magazeno de trompoj, silo de friponaĵoj, inventisto de kalumnioj, diskrianto de absurdoj, malamiko de la respekto ŝuldata al la reĝaj personoj! Foriru, ne plu aperu antaŭ mi, aŭ vi spertos la pezon de mia kolero!

Tion dirante, don Quijote kuntiris la brovojn, pufigis la vangojn, ĵetis ĉien la rigardon, kaj per la dekstra piedo donis fortan frapon sur la plankon, kio montris, kiel bolis la rabio en lia brusto. Ĉi timigaj vortoj kaj furiozaj gestoj tiel teruris Sanchon, ke li tre ĝojus, se la tero disiĝus tiam sub liaj piedoj por engluti lin; kaj sen scii kion alian fari, li turnis la dorson kaj forpaŝis de la kolera ĉeesto de sia mastro. Sed la saĝa Dorotea, kiu jam tre bone konis la naturon de don Quijote, diris al li kvietige:

—Ne ĉagreniĝu, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, por la absurdoj ĵus diritaj de via bona ŝildisto, ĉar eble li parolis ne senprave; kaj cetere li ne farus falsan akuzon, se konsideri lian prudenton kaj kristanan konsciencon. Tiel do, oni devas kredi sen ia dubo, ke, pro tio, ke, laŭ viaj diroj, en ĉi kastelo ĉio okazas sub ensorĉo, Sancho certe vidis nur ian inferan iluzion, tiel ofendan al mia virto.

—Mi ĵuras je la ĉiopova Dio —diris tiam don Quijote—, ke Via Alteco trafis la ĝustan klavon: ia aĉa vizio ŝvebis antaŭ la okuloj de la povra Sancho, kaj montris al li kion certe li ne povus vidi ekstersorĉe, ĉar mi tre bone scias, kiel bona kaj naiva estas ĉi kompatindulo, nekapabla false atesti.

—Vi pravas, kaj tiel restu la afero —diris don Fernando—, do, via moŝto, sinjoro don Quijote, devas pardoni lin kaj lin revoki denove en la sinon de via favoro, sicut erat in principio,[185] antaŭ ol la vizioj renversis lian cerbon.

—Mi pardonas lin —diris don Quijote.

La pastro iris serĉi Sanchon, kiu, tre humile, revenis, genuiĝis antaŭ sia mastro, petis lian manon kaj ĝin kisis. Poste la hidalgo donis al li sian benon kaj diris:

—Sancho, mia filo, mi pensas, ke vi jam konvinkiĝis, ke mi ripete diris al vi la veron, asertante, ke ĉio en ĉi kastelo okazas sub ensorĉo.

вернуться

[183]

Hispane «palafrén»; france «palefroi»; angle «palfrey». Speciala ĉevalo rajdata de reĝoj, princoj kaj damoj okaze de ceremonioj, procesioj kaj aliaj solenaĵoj.

вернуться

[184]

Iam proverba esprimo inter prostituistoj. Metafore, agi plej konvene, laŭ la okazoj.

вернуться

[185]

Latinaĵo: «kiel en la komenco».