Выбрать главу

—Jes, vi pravas —respondis Sancho—. Sed mi esceptus la aferon de la plejdo: ĝi okazis laŭ natura maniero.

—Ne kredu tion. Se temus pri ordinara afero, mi estus venĝinta vin tiam kaj eĉ nun —diris don Quijote—. Sed nek tiam nek nun mi povis venĝi vin, ĉar nenie mi vidis ajnan personon kulpan pri la ofendo al vi farita.

Ĉiuj sentis scivolon koncerne la aferon de la plejdo, kaj tiam la gastejestro detale rakontis pri la kaprioloj de Sancho en la aero, kio provokis ĉies ridegojn; kaj la ŝildisto forte hontus, se lia mastro ne estus denove certiginta al li, ke la bernado konsistis el nura ensorĉo. Tamen, la stulto de Sancho ne tiel grandis, ke li kredus absoluta vero sen ia ombro da dubo, ke lin bernis, ne personoj el karno kaj ostoj sed fantomoj nerealaj kaj imagaj, kiel lia mastro kredis kaj asertis.

Jam pasis du tagoj de kiam ĉi eminenta kompanio alvenis al la gastejo; kaj pensante, ke jam sonis la horo forveturi, ili trovis la manieron ŝpari al Dorotea kaj don Fernando la penon akompani don Quijote al ties vilaĝo sub la preteksto de la restaŭro de la reĝino Micomicona; anstataŭe la pastro kaj la barbiro kondukus lin al lia lando kaj provus resanigi lin de ties frenezo hejme, kiel ili deziris. Tiucele oni interkonsentis kun ĉaristo, tiam okaze pasanta survoje kun ĉaro tirata de bovoj, kaj, por la transporto de don Quijote, oni faris specon de kaĝo kun lignaj stangoj interkrucitaj, kie li povus oportune sidi; poste don Fernando kaj liaj kamaradoj, la servistoj de don Luis, la taĉmentanoj kaj la gastejestro, maskis al si la vizaĝon kaj alivestis sin, ĉiu laŭ sia plaĉo, konforme al la konsiloj kaj instrukcioj de la pastro, por ke la hidalgo prenu ilin por personoj diferencaj de liaj konatoj de la gastejo; poste, en profunda silento, ili eniris en la ĉambron, kie don Quijote dormis kaj ripozis post la lastaj konfliktoj, proksimiĝis al li, kuŝanta sen eĉ la plej eta suspekto pri tia komploto, forte lin ekkaptis kaj firme kunligis liajn manojn kaj piedojn, tiele, ke kiam li abrupte vekiĝis, li povis, nek movi sin, nek fari alion ol gapi kaj miri, vidante antaŭ si tiel strangajn vizaĝojn; sed li tuj falis en la iluzion senĉese kreatan de lia freneza imago, kaj kredis, ke la figuroj estas fantomoj de la ensorĉita kastelo, kaj ke oni ensorĉis lin mem, tial, ke li ne povis sin movi aŭ defendi; kaj ĉio okazis, ĝuste kiel atendis la pastro, elpensinto de la tuta maĥinacio.

El la grupo, nur Sancho konservis sian propran figuron kaj sian ordinaran prudenton, kaj, kvankam nur ete mankis al li por suferi la saman malsanon de lia mastro, al li ne pasis nerimarkita la vera personeco de la duontorditaj figuroj; sed li ne kuraĝis aperti la buŝon, ĝis li scius, kian finon havus la rabo kaj kapto de lia mastro; kaj ankaŭ la hidalgo diris nenion, same atendante la rezultaton de sia misfortuno; kaj okazis, ke oni portis en la ĉambron la kaĝon, lin enpuŝis en ĝian internon, alnajlis la fermotabulojn, ke li ne povu forskui ilin, surŝultrigis la kaĝon, kaj, en la momento de la eliro, aŭdiĝis voĉo timiga (tiel timiga, kiel povis ĝin fari la barbiro, majstro Nicolás) diranta:

—Ho, Kavaliro de la Trista Mieno! Ne afliktiĝu pro via enfermiteco, ĉar ĝi necesas por la plej rapida solvo de la aventuro entreprenita de via granda kuraĝo. Ĝi finiĝos, kiam la feroca leono de La Mancha kaj la blanka kolombino de El Toboso kuŝos kune, post ol ili humile klinos sian fieran kapon sub la molan jugon de edziĝo; el tiel eksterordinara nupto elvenos al la lumo de la mondo la bravaj leonidoj, kiuj konkuros kun la detruaj krifoj de la sentima patro. Kaj ĉi tio okazos antaŭ ol la persekutanto de la fuĝanta nimfo[186] faros dufoje la viziton, en sia rapida kaj natura kurso, al la lumaj konstelacioj. Kaj vi, ho plej nobla kaj obea el ĉiuj ŝildistoj iam ekzistantaj kun glavo ĉe la zono, barbo sur la vizaĝo kaj olfakto en la nazo, ne falu en ĉagrenon aŭ aflikton, vidante antaŭ viaj propraj okuloj, kaj en tia stato, la floron de la vaganta kavalirismo, ĉar tre baldaŭ, se plaĉos al la granda arkitekto de la universo, vi vidos vin en tiel alta kaj sublima pozicio, ke vi eĉ ne rekonos vin, kaj ne vaniĝos do la promesoj al vi faritaj de via bona mastro. Kaj je la nomo de la saĝulino Mensogoniana mi konfirmas al vi, ke vian salajron vi ricevos, kiel vi vidos propraokule; sekvu la paŝojn de la kuraĝa kaj ensorĉita kavaliro, ĉar konvenas, ke vi akompanu lin, ĝis la loko, kie vi ambaŭ restos. Nun, mi ne rajtas plu paroli, do, adiaŭ, mi reiras kien mi bone scias.

Ĉe la fino de la profetaĵo, la barbiro levis la voĉon kaj tuj lasis ĝin fali en tiel delikatan modulon, ke eĉ la personoj jam informitaj pri la ŝerco preskaŭ kredis vera kion ili aŭskultis. Rilate al don Quijote, la promesoj de la orakolo konsolis lin, ĉar li tuj komprenis ĝian signifon, kaj vidis, ke ĝi aŭguris lian kunvivadon, en sankta kaj leĝa edziĝo, kun lia kara Dulcinea de El Toboso, de kies feliĉa ventro elvenus la leonidoj, liaj filoj, por la eterna gloro de La Mancha. Sincere kaj firme kredante tion, li levis la voĉon kaj diris kun profunda suspiro:

—Ho vi, kiu ajn vi estas, profetanto de tiom da bono! Turnu vin, je mia nomo, al la saĝa sorĉisto, kiu zorgas miajn aferojn, kaj petu de li, ke li ne lasu min perei en ĉi moviĝanta prizono, kie mi nun sidas, ĝis mi povos vidi la plenumon de tiel ĝojaj kaj nekompareblaj promesoj al mi faritaj ĉi tie; ĉar, se ili efektiviĝos, mi rigardos gloraj la torturojn de ĉi karcero, kaj komfortaj ĉi katenojn sur mi; kaj ĉi dura batalkampo, kie mi perforte kuŝas, ŝajnos al mi mola kaj feliĉa lito nupta. Rilate la rekompencon al mia ŝildisto, lia honesto kaj bona konduto donas al mi fidon, ke li ne lasos min en favoraj aŭ kontraŭaj cirkonstancoj, kaj, se pro mia missorto, aŭ la lia, mi ne povus doni al li la insulon promesitan, aŭ ties ekvivalenton, almenaŭ li ne perdos sian salajron, ĉar mi jam specifis en mia testamento, kiom li devas ricevi, proporcie, ne al siaj multaj kaj bonaj servoj, sed al miaj rimedoj.

Sancho Panza tre respekte sin klinis kaj kisis la du manojn de don Quijote, ĉar unu solan li ne povus, tial, ke ambaŭ estis kunligitaj. Poste la fantomoj denove surŝultrigis la kaĝon kaj ĝin lokis en la bovo-ĉaron.

Ĉapitro 47

Pri la stranga ensorĉiteco de don Quijote de La Mancha kaj pri aliaj famaj eventoj

Kiam don Quijote vidis sin enkaĝigita kaj metita en la ĉaro, li diris:

—Mi legis multe da gravaj historioj pri vagantaj kavaliroj, sed neniam legis, vidis aŭ aŭskultis, ke oni povus transporti ĉi-maniere la ensorĉitajn kavalirojn, kaj kun la tardemo propra al ĉi pigraj kaj lantaj animaloj; kutime oni portas ilin kun mirinda rapido tra la aero, interne de nigra aŭ griza nubo, en fajra ĉaro, aŭ sur hipogrifo aŭ simila besto. Ke oni min transportas nun per bovo-ĉaro tute konfuzas min, je Dio, sed eble la kavalirismo kaj la magio de nia epoko devas sekvi alian vojon diferencan de la kurso antikva. Povas okazi ankaŭ, ke, pro tio, ke mi estas nova kavaliro en la mondo kaj la unua reviviginto de la jam forgesita profesio de la kavalirismo, oni inventis aliajn specojn de ensorĉo kaj aliajn metodojn por la transporto de la ensorĉitoj. Kion vi opinias pri la afero, Sancho, mia filo?

—Mi ne scias kion pensi —respondis Sancho—, ĉar mi ne kleras kiel vi rilate al la kavaliraj tekstoj; sed mi ne hezitus ĵuri, ke ĉi ĉirkaŭaj vizioj ne estas tute katolikaj.

—Katolikaj? Kia ideo! —diris don Quijote—. Kiel ili povus esti katolikaj, se temas pri demonoj alprenintaj fantaziajn korpojn por meti min en ĉi staton? Se vi volas konstati, ke mi diras la veron, tuŝu kaj palpu ilin, kaj vi vidos, ke ilia korpo konsistas nur el aero kaj el ekstera ŝajno.

—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—, mi jam tuŝis ilin, kaj jen, ĉi diablo tiel okupata kaj aktiva montriĝas iom karn-abunda, kaj, krome, distingiĝas per io tre diferenca de la karakterizaĵo de la demonoj; laŭdire ili fetoras je sulfuro kaj aliaj odoraĉoj, sed ĉi alia diablo odoras je ambro ĝis la distanco de unu mejlo.

Per tia rimarko Sancho aludis al don Fernando, kies odoro, pro lia nobeleco certe estis tia, kiel la ŝildisto diris.[187]

вернуться

[186]

La sundio Apolono kaj Dafna.

вернуться

[187]

En la epoko de Cervantes, damoj kaj riĉuloj ŝatis parfumi sin per ambro, substanco tre multekosta, kaj impregni per ĝi precipe la vestopecojn el ledo.