—Ne miru pri tio, amiko Sancho —diris don Quijote—. Sciu, ke la diabloj tre ruzas, kaj, kvankam ili portas sian propran odoron, ili odoras je nenio, ĉar ili estas spiritoj, kaj, se ili odorus, ili odorus, ne je io bona kaj agrabla, sed repuŝa kaj stinka, tial, ke ili, kie ajn ili troviĝas, portas la inferon kun si kaj ne povas sperti ian mildiĝon de siaj turmentoj; nu, la bonaj odoroj plezurigas kaj logas, do ne eblas al ili odori je io agrabla; kaj se al vi ŝajnas, ke la diablo de vi menciita odoras je ambro, aŭ vi trompiĝas, aŭ li volas vin trompi, ke vi ne prenu lin por demono.
Ĉe tia konversacio inter la mastro kaj la servisto, don Fernando kaj Cardenio timis, ke Sancho povus tute diveni kaj klarigi al si ilian konspiron, pri kies ekzisto li jam tre suspektis, do ili decidis anticipi la forveturon, kaj, vokinte alflanke la gastejestron, ordonis lin seli Rocinante kaj harnisi la azenon de Sancho, kion li rapide faris. Dume la pastro interkonsentis kun la taĉmentanoj, ke ili akompanos lin ĝis lia vilaĝo por iom da mono ĉiutage. Cardenio pendigis de la selo de Rocinante la ŝildon sur unu flanko kaj la barbo-pelvon sur la alia, signis al Sancho, ke li surazeniĝu kaj ekprenu la bridon de Rocinante, kaj postenigis la du taĉmentanojn kun ties pafiloj, ambaŭflanke de la ĉaro; sed, antaŭ ol ĝi ekiris, la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes elvenis diri adiaŭ al don Quijote, ŝajnigante, ke ili ploras de aflikto pro lia misfortuno.
—Ne ploru, karaj sinjorinoj —diris tiam don Quijote—. Ĉi sortobatoj estas propraj al la membroj de mia profesio, kaj se plagoj ne falus sur min, mi ne konsiderus min fama kavaliro vaganta; nenio simila okazas al la kavaliroj mankaj de gravo kaj signifo, tial, ke oni ignoras ilin en la mondo; dume la kuraĝaj spertas la malon, ĉar multaj princoj kaj aliaj kavaliroj envias ilian virton kaj aŭdacon kaj klopodas firimede detrui ilin. Tamen, la virto tiom potencas, ke per si mem ĝi emerĝos venke el ĉia provo, spite al la tuta nekromancio elpensita de Zoroastro, kaj brilos en la mondo kiel la suno en la ĉielo. Pardonu min, belaj damoj, se preteratente mi kaŭzis al vi ian ĉagrenon, ĉar intence kaj volonte mi neniam miskondutis kontraŭ ajna persono. Preĝu al Dio, ke li elprenu min el ĉi prizono, kien ia fiintenca sorĉisto min ĵetis, kaj, se iam mi vidos min libera, mi tute ne forgesos la favorojn de vi ricevitajn en ĉi kastelo, kaj reciprokos, rekompencos kaj repagos ilin, kiel ili meritas.
Dum la damoj kaj don Quijote tiel interparolis, la pastro kaj la barbiro adiaŭis al don Fernando kaj ties kamaradoj, al la kapitano kaj ties frato, kaj al la grupo de feliĉaj sinjorinoj, speciale al Dorotea kaj Luscinda. Ĉiuj brakumis sin reciproke kaj promesis sendi unu la alian siajn novaĵojn. Don Fernando informis al la pastro, kien li devos skribi al li rilate al la sorto de don Quijote. Li insistis, ke nenio donus al la pli da plezuro ol esti informata ĉi-rilate, kaj ke, de sia flanko, li sendus al la pastro la novaĵojn, kiuj povus plaĉi al li, kiel, por ekzemplo, lia propra edziĝo, la bapto de Zoraida, la afero de don Luis kaj la reveno hejmen de Luscinda. La pastro promesis akurate plenumi lian deziron, kaj denove ili brakumis unuj la aliajn kaj denove interŝanĝis komplimentojn. Tiam la gastejestro sin turnis al la pastro kaj transdonis al li kelke da paperoj, dirante, ke li trovis ilin en la sama valizo, kie aperis la novelo La stulta scivolo, kaj ke, tial, ke ĝia mastro ne revenis, kaj li ne scipovas legi, al li estus tute same, se la pastro volus akcepti ilin por si. La pastro dankis lin, komencis foliumi la manuskripton, vidis la titolon Rinconete y Cortadillo,[188] kaj supozis, ke temas pri novelo eble tiel bona kiel La stulta scivolo, ĉar sendube la sama aŭtoro verkis ambaŭ. La pastro do akceptis ĝin kun la intenco ĝin legi en la unua oportuna okazo.
Li kaj lia amiko la barbiro, maskitaj por ke don Quijote ne rekonu ilin, surseliĝis kaj ekiris post la ĉaro. La ordo de la procesio estis jena: unue la ĉaro gvidata de sia mastro; ambaŭflanke, kiel dirite, la taĉmentanoj kun siaj pafiloj; poste, Sancho Panza sur sia azeno kondukis per la brido Rocinante; fine la pastro kaj la barbiro, kun serioza kaj aplomba sinteno, kaj kun la vizaĝo kovrita, kiel jam menciite, rajdis sur siaj fortaj muloj ne pli rapide ol permesis la lanta paŝado de la bovoj.
Apogita sur la stangoj, kun la manoj kunligitaj kaj la kruroj streĉitaj, don Quijote sidis tiel silente kaj pasive en la kaĝo, ke ŝajnis, ke li estas, ne viro el karno kaj ostoj, sed statuo ŝtona. Lante kaj silente do, ili iris ses mejlojn kaj alvenis al valo, kiun la ĉaristo pensis konvena loko por ripozo kaj por la paŝtado de la bovoj; sed la barbiro, interkonsiliĝinte kun la pastro, opiniis, ke ili devus iri iom pli antaŭen, ĉar li sciis, ke, trans unu monteto proksime videbla, troviĝas alia valo pli bona kaj pli herboriĉa. Oni do akceptis la konsilon de la barbiro kaj ree ekiris.
Ĉi-momente la pastro turnis la vizaĝon kaj vidis post si ses aŭ sep rajdantojn bone ekipitajn, kiuj baldaŭ atingis la procesion, ĉar ili iris, ne kun la flegmo kaj la haltemo de la bovoj, sed kiel homoj rajdantaj sur muloj de kanoniko kaj, krome, dezirantaj baldaŭ siesti en gastejo videbla tri mejlojn antaŭe. La diligentaj atingis do la lantajn kaj post ĝentilaj salutoj reciprokaj, unu el la ĵusvenintoj, kanoniko de Toledo kaj ĉefo de la ceteraj, rimarkis la procesion kun la ĉaro, la taĉmentanoj, Sancho, Rocinante, la pastro, la barbiro, kaj speciale don Quijote ligita kaj enkaĝigita, kaj ne povis ne demandi, kial oni transportas viron tiamaniere, kvankam li supozis, vidante la insignojn de la taĉmentanoj, ke la kaptito devas esti ia vojo-rabisto aŭ simila krimulo, kies puno koncernas al la Santa Hermandad. Li demandis ĉi-rilate unu el la taĉmentanoj, kiu respondis:
—Sinjoro, mi ne scias, kial oni transportas ĉi kavaliron tiamaniere. Li mem diru la motivon.
Don Quijote aŭdis la dialogon kaj intervenis:
—Ĉu eble viaj moŝtoj kleras rilate al la aferoj de la vaganta kavalirismo? Se jes, mi rakontos al vi mian misfortunon; se ne, estus vane paroli pri ĝi.
Ĉe tio, la pastro kaj la barbiro vidis la rajdantojn babili kun don Quijote de La Mancha kaj proksimiĝis al ili kun la intenco klarigi la aferon tiel, ke ilia komploto ne elmontriĝu. Sed la kanoniko respondis al don Quijote:
—Vere, frato, rilate al la kavaliraj libroj mi estas pli klera ol rilate al Las súmulas de Villalpando;[189] do, se nur tion vi postulas, eble vi konsentos informi min laŭ via deziro.
—Konsentite do, certe —diris don Quijote—. Sciu, sinjoro kavaliro, ke mi troviĝas ensorĉita en ĉi kaĝo kaŭze de la envio kaj trompemo de malicaj magiistoj; ĉar la virton persekutas la homoj perversaj, pli ol la bonaj ĝin amas. Mi estas vaganta kavaliro; ne el tiuj, kies nomojn la famo preferas forgesi poreterne, sed el la kavaliroj, kiuj, spite al la envio kaj al la tuta bando de magoj el Persujo, de bramanoj el Hindujo kaj de ginosofistoj[190] el Etiopio, skribos siajn nomojn en la templo de la eterneco, por ke, en la futuraj jarcentoj, ili servu kiel modelo kaj ekzemplo al la vagantaj kavaliroj, kaj inspiru al ili la vojon sekvendan, se ili volas atingi la honoran kulminon de la gloro milita.
—La kavaliro don Quijote de La Mancha pravas —intervenis tiam la pastro—, ĉar li veturas subsorĉe en la ĉaro, ne pro siaj mankoj aŭ pekoj, sed pro la misvolo de la kontraŭuloj de la virto kaj de la abomenantoj de la kuraĝo. Li estas, sinjoro, la Kavaliro de la Trista Mieno (eble vi jam aŭdis paroli pri li), kies kuraĝaj faroj kaj grandaj heroaĵoj estos gravuritaj, kiom ajn la envio kaj la malico klopodos ignori kaj kaŝi ilin, en duraj bronzoj kaj en eternaj marmoroj.
Kiam la kanoniko aŭdis la kaptitan kaj la liberan paroli en la sama stilo, li preskaŭ faris al si la signon de la kruco pro surprizo, kaj ne povis eltiri sin el sia miro, kio same okazis al liaj akompanantoj. Tiam Sancho Panza, proksimiĝinta por aŭskulti la konversacion, metis klaron en la konfuzon,[191] dirante:
[189]
Libro fama siatempe, verkita de Gaspar Gardillo de Villalpando. La ĝusta titolo estas
[190]
La helenoj nomis la bramanojn de Hindujo «gimnosofistoj», kaj, male al la aserto de don Quijote, ili havis nenian rilaton kun Etiopio.