Выбрать главу

La kanoniko kaj la pastro alvenis al ĉi punkto de sia konversacio, kiam la barbiro proksimiĝis al ili kaj diris:

—Jen la loko, sinjoro licenciulo, kie, kiel mi antaŭe sciigis, konvenus siesti kaj lasi la bovojn paŝtiĝi. La herbo ĉi tie freŝas kaj abundas.

—La samon mi opinias —respondis la pastro.

Poste, ilian intencon halti li komunikis al la kanoniko, kiu, logita de la bela valo sin montranta al lia vido, decidis akompani ilin. Kaj por ĝui tiel la pejzaĝon, kiel la konversacion de la pastro, kun kies persono li jam komencis simpatii, kaj por koni pli detale la aventurojn de don Quijote, la kanoniko instrukciis al kelkaj el siaj servistoj iri al la gastejo proksime staranta kaj reveni kun viktualio sufiĉa por ĉiuj, tial, ke ankaŭ li decidis siesti en la valo la posttagmezon. Tiam unu el la servistoj respondis, ke la ŝarĝo-mulo certe jam atingis la gastejon, ke ĝi portas sufiĉajn provizojn, kaj ke oni bezonas nenion, krom hordeo.

—Se tiel —diris la kanoniko—, konduku al la gastejo ĉiujn mulojn, kaj revenu de tie kun la ŝarĝo-besto.

Dum ĉio ĉi okazis, Sancho vidis, ke li povus paroli al sia mastro sen la kontinua ĉeesto de la pastro kaj la barbiro, suspektindaj al li, do li proksimiĝis al la kaĝo kaj diris:

—Sinjoro, por faciligi mian konsciencon, mi devas diri la jenon pri via ensorĉo: la du personoj tie kun la vizaĝoj kovritaj estas la pastro kaj la barbiro de nia vilaĝo, kaj mi pensas, ke ili portas vin tiamaniere, ĉar ili sentas envion kontraŭ via moŝto, vidante, kiel vi antaŭis ilin en la plenumo de gloraj faroj. Surbaze de ĉi vero, oni devas pensi, ke vi estas, ne ensorĉita, sed en stato de stuporo kaj idioteco. Pruve de tio, mi faros al vi demandon, kaj se via respondo estos tia, kia mi pensas, vi povos tuŝi per la mano la trompon kaj kompreni, ke vi troviĝas sub nenia sorĉo, sed ke via cerbo lamas.

—Demandu laŭvole, filo Sancho —diris don Quijote—, kaj mi kompleze respondos sen ia rezervo. Rilate tion, ke nin akompanas, kiel vi asertas, niaj samlandanoj kaj konatoj la pastro kaj la barbiro, certe temas pri ŝajno, do absolute ne kredu, ke ili estas efektive kaj reale la diritaj personoj. Se ili havas tian ŝajnon, kredu kaj komprenu nur, ke miaj ensorĉantoj alprenis iliajn figurojn kaj aspektojn, same facile kiel ili povus alpreni ajnan figuron, por ke vi kredu kion vi ĝuste kredas, kaj por ke vi enpaŝu en tian labirinton de konjektoj, ke vi ne trovus la eliron, eĉ se vi disponus la ŝnuron de Teseo.[197] Certe, ili tiel agis, ankaŭ por ŝanceli mian racion, ke mi ne divenu la kaŭzon de ĉi misfortuno. Nu, se unuflanke vi diras, ke nin akompanas la barbiro kaj la pastro de nia vilaĝo, kaj duaflanke mi vidas min enkaĝigita, kaj scias, ke nur superhomaj fortoj kapablus meti min en kaĝon, kion vi volas ke mi diru aŭ pensu, se ne tion, ke ĉi maniero min ensorĉi estas la plej stranga el ĉiuj legeblaj en la historioj de la vagantaj kavaliroj kaj ties ensorĉoj? Tiel do, ne perdu la trankvilon kaj la pacon de via spirito, ĉar, kredu, vi vidas nur ŝajnojn, kaj ili estas tiel same la pastro kaj la barbiro, kiel mi turko. Nun, rilate al tio, ke vi deziras demandi min, jam komencu: mi respondos, se necese, ĝis morgaŭ.

—Min helpu la Sankta Virgulino! —diris Sancho, levante la voĉon—. Ĉu eblas, ke via moŝto havas tiel duran kapon kaj tiel stupan cerbon, ke vi ne komprenas, ke mi diras la puran veron, kaj ke via enkaĝigo kaj via misfortuno ŝuldiĝas pli al malico ol al magio? Nu, malgraŭ ĉio, mi absolute pruvos, ke vi ne estas ensorĉita; alie, Dio elprenu vin el ĉi tempesto, kaj vi vidu vin inter la brakoj de Dulcinea en la plej neatendita momento!

—Jam finu vian ekzorcadon —diris don Quijote— kaj demandu laŭ via plaĉo. Kiel dirite, mi respondos senrezerve.

—Tion mi deziras. Mi volas, ke vi diru la tutan veron, sen aldoni aŭ depreni ion, kiel decas al la personoj, kiuj, kiel via moŝto, havas la profesion de la armoj sub la titolo de vagantaj kavaliroj.

—Mi ripetas, ke mi mensogos pri nenio —respondis don Quijote—. Kaj komencu demandi, ĉar vere mi jam lacas de viaj ĵuroj, avertoj kaj ĉirkaŭparoloj.

—Nu, mi estas tute certa pri la bono kaj sincero de mia mastro… Tial, kun la ŝuldata respekto, mi faros al vi la demandon koncernan al ĉi kazo. De la momento, kiam oni metis vin en la kaĝon, kaj sub ensorĉo laŭ via opinio, ĉu vi sentis la bezonon fari grandan aŭ etan akvon, kiel oni kutime diras?

—Mi ne komprenas tion pri fari akvon, Sancho. Se vi volas, ke mi precize respondu, esprimu vin pli klare —respondis don Quijote.

—Ĉu eblas, ke via moŝto ne konas la signifon de fari akvon? Nu, en la lernejo, tio estas la unua leciono de la infanetoj. Bone, mi volas diri, ĉu vi sentis la bezonon fari kion ne eblas ne fari?

—Mi komprenas vin, Sancho, fine! Jes, mi sentis ĝin plurfoje; kaj eĉ en ĉi momento; eltiru min el ĉi situacio, ĉar ne ĉio estas pura ĉe mi.

Ĉapitro 49

Pri la saĝa konversacio inter Sancho Panza kaj ties mastro don Quijote

вернуться

[197]

Ironie: la fadeno de Teseo.