Выбрать главу

Nu, la tuta grupo ege ĝuadis la spektaklon, escepte de la du batatoj sin reciproke draŝantaj, kaj tiam aŭdiĝis trumpeta sono tiel morna, ke ĉies vizaĝoj turniĝis al la loko, de kie la sono ŝajnis veni. Sed plej ekscitita montriĝis don Quijote; ankoraŭ sub la kapristo tute malgraŭ sia volo, kaj pli ol sufiĉe pistita, li diris:

—Frato demono (ĉar sendube demono vi estas, tial, ke via kuraĝo kaj forto kapablis submeti la miajn), mi petas vin, ke ni faru paŭzon en nia batalo, ne pli ol unuhoran, ĉar la trista sono trumpeta trafanta al ni la orelon ŝajnas voki min al nova aventuro.

La kapristo, jam laca doni kaj ricevi batojn, lasis lin libera; don Quijote stariĝis, same turnis la kapon al la loko, de kie la sono venis, kaj ĝuste tiam vidiĝis, ke multaj homoj en blankaj roboj, laŭ la kutimo de la flagelantoj, descendas sur deklivo de monteto. Okazis, ke tiujare la nuboj rifuzadis sian humidon al la tero, kaj ĉie en la distrikto oni procesiis, publike kunpreĝis kaj pentofaris, por ke Dio montru sian mizerikordon sendante pluvon; kaj ĉi-cele la homoj de proksima vilaĝo aliris nun procesie al ermitejo staranta en la valeto. Don Quijote rimarkis la strangajn robojn de la flagelantoj, kaj, forgesante ke li jam antaŭe vidis ofte similajn aferojn, li imagis, ke antaŭ li prezentiĝas ia aventuro, kaj ke li sola, kiel vaganta kavaliro, devas ĝin entrepreni. Ĉi iluzio konfirmiĝis en li, kiam li vidis, ke la flagelantoj portas statuon en funebraj vualoj, kaj li pensis, ke tio estas granda damo perforte kondukata de kovardaj kaj perversaj friponoj. Nu, kiam ĉi ideo fiksiĝis en lia menso, li kuris al Rocinante proksime paŝtiĝanta, prenis la bridon kaj la ŝildon, kiuj pendis de la sel-arko, rapide metis la mordaĵon al la ĉevalo, kaj, petante sian glavon al Sancho, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako kaj diris laŭte:

—Nun, kuraĝa kompanio, vi vidos, kiel gravas la ekzisto, en la mondo, de membroj de la ordeno de la vaganta kavalirismo. Nun vi komprenos, kiel estimindas la vagantaj kavaliroj, kiam vi vidos min liberigi ĉi bonan damon submetitan al kaptiteco.

Tion dirante, li premis la krurojn kontraŭ Rocinante, ĉar li ne portis spronojn, kaj en rapida troto —ĉar en ĉi vera historio, oni legas, ke en nenia okazo Rocinante galopis— li ĵetis sin kontraŭ la flagelantoj, malgraŭ ke la pastro, la kanoniko kaj la barbiro provis lin deteni; sed ili ne sukcesis, kaj ankaŭ ne Sancho, kiu laŭte kriis al li:

—Kien vi iras, sinjoro don Quijote? Kia demono sidanta en via brusto vin incitas ataki nian katolikan religion? Ve al mi!, atentu, ke tie iras procesio de flagelantoj, kaj ke la sinjorino sur la brankardo estas la tre benata figuro de la senmakula Virgino Maria. Zorgu, sinjoro, kion vi faras. Ĉi-foje vi vere perdis la kapon.

Sancho klopodis vane, ĉar lia mastro, absolute decidita impeti kontraŭ la figuroj en blanko kaj liberigi la funebre vestitan sinjorinon, aŭdis nenion, kaj, se li aŭdus, li ne irus returne, eĉ ordonate de la reĝo. Li atingis do la procesion, bridis la ĉevalon, kiu jam komencis deziri iom da ripozo, kaj diris kun raŭka kaj agitata voĉo:

—Vi, certe ne bonaj, ĉar vi kovras al vi la vizaĝon, atentu kaj aŭskultu kion mi volas diri.

La portantoj de la figuro haltis la unuaj: kaj unu el la kvar klerikoj, kiuj ĉantis la litaniojn, observante la strangan aspekton de don Quijote, la skeletecon de Rocinante kaj aliajn groteskajn detalojn ĉe nia kavaliro, respondis:

—Sinjoro frato, se vi volas ion diri, tuj ĝin diru, ĉar ĉi fratoj ĉi tie skurĝas al si la karnon ĝissange, kaj ne licas, ke ni haltu aŭskulti ion ajn, se ĝin oni ne povas diri per du vortoj.

—Mi ĝin diros per unu —respondis don Quijote—. Jen: tuj lasu libera ĉi belan sinjorinon, kies larmoj kaj afliktita mieno klare montras, ke vi portas ŝin kontraŭ ŝia volo, kaj ke vi faris al ŝi ian aĉan malicaĵon. Mi, veninta en la mondon por ripari tiajn ofendojn, ne permesos ke vi antaŭeniru eĉ unu solan paŝon, se vi ne donas al ŝi la liberon, kiun ŝi deziras kaj meritas.

Ĉe ĉi vortoj, liaj aŭskultantoj komprenis, ke don Quijote devas esti freneza, kaj komencis tre volonte ridi; ilia rido efikis sur la koleron de don Quijote, kiel fajro sur pulvon, ĉar la hidalgo, sen diri eĉ unu plian vorton, elingis la glavon kaj sin ĵetis kontraŭ la brankardon. Unu el ĝiaj portantoj lasis la ŝarĝon al siaj kompanoj kaj iris renkonte al don Quijote, svingante unu el la forkaj stangoj uzataj por subteni la brankardon dum la ripoz-haltoj; kaj kvankam don Quijote donis tiel fortegan hakon kontraŭ la stangon, ke ĝi rompiĝis en du partojn, la atakato, per la stumpo, kiun li retenis en la mano, ellasis tielan baton sur la ŝultron de la glava brako de nia hidalgo, ke la ŝildo ne povis ŝirmi lin kontraŭ la atako de la plebano, kaj la povra don Quijote falis teren en tre mava stato. Sancho Panza, kiu, anhelante, jam preskaŭ kur-atingis lin, vidis lin fali, kaj kriis al lia agresanto ne ellasi alian baton, ĉar lia mastro estas kompatinda ensorĉito, kiu neniam malicis al ajna persono en sia tuta vivo. Sed ne la krioj de Sancho detenis la kampulon, sed la fakto, ke don Quijote kuŝis kvazaŭ morta, sen moveti manon aŭ piedon; kredante do, ke li mortigis lin, li haste suprenfaldis sian robon ĝis la zono kaj komencis kuri sur la kampoj kun la rapido de cervo.

Ĉe tio la eskortantoj de la hidalgo alvenis al la loko, kie li kuŝis; sed la procesiuloj, vidante ilin alkuri, kaj inter ili la taĉmentanojn kun ties arbalestoj, antaŭtimis ian agreson, do haste grupiĝis ĉirkaŭ la figuro, dekapuĉis siajn vizaĝojn, kaj la flagelantoj kun la skurĝoj kaj la klerikoj kun la kandelingoj, pretis defendi sin, kaj eĉ ataki, se eble, la alkurantojn. Sed la sorto aranĝis ĉion pli bone ol oni pensus, ĉar okazis, ke Sancho ĵetis sin sur la korpon de sia mastro, kaj, kredante lin morta, elpuŝis super li la plej plororiĉan kaj ridindan lamentadon de la mondo; krome, unu kleriko de la procesio kaj la pastro rekonis unu la alian, kaj ĉi rekono kvietigis la reciprokan timon de ambaŭ partioj; per kelkaj vortoj, la pastro informis al sia konato pri don Quijote, kaj poste ili iris vidi kun la tuta bando de flagelantoj, ĉu la povra kavaliro mortis. Tiam ili aŭdis, ke Sancho Panza diras kun larmoplenaj okuloj:

—Ho, floro de la kavalirismo, unu sola bato de stango metis finon al via bone uzata vivo! Ho, honoro de via raso, honoro kaj gloro de La Mancha, kaj eĉ de la tuta mondo, kiu kaŭze de via foresto pleniĝos nun per misfarantoj, konvinkitaj ke iliaj krimoj restos senpunaj. Ho vi, plej donacema ol ĉiuj Aleksandroj, ĉar, kvankam mi servis vin nur ok monatojn, vi donis al mi la plej bonan el la insuloj ĉirkaŭataj kaj ringataj de la maro![199] Ho vi, humila al la orgojlaj, kaj orgojla al la humilaj,[200] atakanto de danĝeroj, suferanto de ofendoj, enamiĝinto sen kaŭzo, imitanto de la bonaj, skurĝo de la malicaj, spitanto de la perversaj, kaj fine vaganta kavaliro, t.e. la pleja bono imagebla!

Ĉe la krioj kaj ĝemoj de Sancho, don Quijote rekonsciiĝis, kaj liaj unuaj vortoj estis:

вернуться

[199]

Fakte, de kiam Sancho iĝis ŝildisto de don Quijote, pasis malpli ol monato.

вернуться

[200]

Sancho inversigas kion li celas diri, kaŭzante komikan efikon.