Выбрать главу

—Skribi alie —diris don Quijote— egalus skribi, ne verojn, sed mensogojn. Kaj la historiisto helpanta sin per mensogoj devus suferi, kiel la monfalsistoj, la punon bruli en fajro. Mi vere ne komprenas, kio movis la aŭtoron enmeti novelojn kaj rakontojn senrilatajn al la historio, malgraŭ tio, ke li havis ankoraŭ tiom da temoj pri mia persono indaj sidi en la libro. Sendube li tenis sin al la proverbo: «Ĉu de pajlo, ĉu de fojno, la ventro plenu».[232] Vere, se li limiĝus nur al miaj pensoj, al miaj suspiroj, al miaj larmoj, al miaj honestaj deziroj kaj al miaj entreprenoj, li verkintus volumon pli dikan ol ĉio skribita de El Tostado,[233] aŭ almenaŭ tiel dikan. Fakte, sinjoro bakalaŭro, mi komprenas, ke, por komponi historion aŭ libron de ajna speco, necesas granda talento kaj matura juĝokapablo. Verki sprite kaj humure postulas genion; la plej saĝa rolo en komedio estas la rolo de stultulo, ĉar, por ŝajnigi sin idiota, oni devas ne esti tia. Rilate al la historiaj verkoj, ili havas ian sakralan karakteron, se konsideri, ke ili devas diri la veron, kaj, kie troviĝas la vero, tie troviĝas Dio. Malgraŭ ĉio ĉi, ekzistas personoj, kiuj skribas kaj eldonas libron facile kaj senĝene kvazaŭ ili farus benjetojn.

—Nenia libro tiel mavas, ke ĝi ne havas ion bonan —diris la bakalaŭro.

—Sendube —respondis don Quijote—. Sed ofte, aŭtoroj atingas ĝustan famon per siaj verkoj, sed ĝin perdas, aŭ almenaŭ ĝin kompromitas, eldoninte ilin.

—Tio okazas —diris Sansón— ĉar oni povas ekzameni laŭplaĉe presitan verkon kaj sekve, troveblas pli facile ĝiaj eraroj: kaj ju pli famas aŭtoro, des pli oni funde esploras lian verkon. Renomaj genioj, grandaj poetoj kaj gloraj historiistoj ĉiam, aŭ preskaŭ ĉiam, provokas la envion de personoj, kies plezuro kaj speciala distro konsistas en tio, juĝi la librojn de aliaj, kvankam ili mem nenion propran kreas por la publiko.

—Ne strange —respondis don Quijote—. Multegaj teologoj ne taŭgas por paroli de kirka katedro, sed ege lertas por eltrovi la mankojn kaj ekscesojn de la predikistoj.

—Vi pravas, sinjoro don Quijote —diris Carrasco—. Sed mi tre ĝojus, se tiaj kritikantoj montriĝus pli grandanimaj kaj malpli rigoraj kaj ignorus la makuletojn de suno, kontraŭ kies granda brilo ili murmuras. Ĉar, kvankam aliquando bonus dormitat Homerus,[234] ili pensu, kiel longe li tenis sin vekita por doni al ni la lumon de sia verko kun kiel eble plej malmulte da ombroj. Kaj povus okazi, ke la ŝajnaj makuloj efektive estas belgrajnoj, kiaj kelkfoje pliigas la ĉarmon de vizaĝo; tial mi pensas, ke la aŭtoroj elmetas sin al ega risko, kiam ili publikigas ion, ĉar tute neeblas verki libron kapablan doni kontenton al ĉiuj legantoj.

—La libro pri mi sendube plaĉas al malmultaj —diris don Quijote.

—Tute kontraŭe: same kiel stultorum infinitus est numerus,[235] ankaŭ la nombro de la ŝatantoj de via historio estas nekalkulebla; tamen, kelkaj riproĉis al la aŭtoro ties mankon de memoro, ĉar li forgesis diri, kiu ŝtelis de Sancho la azenon. En la libro oni ne deklaras tian fakton, kaj la leganto komprenas nur, ke la ŝtelo okazis; tamen iom poste aperas Sancho sur la sama azeno, kvankam oni ne diras, ke oni ĝin retrovis. Oni riproĉas ankaŭ, ke la aŭtoro forgesis diri kion faris Sancho kun la cent eskudoj, kiujn li prenis el la valizo de Sierra Morena, ĉar oni ne plu mencias ilin; kaj multaj deziras scii, kion li faris kun ili, aŭ kiel li ilin elspezis.

—Nun, sinjoro Sansón —respondis Sancho—, mi ne fartas sufiĉe bone por fari raporton aŭ rakonton; mi eksentas tian doloron en la stomako, ke se mi ne kvietigos ĝin per du glutoj da olda vino, mi vidiĝos kiel la dorno de Sankta Lucía.[236] Hejme mi havas la vinon; la edzino min atendas; kiam mi finos manĝi, mi revenos kaj respondos al via moŝto, kaj al ajnaj kromaj personoj, ĉian demandon rilate la perdon de la azeno kaj la elspezon de la cent eskudoj.

Kaj sen atendi respondon kaj sen diri alian vorton li foriris hejmen. Don Quijote petis la bakalaŭron sidiĝi kun li ĉe la manĝotablo, la bakalaŭro akceptis la inviton, oni aldonis du pliajn kolombidojn al la ordinaraj pladoj, oni traktis dum la manĝo pri kavaliraĵoj, Sansón agordiĝis al la humoro de don Quijote, finiĝis la bankedo, siestis la du viroj, revenis Sancho, kaj oni rekomencis la pasintan konversacion.

Ĉapitro 4

Kie Sancho Panza respondas la demandojn de la bakalaŭro Sansón Carrasco, dispelante ties dubojn, kun aliaj aferoj indaj esti konataj kaj rakontataj

Revenis Sancho al la domo de don Quijote kaj rekomencis tiel la antaŭan konversacion:

—Sinjoro Sansón diris, ke oni deziras scii, kiu ŝtelis mian azenon, kaj kiel kaj kiam okazis la ŝtelo. Mi respondas, dirante, ke en la sama nokto, kiam, forkurante de la Santa Hermandad, ni alvenis al Sierra Morena post la senfortuna aventuro de la galeruloj kaj la renkontiĝo kun la kadavro portata al Segovia, mia sinjoro kaj mi penetris en densejon, kie li apogate al la lanco, kaj mi sur la azeno, dormis, tute lacaj kaj pistitaj kaŭze de la pasintaj bataloj, kvazaŭ ni kuŝus sur kvar matracoj el plumoj. De mia flanko, mi dormis tiel profunde, ke la ŝtelisto, kiu ajn li estis, povis trankvile proksimiĝi, fiksi kvar stangojn sub la kvar anguloj de la ŝarĝo-selo, tiamaniere, ke li sukcesis elpreni de sub mi la azenon, kaj, sen ke mi sentus ion, li lasis min sidanta rajde sur nur la selo.

—Temas pri io facila kaj cetere ne nova —diris don Quijote—. La samo okazis al Sacripante ĉe la sieĝo de Albraca: la fama ŝtelisto Brunelo, uzante la saman sistemon, elprenis el inter liaj kruroj lian ĉevalon.

—Venis la matenruĝo —daŭrigis Sancho— kaj apenaŭ mi faris moveton, la stangoj ŝanceliĝis kaj falis, kaj mi forte frapiĝis kontraŭ la tero. Mi serĉis per la rigardo la azenon, sed ĝin ne trovis; miaj okuloj komencis larmi, kaj mi tiel veadis, ke, se la aŭtoro de nia historio ne notis tion, li certu, ke li skribis nenion valoran. Post mi ne scias kiom da tagoj, vojaĝante kun la sinjorino princino Micomicona, mi rekonis mian azenon kaj vidis rajdi sur ĝi la grandegan friponon kaj mensogan Ginés de Pasamonte en cigana kostumo, la saman ulon, kiun mia mastro kaj mi liberigis el liaj ĉenoj.

—Ne tie kuŝas la eraro —respondis Sansón— sed en la fakto, ke laŭ la aŭtoro, Sancho rajdis la azenon antaŭ ol li retrovis ĝin.

—Al tio mi ne scias kion respondi —diris Sancho—. Eble la historiisto trompiĝis, aŭ eble temas pri eraro de la presisto.

—Sendube io tia okazis —diris Sansón—. Sed kio fariĝis el la cent eskudoj?

—Ili malfariĝis —respondis Sancho—. Mi ilin elspezis por mi mem, mia edzino kaj miaj filoj, kaj, kaŭze de la eskudoj, mia edzino toleris kun pacienco mian vagadon sur vojoj kaj padoj je la servo de mia sinjoro don Quijote; ĉar, se post tiom da tempo mi revenus hejmen sen mono kaj sen la azeno, nigra sorto atendus min. Se oni deziras scii de mi ion plian, nu, mi pretas respondi eĉ al la reĝo mem en persono, kvankam estas nenies koncerno, ĉu mi prenis kaj elspezis, aŭ ĉu mi nek prenis nek elspezis: se oni pagus per mono la batojn de mi ricevitajn en ĉi vagadoj, kaj ĉiun baton taksus po kvar maravedoj, ne sufiĉus cent eskudoj pliaj por pagi la duonon de la batoj; la homoj lasu sian konsciencon paroli kaj ne juĝu la blankon nigra, aŭ la nigron blanka; ĉiu estas kia Dio lin faris, kaj multokaze eĉ pli mava.

вернуться

[232]

Proverbo: deziri nur fini aŭ kompletigi ion, ne atentante la metodon nek la kvaliton.

вернуться

[233]

Alnomo de Alonso de Madrigal (mortis en 1450), aŭtoro de multegaj libroj en la latina kaj hispana.

вернуться

[234]

Latinaĵo: «eĉ la bona Homero kelkfoje dormetas».

вернуться

[235]

Latinaĵo: «la nombro de la stultuloj estas senfina».

вернуться

[236]

Proverba esprimo. Se Sancho ne riparus sian stomakon, li ne povus manĝi kaj fariĝus senkarna kiel dorno.