La barbiro aprobis ĉion ĉi kaj rigardis bonaj kaj ĝustaj tiajn opiniojn. Li tute certis, ke la pastro estas tiel bona kristano kaj amiko de la vero, ke nenial li kapablus diri mensogon. La barbiro apertis alian libron, vidis, ke temas pri Palmerín de Oliva, kaj ke apud ĝi sidas la titolita Palmerín de Anglujo. Observinte ilin, diris la licenciulo:
—La olivon oni pistu kaj bruligu, kaj eĉ ne ties cindro restu, sed la palmon de Anglujo oni gardu kaj konservu kiel unikaĵon, kaj oni faru por ĝi skatolon, kian trovis Aleksandro inter la trezoroj postlasitaj de Dario, kaj destinis enteni la verkojn de Homero. Palmerín de Anglujo respektindas pro du motivoj: unue, ĝi tre bonas per si mem; due ĝin verkis, laŭ la famo, iu sprita reĝo de Portugalujo. La aventuroj en la kastelo de Miraguarda estas bonegaj kaj lerte elpensitaj; la dialogoj, ĝentilaj kaj klaraj, spegulas dece kaj vere la karakteron de ĉiu parolanto. Do mi diras, majstro Nicolás, ke, se vi ne havas kontraŭan opinion, ĉi libro kaj Amadís de Gaŭlio saviĝu de la fajro; kaj la ceteraj, sen pliaj esploroj, pereu.
—Ne, amiko mia —respondis la barbiro—, ĉar jen mi havas ĉi tie la faman Don Belianís.
—Li —diris la pastro— kaj ankaŭ la dua, tria kaj kvara partoj de la libro bezonas iom da rabarbo por evakui el si sian troan galon. Same necesas, ke oni elprenu la parton pri la kastelo de la Famo kaj aliajn pli gravajn impertinentojn. Do ni allasos al ili sufiĉan tempon, ke ili sin korektu, kaj se efektive ili montros ian pliboniĝon, ni traktos ilin aŭ juste aŭ mizerikorde; dume tenu ilin en via hejmo, sed zorgu, ke aliaj homoj ne legu ilin.
—Tre volonte —respondis la barbiro.
La pastro ne volis plu laciĝi legante la titolojn, do ordonis la mastrumantinon preni la librojn grandajn kaj ĵeti ilin ĉiujn al la kralo. La ordono trafis ne surdan orelon, sed virinon, kiu deziregis bruligi la librojn, eĉ pli ol akiri al si plej grandan kaj fajnan ŝtofon, do prenante ok volumojn per unu fojo, ŝi ilin ĵetis tra la fenestro. Ĉar ŝi ĉirkaŭprenis tiel multajn samtempe, unu elfalis ĉe la piedojn de la barbiro, li volis scii ĝian titolon kaj legis: Historio de la fama kavaliro Tirante el Blanco.
—Dio laŭdatu! —laŭte ekkriis la pastro—. Tirante el Blanco ĉi tie! Donu ĝin al mi, amiko, ĉar mi konsideras, ke mi trovis trezoron da plezuro kaj minon da distro. Tie troveblas Kirieleisón de Montalbán, kuraĝa kavaliro; lia frato Tomás de Montalbán; la kavaliro Fonseca; la batalo de la kuraĝa Tirante kontraŭ la hundo; la spritaĵoj de la pucelo Placerdemivida; la amoj kaj mensogoj de la vidvino Reposada; ŝia moŝto la imperiestrino, kiu enamiĝis al sia ŝildisto Hipólito… Vere, amiko, en ĉi libro, laŭstile la plej bona en la mondo, la kavaliroj manĝas, dormas, forpasas en la lito kaj testamentas ĉe la horo de la morto. Krome okazas en ĝi multo alia, kiu mankas en la ceteraj libroj kavaliraj. Tamen ĝia aŭtoro meritas vivodaŭran punon je galeroj, ĉar li ne helpis sin per la stultaĵoj propraj al tiaj libroj.[54] Prenu ĝin hejmen, legu ĝin kaj vi vidos, ke mi diras al vi la veron.
—Kun plezuro —respondis la barbiro—, sed kion ni faros el la ĉi restantaj libretoj?
—Ili certe estas ne kavaliraj, sed poeziaj —diris la pastro.
Li apertis unu, vidis ĝian titolon La Diana, de Jorge de Montemayor, supozis, ke la ceteraj estas de la sama speco, kaj diris:
—Ili ne meritas bruli, kiel la aliaj, ĉar ili nek faras nek faros tiom da damaĝo kiom la kavaliraj libroj. Temas pri verkoj sane distraj, kaj de ili oni ricevas nenian damaĝon.
—Ve, mia sinjoro! —diris la nevino—. Via moŝto devus ordoni bruligi ankaŭ ilin, ĉar, se mia sinjoro onklo resaniĝos de la kavalirisma malsano, ekzistas la danĝero, ke, se li legos la poemojn, li kapricos tiam fariĝi paŝtisto kaj vagadi tra arbaroj kaj herbejoj kantante kaj ŝalmante, aŭ, eĉ pli mave, fariĝi poeto, kio laŭdire estas afekcio senrimeda kaj kontaĝa.
—Ĉi pucelo pravas —diris la pastro— kaj konvenas apartigi de la vojo de nia amiko eventualan ŝtonon de falpuŝiĝo. Kaj ĉar ni komencis per La Diana de Montemayor, ŝajnas al mi, ke ĝi ne devas bruli, kaj ke prefere oni elprenu el ĝi ĉion pri la sorĉistino Felicia kaj la magia akvo, preskaŭ ĉiujn versojn maĵorajn,[55] tiel, ke nur restu al ĝi la prozo kaj la honoro esti la unua inter la libroj de ĝia speco.
Ĉi sekvanta —diris la barbiro— estas La Diana nomata dua, verkita de El Salmantino, kaj jen ankoraŭ alia kun la sama titolo, kiun verkis Gil Polo.
—La Diana de El Salmantino —respondis la pastro— akompanu en la kralo la kreskantan nombron da kondamnitoj, kaj tiun de Gil Polo oni konservu, kvazaŭ Apolono mem estus ĝin verkinta. Kaj ni rapidu, amiko, ĉar jam estas iom tarde.
—Ĉi volumo —diris la barbiro— havas la titolon La dek libroj pri la fortuno de amo, kaj ĝin verkis Antonio de Lofraso, poeto sarda.
—Mi firme asertas, je miaj ordinoj —diris la pastro—, ke, de kiam Apolono estas Apolono, la muzoj, muzoj, kaj la poetoj, poetoj, ne ekzistas libro tiel humura kaj sensenca. En sia speco ĝi rangas kiel plej bona kaj unika en la mondo, kaj, kiu ne legis ĝin, devas kalkuli, ke li ne legis ankoraŭ ion vere ĉarman. Donu ĝin al mi, amiko, ĉar mi pli aprezas ĝin, ol se oni donacus al mi sutanon el Florenca serĝo.
Kun grandega kontento la pastro metis aparte la libron, kaj la barbiro daŭrigis:
—Nun jen La paŝtisto de Iberia, Nimfoj de Henares kaj Sintrompoj de la ĵaluzo.
—Sufiĉe —diris la pastro—. Ili iru al la sekulara brako de la mastrumantino. Kaj ne demandu al mi la kialon, aŭ ni neniam finos ĉi taskon.
—Nun venas La paŝtisto de Filida.
—Temas ne pri paŝtisto, sed pri tre saĝa kortegano. Gardu ĝin kiel juvelon —diris la pastro.
—Ĉi granda estas Trezoro de diversaj poemoj.
—Ili, ĉar tro multaj, ne tre plaĉas. Necesas elsarki el ĝi kelke da abomenindaĵoj kuŝantaj inter ĝiaj perloj. Gardu ĝin, ĉar ties aŭtoro estas amiko mia, kaj per tio ni montru nian respekton al aliaj pli inspiritaj kaj heroaj verkoj venintaj de lia plumo.
—Jen Kanzonaro, de López Maldonado —diris la barbiro.
—Ankaŭ ĝia aŭtoro estas granda amiko mia —respondis la pastro—. Li ravas per siaj versoj, kaj, kiam li ilin kantas, lia voĉo tiel dolĉas, ke ĝi ensorĉas. Liaj eklogoj iom tro longas, sed oni scias, ke da bono neniam estas multe. Gardu ĝin kun la aliaj elektitaj libroj. Sed kio sidas tie apude?
—La Galatea, de Miguel de Cervantes —diris la barbiro.
—Jam de multaj jaroj tiu Cervantes estas granda amiko mia, kaj mi scias, ke li havas pli da sperto kun la misfortuno ol kun la versoj. Lia libro posedas iom da bona inventemo, faras promesan komencon, sed finas nenion. Necesas atendi la duan parton, kiun li anoncas. Se li sin korektos, eble li trovos la plenan mizerikordon, kiun oni rifuzas nun al li. Dume gardu ĝin kiel kaptiton ĉe vi.
—Volonte, amiko —respondis la barbiro—. Kaj jen tri kune: La Araucana, de don Alonso de Ercilla; La Austriada, de Juan Rufo, juĝisto en Córdoba, kaj El Monserrate, de Cristóbal de Virués, poeto valencia.
[54]
La pastro parolas ironie, kvazaŭ li estus fervora leganto de fantastaj kavaliraĵoj kaj, kiel tia, li ĉagreniĝus pro la manko, en