—Ankaŭ mi opinias same —respondis Sancho—, kaj pensas, ke en la historio aŭ legendo, kiun, laŭ siaj diroj, Carrasco legis pri ni, sendube oni alkraĉas kaj trenas sur la koto nian reputacion, kvankam mi ĵuras, kiel honesta homo, ke mi neniam parolis malbonon kontraŭ ajna sorĉisto, nek posedas sufiĉan havon por veki ies envion. Verdire, mi estas iom maliceta kaj iel inklinas friponi: sed ĉion ĉi kovras kaj kaŝas la granda mantelo de mia simpleco ĉiam natura kaj neniaokaze artifika. Krome, la historiistoj devus min indulgi kaj trakti min bone en siaj verkoj, eĉ se nur pro tio, ke mi ĉiam vere kaj firme kredas je Dio kaj je la doktrino de la Sankta Eklezio Katolika, kaj sentas ĝismortan abomenon kontraŭ la judoj. Tamen, oni diru pri mi laŭplaĉe: mi naskiĝis nuda, kaj nuda mi estas, do nek perdas nek gajnas; ĉies opinioj gravas al mi tiel malmulte kiel figo, se mi aperas en libroj irantaj tra la mondo de mano en manon.
—Tio, Sancho —respondis don Quijote— igas min memori pri io okazinta al fama poeto ĉi-tempa; li verkis mordan satiron kontraŭ ĉiuj damoj libermoraj, sed ne inkluzivigis la nomon de damo, ĉar li ne certis, ĉu ankaŭ ŝi meretricis; rimarkinte, ke ŝi ne aperas en la listo, ŝi plendis al la aŭtoro, demandante kion li vidis ĉe ŝi, ke li ne enmetis ŝin en la liston de la aliaj, kaj petante, ke li plilongigu la satiron, ke ŝi havu lokon en ĝi: se ne, li endanĝerigus sian propran vivon. La poeto faris laŭ ŝia deziro, verkis pri ŝi malican priskribon, indan je la klaĉema lango de la duendoj, kaj ŝi kontentiĝis, vidante sin misfame fama. Ĉi-rilate menciindas ankaŭ la historio pri la paŝtisto, kiu forbruligis la faman templon de Diana, unu el la sep mirindaĵoj de la mondo, nur por ke lia nomo plu vivu en la futuraj tempoj; kaj, kvankam oni dekretis, ke oni ne menciu lin parole aŭ skribe, por ke lia ambicio ne plenumiĝu, tamen oni scias ankoraŭ, ke li nomiĝis Herostrato. Alian taŭgan ekzemplon montras la historio pri la granda imperiestro Karolo la 5ª kaj kavaliro en Romo: la imperiestro deziris viziti la faman templon La Rotondo, nomatan La Panteono en la antikvaj tempoj, kaj nun konatan sub la pli ĝusta nomo de Kirko de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝi estas la plej kompleta el la monumentoj konstruitaj kaj postlasitaj de la paganismo en Romo, kaj rivelas, pli ol la ceteraj, la amon de siaj fondintoj al la pompo kaj la grandiozo. Laŭforme ĝi similas al duona oranĝo impone granda, kaj ĝia interno tre klaras, kvankam la lumo penetras nur tra fenestro, aŭ pli ĝuste, tra ronda lanterno sur la supro. La imperiestro rigardadis la konstruon kaj, apud li, Roma kavaliro montris al li la belojn kaj rafinojn de tia ĉefverko arkitektura. Poste, kiam ili distanciĝis de la lanterno, la kavaliro diris al la imperiestro:
»—Mil fojojn, plej respektinda majesta moŝto, mi sentis la deziron ĉirkaŭpreni vin kaj ĵeti min de la lanterno, por lasi en la mondo memoron eternan de mia nomo.
»—Mi dankas vin, ke vi ne efektivigis tiel mavan ideon —respondis la imperiestro—, kaj de nun mi ne donos al vi novan okazon pruvi al mi vian lojalon; tiel do, mi ordonas vin neniam paroli al mi, aŭ aperi antaŭ mia vido.
»Kaj, parolinte tiel, la imperiestro konsentis al li grandan favoron. Mi volas diri, Sancho, ke tre fortas la deziro akiri famon. Kio, se ne, puŝis Horacion de sur la ponto en la profundon de Tibero? Kio bruligis la brakon kaj la manon de Mucio? Kio instigis Curcion ĵeti sin en la fajran abismon apertiĝintan meze de Romo? Kio, spite al ĉiaj omenoj kontraŭaj, igis Cezaron transiri Rubikonon? Kaj laŭ ekzemploj pli modernaj, kio sinkigis la ŝipojn kaj postlasis grupon da kuraĝaj hispanoj, komandataj de la eminenta Cortés, izolita sur la strandoj de la Nova Mondo? Ĉi faroj, kune kun aliaj same admirindaj, estis, estas kaj estos rezulto de la amo al la gloro, ĉar la homoj deziras gajni ĝin per heroaĵoj kiel premion kaj parton de sia eterneco. Tamen ni, kristanoj katolikaj kaj kavaliroj vagantaj, devas aspiri pli forte la gloron senmortan de la regionoj ĉielaj kaj eteraj, ol la vanton de la renomo akirita de ĉi nuna vivo efemera, kiu renomo, kiom ajn ĝi daŭros, finiĝos mem kun ĉi mondo destinita al pereo; tiel do, ho Sancho!, niaj agoj devas ne transpaŝi la limon markitan de la kristana religio, al kiu ni apartenas. Ni devas mortigi la orgojlon de la gigantoj per modero; la envion per grandanimeco kaj bonvolo; la koleron per sinrego kaj per trankvilo de la animo; la manĝavidon kaj la dormemon per sobro kaj daŭra vekiteco; la lascivon kaj la karnan apetiton per la fidelo ŝuldata al la damoj, mastrinoj de niaj koroj; kaj la pigron per vagado tra la tuta mondo, serĉante la okazojn kapablajn igi nin, kristanojn, famaj kavaliroj. Per tio, Sancho, oni devas akiri la grandan laŭdon propran al la bona famo.
—Mi bone komprenas kion via moŝto diris ĝis nun —respondis Sancho—. Tamen mi dezirus, ke via moŝto sorbu al mi dubon, kiu ĉi-momente venas al mi en la memoron.
—«Solvu» vi volis diri, Sancho —korektis don Quijote—. Parolu, kaj mi respondos laŭpove.
—Diru al mi, sinjoro —daŭrigis Sancho—. Kie troviĝas nuntempe la Julioj, aŭ Aŭgustoj, kaj la ceteraj famaj kavaliroj jam mortintaj, kies nomojn vi menciis?
—La paganoj, certe en la infero —respondis don Quijote—. La kristanoj, se ili kondutis kristane, aŭ en la purgatorio, aŭ en la paradizo.
—Tre bone —diris Sancho—. Sed mi volus scii nun, ĉu la tomboj, kie kuŝas la kadavroj de tiaj sinjoregoj, havas ĉe la antaŭo lampojn el arĝento, aŭ ĉu la muroj de iliaj kapeloj aperas garnitaj per lam-bastonoj, mortotukoj, hararoj, kruroj kaj okuloj el vakso. Kaj se ne, per tio?
—La tomboj de la paganoj estis plej ofte pompaj monumentoj: la cindron de Julio Cezaro oni lokis sur la supron de ŝtona piramido de kolosa grando, hodiaŭ nomata en Romo Nadlo de Sankta Petro;[245] la tombo de la imperiestro Hadriano konsistis el kastelo tiel granda kiel grava vilaĝo: ĝin oni nomis moles Adriani kaj nun kastelo de Sankta Anĝelo, en Romo; la reĝino Artemisa sepultis sian edzon Maŭsoleo en tombon tiel grandiozan, ke oni taksis ĝin unu el la sep mirindaĵoj de la mondo; sed eĉ ne unu el tiaj tomboj, nek la multaj aliaj konstruitaj de la paganoj estis garnitaj per mortotukoj aŭ per la ceteraj oferdonoj kaj signoj rivelantaj la ĉeeston de sepultita sanktulo.
—Mi alvenas al la punkto celita! —diris Sancho—. Nun bonvolu respondi: kio pli grandas, revivigi mortinton aŭ mortigi giganton?
—La respondo evidentas: pli grandas revivigi mortinton.
—Mi vin kaptis nun! —daŭrigis Sancho—. Tiel do, kiu redonas la vivon al mortinta, la vidon al blinda, la forton al malsana kaj la normalan iron al lama, kaj havas ĉe la antaŭo de sia tombo lampojn lumajn, dum liaj kapeloj plenas de piaj homoj adorantaj surgenue liajn relikvojn, ĝuos pli bonan famon en ĉi vivo kaj en la transa, ol la paganaj imperiestroj kaj la vagantaj kavaliroj de ajna epoko.
—Ankaŭ pri tio mi konsentas —respondis don Quijote.
—Nu, bone —aldonis Sancho—. La kadavroj kaj la relikvoj de la sanktuloj posedas ĉi famon, ĉi favoron, ĉi prerogativon, aŭ kiel ajn oni ĝin nomas, kaj kun la aprobo kaj la permeso de nia Sankta Patrino la Eklezio ili ricevas nombron da lampoj, kandeloj, mortotukoj, lam-bastonoj, pentraĵoj, hararoj, okuloj kaj kruroj, el kio rezultas pliiĝo de la popola devoteco kaj disvastiĝo de ilia kristana famo. La reĝoj mem portas surŝultre la kadavrojn de la sanktuloj aŭ ties relikvojn, kisas pecojn de iliaj ostoj, ornamas kaj riĉigas per ili siajn preĝoĉambrojn kaj siajn plej karajn altarojn.
[245]
Temas pri la obelisko 25,50 m longa, kiun, laŭ ordono de Kaligulo, oni transportis de Egiptujo kaj starigis en la Cirko de Nerono. En 1586 oni translokis la obeliskon, laŭ ordono de papo Siksto la 5ª, al la placo Sankta Petro. Ne tute veras la aserto de don Quijote pri la cindro de Julio Cezaro.