Выбрать главу

—Kian konkludon mi devas eltiri el viaj vortoj, Sancho? —demandis don Quijote.

—Mi volas diri —respondis la ŝildisto—, ke, se ni fariĝus sanktuloj, ni akirus pli rapide la bonan famon, kiun ni aspiras. Memoru via moŝto, ke hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ (temas pri tempo tiel proksima al ni, ke ni povas uzi tian dirmanieron) oni kanonizis aŭ beatuligis paron da senŝuaj monaĥetoj,[246] kaj jam la homoj konsideras grandan feliĉon tuŝi kaj kisi la feran ĉenon, per kiu ili zonis kaj torturis sian korpon, kaj kiun oni kultas pli ol la glavon de Rolando en la arsenalo de nia sinjoro la reĝo, kies vivon Dio gardu. Tiel do, kara mastro, esti humila monaĥo de ajna ordeno valoras pli ol vagadi kuraĝe kaj kavalire; du dekduoj da skurĝobatoj agrablas al Dio pli ol du mil lancopikoj kontraŭ gigantoj, monstroj kaj drakoj.

—Vi pravas —respondis don Quijote—, sed ni ĉiuj ne povas esti monaĥoj, kaj Dio kondukas siajn elektitojn sur diversaj kaj multaj vojoj al la ĉielo. La kavalirismo estas religio, kaj en la paradizo sidas kavaliroj sanktuloj.

—Jes —diris Sancho—, sed mi aŭdis, ke en la ĉielo la monaĥoj multas pli ol la vagantaj kavaliroj.

—Ĉar la nombro de la monaĥoj grandas pli ol la nombro de la kavaliroj.

—Multaj estas la vagantaj —respondis Sancho.

—Multaj. Sed nur kelkaj meritas la nomon de kavaliro.

Per ĉi konversacio kaj aliaj similaj ili pasigis la nokton kaj la sekvantan tagon, sen ke io menciinda okazus al ili, ĉe la granda ĉagreno de don Quijote. Fine, unu tagon poste, ĉe la falo de la nokto, ili distingis la grandan urbon El Toboso, ĉe kies apero ĝojis la spirito de don Quijote, kaj tristis Sancho, ĉar li nek konis la domon de Dulcinea, nek iam en sia vivo vidis ĝin, same kiel lia mastro. Tiel do, la unua, ĉar li deziris vidi ŝin, kaj la alia, ĉar li neniam ŝin vidis, sentis grandan agitiĝon en si, kaj Sancho ne kapablis imagi kion li devus fari, se lia mastro sendus lin al El Toboso.

Fine don Quijote decidis, ke ili enirus en la urbon jam en la profundo de la nokto, kaj, atendante ĉi momenton, ili restis inter kelkaj kverkoj proksime al El Toboso; kaj en la dirita horo ili eniris en la urbon, kie okazis al ili okazindaj oferoj.

Ĉapitro 9

Kie oni rakontas kion ĝi entenas

Proksimume ĉe la noktomezo don Quijote kaj Sancho eliris el la kverkaro kaj eniris en El Toboso. Profunda silento regis en la vilaĝo, ĉar ĝiaj enloĝantoj dormis kvazaŭ marmotoj, kiel oni kutime diras. La nokto iom helis, kvankam Sancho preferus ĝin tute senluma, por ke, dank’ al la tenebro, lia mensogo ne elmontriĝu. En la vilaĝo aŭdiĝis nur hundaj bojoj, surdigaj en la oreloj de don Quijote kaj alarmaj en la koro de Sancho. De tempo al tempo iais azeno, gruntis porkoj, miaŭis katoj, kaj iliaj diversaj blekoj ŝajnis pli laŭtaj en la silento de la nokto. La enamiĝinta kavaliro konsideris ĉion ĉi mava aŭguro, tamen li diris al Sancho:

—Sancho, mia filo, gvidu min al la palaco de Dulcinea: eble ni trovos ŝin ankoraŭ vekita.

—Al kia palaco mi devus gvidi, je Dio? —demandis Sancho—. Mi vidis ŝian altan moŝton nur en tre eta domo.

—Do, eble ŝi troviĝis tiam en aparta pavilono de sia alkazaro amuzante sin kun siaj ĉambristinoj, laŭ kutimo de moŝtaj damoj kaj princinoj.

—Sinjoro —diris Sancho—. Eĉ se via moŝto volas, spite al mi, ke la domo de sinjorino Dulcinea estu alkazaro, ĉu vi kredas, ke ĉi-hore ni trovus ŝian pordon aperta? Ĉu konvenus al ni voke frapadi, kaŭzante ĉies alarmon kaj konfuzon, ĝis ili aŭdus kaj apertus al ni? Ĉu eble ni estas amaĵistoj, kiuj iras al siaj konkubinoj kaj arogas al si la rajton frapi la pordon kaj eniri en la domon en ajna horo, eĉ en la plej tarda?

—Unue, ni iru de domo al domo, ĝis ni trovos la alkazaron —respondis don Quijote—, kaj poste mi diros al vi kion fari. Sed rigardu, Sancho: aŭ mi apenaŭ vidas, aŭ la vasta maso da ombro distingebla de ĉi tie estas la palaco de Dulcinea.

—Se tiel, via moŝto gvidu —petis Sancho—. Eble vi pravas, sed eĉ se mi vidus ĝin per miaj okuloj kaj ĝin tuŝus per miaj manoj, mi kredus ĝin palaco, tiel multe kiel mi kredas, ke la suno brilas ĉi-momente.

Don Quijote do gvidis, iris proksimume ducent paŝojn, alvenis al la ombra maso, vidis altan turon kaj komprenis, ke tie staras, ne alkazaro, sed la ĉefa kirko de la vilaĝo.

—La kirko nin frontas, Sancho —diris la hidalgo.

—Tion mi vidas —respondis la ŝildisto—, kaj Dio volu, ke ni ne renkontu ĉi tie nian tombon,[247] ĉar ne estas bona signo vagi ĉe tombejo ĉi-hore. Krome, se mi bone memoras, mi jam diris al via moŝto, ke la domo de la sinjorino devas stari en senelira strato.

—La diablo vin prenu, idioto! —diris don Quijote—. De kie vi kaptis la ideon, ke la alkazaroj kaj reĝaj palacoj staras en sak-stratoj?

—Ĉiu lando havas sian propran kutimon, sinjoro —respondis Sancho—. Eble oni kutimas ĉi tie, en El Toboso, konstrui en stratetoj la palacojn kaj la grandajn domojn; tiel do, mi petas vian moŝton, ke vi permesu min serĉi en ĉi stratoj kaj stratetoj: eble mi povus renkonti en ajna angulo vian damnindan alkazaron, kiun mi vidu manĝita de hundoj, se konsideri, kiom longa kaj teda irado ĝi kostas al ni.

—Parolu kun respekto pri la aferoj de mia sinjorino, Sancho —admonis don Quijote—. Regu inter ni la paco, kaj ni ne forĵetu la ŝnuron, perdinte la sitelon![248]

—Mi retenos min —respondis Sancho—. Sed, kiel mi povus pacience elteni, se via moŝto ne trovas ĝin, se konsideri ke vi certe vizitis ĝin milojn da fojoj?

—Vi frenezigos min, Sancho —diris don Quijote—. Aŭskultu, diablo: ĉu mi ne diris al vi milfoje, ke en mia tuta vivo mi neniam vidis la senegalan Dulcinea, nek transiris la sojlon de ŝia palaco, kaj ke mi amas ŝin el onidiroj, pro la famo de ŝia belo kaj saĝo?

—Nur nun mi aŭdas tion de vi por la unua fojo —respondis Sancho—. Kaj sciu, ke, se via moŝto ne vidis ŝin, ankaŭ al mi okazis la samo.

—Neeble —diris don Quijote—. Kiam vi revenis kun ŝia respondo al mia letero, kiun vi antaŭe alportis al ŝi, vi diris al mi, almenaŭ, ke vi vidis ŝin kribri tritikon.

—Ne tro fidu tion, sinjoro —respondis Sancho—, ĉar mi sciigas vin, ke ankaŭ la intervidiĝo kun ŝi kaj la respondo estis el onidiroj; vere mi konas sinjorinon Dulcinea tiel bone, kiel bone mi povus frapi per pugno la ĉielon.

—Sancho, Sancho —diris don Quijote—, estas momentoj por ŝerci, kaj momentoj, kiam la ŝercoj tute ne konvenas, nek ŝajnas oportunaj. Se mi diras, ke mi nek vidis la sinjorinon de mia koro, nek parolis kun ŝi, tio ne signifas, ke vi devas diri la samon, se konsideri, ke okazis kontraŭe, kiel vi bone scias.

Tiel parolante ili vidis alproksimiĝi viron kun paro da muloj, kaj pro la bruo de lia plugilo, kiu treniĝis sur la tero, ili ĝuste pensis, ke li estas kampulo ellitiĝinta antaŭ la matenruĝo por iri plugi. La kampulo kantis dumire la romancon, kies teksto komenciĝas jene:

Kiel oni vin tradraŝis, francoj, apud Roncesvalles!

—Oni min pendumu, Sancho —diris don Quijote, aŭdinte la kanton—, se io bona okazos al ni ĉi-nokte. Ĉu vi ne aŭskultas la kanton de tiu kampulo?

—Jes, mi aŭskultas —respondis Sancho—. Sed kion komunan havas la batalo de Roncesvalles kun nia serĉado? Eĉ se li kantus la romancon de Calaínos,[249] estus tute same rilate al la bona aŭ mava fino de nia afero.

вернуться

[246]

Eble Sankta Diego de Alcalá, mortinta en 1463 kaj kanonizita en 1588, kaj Sankta Petro de Alcántara, mortinta en 1562.

вернуться

[247]

La tombejoj ordinare situis apud la kirkoj.

вернуться

[248]

Proverba esprimo: ne ĉion fiaskigi aŭ detrui, se io antaŭe perdiĝis aŭ suferis difekton.

вернуться

[249]

Per tio oni aludis la argumentojn tedajn aŭ neoportunajn. Laŭ la romanco, la maŭro Calaínos devus forhaki la kapon al tri Paruloj de Francio.