Выбрать главу

Ĉe tio la kampulo alvenis al ili, kaj don Quijote demandis al li:

—Ĉu vi povus diri al ni, mia bona amiko, kies vivon Dio favoru, ĉu troviĝas proksime la palacoj de la senegala princino doña Dulcinea de El Toboso?

—Sinjoro —respondis la agrulo—, mi ne estas de ĉi vilaĝo. Mi venis ĉi tien antaŭ nur kelkaj tagoj, kaj servas al riĉa kamparano, plugante lian teron. Sed tie, en la kontraŭa domo, loĝas la pastro kaj la sakristiano, kaj unu aŭ la alia, aŭ ambaŭ, povos informi vin pri la sinjorino princino, ĉar ili havas la liston de la loĝantoj de El Toboso. Tamen, mi kredas, ke en la tuta vilaĝo vivas nenia princino; multaj damoj, jes, eĉ moŝtaj, se konsideri, ke ĉiu el ili povas esti princino en sia hejmo.

—Nu, amiko —diris don Quijote—, inter ili certe troviĝas la damo, pri kies persono mi demandas vin.

—Eble vi pravas —respondis la agrulo—. Sed jam komencas tagiĝi, do adiaŭ.

Kaj, pelante la mulojn, li plu iris sen atendi novajn demandojn. Sancho vidis sian mastron perpleksa kaj mishumora kaj diris:

—Sinjoro, tagiĝas rapide, kaj ne konvenus atendi ĝis la suno trafus nin en la strato; estus pli bone, se ni elirus el la urbo, kaj via moŝto kaŝus vin inter la veproj ĉi-proksime. Mi revenos tage kaj esploros ĝis la plej apartaj anguloj serĉante la domon, alkazaron aŭ palacon de mia sinjorino, kaj tre mavan sorton mi havos, se mi ne trovos ĝin; ĝin trovinte, mi parolos kun ŝia sinjorina moŝto, kaj diros al ŝi, kie kaj kiel vi atendas ŝian ordonon kaj instrukcion, por ke vi povus vidi ŝin sen damaĝi ŝian honoron kaj reputacion.

—Sancho, per nur kelkaj vortoj vi esprimis la saĝon de mil proverboj —diris don Quijote—. Volontege mi aprobas kaj akceptas vian konsilon. Mia filo, ni iru do serĉi bonan kaŝejon por mi, kaj, kiel vi diris, vi revenos trovi, vidi kaj alparoli mian sinjorinon, de kies ĝentilo kaj saĝo mi esperas supermiraklajn favorojn.

Sancho brulis en sia deziro eltiri sian mastron el la vilaĝo, por ke don Quijote ne eltrovu, ke la ŝildisto elpensis la respondon, kiun li donis en Sierra Morena je la nomo de Dulcinea. Tiel do, li urĝis ekiri, kion ili tuj faris, kaj du mejlojn for, ili trovis bosketon, kie don Quijote sin kaŝis, dum Sancho Panza revenis al la urbo por paroli kun Dulcinea. Kaj en tia entrepreno okazis al li kelkaj aventuroj indaj je nova atento kaj nova kredito.

Ĉapitro 10

Kie oni rakontas pri la ruzo, kiun Sancho uzis por ensorĉi sinjorinon Dulcinea, kaj pri iliaj aferoj tiel amuzaj kiel veraj

Konfesas la aŭtoro de ĉi granda historio, ke, kiam li komencis skribi ĉi ĉapitron, li deziris pasi super ĝi en silento, ĉar li timis, ke oni ne kredas lin, se konsideri, ke la frenezaĵoj de don Quijote atingis ĉi tie la plejan ekstremon aŭ gradon imageblan, kaj eĉ superis ĝin per la longo de du sagoĵetoj. Sed fine la aŭtoro, malgraŭ siaj timoj kaj hezitoj, skribis la farojn de nia hidalgo ĝuste kiel ili okazis, sen aldoni aŭ depreni eĉ unu atomon da vero, kaj sen zorgi, ke oni povus akuzi lin pri mensogo. Kaj li pravis, ĉar la vero, kvankam kelkfoje fragila, neniam rompiĝas kaj ĉiam flosas sur la mensogo, kiel oleo sur akvo. Tiel do, daŭrigante sian historion, la aŭtoro diras, ke tuj kiam don Quijote kaŝis sin en la veprejo, bosko aŭ kverkaro proksima al la granda El Toboso, li ordonis la ŝildiston reiri al la urbo kaj ne aperi denove antaŭ li, sen antaŭe diri al lia sinjorino, je lia nomo, ke ŝi bonvolu konsenti ian intervidiĝon kun sia kavaliro-sklavo, kaj ke ŝi degnu doni sian benon al li, por ke plenumiĝu sukcese liaj plej danĝeraj aventuroj kaj entreprenoj.

Sancho promesis fari kiel ordonite, kaj alporti tiel bonan respondon kiel en la unua fojo.

—Iru do, filo —respondis don Quijote—, kaj ne konfuziĝu, kiam vi vidos vin antaŭ la lumo de la suno de belo, kiun vi iras serĉi, ho vi, plej feliĉa inter la ŝildistoj de la mondo! Retenu en via memoro, kaj ne forgesu, la detalojn de via akcepto ĉe ŝi: ĉu ŝia koloro ŝanĝiĝas, dum vi klarigas al ŝi vian mision; ĉu ŝi agitiĝas kaj perdas la aplombon, aŭskultante mian nomon; ĉu ŝi nervoze movetas sin sur la kusenoj, se okaze ŝi sidas en la riĉa estrado propra al ŝia rango, aŭ, se ŝi staras, observu, ĉu ŝi apogas sin unue sur unu piedo kaj poste sur alia; ĉu sian respondon ŝi ripetas al vi du tri fojojn; ĉu la tono de ŝia voĉo ŝanĝiĝas de milda en raspan, de acida en teneran; ĉu ŝi levas la manon al siaj haroj por ilin aranĝi, eĉ se ili estas en ordo; unuvorte, filo, observu ĉian movon kaj agon ŝian, kaj se vi priskribos ilin al mi ĝuste, kiel ili okazis, mi povos dedukti kion ŝi tenas kaŝita en la sekreta fundo de sia koro koncerne al la afero de mia amo. Ĉar vi devas scii, Sancho, se vi ne scias ankoraŭ, ke, inter geamantoj, la eksteraj movoj kaj agoj, per kiuj manifestiĝas iliaj kor-inklinoj, estas ege fidelaj kurieroj komunikantaj tion, kio vere okazas en la interno de la animo. Iru, amiko, vin gvidu sorto pli bona ol la mia, kaj revenu kun la feliĉo, kiun mi atendas inter la timo kaj la espero en ĉi amara soleco, kie vi min lasas.

—Mi iros kaj revenos baldaŭ —diris Sancho—. Dume, senpezigu vian povran koron kaj lasu ĝin kreski, ĉar certe vi nun havas ĝin tiel eta kiel nukso. Memoru, ke, laŭdire, kuraĝa koro venkas la mavan sorton, ke, kie ne ekzistas kolbasoj, mankas najlo por ilin pendigi, kaj ke la leporo elsaltas tie, kie oni tute ne atendas. Tion mi diras, ĉar, kvankam en la nokto ni ne trovis la palacojn aŭ alkazarojn de nia sinjorino, mi esperas nun, en la tago, renkonti ilin en la plej neatendita momento; kaj kiam mi trovos ŝin, permesu, ke mi sola traktu kun ŝi.

—Vere, Sancho —diris don Quijote—, viaj proverboj tiel aplikeblas al la temoj traktataj, ke mi volus, ke Dio donu al mi pli da lerto por la realigo de miaj deziroj, ol da ĝi vi havas por la elekto de viaj sentencoj.

Ĉe tiaj vortoj de don Quijote, Sancho turnis la dorson, instigis per vergo sian azenon, kaj don Quijote, side sur la ĉevalo, ripozante sur la piedingoj kaj apogante sin al la lanco, restis plena de tristaj kaj konfuzaj pensoj, kaj tie ni lasas lin por sekvi lian ŝildiston, kiu disiĝis de sia mastro tiel enpensa kaj konfuzita kiel li: tiel multe, ke apenaŭ li elrajdis el la bosko, turnis la kapon, kaj rimarkante, ke don Quijote perdiĝis el la vido, li sidiĝis ĉe la piedo de arbo, kaj komencis paroli al si mem:

—Nu, frato Sancho, ni sciu, kien via moŝto iras: ĉu vi iras serĉi ajnan azenon, kiun vi perdis? «Ne, certe ne». Kion do vi serĉas? «Mi serĉas, ne ion ajn, sed grandiozan princinon kaj, en ŝi, la sunon de la belo kaj la ceteran firmamenton». Kaj kie vi esperas trovi kion vi diras?. «Kie? En granda urbo El Toboso». Nu bone, je kies nomo vi iras serĉi ŝin?. «Je la nomo de la fama kavaliro don Quijote de La Mancha, kiu riparas arbitrojn, kaj donas akvon al soifantaj kaj manĝon al malsataj». Tre bone, Sancho, sed, ĉu vi konas la domon de la princino? «Diras mia mastro, ke ŝi devas loĝi en reĝaj palacoj aŭ en superbaj alkazaroj». Ĉu vi hazarde vidis ŝin iam? «Nek mi, nek mia mastro iam vidis ŝin». Kaj se la loĝantoj de El Toboso scius, ke vi estas ĉi tie kun la intenco ŝteli de ili iliajn princinojn kaj perturbi la koron de iliaj damoj, ĉu vi opinias, ke ili agus juste kaj ĝuste, se ili tanus al vi la haŭton kaj vergus ĝispulvore viajn ripojn kaj pistus ĉiun oston vian? «Vere ili pravus, se ili ne konsiderus, ke mi obeas ordonojn, kaj ke “estas mi nur kuriero, havas do nenian kulpon”».[250] Ne fidu tion, Sancho: la manĉanoj estas tiel koleremaj kiel honestaj, kaj toleras nenies provokon. Je Dio, se ili havus eĉ etan suspekton pri vi, via sorto ne enviindus! «Ho ne, tute ne, al la diablo! Mi ne dediĉos min serĉi tri piedojn al la kato[251] pro alies kaprico, des pli, ke serĉi Dulcinean en El Toboso egalus serĉi Marian en Raveno aŭ la bakalaŭron en Salamanca.[252] La diablo, jes, la diablo en persono puŝis min en ĉi aferon!».

вернуться

[250]

Versoj el olda romano.

вернуться

[251]

Proverba esprimo: entrepreni ion, el kio povas rezulti mavaj konsekvencoj por la entreprenanto mem.

вернуться

[252]

Proverba esprimo ne uzata nuntempe: entrepreni malfacilan taskon.