Sancho tenis ĉi monologon kun si mem, el kio rezultis, ke li konkludis jene:
—Nu, bone, ĉio havas rimedon, escepte de la morto, sub kies jugo ni devas pasi vole nevole ĉe la fino de nia vivo. Mi vidas per mil signoj, ke mia mastro estas frenezulo enferminda, sed tial, ke mi sekvas kaj servas lin, mi mem kvazaŭ konkuras kun li kaj eĉ pli frenezas, laŭ la proverboj, «Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas», kaj, «Kun kiu vi festas, tia vi estas». Ĉar li do frenezas ĝis la ekstremo preni ofte unu aferon por alia, kaj opinias la blankon nigra kaj la nigron blanka, kio klare montriĝis, kiam li asertis, ke la ventomuelejoj estas gigantoj, kaj la muloj de la ekleziuloj dromedaroj, kaj la ŝafaroj armeoj malamikaj, krom multaj aliaj similaj ekzemploj, ŝajnas al mi, ke estus facile kredigi al li, ke ia kampulino, la unua aperonta sur la vojo, estas sinjorino Dulcinea, kaj, se li ne kredos min, mi ĵuros jese; kaj se li ĵuros nee, mi reĵuros jese, kaj se li insistos, mi insistos pli forte, tiele, ke mi ĉiam diros la lastan vorton, kio ajn okazos. Kaŭze de tio, eble li ne plu sendos min kun komisioj kiel la nuna, vidante, ke mi alportas al li tre mavajn respondojn, aŭ eble li pensos, ke la perversa sorĉisto malamika al li (kiel li diras) ŝanĝis la figuron de Dulcinea por ĝeni kaj spiti lin.
Per tiaj pensoj Sancho trankviligis sian konsciencon kaj konsideris la aferon solvita. Li atendis tie ĝis la posttagmezo, por ke don Quijote kredu, ke li havis tempon por iri al kaj reveni de El Toboso. Kaj ĉio prosperis al li tiel bone, ke, kiam li stariĝis por salti sur la azenon, li vidis, ke el la direkto de El Toboso alproksimiĝas tri kampulinoj sur tri azenoj aŭ azeninoj (la aŭtoro ne klariĝas ĉi punkton: kredeble temis pri azeninoj, ordinaraj rajdbestoj de la vilaĝaj virinoj, sed, ĉar la afero ne gravas, ni ne interrompos la historion por fari esploron ĉi-rilate). Nu, tuj kiam Sancho vidis la kampulinojn, li rajdis trote al sia mastro, kaj trovis lin suspiranta kaj diranta mil lamentojn amajn. Vidante lin, don Quijote demandis:
—Kion novan, amiko Sancho? Ĉu mi markos ĉi tagon per ŝtono blanka aŭ per nigra?[253]
—Pli bone, se via moŝto markus ĝin per ruĝo, kiel surmuran tabuleton de profesoro,[254] por ke oni ĝin bone vidu.
—Ĉu vi do alportas bonan novaĵon? —demandis don Quijote.
—Tiel bona, ke via moŝto devas nur sproni Rocinante, rajdi al la aperta kampo kaj renkontiĝi kun sinjorino Dulcinea de El Toboso, kiu venas kun du ĉambristinoj por viziti vian moŝton.
—Sankta Dio! Kion vi diras, frato Sancho? —respondis don Quijote.
—Atentu, ne trompu min, ne ĝojigu mian veran aflikton per falsaj esperoj.
—Kion mi profitus, trompante vian moŝton, precipe kiam vi povas facile eltrovi, ĉu mi diras la veron? Spronu, sinjoro, venu kaj vidu vian mastrinon la princinon en robo kaj garnoj propraj al ŝi. Ŝiaj ĉambristinoj kaj ŝi ŝajnas relumi kiel oro; sur ili ĉio vidiĝas spikoj da perloj, ĉio diamantoj, ĉio rubenoj, ĉio brokatoj el pli ol dek tavoloj;[255] iliaj haroj kaskadas libere sur ilia dorso, kvazaŭ sunaj radioj ludantaj kun la vento kaj, plej rimarkinde, ili rajdas sur tri imponaj makulharaj pelofrenoj.
—«Palefrenoj» vi volis diri, Sancho —korektis don Quijote.
—Ne gravas la diferenco inter «pelofreno» kaj «palefreno» —respondis la ŝildisto—, sed kion ajn ili rajdas, ili aspektas kiel la plej elegantaj damoj imageblaj, precipe mia sinjorino, la princino Dulcinea, ĉe kies belo la sensoj raviĝas kaj kvazaŭ svenas.
—Ni iru, filo Sancho —urĝis don Quijote—, kaj, rekompence por ĉi novaĵo tiel neatendita kiel bona, mi promesas rezervi por vi la plej valoran predon el la unua aventuro, kiun mi entreprenos; sed, se vi preferas alion, mi donos al vi idojn ĉi-jare naskotajn de miaj tri ĉevalinoj: ĉar vi scias, ke ili jam gravedis, kiam mi lasis ilin en la komuna paŝtejo de nia vilaĝo.
—La idojn mi preferas —respondis Sancho—, ĉar mi ne tre certas, ke la predoj el la unua aventuro havos ian valoron.
Ĉe tio ili eliris el la bosko kaj distingis la tri kampulinojn jam proksime. Don Quijote ĵetis sian rigardon laŭlonge de la vojo de El Toboso, kaj, rimarkante nenion, krom la tri vilaĝaj virinoj, profunde perpleksis kaj demandis la ŝildiston, ĉu li lasis la damojn ekster la urbo.
—Kiel ekster la urbo? —respondis Sancho—. Ĉu eble via moŝto havas la okulojn en la nuko, ke vi ne vidas, ke ili venas al ni kaj brilas kiel la suno de la tagmezo?
—Mi vidas nur, Sancho, tri kampulinojn sur tri azenoj —diris don Quijote.
—Dio liberigu min de la diablo —respondis Sancho—. Ĉu eble la tri palefrenoj, aŭ kiel ajn ili nomiĝas, blankaj kiel neĝaj flokoj, ŝajnas azenoj al via moŝto? Je Dio, mi vidu min sen mia barbo, se tio verus.
—Tamen, mi ripetas, amiko Sancho, ke ili estas tiel veraj azenoj aŭ azeninoj, kiel vi estas Sancho Panza kaj mi don Quijote; almenaŭ tian aspekton ili havas.
—Silentu, sinjoro, ne diru ion tian; frotu al vi la okulojn kaj iru fari omaĝon al la mastrino de viaj pensoj, kiu alproksimiĝas.
Tion dirinte, Sancho alrajdis renkonte al la tri virinoj, deseliĝis, prenis la bridon de unu el la azenoj de la kampulinoj, lasis sin fali sur ambaŭ genuoj kaj diris:
—Reĝino, princino kaj dukino de la beleco, via alta kaj granda moŝto degnu ricevi en vian simpation kaj favoron vian kavaliron-sklavon, kiu plena de konfuzo kaj kun svena koro staras tie kvazaŭ marmora ŝtono, tial, ke li vidas sin antaŭ via superba persono. Mi estas Sancho Panza, la ŝildisto, kaj li, la ĉiame survoja kavaliro don Quijote de La Mancha, alnome la Kavaliro de la Trista Mieno.
Ĉe tio, ankaŭ don Quijote jam genuis apud Sancho kaj rigardis kun mir-rondaj okuloj kaj perpleksa esprimo la virinon, kiun Sancho nomis reĝino kaj moŝtulino; kaj tial, ke li vidis ĉe ŝi nur kampulinon, kaj krome ne belan, ĉar ŝi havis rondan vizaĝon kaj platan nazon, li sentis konsternon kaj admiron kaj ne kuraĝis aperti la buŝon. Ankaŭ la kampulinoj same plenis de miro, vidante, ke la du viroj, tiel diferencaj unu de la alia, teniĝas surgenue kaj ne permesas ilian kunulinon plu iri. Sed ĉi lasta rompis la silenton, kriante seke kaj kolere:
—Iru al la diablo kaj lasu min pasi! Ni havas urĝon!
—Ho princino kaj monde fama sinjorino de El Toboso! —diris tiam Sancho—. Kial via nobla koro ne moliĝas, vidante, ke antaŭ via sublima persono genuas la kolono kaj subteno de la vaganta kavalirismo?
Tion aŭdinte, unu el la du aliaj kampulinoj kriis:
—Jen, kiaj vortoj! Vidu, kiel la sinjoraĉoj venas nun moki kampulinojn, kvazaŭ ni ne scius same blagi kiel ili! Nu, iru vian vojon, lasu nin sekvi la nian, kaj fartu bone!
—Stariĝu, Sancho —diris tiam don Quijote—. Mi vidas, ke la destino, ankoraŭ ne laca fari al mi mavon, fermis ĉian vojon, por ke ĉi povra animo mia, inkrustita en la karno, ricevu el nenie ajnan konsolon. Kaj vi, ho pleja perfekto dezirebla, kulmino de la homa ĝentilo, ununura rimedo por ĉi afliktita koro vin adoranta! Nun, kiam la maligna sorĉisto, kiu min persekutas, kovris al mi la okulojn per nuboj kaj kataraktoj; kiam nur por mi, kaj ne por aliaj, li ŝanĝis kaj transformis vian senegalan belon kaj vizaĝon en la mienon de povra kampulino, mi vin petas (se li ne transformis ankaŭ min en ian monstron, por ke mi aperu abomeninda antaŭ viaj okuloj) ke vi degnu rigardi min mole kaj tenere kaj vidi, en mia surgenua submetiteco antaŭ via deformita belo, la humilon de mia koro vin kultanta!
—Diru tion al via avo! —respondis la kampulino—. Mi ne ŝatas tiajn komplementojn![256] Iru do flanken, lasu min pasi kaj ni dankos vin.
Sancho, ege kontenta, ke li tiel bele eltiris el sia embaraso, alflankiĝis kaj lasis ŝin iri. Vidante sin libera, la kampulino figurinta kiel Dulcinea instigis sian pelofrenon per pikilo fiksita ĉe la fino de vergo, kiun ŝi portis, kaj ektrotis sur la kampo antaŭen. Sed, kiam la azenino sentis la pikojn pli intensaj kaj oftaj ol ordinare, ĝi tiel komencis karakolaĉi, ke sinjorino Dulcinea falis teren. Ĉe tia akcidento don Quijote alkuris por helpi ŝin, kaj Sancho por ĝuste remeti kaj fiksi la ŝarĝo-selon, kiu surglitis ĝis sub la ventro de la azenino. Sed, kiam oni alĝustigis la selon, kaj don Quijote pretis levi inter siaj brakoj la ensorĉitan damon, la sinjorino, stariĝinte per si mem, ŝparis al li lian penon, ĉar ŝi retroiris kelke da paŝoj, faris kurtan kuron, metis la manojn sur la gropon de la azenino, kaj, pli leĝere ol falko, impulsis sian korpon kaj trafis sur la selon kun la kruroj en forka maniero, laŭ la vira stilo.
[253]
Kelkokaze la antikvaj Romanoj signis la tagojn feliĉajn per ŝtonetoj blankaj, kaj la missortajn aŭ fatalajn per nigraj.
[254]
Ekzistis en la universitatoj la kutimo fiksi tiajn tabuletojn aŭ ŝildojn kun la nomo de la profesoro kaj kun indiko de la objekto de lia instruado.
[255]
La plej riĉaj brokatoj konsistis nur el tri sinsekve supermetitaj tavoloj, do dektavolaj brokatoj ekzistis nur en la fantazio de Sancho.