—Je Dio —diris tiam Sancho—, nia mastrino pli leĝeras ol nizo kaj certe povus instrui la plej spertan rajdiston de Córdoba aŭ Meksikio salte surĉevaliĝi. Ŝi impulsis sin trans la postan selarkon per unu salto, kaj sen spronoj igas la palefrenon kuri rapide kiel zebro. Kaj ŝiaj ĉambristinoj apenaŭ iometon distancas je ŝi; ili ĉiuj kuras kiel la vento.
Li diris la veron, ĉar la aliaj kampulinoj, vidante Dulcinean denove sur la selo, forpafis sin post ŝin kaj ne turnis la kapon ĝis ili iris preskaŭ du mejlojn. Don Quijote sekvis ilin per la rigardo, kaj, kiam ili perdiĝis el la vido, li sin turnis al Sancho kaj diris:
—Sancho, ĉu vi vidas nun, kiel multe la sorĉistoj spitas min, kaj ĝis kia ekstremo iras ilia malico kaj rankoro, se konsideri, ke ili senigis min je la kontento vidi mian mastrinon en ties vera figuro? Vere, mi naskiĝis modelo de senfortunaj, kaj celo kaj objekto de la sagoj ĵetataj de la mava sorto. Rimarku ankaŭ, Sancho, ke ĉi kanajloj ne kontentiĝis per nur la metamorfozo de Dulcinea, sed ŝanĝis kaj transformis ŝin en plumpan kaj vulgaran kampulinon, kaj krome prenas de ŝi ion tre propran al la grandaj damoj, nome, ties agrablan bonodoron ŝuldatan al tio, ke ili ĉiam vivas inter floroj kaj ambroj. Ĉar mi sciigas vin, Sancho, ke, kiam mi proksimiĝis al Dulcinea por helpi ŝin suriri la palefrenon (kiel vi diras, kvankam ĝi ŝajnis al mi azenino), tiam trafis min odoraĉo je kruda ajlo, kiu skuis kaj venenis mian animon.
—Ho friponoj! —ekkriis Sancho—. Ho sorĉistoj malignaj kaj tord-intencaj! Kiam oni povos vidi vin surŝnurigitaj je la brankoj, kiel sardeloj sur junko? Multon vi scias, multon vi povas, kaj multan mavon vi faras. Kanajloj, ĉu ne sufiĉis al vi ŝanĝi la perlojn de la okuloj de mia damo al gajloj de kverko, ŝian hararon el purega oro al krinoj de ruĝabova vosto, kaj laste, ŝian belan vizaĝon al senĉarma mieno? Ne, vi fuŝis ankaŭ ŝian parfumon kaj tiel evitis, ke, almenaŭ per ĝi, ni scius kio kaŝiĝis sub ŝia aspra krusto. Nu, se diri la veron, mi ĉiam vidis ĉe ŝi, ne ŝian plumpon, sed nur ŝian ĉarmon, kiun ĉe la supra lipo garnis kaj pliperfektigis belgrajno kiel mustaĉo,[257] kun sep aŭ ok blondaj haroj similaj al oraj fadenoj pli ol unu spanon longaj.
—Laŭ la interrilato ekzistanta inter la belgrajnoj de la vizaĝo kaj de la korpo —respondis don Quijote—, Dulcinea certe havas alian belgrajnon sur la femuro de la sama flanko; sed la haroj de vi menciitaj ŝajnas al mi tro longaj por tiaj makuletoj.
—Tamen mi povas diri al via moŝto, ke ili estis tiaj kaj aspektis tre bele.
—Mi kredas vin, amiko —diris don Quijote—, ĉar la naturo donis al Dulcinea nenion, kio ne vidiĝus ĝisdetale perfekta; tiel, se ŝi havus centon da belgrajnoj similaj al la belgrajno de vi menciita, ili aspektus nur kiel lunoj kaj brilaj steloj. Sed diru, Sancho: ĉu estis plata selo aŭ flanka selo tio, kion vi fiksis kaj mi prenis por ŝarĝo-selo?
—Temis ĝuste pri sinjorina selo —respondis Sancho— kun tego tiel riĉa, ke ĝi valoras la duonon de regno.
—Kaj pensi, ke mi vidis nenion el tio, Sancho —kriis don Quijote—. Mi diras nun denove, kaj rediros milfoje, ke mi estas la homo plej senfortuna en la mondo!
Aŭskultante la stultaĵojn de sia tiel bele trompita mastro, la fripona Sancho apenaŭ povis reteni la ridon. Fine, parolinte ankoraŭ longan tempon, ili surseliĝis kaj iris sur la vojo al Zaragoza, kien ili pensis alveni en la ĝusta tempo por ĉeesti la solenan feston ĉiujare celebratan en tiel fama urbo. Sed antaŭ ol ili alvenus tien, okazis al ili multaj, gravaj kaj kuriozaj aventuroj, indaj esti skribitaj kaj legitaj, kiel oni vidos.
Ĉapitro 11
Pri la stranga aventuro okazinta al la kuraĝa don Quijote kun la ĉaro de La parlamento de la Morto
Don Quijote iris sur la vojo antaŭen kaj profunde meditis pri tio, kiel malice mokis lin la sorĉistoj, kiam ili turnis lian sinjorinon Dulcinea en la plumpan figuron de kampulino; kaj tiamaniere liaj pensoj absorbis lin, ke, nekonscie, li lasis la bridon sur la kolon de Rocinante; la ĉevalo, sentante sin libera, haltis ĉiupaŝe por mordeti la verdan herbon abundan sur la tieaj kampoj. Sancho Panza eltiris lin el lia meditado, dirante:
—Sinjoro, la aflikto fariĝis ne por la bestoj, sed por la homoj; sed se la homoj spertas ĝin tro forte, ili ŝanĝiĝas al bestoj; via moŝto rekonsciiĝu, refirmigu vian spiriton, prenu la bridon de Rocinante, animiĝu kaj retrovu la bravan sintenon propran al vagantaj kavaliroj. Ĉu ni estas ĉi tie aŭ en Francujo?[258] Nu, Satano prenu kun si ĉiun Dulcinea de ĉi mondo, ĉar valoras pli la bonfarto de unu sola vaganta kavaliro ol ĉiaj ensorĉoj kaj transformoj sur la tero!
—Silentu, Sancho! —respondis don Quijote kun pli da energio ol atendeble—. Silentu, mi diras, kaj ne blasfemu kontraŭ la ensorĉita damo, pri kies misfortuno kaj malfeliĉo nur mi kulpas. Kaŭze de tio, ke la perversaj min envias, ŝi suferas tian faton.
—La samon mi opinias —diris Sancho—. Kiu, vidinte ŝin, povus nun vidi ŝian aspekton sen plori?
—Vi povas tiel paroli, Sancho —respondis don Quijote—, ĉar vi admiris ŝin en la plena perfekteco de ŝia belo, tial, ke la sorĉistoj ne iris ĝis la ekstremo perturbi vian vidon kaj kaŝi antaŭ vi ŝian ĉarmon. Ilia veneno efikas nur kontraŭ mi kaj kontraŭ miaj okuloj. Tamen, Sancho, pri io mi konscias nun: vi mispentris al mi ŝian belon, ĉar, se mi bone memoras, vi diris, ke ŝiaj okuloj ŝajnis perloj, kaj tiaj okuloj pli konformas al bramo ol al damo; mi kredas, ke la okuloj de Dulcinea devas esti grandaj smeraldoj verdaj, kun du ĉielarkoj anstataŭ brovoj. Bonvolu do, Sancho, preni la perlojn el ŝiaj okuloj kaj ilin transigi al ŝia buŝo, ĉar sendube vi konfuzis la dentojn kun la okuloj.
—Eble ŝia ĉarmo perturbis min tiel multe, kiel ŝia malbelo vian moŝton —diris Sancho—. Sed ni ĉion lasu en la manoj de Dio: Li scias kio devas okazi en ĉi valo de la ploroj, en ĉi mava mondo, kie apenaŭ ekzistas io ne miksita kun perverso, mensogo kaj friponeco. Sed unu afero, kara mastro, zorgigas min pli ol la aliaj, nome, kio okazos, kiam via moŝto, venkinte ajnan giganton aŭ alian kavaliron, ordonos lin iri kaj sin prezenti antaŭ la bela Dulcinea; kie trovos ŝin la povra giganto aŭ la povra kaj mizera kavaliro venkita? En mia imago mi vidas lin vagadi tra El Toboso, gapante kiel stulta en sia klopodo renkonti mian sinjorinon Dulcinea; kaj eĉ se li renkontus ŝin meze de la strato, li ne konus ŝin pli ol mian propran patron.
—Eble, Sancho, la ensorĉo ne etendiĝos ĝis la ekstremo, ke al la venkitaj gigantoj kaj kavaliroj, kiuj sin prezentos al ŝi, mankos la povo koni ŝin: sed ni faros eksperimenton, sendante unu du el miaj unuaj venkotoj. Mi ordonos ilin reveni, ke ili raportu, ĉu ili vidis ŝin aŭ ne.
—Vere, sinjoro —diris Sancho—, via ideo ŝajnas al mi tre bona. Per ĉi artifiko ni eltrovos kion ni deziras scii; kaj se, efektive, ŝi aperas ŝanĝita nur antaŭ via moŝto, tia misfortuno pli pezos sur vin ol sur ŝin. Sed tiel longe kiel sinjorino Dulcinea ĝuos bonfarton kaj feliĉon, ni, de nia flanko, aranĝos nin kiel eble plej bone, serĉante aventurojn, kaj lasante, ke la Tempo faru sian laboron, ĉar ĝi estas la plej bona kuracisto por ĉi malsanoj, kaj por aliaj eĉ pli gravaj.
[257]
Neologismo. Hispane «bigote», «mostacho»; angle «moustache»; france «moustache». Lipharoj.