—La tri libroj —diris la pastro— estas la plej bonaj verkitaj en la hispana per maĵoraj versoj kaj povas konkuri kun la famegaj de Italujo. Gardu ilin kiel la plej riĉajn trezorojn da hispana poezio.
La pastro laciĝis vidi librojn kaj proponis ĵeti la ceteron al la fajro sen plia esploro; sed la barbiro apertis jam unu titolitan La larmoj de Angélica.
—Ilin mi verŝus —diris la pastro, aŭdinte la titolon— se tian libron konsumus la fajro, ĉar ĝin verkis unu el la famaj poetoj de la mondo,[56] ne nur de Hispanujo, kaj ege eminenta ankaŭ kiel tradukanto de kelkaj fabloj de Ovidio.
Ĉapitro 7
Pri la dua eliro de nia bona kavaliro don Quijote de La Mancha
Ĉe tio don Quijote komencis plenvoĉe krii, dirante:
—Ĉi tie, kuraĝaj kavaliroj, ĉi tie necesas montri la forton de via sentima brako, ĉar la korteganoj[57] gajne batalas en la turniro.
Oni ĉesigis la ekzamenon de la libroj por hasti al la tumulto, kaj tial probable iris al la flamoj, nevidate kaj neaŭdate, La Carolea, Leono de Hispanujo kaj la kronikoj pri la imperiestro, ĉi lasta kompilita de don Luis de Ávila. Certe ili troviĝis inter la ne ekzamenitaj libroj, kaj, se viditaj de la pastro, eble ili ne suferus tiel rigoran punon.
Kiam la grupo eniris en la ĉambron de don Quijote, li, kiu jam forlasis la liton, kriis ankoraŭ plenvoĉe kaj sensence, dum tranĉe kaj retranĉe li svingis ĉien la glavon kun tiel fajraj okuloj, ke ŝajnis, ke li neniam antaŭe dormis. Ili ĉirkaŭprene retenis lin kaj lin perforte metis denove en la liton; kaj, kiam li iom kvietiĝis, li sin turnis al la pastro, kaj diris:
—Cetere, sinjoro ĉefepiskopo Turpín, estas hontinde, ke ni, la dek du paruloj de Francujo, permesas, ke la kortegaj kavaliroj proklamu sin senplie venkantoj en la turniro, malgraŭ ke ni, la aventuristoj, gajnis la premion de la tri lastaj tagoj.
—Trankviliĝu via moŝto —diris la pastro—, ĉar Dio bonvolos ŝanĝi la sorton tiel, ke la hodiaŭa perdo iĝos morgaŭa gajno. Sed nune vi devas flegi vin. Vi ŝajnas, se ne grave vundita, almenaŭ tro konsumita.
—Vundita, ne —respondis don Quijote—. Trabatita kaj senforta, sendube, ĉar la bastardo don Roldán pistis min per la trunko de kverko, kaj tion li faris pro envio, ĉar li scias, ke laŭkuraĝe nur mi rivalas lin; sed oni ĉesu nomi min Reinaldos de Montalbán, se, kiam mi lasos la liton, mi ne igos lin pagi kare ĉion ĉi, spite lian magian povon; kaj nun donu al mi manĝon, ĉar ĝin mi plej bezonas. Pri la venĝo mi mem zorgos.
Laŭ lia peto, oni alportis al li manĝon, poste li denove endormiĝis, kaj la aliaj ree miris pri lia frenezo. Tiun nokton la mastrumantino bruligis ĝiscindre la librojn de la kralo kaj de la tuta domo, kaj sendube same ardis kelkaj volumoj, indaj esti konservataj en eternaj arĥivoj, sed ilin domaĝi ne volis la sorto nek la pigro de la ekzamenintoj, kaj tiamaniere pruviĝis la sentenco, ke la senpekaj pagas por la kulpaj.
La pastro kaj la barbiro klopodis kuraci la malsanon de sia amiko, kaj unu el iliaj rimedoj konsistis en tio: igi masonfermi la libro-ĉambron, por ke, kiam don Quijote ellitiĝos, li ne trovu la volumojn (sen la kaŭzo eble ĉesus la efiko), kaj diri al li, ke sorĉisto forportis kun si la librojn kaj eĉ la ĉambron.
Oni rapide tion faris, kaj kiam don Quijote ellitiĝis du tagojn poste, li sin direktis al siaj libroj, kaj, ĉar li ne trovis la ĉambron, li iris tien kaj tien, serĉante ĝin. Li paŝis ĝis la loko, kie la pordo antaŭe staris, palpis la muron per la manoj kaj turnis kaj returnis la okulojn ĉien, sen diri eĉ unu vorton. Sed fine li demandis al sia mastrumantino, en kiu flanko troviĝas la libroĉambro, kaj ŝi, bone lerninta kian respondon doni, diris:
—Ĉambro? Kiu ĉambro? Jam ne ekzistas ĉambro nek libroj en ĉi domo, ĉar ĉion forportis la diablo mem.
—La diablo ne —intervenis la nevino—, sed sorĉisto veninta sur nubo la sekvantan nokton post via foriro. Li desaltis de drako, eniris en la ĉambron, kaj mi ne scias kion li faris tie, ĉar iom poste li forflugis tra la tegmento, lasante la domon plenan de fumo; kiam ni iris rigardi, ni vidis eĉ ne unu libron, nek signon de la ĉambro. Ni tre bone memoras nur, mi kaj la mastrumantino, ke, ĉe sia forflugo, la malica oldulo diris plenvoĉe, ke ni poste vidus, kian damaĝon li faris en la domo pro sia sekreta rivaleco kun la mastro de la libroj kaj de la ĉambro; li diris ankaŭ, ke li nomiĝas la sorĉisto Muñatón.
—Certe li diris Frestón —interrompis don Quijote.
—Mi ne scias, ĉu Frestón aŭ Fritón; nur, ke ĝi finiĝas per «tón» —respondis la mastrumantino.
—Efektive —diris don Quijote— temas pri klera sorĉisto, granda kontraŭulo mia, kaj li malicas al mi, ĉar li scias per siaj artoj kaj magioj, ke siatempe mi devos batali en persona duelo, kaj nepre venkos, kavaliron, kiun li favoras. Li scias, ke li ne povos eviti mian triumfon, kaj tial li klopodas ĉiamaniere plagi min. Sed mi diras al li, ke vanas spiti la volon de la ĉielo.
—Certe, mia sinjoro onklo —diris la nevino—, sed, kial vi implikiĝas en tiajn kverelojn? Ĉu ne pli bone resti pace hejme, anstataŭ vagi tra la mondo serĉante kion ne valoras renkonti, kaj ignorante, ke multaj iras tondi kaj revenas tonditaj?
—Ho nevino mia! —respondis don Quijote—. Kiel erare vi faras viajn kontojn! Oni provu tondi min, kaj mi deŝiros la barbon de la provantoj, antaŭ ol ili sukcesos tuŝi al mi eĉ la pinton de unu sola haro!
La virino ne volis jam respondi, ĉar li komencis bruli de kolero. Nu, okazis, ke li restis ĉe si dek kvin tagojn tre kviete, montrante nenian signon, ke li deziras ripeti la unuajn ekstravagancojn, kaj tenante amuzegajn disputojn kun siaj amikoj la pastro kaj la barbiro; li insistis, ke la mondo pleje bezonas vagantajn kavalirojn, kaj ke, per li, reviviĝos la kavalirismo. La pastro foje kontraŭdiris, foje konsentis, ĉar, se li ne uzus tian ruzon, li ne povus plu rilati kun li.
Tiutempe don Quijote klopodadis gajni al si najbaran kampulon, riĉan je boneco (se oni povas nomi malriĉulon riĉa)[58] sed kun nur iometo da cerbo en la kapo. Don Quijote tiel insistis kaj promesis, ke la povra kampulo fine konsentis iri kun li kiel ŝildisto. Don Quijote diris al li interalie, ke li akompanu lin kun ĝoja koro, ĉar povus okazi, ke, pere de ajna aventuro, li, don Quijote, povus senplie gajni insulon kaj nomi lin ties gubernatoro. Konvinkite de tia promeso kaj aliaj similaj, Sancho Panza (tiel li nomiĝis) lasis siajn edzinon kaj filojn kaj dungiĝis al don Quijote.
Nia hidalgo okupiĝis poste, havigante al si monon; foje vendante ion, foje lombardante tion, ĉiuokaze subpreze ĉion cedante, li kolektis sufiĉan sumon. Li petis de amiko, kaj ricevis, rondan ŝildon,[59] kaj, flikinte, kiel li povis, sian frakasitan kaskon, sciigis al sia ŝildisto Sancho la tagon kaj la horon de ilia proksima eliro, por ke li anticipe sin ekipu per ĉio necesa; don Quijote speciale rekomendis lin porti dusakon. Sancho respondis, ke tion li faros, kaj ke li portos ankaŭ sian bonegan azenon, ĉar longe piediri lacigas lin.
La mencion pri la azeno igis don Quijote mediti, ĉu ajna vaganta kavaliro iam havis ŝildiston surazene rajdantan, sed neniun tian kazon li povis memori; tamen li permesis lin porti la azenon, kvankam li havis la intencon provizi lin per pli deca rajdobesto, kaj tiacele li pensis forpreni, post duelo, la ĉevalon de la unua insolenta kavaliro renkontota. Don Quijote ekipis sin per ĉemizoj kaj, kiom li povis, per ĉio alia, konforme al la konsiloj de la gastejestro.
Ĉion aranĝinte kaj pretiginte, sen adiaŭi Sancho Panza siajn edzinon kaj filojn, kaj don Quijote siajn nevinon kaj mastrumantinon, ili eliris nevidate el la vilaĝo iun nokton, kaj tiel longe ili rajdis, ke ĉe la tagiĝo ili certis, ke, se okaze serĉataj, ili estus netroveblaj.
[56]
Luis Barahona de Soto, senglora poeto sed amiko de Cervantes. Nuntempe nur la eruditoj legas, aŭ studas, liajn verkojn.
[57]
Ekzistis du specoj de kavaliroj: korteganoj aŭ ne vagantaj, kaj aventuristoj aŭ vagantaj.
[58]
Alia ebla traduko: «homon honestan (se oni povas nomi malriĉulon honesta)». Cervantes ludas per la du signifoj de la hispana «hombre de bien»: «honesta, bona homo» kaj «riĉa homo».
[59]
Certe la unua ŝildo de don Quijote perdiĝis aŭ neripareble rompiĝis. Ŝildojn rondajn portis nur la surpiedaj batalantoj, do la rajdanta figuro de don Quijote vidiĝis des pli groteska kun tiel malkongrua ŝildo.