—Vere kaj sincere, sinjoro ŝildisto —respondis la alia—, mi jam intencis kaj decidis forlasi la idiotaĵojn de ĉi kavaliroj, reveni al mia vilaĝo kaj eduki miajn filojn: mi havas tri, kaj ili ŝajnas tri orientaj perloj.
—Mi havas du —diris Sancho—, kaj ili povus prezenti sin eĉ al la papo en persono, precipe mia knabino, kiun mi edukas, por ke ŝi fariĝu dukino, se Dio volos, kaj spite al ĉia patrino.
—Kiom da jaroj havas tiu damo edukata por esti dukino? —demandis la ŝildisto de la arbaro.
—Dek kvin, pli malpli; kaj ŝi sveltas kiel lanco, freŝas kiel aprila mateno kaj havas la forton de portisto.
—Kun tiaj kvalitoj, ŝi povus esti ne nur dukino, sed eĉ nimfo de la verda arbaro. Ho la putino, filino de putino! Grandan piĉon certe ŝi havas!
—Nek ŝi putinas, nek ŝia patrino putinis, nek ili putinos dum mi vivos, se Dio ne disponos alia —respondis Sancho iom kolere—. Kaj parolu pli ĝentile: ĉar viaj vortoj ne ŝajnas tre decaj, se konsideri, ke vi vivis inter vagantaj kavaliroj, kiuj estas la ĝentilo en persono.
—Ho sinjoro ŝildisto, vi apenaŭ komprenas la sencon de la komplimentoj! Ĉu vi ne scias, ke, kiam kavaliro bele lancas taŭron en la areno, la popolo ordinare diras: «Ho, putinema putinido, kiel majstre li lancas!», kaj ke, kio ŝajnas insulta vorto vere egalas al granda laŭdo? Kaj vi, sinjoro, devus fornei viajn filojn aŭ filinojn, se ili ne farus ion indan je tiaj laŭdoj.
—Nu, mi forneas ilin —respondis Sancho—, kaj pro la sama motivo vi povus ŝarĝi min, miajn gefilojn kaj edzinon per kompleta bordelo, se konsideri, ke ĉio, kion ili faras aŭ diras, meritas tian laŭdadon. Mi tre deziras denove vidi ilin, sekve mi preĝas al Dio, ke li gardu min de mortomerita peko, t.e. de ĉi danĝera ofico ŝildista, kien mi enfalis por la dua fojo, ĉar min logis kaj trompis burso kun cent dukatoj, kiun mi trovis en la interno de Sierra Morena; de tiam, la diablo svingas antaŭ miaj okuloj, tie, ie, transe kaj pretere, burson plenan de dublonoj, kaj ŝajnas al mi, ke ĉiupaŝe mi ĝin tuŝas per la manoj, kaj brakumas ĝin, kaj ĝin portas hejmen, kaj ĝin investas, kaj igas ĝin produkti renton, kaj mi vivas kiel princo; kaj, kiam mi pensas ĉion ĉi, mi eltenas facile kaj senpene ĉi vivon, kies rigorojn mi suferas kun la idiota mastro mia, kvankam mi scias, ke li havas pli da frenezulo ol da kavaliro.
—Tial oni diras, ke, kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan —diris la ŝildisto de la arbaro—. Kaj, se paroli pri frenezuloj, nenie en la mondo ekzistas alia kavaliro pli freneza ol mia mastro, ĉar oni povas apliki al li la proverbon: «Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras»: efektive, por restarigi al alia kavaliro ties perditan racion, li mem ŝajnigas sin freneza kaj serĉas ion, kio, se trovita, mi ne scias, ĉu estos al li agrabla.
—Ĉu hazarde via mastro estas enamiĝinta?
—Jes, al ia Casildea de Vandalia, la damo plej kruda kaj fiera renkontebla en la tuta mondo. Sed li ne tre afliktiĝas de ŝia krudeco; verdire, en lia interno kaŝiĝas pli grandaj mensogoj, kaj ili elmontriĝos antaŭ ol pasos multaj horoj.
—Ne ekzistas vojo tiel plata, ke ĝi ne havas ian kavon aŭ truon —respondis Sancho—. En ĉiuj hejmoj kuiriĝas melongenoj, sed en la mia per kaldronplenoj.[259] La frenezo certe bezonas pli da kompanoj kaj kunuloj ol la saĝo. Sed se veras la ĝenerala diro, ke suferi kun kompano la malfacilojn helpas ilin venki, mi povas konsoli min kun via moŝto, tial, ke vi servas mastron, kiu estas tiel stulta kiel la mia.
—Stulta, sed kuraĝa; kaj pli fripona ol stulta kaj kuraĝa —diris la ŝildisto de la arbaro.
—Mia mastro ne estas tio —respondis Sancho—. Mi volas diri, ke li havas en si nenion friponan; kontraŭe, li posedas koron puran kiel akvo fonta, ne scias mave konduti, faras bonon al ĉiuj, absolute ne malicas, kaj eĉ infano povus konvinki lin, ke noktas en la mezo de la tago. Pro tia simpleco mi amas lin kiel mian propran animon kaj ne kapablas cedi al la ideo forlasi lin, kiom ajn li ekstravagancas.
—Tamen, frato kaj sinjoro, se blindulo gvidas alian blindulon, ili ambaŭ riskas fali en foson. Ni farus plej bone, se ni revenus al niaj hejmoj per rapidaj paŝoj, ĉar la serĉantoj de aventuroj ne ĉiam trovas ilin bonaj.
Dum ili tiel interparolis, Sancho ofte kraĉis salivon algluiĝan kaj iom sekan; tion rimarkante, la bonkora ŝildisto de la arbaro diris:
—Ŝajnas al mi, ke, kaŭze de la babilado, la lango kvazaŭ algluiĝas al la palato; sed mi portas, alligitan al la sel-arko, bonegan rimedon kontraŭ la algluiĝo.
Kaj stariĝinte, li revenis iom poste kun granda boto plena de vino kaj kun pasteĉo duonulnon longa, kio ne estas troigo, ĉar ĝi konsistis el blanka kuniklo tiel granda, ke Sancho, ĝin tuŝante, kredis palpi, ne kapridon, sed kapron. Kaj li demandis:
—Ĉu via moŝto portas ĉion ĉi kun vi, sinjoro?
—Kion vi do pensis? —respondis la alia—. Ĉu vi prenis min por ia ŝildisto paŭpera? Mi portas sur la gropo de mia ĉevalo pli bonan viktualion ol generalo sur la vojo.
Oni ne bezonis insisti al Sancho, ke li manĝu, kaj en la obskuro de la nokto li glutadis pecojn grandajn kiel pugno.
—Via moŝto estas ja ŝildisto bona kaj perfekta, oficotaŭga kaj bele provizita, superba kaj granda, kion pruvas ĉi bankedo, kiu, se ne venis ĉi tien per sorĉarto, ŝajnas produkto de magio —diris Sancho—. Vi ne similas al mi, kiu estas paŭpera kaj senfortuna, kaj havas en la dusako nur peceton da fromaĝo (tiel dura, ke per ĝi oni povus frakasi la kapon de giganto) kaj krome kvar dekduojn da karoboj kaj la saman kvanton da aveloj. Tia ŝparemo ŝuldiĝas al la opinioj kaj principoj observataj de mia mastro, nome, ke la vagantaj kavaliroj devas vivteni sin per nur sekaj fruktoj kaj herboj de la kamparo.
—Je mia fido, frato —respondis la ŝildisto de la arbaro—. Mia stomako tute ne taŭgas por la digesto de kardoj, arboradikoj aŭ sovaĝaj piroj. Iru al la diablo niaj mastroj kun siaj opinioj kaj kavaliraj leĝoj, kaj manĝu kion ili volas. Por ajna eventualo mi ĉiam portas fridan viandon kaj krome ĉi boton alligitan al la selarko, tiel amatan de mi, ke ĉiumomente mi kisas kaj brakumas ĝin milfoje.
Kaj, tion dirante, li metis la boton en la manojn de Sancho, kiu levis ĝin al sia buŝo kaj dum kvarono de horo tenis la rigardon fiksita sur la steloj; poste, kiam li finis trinki, li lasis sian kapon kliniĝi flanken kaj diris kun profunda suspiro:
—Ho la fripona putinido! Kiel bongustega!
—Ĉu vi ne vidas —interrompis la alia ŝildisto, aŭdinte la esprimojn de Sancho—, ke vi laŭdis ĉi vinon, nomante ĝin «putinido»?
—Vere, mi devas konfesi —respondis Sancho—, ke ne estas fifamige nomi iun putinido, se per tia vorto oni intencas lin laŭdi. Sed diru, sinjoro, je la vivo de la persono al vi plej kara, ĉu ĉi vino devenas de Ciudad Real?
—Eminenta spertulo! —kriis la ŝildisto de la arbaro—. Efektive, ĝi devenas de tie, ne de alia loko, kaj restis kelke da jaroj en la kelo.
—Tia klarigo! Ne pensu, ke mi ne divenis ankaŭ ĝian aĝon! —diris Sancho—. Ĉu ne bone, sinjoro ŝildisto, ke mi havas instinkton tiel grandan kaj naturan por la kono de la vinoj? Nur flarante guton, mi divenas ties landon, ties klason, ties guston, ties aĝon, ties ŝanĝiĝojn kaj ties ceterajn cirkonstancojn. Sed ne mirinde, se konsideri, ke sur la patra flanko de mia familio vivis la du plej bonaj gustumantoj de vino, kiajn La Mancha ne konis dum longa tempo. Pruve de tio, jen la rakonto pri io okazinta: oni petis ilin gustumi iom da vino el barelo kaj opinii pri ĝia stato, bono aŭ malbono. Unu gustumis ĝin per la pinto de la lango kaj diris, ke la vino havas feran saporon; la alia nur flaris kaj asertis, ke ĝi havas ledan saporon. La mastro respondis, ke la barelo estas pura, kaj ke la vino posedas nenian mikson, de kiu ĝi povus preni saporon feran aŭ ledan. Tamen la du famaj gustumantoj persistis en siaj respektivaj opinioj. Pasis la tempo, elvendiĝis la vino, kaj, kiam oni purigis la barelon, oni trovis en ĝi etan ŝlosilon alligitan al leda rimeno. Via moŝto diru do, ĉu homo devenanta de tia familio ne havas aŭtoritaton por doni sian opinion en similaj okazoj.
[259]
Proverba esprimo: ĉie troviĝas zorgoj kaj problemoj, sed ĉiu opinias la siajn plej grandaj.