Выбрать главу

—Tial mi diras, ke ni devus ne plu serĉi aventuron. Kaj, ĉar ni havas panon, ni ne serĉu torton; ni revenu al niaj kabanoj, kaj Dio trovu nin tie, se Li volas.

—Mi plu servos mian mastron, nur ĝis ni alvenos al Zaragoza —respondis Sancho—. Tie ni traktos pri la afero.

Fine la du bonaj ŝildistoj tiel multe parolis kaj trinkis, ke la sonĝo bezonis senmovigi al ili la langon, kaj almenaŭ moderigi ilian soifon, ĉar ĝin plene estingi estus neeble. Kaj tiel ili endormiĝis, alkroĉitaj al la boto jam preskaŭ vaka, kaj kun la buŝo ankoraŭ plena de duonmaĉitaj viandopecoj. Ni lasos ilin tie dum ioma tempo por rakonti tion, kio okazis inter la Kavaliro de la Arbaro kaj la Kavaliro de la Trista Mieno.

Ĉapitro 14

Kun la daŭrigo de la aventuro de la Kavaliro de la Arbaro

La historio registras, ke, inter la multaj aferoj traktitaj de don Quijote kaj la Kavaliro de la Arbaro, ĉi lasta diris al nia hidalgo:

—Unuvorte, sinjoro kavaliro, sciu, ke mia destino, aŭ pli ĝuste, mia volonto kondukis min enamiĝi al la senegala Casildea de Vandalia; mi nomas ŝin senegala, ĉar neniu egalas al ŝi en la grando de ŝia staturo, aŭ en la perfekto de ŝia rango kaj belo; nu, ĉi Casildea rekompencis mian honestan amon kaj mian respektan deziron, trudante al mi, same kiel faris al Herkuleso lia duonpatrino, la plenumon de multaj kaj danĝeraj aventuroj, kaj promesante, ĉe la fino de ĉiu el ili, ke, ĉe la fino de la sekvanta, mi atingus la celon de mia espero; miaj entreprenoj sekvis unu la alian kiel ĉenero ĉeneron, tiamaniere, ke ili nekalkuleblas, kaj mi ne scias ankoraŭ, kiu estos la lasta kondukonta min al la kontentigo de miaj honestaj deziroj. Iam ŝi ordonis min iri defii al la fama gigantino de Sevilla nomata La Giralda,[260] kuraĝa kaj forta, kvazaŭ farita el bronzo, kaj samtempe la plej ŝanĝiĝema kaj leĝera virino de la mondo, kvankam ŝi staras senmova. Mi iris kaj venkis ŝin kaj devigis ŝin resti trankvila kaj sen ŝanĝoj, ĉar dum pli ol unu semajno blovis nur la norda vento. Alifoje, Casildea sendis min subteni per miaj brakoj la ŝtonan figuron de la grandaj taŭroj de Guisando,[261] kio estas entrepreno pli propra al persisto ol al kavaliro. Poste ŝi ordonis ke mi ĵetu min en la abismon de Cabra (terura kaj neimagineble danĝera ago) kaj prezentu al ŝi detalan raporton pri la sekretoj kaŝitaj en la profundo de tia faŭko. Mi detenis la movon de La Giralda, subtenis la taŭrojn de Guisando, ĵetis min en la abismon kaj renkontis ĉion, kio kuŝas en ĝia fundo; dume miaj esperoj teniĝas morte mortaj, kaj ŝiaj ordonoj kaj disdegnoj vive vivaj. Nu, laste ŝi ordonis min iri tra la diversaj provincoj de Hispanujo kaj igi konfesi, al la kavaliroj tie vagantaj, ke ŝi estas la plej bela el la virinoj, kaj mi la plej kuraĝa kaj enamiĝinta kavaliro de la mondo; pro ĉi entrepreno mi jam vojaĝas la pliparton de la lando kaj venkis multe da kavaliroj, kiuj kuraĝis kontraŭdiri min. Sed al mi donas plejan gloron kaj fieron la fakto, ke mi venkis en persona duelo la faman kavaliron don Quijote de La Mancha kaj igis lin konfesi, ke mia Casildea pli belas ol lia Dulcinea; kaj kaŭze de ĉi triumfo mi konsideras, ke mi venkis la tutan kavaliraron de la mondo, ĉar la menciita don Quijote jam antaŭe submetis ĉiujn senescepte; kaj pro tio, ke mi venkis lin, ties gloro, famo kaj honoro transiris al mia persono:

Ju pli da gloro la venkito tenas, des pli da honor’ al venkinto venas,[262]

»do oni devas aldoni al mia kredito, kaj konsideri miaj, la nekalkuleblajn heroaĵojn de don Quijote.

Don Quijote miregis je la asertoj de la Kavaliro de la Arbaro, milfoje intencis nomi lin mensoga, kaj havis la vorton ĉe la pinto de la lango; sed li bridis sin tiel bone kiel li povis, ĉar li volis, ke la alia konfesu per sia propra buŝo sian mensogon. Tiel do, li flegme respondis:

—Pri tio, ke via moŝto venkis la pliparton de la vagantaj kavaliroj de Hispanio, kaj eĉ de la tuta mondo, mi diras nenion; sed mi dubas, ke vi venkis don Quijote de La Mancha. Eble temis pri alia persono simila al li, kvankam liaj similuloj cetere estas tre malmultaj.

—Kion! —ekkriis la Kavaliro de la Arbaro—. Mi ĵuras je la ĉielo super ni, ke mi duelis kontraŭ don Quijote kaj lin venkis kaj igis lin kapitulaci. Li estas viro de alta kresko, kun vizaĝo kava, membroj longaj kaj magraj, haroj duongrizaj, nazo agla kaj iom korva, mustaĉo granda, nigra kaj falanta; li batalas sub la nomo de Kavaliro de la Trista Mieno, kaj lia ŝildisto estas kampulo nomata Sancho Panza. La fama ĉevalo, kies flankoj li spronas, kaj kies bridon li direktas, nomiĝas Rocinante, kaj fine havas, kiel mastrinon de sia koro, iun Dulcinea de El Toboso, antaŭe nomatan Aldonza Lorenzo; kaj laŭ la sama sistemo, mi nomas mian damon Casildea de Vandalira, ĉar ŝi nomiĝas Casilda kaj naskiĝis en Andaluzio. Se tiom da indikoj ne sufiĉas ne sufiĉas por konfirmi la veron de miaj virtoj, jen mia glavo, kiu povus konvinki la skeptikecon mem.

—Trankviliĝu, sinjoro kavaliro, kaj aŭskultu kion mi volas diri al vi -respondis don Quijote—. Sciu, ke la don Quijote de vi menciita estas mia plej granda amiko en ĉi mondo, ĝis tia ekstremo, ke mi konsideras lin alia personiĝo de mi mem: juĝante vian ĝustan kaj precizan priskribon, mi ne dubas, ke vi venkis lin; aliflanke, mi vidas per miaj okuloj kaj tuŝas per miaj manoj ke ne eblas, ke li estis la dirita kavaliro, escepte se iu ajn el liaj multaj malamikoj sorĉistoj (unu el ili speciale persekutas lin) prenis lian figuron por lasi sin venki kun la celo senposedigi lin de la renomo, kiun li akiris sur la tuta konata mondo dank’ al siaj heroaj faroj kavaliraj. Sciu ankaŭ, kiel konfirmon de miaj vortoj, ke antaŭ pli ol du tagoj la sorĉistoj malamikoj liaj transformis la figuron kaj personon de la bela Dulcinea de El Toboso en kampulinon krudan kaj vulgaran, kaj eble ili ŝanĝis laŭ la sama maniero vian don Quijote. Kaj se tio, kion mi diras, ne konvinkas vin pri la vero de miaj vortoj, jen antaŭ vi don Quijote mem, kiu piede, rajde, aŭ kiel ajn vi volus, pretas subteni ilin per siaj armoj.

Tion dirante li stariĝis, metis la manon sur la tenilon de la glavo kaj atendis la reagon de la Kavaliro de la Arbaro, kiu same respondis kun serena voĉo:

—Bona paganto ne diskutas pri la kontoj. Se mi povis venki vin transformita, sinjoro don Quijote, certe mi povas esperi revenki vin en propra persono. Sed tial, ke ne decas al kavaliroj uzi armilojn en la nokto, kiel banditoj kaj rabistoj, ni atendu la tagiĝon, por ke la suno vidu niajn farojn. Kaj estu kondiĉo de nia duelo, ke la venkinto metu sin je la dispono de la venkinto kaj faru ĉion, kion ĉi lasta postulos, se nur tiaj postuloj estas konformaj al la digno kavalira.

—Mi tre volonte konsentas la kondiĉon —diris don Quijote.

Tion parolinte, la du kavaliroj direktis sin al siaj ŝildistoj kaj trovis ilin ronkantaj kaj en la sama teniĝo, en kiu la sonĝo ilin surprizis; la mastroj vekis ilin kaj ordonis, ke ili preparu iliajn ĉevalojn, ĉar, ĉe la tagiĝo, ambaŭ atakus unu la alian en sanga kaj feroca duelo. Ĉe tia sciigo Sancho rigidiĝis de miro kaj konsterno kaj timis, ke la vivo de lia mastro povus endanĝeriĝi, se konsideri ke la Kavaliro de la Arbaro plenumis grandan nombron da kuraĝaj prodaĵoj, laŭ diroj de lia ŝildisto; sed la du ŝildistoj senreplike iris serĉi la tutan gregon, t.e. la tri ĉevalojn kaj la azenon, ĉar, flarinte sin reciproke, ili restis kune. Survoje, la ŝildisto de la arbaro diris al Sancho:

вернуться

[260]

Aludo al la bronza figuro, kiu funkcias kiel ventoflago sur la supro de la granda turo de la katedralo de Sevilla. Ankaŭ la turo ricevas la nomon de la figuro: la Giralda (la Girulino).

вернуться

[261]

Temas pri kvar tre antikvaj ŝtonaj figuroj, longaj per dek du aŭ dek tri spanoj, larĝaj per ok, kaj dikaj per kvar. Ili staras ĉe la vilaĝo Guisando (provinco Ávila).

вернуться

[262]

Versoj, iom modifitaj de Cervantes, el la epopeo La Araucana de la poeto Alonso de Ercilla (1533-1594).