Выбрать главу

La vojaĝanto haltis bridante kaj rigardis kun miro la vizaĝon kaj la teniĝon de don Quijote, kies helmon portis Sancho kiel valizon sur la antaŭo de la ŝarĝo-selo de la azeno; kaj ju pli la viro en verdo rigardis la hidalgon, des pli la hidalgo rigardis la viron en verdo kaj opiniis lin persono de solida saĝo. Li ŝajnis ĉirkaŭ kvindekjara, kun apenaŭ grizaj haroj, kun vizaĝo longa kaj kava kaj kun okuloj duone seriozaj, duone gajaj; resume, pro siaj kostumo kaj aspekto, li donis la impreson esti homo de bonaj kvalitoj.

De sia flanko, la viro en verdo pensis, ke neniam antaŭe li vidis iom similan al la figuro aŭ mieno de don Quijote; li miris je la longo de lia kolo, je la grando de lia korpo, je la kaveco kaj flavo de lia vizaĝo, je liaj armiloj, gestoj kaj teniĝo; kaj konkludis en si, ke jam de tre longe ne vidiĝis en tiu lando persono de lia speco kaj ŝajno.

Don Quijote, observante ke la vojaĝanto rigardas lin atente, kaptis la scivolan miron de liaj okuloj. Kaj pro tio, ke la hidalgo estis tiel ĝentila kaj komplezema, li antaŭiĝis al liaj demandoj, dirante:

—Ne surprizus min, se via moŝto surpriziĝus de mia mieno, tiel eksterkutima kaj diferenca de la ordinaraj. Sed vi ĉesos miri, kiam mi diros al vi, kiel mi nun diras, ke mi estas unu el la kavaliroj irantaj,

kiel diras la popolo por serĉadi aventurojn.[264]

»Mi forlasis mian landon, hipotekis mian bienon, rezignis mian komforton kaj ĵetis min en la brakojn de la Fortuno, por ke ĝi konduku min laŭ sia bontrovo. Mi entreprenis revivigi la mortintan kavalirismon, kaj jam de multaj tagoj, stumblante ie, falante tie, forglitante en abismon transe kaj relevante min pretere, plenumis grandan parton de mia projekto, nome, helpi vidvinojn, protekti pucelojn, favori edzinojn, orfojn kaj zorgatojn, kio estas natura funkcio de la vagantaj kavaliroj; nu, kaŭze de miaj multaj faroj kuraĝaj kaj kristanaj, oni trovis, ke ili havas sufiĉan meriton por aperi presitaj en preskaŭ ĉiuj regnoj de la mondo. Jam eldoniĝis tridek mil volumoj de mia historio, kaj ekzistas solidaj motivoj por pensi, ke ĝi aperos tridek milionojn da fojoj, se la ĉielo ne oponos. Fine, por ĉion resumi per kelkaj vortoj, aŭ per nur unu, mi diras, ke mi estas don Quijote de La Mancha, alinome la Kavaliro de la Trista Mieno; kiel sciate, oni degradiĝas, sin laŭdante, tamen mi devas kelkfoje laŭdi min, en la okazoj kiam, kompreneble, ne ĉeestas aliaj personoj, kiuj povus fari mian laŭdadon; tiel do, nobla sinjoro, nek ĉi ĉevalo, nek ĉi lanco, nek ĉi ŝildo, nek ĉi ŝildisto, nek la tuta kompleto de ĉi armoj, nek mia flava vizaĝo, nek mia skeleta figuro devus plu surprizi vin, se consideri, ke vi jam konas min kaj mian profesion.

Tion dirinte, don Quijote ĉesis paroli, kaj la viro en verdo longe silentis, ĉar li ne ŝajnis kapabla trovi la ĝustan respondon. Sed fine li diris:

—Vi divenis, ke mi scivolis pri vi, sinjoro, kiam vi rimarkis mian surpriziĝon, sed, konigante vin al mi, vi ne sukcesis dispeli mian perplekson. Kontraŭe: nun, kiam mi vin konas, mi sentas eĉ pli grandan konfuzon kaj miron. Ĉu eblus nun la ekzisto de vagantaj kavaliroj en la mondo, kaj de presitaj historioj pri aŭtentaj kavaliraĵoj? Mi ne povus kredi, ke hodiaŭ ekzistas sur la tero persono dediĉanta sin favori vidvinojn, defendi pucelojn, honori edzinojn kaj protekti orfojn, se mi ne vidus vian moŝton per miaj propraj okuloj. La ĉielo estu benata, tial, ke la rakonto de viaj noblaj kaj aŭtentaj prodaĵoj, presita laŭ viaj diroj, ĵetis en la forgeson la nekalkuleblan nombron da fikciaj kavaliroj, kies fabeloj plenigas la mondon je la damaĝo de la bonaj moroj kaj je la diskredito de la veraj historioj.

—Oni povus multe paroli pri tio, ĉu veras aŭ ne la historioj de la vagantaj kavaliroj.

—Sed, kiuj dubus, ke ili ne estas falsaj? —diris la viro en verdo.

—Mi dubas —respondis don Quijote—. Sed prefere ni lasu ĉi aferon. Se nia vojaĝo daŭros kelkan tempon, mi esperas, kun la helpo de Dio, konvinki vian moŝton, ke vi faras mave, starante je la flanko de la homoj skeptikaj pri la vero de tiaj historioj.

Kaŭze de ĉi lastaj vortoj, la vojaĝanto komencis suspekti, ke don Quijote devas iom frenezi, kaj por povi konfirmi sian suspekton, li atendis, ke la hidalgo plu eldiru siajn ideojn. Sed anstataŭe, don Quijote petis la vojaĝanton paroli pri si, en interŝanĝo por liaj informoj pri liaj vivo kaj stato. Tiam, la viro en la verda kapoto respondis:

—Mi, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, estas hidalgo kaj naskiĝis en la vilaĝo, kie, se Dio volos, ni manĝos hodiaŭ. Mi posedas pli ol sufiĉan havon, nomiĝas don Diego de Miranda, pasas la vivon kun mia edzino, miaj filoj kaj miaj amikoj kaj ŝatas ĉasi kaj fiŝi; sed mi tenas ne falkon aŭ levrelojn, nur kvietan perdrikon logofajfan kaj furon sentiman.[265] Mi havas proksimume ses dekojn da libroj, tiel en la hispana kiel en la latina, unuj piaj kaj la ceteraj historiaj; sed libroj kavaliraj ne pasis ankoraŭ tra la sojlo de mia pordo. Mi legas profanajn verkojn prefere al piaj, se ili havas tekston honestan, distran, stilon agrablan, kaj intrigon surprizan kaj absorban… kvankam tiaj libroj apenaŭ ekzistas en Hispanujo. Mi manĝas de tempo al tempo ĉe miaj najbaroj kaj amikoj, kaj invitas ilin ofte ĉe mi; mi regalas per bona tablo kun pladoj puraj kaj simplaj, sed abundaj; ne ŝatas klaĉojn, nek toleras, ke oni klaĉu antaŭ mi; ne ŝovas la nazon en alies vivojn, nek gvatas alies farojn; aŭskultas la meson ĉiutage; distribuas iom el mia havo inter la paŭperaj, kaj ne paradas per miaj bonaj agoj, por ke ne ŝteliru en mian koron la hipokrito kaj la vanto, malamikoj, kiuj subtile penetras eĉ en la plej singardan animon; klopodas restarigi la pacon inter la kverelantoj; kultas Nian Sinjorinon kaj ĉiam konfidas la senliman mizerikordon de Dio, Nia Sinjoro.

Sancho atentege aŭskultis ĉi priskribon de la vivo kaj okupoj de la hidalgo en verdo; kaj juĝante tian vivon bona kaj sankta, kaj tian homon kapabla fari miraklojn, li saltis de sur la azeno, alkuris al li, kaptis lian dekstran piedingon, kaj ploreme kaj kun pia koro kisis al li la piedojn multe da fojoj. Tiam, la hidalgo en verdo demandis:

—Kion vi faras, frato? Kion signifas ĉi kisoj?

—Permesu, ke mi kisu vin —respondis Sancho—, ĉar, ŝajnas al mi, ke via moŝto estas la unua sanktulo, kiun mi vidis rajdi kun kurtaj piedingorimenoj.

—Mi estas, ne sanktulo, sed granda pekanto —diris la hidalgo en verdo—. Sed vi, frato, vi certe havas bonan koron: via naivo tion pruvas.

Sancho denove grimpis en la ŝarĝo-selon, provokinte per sia ekstravaganco la ridon de sia mastro, malgraŭ ties profunda melankolio, kaj vekinte novan miron ĉe don Diego. Tiam don Quijote demandis al la hidalgo en verdo, kiom da filoj li havas, kaj aldonis ke la antikvaj filozofoj, kvankam mankis al ili la kono pri la vera Dio, konsideris, ke la plejbono konsistas en tio, ĝui la donojn de la naturo kaj de la fortuno, kaj havi multe da amikoj kaj da bonaj filoj.

—Mi, sinjoro don Quijote —respondis la hidalgo en verdo—, havas filon, sed, se mi ne havus lin, eble mi povus konsideri min pli feliĉa ol nun. Li ne estas mava, ne, sed mi preferus lin pli bona. Li havas la aĝon de dek ok jaroj, kaj pasigis ses en Salamanca, studante la latinan kaj la grekan. Kaj, kiam mi volis, ke li lernu aliajn sciencojn, mi trovis lin tiel absorbita en la poezia scienco (se oni povas nomi ĝin scienco), ke estis neeble igi lin alpreni la juron, kiel mi dezirus, aŭ la teologion, reĝinon de ĉiuj sciencoj. Mi volus, ke li elstaru kiel gloro de sia familio, se konsideri, ke en epoko nia, la reĝoj bele rekompencas la bonajn kaj virtajn letrojn; ĉar scio sen virto egalas al perloj en sterkejo. Li pasas la tutan tagon analizante, ĉu Homero esprimas sin bone aŭ fuŝe en unu aŭ alia verso de la Iliado; ĉu Marcial obscenas en epigramo; ĉu oni devas kompreni iel aŭ tiel certan linion de Vergilio. Verdire, liaj konversacioj temas nur pri la libroj de ĉi poetoj kaj de Horacio, Perso, Juvenalo kaj Tibulo, ĉar pri la modernaj poetoj verkantaj en nia nacia lingvo li apenaŭ atentas. Tamen, malgraŭ lia eta inklino al la hispana poezio, ĉi-momente lin plene absorbas la verkado de gloso[266] surbaze de kvar versoj senditaj al li de Salamanca; kaj mi kredas, ke ili havas ian rilaton al literatura konkurso.

вернуться

[264]

Versoj el olda romanco.

вернуться

[265]

Enkaĝa virperdriko altiris per siaj fajfoj aliajn perdrikojn al reto aŭ al alispeca kaptilo. La dresita falko atakis rekte diversajn birdegojn dum la flugo. Oni uzis, krom hundoj, ankaŭ furojn por la ĉaso de kunikloj kaj leporoj.

вернуться

[266]

Ĉi tie, «gloso» signifas ripeti, ĉe la fino de ĉiu strofo, unu aŭ pli da versoj prenitaj el alia poeziaĵo. En la ĉapitro 18ª de la dua parto troviĝas ĉi-speca gloso.