—La filoj, sinjoro —respondis don Quijote—, estas pecoj en la intima esenco de la patroj, do ni devas ami ilin bonaj aŭ mavaj, kiel ni amas la animon, kiu tenas nin vivaj. La patroj devas gvidi ilin, jam de ties infaneco, sur la pado de la virto, de la bona edukiteco, kaj de la moroj honestaj kaj kristanaj, por ke, kiam grandaj, ili estu apogiloj de siaj oldaj patroj, kaj ties glora posteularo; tamen, ne ŝajnas al mi bone devigi ilin studi unu aŭ alian sciencon, kvankam nenion oni riskas, se oni provas ilin persvadi. Kaj se iu filo ne bezonas studi por gajni sian vivopanon, ĉar feliĉe la ĉielo donis al li patron kun sufiĉa havo pasonta al li, mi kredas, ke oni devus permesi lin studi sian preferatan objekton; kaj, kvankam la poezio pli distras ol utilas, ĝi havas nenion, kio povus ordinare misfamigi ĝian praktikanton. Ŝajnas al mi, sinjoro hidalgo, ke la poezio similas al pucelo delikata, juna kaj belega; multaj aliaj puceloj (la aliaj sciencoj) klopodas riĉigi, poluri kaj ornami ŝin; ŝi servigas la alian al si, kaj la aliaj devas pravigi sin per ŝi; sed ĉi pucelo ne volas esti senhonte palpata, nek elmetata al la publika scivolo, nek anoncata ĉe la anguloj de la bazaroj aŭ en la antaŭĉambroj de la palacoj; ŝi konsistas el tia kvintesenco, ke, se oni scias trakti ŝin, oni ŝin transformas en plej puran oron nekalkuleble valoran; ŝia posedanto devas teni ŝin inter certaj limoj kaj ne lasi ŝin devii al malicaj satiroj aŭ fiaj sonetoj; oni neniam devas vendi ŝin, krom se ŝi aperas en la formo de heroaj epopeoj, kortuŝaj tragedioj aŭ gajaj kaj spritaj komedioj; ŝin traktu nek la friponoj, nek la senscia plebo, nekapabla kompreni aŭ aprezi ŝian valoron. Kaj ne pensu, sinjoro, ke mi opinias plebo nur la popolon vulgaran kaj basan; vere, ajna persono sen scio, eĉ se li havas moŝtan aŭ princan rangon, povas kaj devas konsideri sin membro de tia plebo. Tiel do, la persono, kiu kun la menciitaj kvalitoj traktos kaj uzos la poezion, famiĝos en la civilizitaj regnoj de la tuta mondo, kaj lia nomo estos ĉie laŭdata. Kaj pri via aserto, sinjoro, ke via filo ne tre aprezas la poezion en nia nacia lingvo, mi pensas, ke li ne pravas ĉi-rilate, kaj jen la kialo: la granda Homero, ĉar greko, ne verkis en la latina, kaj Vergilio, ĉar latino, ne verkis en la greka. Unuvorte, la antikvaj poetoj skribis en la lingvo, kiun ili suĉis kun la patrina lakto, kaj ne iris serĉi fremdan idiomon por esprimi la noblon de siaj konceptoj; se tiel do, estus ĝuste, se ĉi kutimo disvastiĝus ĉie, kaj se oni ne disdegnus, por ekzemplo, germanan poeton, ĉar li versas en sia lingvo, aŭ kastilian, aŭ eĉ vaskan, ĉar ili verkas en la sia. Sed, ŝajnas al mi, sinjoro, ke via filo sentas disdegnon, ne al nacia poezio, sed al la naciaj poetoj, kiuj havas nenian konon pri aliaj lingvoj kaj sciencoj, kaj ne povas do garni, veki kaj helpi per ili sian naturan inspiron. Sed eble ankaŭ ĉi-rilate ekzistas eraro, ĉar, laŭ ĝusta opinio, oni naskiĝas poeto, t. e. la natura poeto elvenas jam poeto en la ventro de sia patrino, kaj kun nur ĉi impulso donacita de la ĉielo, kaj sen bezono de poetikaj studoj, li komponas verkojn, kies enhavo pruvas la veron de la diro: est Deus in nobis,[267] ktp. Mi diru ankaŭ, ke la natura poeto tre superas, helpante al si per la studo, la poeton kun nur scio de la poezia tekniko. La motivo kompreneblas: la arto ne superas la naturon, nur ĝin perfektigas. Sekve, la naturo kombinita kun la arto, kaj la arto kombinita kun la naturo, povas krei perfektegan poeton. Resume de miaj vortoj, mi aldonu, sinjoro hidalgo, ke via moŝto lasu vian filon iri, kien lia stelo lin vokas, ĉar se li estas bona studento, kion certe li estas, kaj se li sukcese atingis la unuan ŝtupon de la sciencoj, nome, la posedon de lingvoj, li ascendos per si mem ĝis la pinto de la homaj letroj, tre propraj al kavaliro bonstata, kaj tiel ornamaj, honoraj kaj prestiĝaj al li, kiel mitro al episkopo, aŭ kiel talaro al juĝisto. Via moŝto admonu vian filon, se li skribus satirojn damaĝajn al alies honoro: punu lin kaj disŝiru ilin; sed, se li verkus pecojn laŭ la stilo de Horacio, kie li ĝenerale kritikus la fivivon tiel elegante kiel la latina poeto, laŭdu lin: ĉar licas versi kontraŭ la envio kaj la enviuloj, kaj same kontraŭ la ceteraj fiinklinoj, se nur la poeto mencias nenies nomon, kvankam akzistas poetoj kapablaj elmeti sin al la risko suferi ekzilon en la insuloj de Ponto-Eŭksino por la plezuro eldiri malicaĵojn. Se la poeto ĉastas, ankaŭ liaj versoj ĉastos; la plumo estas la lingvo de la animo, kaj, kio fontas el la animo de la poeto, tion respegulas liaj verkoj; tiel do, kiam reĝoj kaj princoj vidas la mirindan arton poezian en ĉi homoj prudentaj, virtaj kaj seriozaj, ili ilin honoras, estimas kaj riĉigas, kaj eĉ kronas ilin per folioj de la arbo respektata de la fulmoj,[268] kvazau indikante, ke la homoj, kies frunton honoras kaj ornamas tiaj kronoj, devas ricevi nenies ofendon.
La hidalgo en la verda kapoto miris je la rezonoj de don Quijote, tiele, ke li komencis modifi sian antaŭan opinion pri lia frenezo. Sed, meze de ĉi konversacio, kies temo ne tre plaĉis al Sancho, la ŝildisto deviis de la vojo por peti iom da lakto de kelkaj paŝtistoj, kiuj tie proksime melkis ŝafinojn. Kaj ĝuste kiam don Diego, tre kontenta je la saĝo kaj elokvento de don Quijote, pretis respondi lin, ĉi lasta levis la kapon kaj vidis veni, sur la sama vojo kie ili iris, ĉaron ornamitan per multe da reĝaj flagoj; kaj kredante, ke li frontas ian novan aventuron, li krie vokis la ŝildiston, ke li alportu al li la helmon. Sancho, aŭdante, ke oni lin vokas, disiĝis de la paŝtistoj kaj urĝis la azenon ale al sia mastro, kiu tuj poste sin implikis en absurdan kaj teruran aventuron.
Ĉapitro 17
Kie oni legas pri la plej alta kaj ekstrema punkto atingita de la senegala kuraĝo de don Quijote kaj ankaŭ pri la feliĉa fino de la aventuro de la leonoj
Nia historio rakontas, ke, kiam don Quijote kriis al Sancho, ke li alportu lian helmon, la ŝildisto estis aĉetanta de la paŝtistoj kelke da kazeaj fromaĝoj, kaj, nervoza pro la urĝigaj voĉoj de sia mastro, li ne sciis kion fari kun ili, nek kien meti ilin; sed, por ke ili ne perdiĝu, ĉar jam pagitaj, li decidis ilin enĵeti en la helmon de sia mastro, kaj kun ĉi bela ŝarĝo turnis sin por vidi kion don Quijote volas, proksimiĝis kaj aŭdis lin diri:
—Amiko, donu al mi la helmon, ĉar, aŭ mi apenaŭ scias pri aventuroj, aŭ kio vidiĝas tie estas unu el ili, kaj tia, ke ĝi devigos min, pli ĝuste, devigas min preni la armilojn.
Ĉe tiaj vortoj, la hidalgo en la verda kapoto rigardis ĉien, sed nur videblis ĉaro alproksimiĝanta, garnita per du tri etaj flagoj, kio igis lin pensi, ke ĝis portas monon de lia majesta moŝto; li diris sian opinion al don Quijote, sed ĉi lasta tute ne atentis lin, kaj, ĉiam kredante kaj imagante, ke ĉio okazonta al li devas konsisti nur el aventuroj super aventuroj, respondis al la viro en verdo:
—Homo preparita, preskaŭ venkinta. Nenion oni perdas, prenante antaŭ-zorgojn; mi scias per propra sperto, ke mi havas malamikojn videblajn kaj nevideblajn, sed ne scias, kiam, kie aŭ en kia figuro ili atakos min.
Kaj, turnante sin al Sancho, don Quijote petis de li la helmon; la ŝildisto, kiu ne havis okazon elpreni la kazeajn fromaĝojn, devis redoni la helmon, kia ĝi estis. Don Quijote ĝin kaptis kaj, sen atenti ĝian enhavon, rapide entiris ĝin sur sian kapon. Tiam la kazeaĵoj kunpremiĝis, fandiĝis, kaj la selakto komencis disflui sur la vizaĝo kaj la barbo de don Quijote, tiel alarmante lin, ke li kriis al la ŝildisto:
—Kio okazas, Sancho? Aŭ mia kranio moliĝas, aŭ la cerbo fandiĝas al mi, aŭ mi ŝvitas de la kapo ĝis la piedoj. Kaj, se mi ŝvitas, mi ja ne ŝvitas de timo, kvankam mi kredas, ke sendube mi alfrontos tuj teruran aventuron. Donu al mi, se vi havas, ion por viŝi min, ĉar ĉi densa ŝvito blindigas al mi la okulojn.