Выбрать главу

Sancho Panza rajdis kiel patriarko sur la azeno, kun sia dusako kaj sia boto,[60] kaj kun la granda deziro baldaŭ vidi sin gubernatoro de la promesita insulo. Okazis, ke don Quijote hazarde prenis kaj sekvis la saman vojon de la unua vojaĝo, t.e. tra la kampoj de Montiel, kaj li sentis sin ne tiel malkomforte kiel la pasintan fojon, ĉar en tiel frua horo la suno, trafante ilin oblikve, ne tro ĝenis. Sancho Panza diris nun al sia mastro:

—Ne forgesu via moŝto kion vi promesis al mi pri la insulo, ke mi scios ĝin regi, kiom ajn granda ĝi estas.

—Sciu, amiko Sancho Panza —respondis don Quijote—, ke la antikvaj vagantaj kavaliroj kutimis fari siajn ŝildistojn gubernatoroj de insuloj kaj regnoj, kies teritorion ili konkeris. Mi havas ne nur la firman intencon teni min al tiel dank-elmontra moro, sed eĉ pli grandanime rilati al ĝi, ĉar kelkfoje, eble preskaŭ ĉiuokaze, la antikvaj kavaliroj atendis ĝis liaj ŝildistoj oldiĝis, kaj nur tiam, jam pli ol sataj servadi kaj suferi la rigoron de mizeraj tagoj kaj eĉ pli mizeraj noktoj, ili ricevis la titolon de grafo, aŭ maksimume de markizo, de ia sensignifa valo aŭ provinco. Sed, se ni ambaŭ vivos, eble de nun ĝis ses tagoj mi povos gajni al mi regnon kun dependaj teritorioj, plej konvenaj por ke mi kronu vin reĝo de unu el ili. Ne rigardu tion troa, ĉar al kazoj kaj okazoj tiel eksterordinaraj kaj neimageblaj frontas la kavaliroj, ke mi povos facile doni al vi eĉ pli ol mi promesas.

—Tiel do —respondis Sancho Panza—, se pro unu el la mirakloj, pri kiuj vi ĵus parolis, mi fariĝos reĝo, mia edzino Juana Gutiérrez estos almenaŭ reĝino, kaj miaj filoj, infantoj.

—Tute certe, kaj ne dubu —respondis don Quijote.

—Tamen mi dubas —diris Sancho Panza—, ĉar mi kredas, ke eĉ se Dio pluvigus kronojn, neniu el ili bone sidus sur la kapon de Mari Gutiérrez. Sciu, sinjoro, ke ŝi, kiel reĝino, ne valorus eĉ du maravedojn. La rango de grafino pli konvenos al ŝi, kaj tio, nur se Dio helpos.

—Dio mem decidu —respondis don Quijote— kaj Li donu al ŝi tion, kio plej al ŝi konvenas. Sed vi ne humiliĝu, ĝis la ekstremo kontentiĝi je io sub la rango de provincestro.

—Tute ne, sinjoro —respondis Sancho—, des pli, ke mi havas tiel grandan mastron, kaj vi scios doni al mi ion konforman al miaj kapabloj.

Ĉapitro 8

Pri la brava faro de la kuraĝa don Quijote en la terura kaj neniel imagebla aventuro de la vento-muelejoj, kun aliaj eventoj memorindaj

Ĉe tio ili distingis tridek aŭ kvardek vento-muelejojn, kiuj staras sur la kampoj de Montiel, kaj, ilin vidante, don Quijote diris al sia ŝildisto:

—La fortuno gvidas niajn paŝojn, eĉ pli bone ol ni dezirus, ĉar vidu, amiko Sancho, tie aperas tridek kaj kelkaj monstraj gigantoj. Mi pensas ilin ataki kaj mortigi, kaj ni komencos riĉiĝi per tio, kion ni prenos de ili. Ni faras justan militon kaj grandan servon al Dio ekstermante tiel malignan rason de sur la surfaco de la tero.

—Kiuj gigantoj? —demandis Sancho.

—Jen ili, tie for —respondis lia mastro— kun la longaj brakoj. Okazas, ke ekzistas tiaj gigantoj kun brakoj preskaŭ ses mejlojn longaj.

—Atentu via moŝto —diris Sancho—. Tie aperas ne gigantoj, sed vento-muelejoj, kaj kio ŝajnas brakoj, tio estas la aloj, kiuj, kiam turnataj de la vento, irigas la muel-ŝtonon.

—Oni klare vidas —respondis don Quijote—, ke mankas al vi sperto pri aventuroj. Gigantoj ili estas, kaj, se vi timas, retiriĝu kaj preĝu, dum mi alfrontas ilin en feroca kaj danĝer-plena batalo.

Tion dirinte, li spronis la ĉevalon kaj ignoris la kriojn de la ŝildisto Sancho, kiu avertis lin, ke li iras ataki ne gigantojn, sed vento-muelejojn. Sed tiel certis don Quijote, ke temas pri gigantoj, ke li nek aŭdis la kriadon de Sancho, nek konsciis pri kio efektive ili estas, kvankam li jam tre proksimis al ili. Kontraŭe, li avancis dirante plenvoĉe:

—Ne fuĝu, kovardaj kaj mizeraj monstroj, nur unu kavaliro vin atakas.

Tiam ekblovis iom da vento, la grandaj aloj komencis moviĝi, kaj ĉe tio don Quijote diris:

—Vi pagos al mi kare, eĉ se vi svingos pli da brakoj ol la giganto Briareo.

Tiel parolinte, li tutkore konfidis sin al sia sinjorino Dulcinea, petis ŝian helpon en tiel danĝera situacio, bone sin ŝirmis per la ŝildo, metis horizontalen la lancon, impetis antaŭen per la pleja galopo de Rocinante, atakis la fronte starantan muelejon, enpuŝis la lancon en la alon, kaj la vento turnis tiun tiel furioze, ke la lanco peciĝis trenante post si la ĉevalon kaj la rajdanton. Don Quijote, forte kontuzita, ruliĝis sur la grundo, Sancho Panza per la pleja rapido de sia azeno alkuris lin helpi, kaj, alvenante, vidis, ke lia mastro ne povas moviĝi: tian bategon ricevis li kaj la ĉevalo.

—Ho Dio! —diris Sancho—. Ĉu mi ne diris al via moŝto, ke vi zorgu kaj atentu, ke temas pri vento-muelejoj, kaj ke nur vento-kapuloj povus tion pretervidi?

—Silentu, amiko Sancho —respondis don Quijote—, kaj sciu, ke la aferoj de la milito, pli ol aliaj, estas objekto de konstanta ŝanĝo. Krome mi pensas, kaj estas la vero, ke la sama sorĉisto Frestón, la ŝtelinto de miaj ĉambro kaj libroj, turnis ĉi gigantojn en muelejojn, por rabi de mi la gloron de mia triumfo: tian malamikecon li tenas kontraŭ mi. Sed finfine lia nigra arto ne sukcesos vanigi la efikon de mia glavo.

—La volo de Dio plenumiĝu —respondis Sancho Panza, helpante sian mastron levi sin kaj sin sidigi sur la duonfrakturitan Rocinante.

Parolante pri ĉi aventuro, ili rajdis en la direkto al Puerto Lápice, ĉar don Quijote diris, ke nepre ili renkontos tie multajn kaj diversajn aventurojn, tial ke ĝin trairas multaj vojaĝantoj. Sed lin afliktis la difektiĝo de la lanco, kaj ĉi-rilate li diris al sia ŝildisto:

—Mi memoras legi, ke hispana kavaliro nomata Diego Pérez de Vargas, kies glavo rompiĝis en batalo, deŝiris de kverko pezan branĉon kaj en tiu tago plenumis per ĝi tiel grandajn farojn kaj pistis tiom da maŭroj, ke li meritis, ke oni lin honoris per la alnomo Pisto, kaj de tiam li kaj liaj posteuloj nomiĝas Vargas Pisto. Mi tion mencias, ĉar mi pensas deŝiri de la unua kverko renkontota alian branĉon tiel bonan kaj grandan kiel la lia, kaj per ĝi fari tiajn heroaĵojn, ke vi sentos vin feliĉa, ke vi gajnis al vi la rajton ĉeesti ilin kaj atesti farojn apenaŭ kredeblajn.

—Ĉio sidas en la volo de Dio —diris Sancho—. Mi kredas kion via moŝto diras; sed rektigu iom la korpon; vi ŝajnas rajdi duontordite, eble rezulte de la falego.

—Efektive —respondis don Quijote—, kaj mi ne lamentas pro la doloro, ĉar la vagantaj kavaliroj devas ne plendi je ajna vundo, eĉ se tra ĝi elpuŝiĝus liaj intestoj.

—Se tiel, mi diras nenion —diris Sancho—, sed Dio scias, ke tre plaĉus al mi, se vi plendus, kiam io vin doloras. Rilate min, mi plendas, tuj kiam mi sentas eĉ la plej etan doloron, kaj same plendos, escepte se ankaŭ la ŝildistoj devas imiti la vagantajn kavalirojn koncerne la neplendadon.

Don Quijote ne povis ne ridi je la simplo de sia ŝildisto, kaj diris al li, ke li plendu, kiam kaj kiom li deziros, laŭvole aŭ kontraŭvole, ĉar ĝisdate li ne legis la malon en la leĝoj de la ordeno kavalira.

Sancho memorigis lin, ke jam estas tempo por manĝi, sed don Quijote respondis, ke li ne sentas apetiton, kaj aldonis, ke la ŝildisto povos manĝi, kiam ajn li volos. Sancho komfortiĝis laŭpove sur la azeno, eltiris el la dusako kion li antaŭe enmetis kaj rajdis tre lante post sia mastro manĝante kaj, de tempo al tempo, trinkante el la boto kun tiela plezuro, ke lin envius la plej sinregalema tavernestro de Málaga. Ripetante la trinkojn, li tute forgesis la promeson de sia mastro, kaj konfesis en si, ke iri serĉi aventurojn, eĉ plej danĝerajn, donas, pli ol laboron, ripozon.

Nu, tiun nokton ili ripozis inter kelkaj arboj, kaj de unu el ili don Quijote deŝiris sekan branĉon, preskaŭ taŭgan kiel lanco, kaj fiksis al ĝi sur la pinton la feran kapeton, kiun li pli frue prenis de la lanco rompiĝinta. Don Quijote ne dormis la tutan nokton kaj nur pensis pri sia sinjorino Dulcinea, tiel imitante kion li legis en siaj libroj pri la kavaliroj, kiuj vigilis multajn noktojn en boskoj kaj dezertoj, sopire memorante pri siaj damoj. Okazis alie kun Sancho Panza, ĉar tiel plenis lia stomako, kaj ne per cikoria akvo, ke li dormadis unutire ĝis la mateno, kaj, se lia mastro ne estus lin vokinta, nek la radioj de la suno falantaj sur lian vizaĝon, nek la trilado de la birdoj, kiuj ĝoje kaj multnombre salutis la alvenon de la nova tago, kapablus lin veki. Kiam li stariĝis, li verŝis al si en la buŝon unu gluton el la boto, trovis tiun pli ŝrumpa ol en la antaŭa nokto, kaj lia koro afliktiĝis, ĉar li pensis, ke la cirkonstancoj ne ŝajnas tre favoraj por la baldaŭa replenigo de la boto. Don Quijote ne volis matenmanĝi, ĉar, kiel dirite, li preferis nutri sin per nur frandaj rememoroj. Ili denove iris ale al Puerto Lápice kaj gin ekvidis proksimume je la tria posttagmeze.

вернуться

[60]

Neologismo. Hispane «bota». Tipe hispana, manportebla fel-saketo por vino, el kie oni senpere trinkas. Ĝia formo iom similas la formon de la porpieda boto.