—Mi diras, sinjoro don Quijote —respondis don Diego—, ke ĉio, kion via moŝto faris kaj diris, kongruas kun la postuloj de la racio mem, kaj mi kredas, ke, se la leĝoj kaj reguloj de la vaganta kavalirismo perdiĝus, oni ilin retrovus en via propra koro, kvazaŭ en ilia propra kaj natura arĥivo. Sed estas iom tarde, do ni rapidu al miaj vilaĝo kaj domo; tie via moŝto ripozos de via pasinta laboro, kiu sendube kaŭzis al vi, se ne korpan, almenaŭ spiritan lacon, kaj ĉi lasta ofte provokas la lacon de la korpo.
—Mi akceptas vian inviton kiel grandan favoron kaj honoron, sinjoro don Diego —respondis don Quijote.
Kaj spronante iom pli insiste ol antaŭe, ili alvenis ĉirkaŭ la dua horo posttagmeze al la vilaĝo kaj al la domo de don Diego, kiun don Quijote alnomis la Kavaliro en la Verda Kapoto.
Ĉapitro 18
Pri tio, kio okazis al don Quijote en la kastelo aŭ domo de la Kavaliro de la Verda Kapoto, kaj pri aliaj kuriozaj aferoj
Don Quijote trovis la domon de don Diego de Miranda vasta, kia ordinare estas la vilaĝaj domoj. Lia blazono, el ŝtono krude ĉizita, vidiĝis super la strato-pordo; la vin-kelo situis en la korto, la provizejo ĉe la portalo, kaj ie tie staris dise multaj ĵaroj, kiuj, ĉar faritaj en El Toboso, igis la kavaliron rememori pli vive sian ensorĉitan kaj metamorfozitan Dulcinea. Kaj sen atenti kion li diras, aŭ antaŭ kies ĉeesto li parolas, li deklamis suspirante:
Kaj li daŭrigis:
—Ho ĵaroj de El Toboso: vi vekis en mia memoro la dolĉan penson, al mi plej amaran!
Tion aŭdis la studento-poeto, filo de don Diego, elirinta kun sia patrino akcepti lin, kaj ambaŭ miris je la stranga figuro de don Quijote, kiu deseliĝis de Rocinante kaj tre ĝentile petis de la sinjorino ties manon por ĝin kisi. Tiam don Diego diris:
—Akceptu, sinjorino, kun via kutima afablo, ĉi sinjoron don Quijote de La Mancha, la plej kuraĝa kaj saĝa kavaliro vaganta de la mondo.
La sinjorino, nomata doña Cristina, bonvenigis lin per elmontroj de granda simpatio kaj ĝentilo, kaj don Quijote salutis ŝin per abundo de diskretaj kaj agrablaj vortoj. Preskaŭ la samajn komplimentojn li faris al la studento kaj, aŭdante lin paroli, juĝis lin saĝa kaj inteligenta.
Ĉi tie la aŭtoro de ĉi historio detale priskribas la domon de don Diego, pentrante al ni la enhavon de la hejmo de riĉa hidalgo vilaĝa; sed la tradukisto preferis pasi en silento super ĉi tiaj kaj similaj bagateloj, ĉar ili ne bone kongruas kun la ĉefa objekto de la rakonto, kies forto baziĝas sur la vero pli ol sur tedaj digresioj.[270]
Oni kondukis la kavaliron en ĉambron, kie Sancho demetis lian armaĵon kaj lasis lin en ties valona kalsono kaj ĉamo-leda sajo tute grasecaj pro ilia frotado kun la pecoj de la armaĵo. Poste don Quijote surmetis al si Van-Dajkan kolumon ne amelitan kaj senpuntan, laŭ la maniero de la studentoj, paron da flavaj subŝuoj kaj alian paron da ŝuoj ciritaj, garnis sin per sia bona glavo pendanta de balteo el foka ledo (laŭdire li suferis dum multaj jaroj renan afekcion)[271] kaj fine surŝultrigis al si senkapuĉan mantelon el bona drapo. Sed unue li lavis al si la vizaĝon kaj la kapon, uzante la akvon de kvin aŭ ses siteloj (ekzistas diferenco de opinioj pri la ĝusta nombro) sen ke la akvo perdus sian selaktan koloron, originantan el la frandemo de Sancho kaj el ties aĉeto de la misŝancaj kazeaĵoj, kiuj tiel blankigis lian mastron. Tiel vestita, kaj kun ĝentila kaj senĝena mieno, don Quijote pasis en alian ĉambron, kie la studento atendis lin por babili kun li, dum oni primetis la tablon, ĉar, ĉe la alveno de tiel nobela gasto, sinjorino doña Cristina volis montri, ke ŝi povas kaj scias regali ĉian vizitanton. Pli frue, kiam don Quijote demetis la armaĵon, don Lorenzo (tiel nomiĝis la filo de don Diego) havis la okazon demandi al sia patro:
—Kion diri pri ĉi kavaliro, kiun via moŝto prenis hejmen? Lia nomo, lia figuro, kaj lia aserto, ke li estas vaganta kavaliro, perpleksigas min kaj mian patrinon.
—Mi ne scias kion respondi, filo. Nur, ke mi vidis lin konduti kiel la plej granda frenezulo de ĉi mondo, kaj samtempe paroli tiel saĝe, ke liaj rezonoj forgesigas kaj nuligas liajn farojn; parolu al li kaj palpu la pulson de lia scio kaj, ĉar vi estas inteligenta, juĝu laŭ via propra kriterio, ĉu li frenezas aŭ ne, kvankam, se diri la veron, mi kredas, ke li havas en la kapo pli da frenezo ol da saĝo.
Ĉe tio don Lorenzo iris babili kun don Quijote, kiel dirite, kaj la kavaliro diris al li:
—La patro de via moŝto, sinjoro don Diego de Miranda, sciigis min pri via rara talento kaj subtila spirito, kaj ĉefe, ke vi estas granda poeto.
—Poeto, eble —respondis don Lorenzo—, sed granda, tute ne. Verdire, mi inklinas al la poezio kaj al la legado de bonaj poetoj; sed tio ne sufiĉas, por ke oni nomu min granda, kiel mia patro faras.
—Via modesto plaĉas al mi —diris don Quijote—, ĉar ĝenerale la poetoj arogantas kaj rigardas sin la plej grandaj de la mondo.
—Ne ekzistas regulo sen esceptoj —respondis don Lorenzo—. Eble troviĝas poetoj vere grandaj kaj tamen ne konsideras sin tiaj.
—Ne multaj —diris don Quijote—. Sed, super kiaj versoj laboras nun via moŝto? Via sinjoro patro sciigis al mi, ke kaŭze de ili vi nervozas kaj faras al vi zorgojn. Se temas pri glosado, mi iom kompetentas pri tia arto, kaj tre ŝatus aŭdi la versojn. Se vi destinas ilin al literatura konkurso, klopodu ricevi la duan premion, ĉar la unuan ĉiam oni donas konsiderante la influon aŭ la rangon; la vera merito ricevas la duan, do la trian oni devas konsideri la dua, kaj, laŭ ĉi kalkulo, la unua devus stari trialoke, same kiel okazas en la universitatoj, kiam oni atribuas la licenciojn. Malgraŭ ĉio, la nomo de la unua famiĝas.
—Ĝis nun, mi ne povus juĝi lin freneza —diris en si don Lorenzo—. Sed ni daŭrigu.
Kaj li demandis tiam:
—Ŝajnas, ke via moŝto sekvis diversajn kursojn. Kion vi studis?
—La vagantan kavalirismon —respondis don Quijote—. Ĝi estas tiel bona kiel la poezio, kaj eĉ du colojn pli bona.
—Mi ne konas tian sciencon —diris don Lorenzo—, kaj ĝis nun mi ne aŭdis pri ĝi.
—Temas pri scienco —respondis don Quijote— kie enfermiĝas tute aŭ pliparte la ceteraj konoj de la mondo, se konsideri, ke ĝia praktikanto devas esti juristo kaj koni la leĝojn de la justeco distribua kaj komuta, ke li povu doni al ĉiu persono, tion, kio al li apartenas kaj ŝuldiĝas; li devas esti teologo por klare ekspliki sian kristanan religion, kie ajn oni lin demandas pri ĝi; li devas esti kuracisto, ĉefe herbaristo, por rekoni, meze de la dezertoj kaj sovaĝejoj, la herbojn kapablajn resanigi vundojn, ĉar la vagantaj kavaliroj ne devas ĉiupaŝe serĉi personon, kiu kuracu ilin; li devas esti astronomo por scii per la steloj kiom da noktaj horoj pasis, kaj en kia klimato de la mondo li troviĝas; li devas scii matematikon, ĉar ĉiumomente li devas helpi sin per ĝi; kaj krom tio, ke la teologiaj kaj naturaj virtoj devas lin ornami, mi menciu, se paroli nun pri detaletoj, ke li devas ankaŭ scii naĝi kiel laŭdire naĝis fiŝo Nicolás aŭ Nicolao,[272] hufumi ĉevalon kaj aranĝi ties harnison. Kaj rilate al la pli noblaj aferoj, jam menciitaj, li devas esti fidela al Dio kaj al sia damo, ĉasta en siaj pensoj, sincera en siaj vortoj, sindona en sia konduto, kuraĝa en siaj faroj, eltenema en siaj doloroj, donema al la paŭperaj kaj, fine, ĉampiono de la vero, eĉ se en ties defendo li perdus la vivon. Bona kavaliro vaganta devas esti dotita per ĉi grandaj kaj etaj kvalitoj, tiel do, sinjoro don Lorenzo, vidu, ke la kavalirismo ne instruas al siaj membroj sciojn de nazmukaj infanoj, kaj ke ĝi egalas al la plej sublimaj sciencoj lernataj en kolegioj kaj fakultatoj.
[269]
Tiel komenciĝas unu el la plej famaj sonetoj de Garcilaso de la Vega, preferata poeto de Cervantes.
[271]
Tial don Quijote uzas nun balteon, ne rekte kontaktan kun la renoj, anstataŭ portepeo.
[272]
Fabela fiŝ-homo ofte citata en verkoj renesancaj. Li tiel same loĝis en la maro kiel sur la tero kaj naĝis ofte de Sicilio al kontinenta Italujo.