Выбрать главу

Don Diego kaj lia filo gratulis lin pro ties nobla decido, petis lin preni de ilia hejmo kaj bieno ĉion, kion li volus, ĉar ili plej plezure servus lin pro lia persona merito kaj pro lia honora profesio.

Alvenis fine la tago de la foriro, havigante ĝojon al don Quijote, sed triston kaj zorgon al Sancho Panza, tial, ke tre plaĉis al li la abundo reganta ĉe don Diego, kaj nur kontraŭvole li pretis reveni al la malsato kutima en la arbaroj kaj dezertaj lokoj kaj al la magra viktualio de sia mizere provizita ŝarĝo-selo. Sed li plenŝtopis ĝin per ĉio, kion li konsideris necesa, kaj poste, en la momento de la adiaŭo, don Quijote diris al don Lorenzo:

—Mi ne scias, ĉu mi jam diris al vi, kaj se jes mi ripetas ĝin, ke se via moŝto volus ŝpari al vi penadon kaj krutaĵojn sur la vojo al la neatingebla pinto, kie staras la templo de la Famo, vi devus nur devii de la nur iom streta pado de la poezio kaj sekvi la plej stretan en la mondo, la padon de la vaganta kavalirismo, sed ĉe kies fino vi povus fariĝi imperiestro en palpebruma daŭro.

Per tiaj vortoj don Quijote fine dispelis ajnan dubon, kiu povus ekzisti pri lia freneza stato, des pli kiam li aldonis:

—Dio scias, ke al mi tre plaĉus preni don Lorenzon kun mi por instrui lin, kiel oni devas indulge trakti la humilan kaj submeti kaj treti la orgojlan, konforme al la virtoj propraj al mia profesio. Sed tial, ke pro sia juna aĝo kaj sia laŭdinda verkado li ne povus min akompani, mi kontentiĝas asertante al li, ke li povos akiri al si famon kiel poeto, se li atentas kaj sekvas la opinion de la aliaj, prefere al la propra, ĉar ne ekzistas patro aŭ patrino kapabla trovi sian filon turpa, des malpli kiam temas pri filoj de la cerbo.

La patro kaj la filo denove miris je la mikso de saĝo kaj folo en la diroj de don Quijote kaj je lia obstino dediĉi sin al la unika celo de siaj klopodoj, t.e. al sia misfortuna aventurado. Ili ripetis al li sian servopretecon kaj komplimentojn, kaj poste, adiaŭinte la sinjorinon de la kastelo, don Quijote sur Rocinante, kaj Sancho sur la azeno, rajdis for.

Ĉapitro 19

Kie oni rakontas la aventuron de enamiĝinta paŝtisto, kun aliaj vere amuzaj eventoj

Don Quijote troviĝis ankoraŭ je eta distanco de la vilaĝo de don Diego, kiam li renkontis du virojn kun aspekto de pastroj aŭ studentoj,[273] kaj du kampulojn; la kvar rajdis sur kvar azeninoj; unu el la studentoj portis, envolvitajn en peco el verda lino uzata kiel vojaĝosako, ion similan al drapo skarlata kaj du parojn da trikitaj ŝtrumpoj; la alia studento havis nur unu novan paron da skermaj rapiroj kun ties ledaj pintingoj. La kampuloj portis kun si kelke da diversaj varoj montrantaj, ke ambaŭ aĉetis ilin en ia granda urbo kaj ilin transportas al sia vilaĝo. La studentoj kaj la kampuloj tiom miris je la hidalgo, kiom ordinare la personoj vidintaj lin por la unua fojo, kaj deziregis scii kiu estas tiel eksterordinara vivo.

Don Quijote ilin salutis kaj, sciiĝinte, ke ili sekvas lian propran vojon, proponis al ili sian kompanion kaj petis ilin moderigi sian iron, ĉar iliaj azeninoj pli rapidis ol lia ĉevalo. Poste, komplezeme, li skize rakontis al ili pri si mem kaj pri sia ofico kaj profesio de vaganta kavaliro, aldonante, ke li serĉas aventurojn ĉie en la mondo, ke li havas la nomon don Quijote de La Mancha kaj la alnomon Kavaliro de La Leonoj.

Ĉio ĉi sonis kiel greka aŭ ĵargona lingvo en la oreloj de la kampuloj, sed la studentoj baldaŭ komprenis, ke la cerbo de don Quijote ne bone funkcias; tamen ili rigardis lin kun admiro kaj respekto, kaj unu diris:

—Se via moŝto, sinjoro kavaliro, ne sekvas determinitan vojon, kiel kutimas la serĉantoj de aventuroj, venu kun ni, kaj vi vidos unu el la plej belaj kaj riĉaj edziĝo-festoj ĝis nun okazintaj en La Mancha kaj en la distanco de multaj mejloj ĉirkaŭe.

Don Quijote demandis, ĉu temas pri la nupto de ia princo, se konsideri, ke la alia mencias tiel entuziasme la aferon.

—Ne —respondis la studento—. Temas pri la edziĝo de kampulo kaj kampulino. Li estas la plej riĉa en ĉi regiono, kaj ŝi, la plej bela iam vidata de la homoj. La aranĝoj por la nupto montriĝas plej eksterordinaraj kaj kuriozaj, ĉar ĝi okazos en herbejo situanta apud la vilaĝo de la fianĉino. Oni ŝin nomas, tre laŭvere, Quiteria la bela, kaj la fianĉon, Camacho la riĉa. Ŝi havas dek ok jarojn, li dudek, kaj ambaŭ same rangas, kvankam scivoluloj konantaj parkere ĉies genealogion asertas, ke la familio de Quiteria superas la familion de Camacho; sed nuntempe oni ne atentas tion, ĉar la mono povas ŝtopi multe da breĉoj. Efektive, ĉi Camacho estas prodigema kaj havas la kapricon, ke oni kovru per volbo el branĉoj la tutan herbejon, tiel, ke la suno devos sufiĉe penadi, se ĝi volos penetri ĝis la verda herbo de la grundo. Li ankaŭ prezentos spado-dancojn, kaj same tintil-dancojn,[274] ĉar en la vilaĝo vivas homoj kapablaj plej sperte sonorigi kaj skui la tintilojn. Pri la ŝu-klakantaj danculoj nenion mi diras, ĉar li invitis grandan nombron da ili. Tamen la nupto iĝos plej memorinda, ne pro la ĵus menciitaj aferoj, aŭ pro multaj aliaj, kiujn mi ne citis, sed pro tio, kion certe faros la disdegnata Basilio. Ĉi Basilio estas paŝtisto en la sama vilaĝo de Quiteria, kaj nur unu muro staris inter lia domo kaj la domo de la gepatroj de la knabino. La Amo do kaptis la okazon revivigi en la mondo la jam forgesitan idilion de Piramo kaj Tisbe, ĉar Basilio enamiĝis al Quiteria jam de sia fruaj jaroj, kaj ŝi reciprokis lian kor-inklinon per mil diversaj kaj honestaj favoroj, tiel, ke la amo inter la infanoj Basilio kaj Quiteria estis motivo de amuzaj komentoj en la vilaĝo. Kiam ili kreskis, la patro de Quiteria decidis prohibi al Basilio, ke li plu vizitu lian hejmon, kiel ordinare li faris ĝis tiam, kaj, por ŝpari al si vivon plenan de zorgoj kaj suspektoj, la patro aranĝis la edziniĝon de sia filino al la riĉa Camacho, konsiderinte, ke Basilio ne konvenas al ŝi, ĉar lin pli favoris la naturo ol la Fortuno. Kaj, se diri la honestan veron, Basilio estas plej vigla junulo, granda ĵetanto de la fer-stango, elstara en la luktoj, sperta en la man-pilkaj ludoj; li kuras kiel cervo, saltas pli ol kapro, faligas la keglojn kvazaŭ mirakle, kantas kiel alaŭdo kaj, plukante la gitaron, igas ĝin preskaŭ paroli. Sed precipe li lertas per la glavo kiel la plej bona skermisto.

—Sole pro ĉi lasta talento —diris don Quijote— ĉi junulo meritas edziĝi, ne nur al la bela Quiteria, sed, se ŝi vivus ankoraŭ, al la reĝino Ginevra mem spite al Lanceloto kaj spite al ĉia oponanto.

—Rakontu tion al mia edzino —diris Sancho Panza, kiu ĝis tiam aŭskultis silente—. Al ŝi plaĉas, ke ĉiu edziĝu al homo de sia sama rango, konforme al la proverbo «Ĉiu angulo kun sia sanktulo». De mia flanko mi dezirus, ke ĉi brava Basilio (mi jam komencas simpatii al li) edziĝu al sinjorino Quiteria. Havu feliĉan morton kaj eternan vivon en la paradizo (mi preskaŭ diris «ne havu») la personoj oponantaj al la geedziĝo de enamiĝintaj paroj.

—Se ĉiuj amantoj geedziĝus —diris don Quijote—, la patroj perdus sian rajton decidi, kiam devas edziĝi la filoj kaj al kia persono; kaj se la filinoj povus elekti laŭplaĉe siajn edzojn, sendube kelkaj prenus al si la serviston de sia patro, kaj aliaj ajnan stratulon, kiun ili trovus brava dando, eĉ se li vere estus ia fripona spadistaĉo. Ja la amo kaj la pasio facile blindigas la okulojn de la racio, tiel necesa por fari decidon rilate al la ŝanĝo de stato; kaj la edza stato tiel delikatas kaj tiel facile endanĝeriĝas, ke necesas granda takto kaj speciala favoro de la ĉielo por trafe elekti. Se prudenta homo deziras fari longan vojaĝon, li serĉas, antaŭ ol ekiri sur la vojo, fidindan kaj agrablan personon kiel kunvojaĝanton. Kial do ne fari same, kiam li devas vojaĝi sian tutan vivon ĝis la pordoj de la tombo? Des pli, se lia akompananta persono devas esti kun li en la lito, ĉe la tablo kaj ĉie ajn, kiel okazas inter edzo kaj edzino. La akompano de la propra edzino estas, ne ia varo, kiun oni aĉetus por poste redoni, interŝanĝi aŭ revendi ĝin, sed neŝanĝeblaĵo daŭranta tiel longe kiel la vivo, maŝo transformiĝanta, kiam oni ĝin metas ĉirkaŭ sian kolon, en gordian nudon, ĉar ne eblas ĝin malligi, kaj nur la falĉilo de la morto ĝin distranĉas. Multe pli da aferoj mi povus diri pri ĉi temo, sed min detenas tio, ke mi scivolas, ĉu la sinjoro licenciulo havas ion por aldoni al sia historio de Basilio.

вернуться

[273]

Oni memoru, ke, en la epoko de Cervantes, tre similis la kostumoj pastraj kaj studentaj.

вернуться

[274]

En festoj kaj publikaj amuzoj, kelkaj dancantoj metis al si ĉirkaŭ la kruroj vicojn da tintiletoj kaj ilin sonigis laŭ la ritmo de la muziko.