Выбрать главу

La studento, eble bakalaŭro, aŭ eble licenciulo, kiel titolis lin don Quijote, respondis:

—Mi havas por diri nur, ke, de la momento mem kiam Basilio sciis, ke la bela Quiteria edziniĝos al Camacho la riĉa, li ne plu ridas aŭ racie parolas. Li ĉiam vidiĝas enpensa kaj trista kaj paroladas al si mem, kio pruvas, ke li perdis la saĝon; li manĝas apenaŭ nur fruktojn, kaj, se li dormas, li dormas en la kamparo, sur la dura tero, kiel sovaĝa besto; de tempo al tempo li levas la rigardon al la ĉielo, kaj en aliaj okazoj okulas tiel absorbite al la tero, ke li ŝajnas statuo, kies vestojn movus la vento. Unuvorte, li montriĝas tiel konsumita de la amo, ke ni timas, ke la «jes» morgaŭ prononcota de la bela Quiteria signos lian morto-kondamnon.

—Dio trovos rimedon, ĉar Li donas la vundon, sed ankaŭ la kuracilon —diris Sancho—. Neniu scias kio okazos. De nun ĝis morgaŭ pasos multaj horoj, kaj en unu sola horo, eĉ en unu momento, povas fali domo. Mi vidis samtempe pluvi kaj suni; oni enlitiĝas sana en la nokto kaj en la sekvanta mateno ne povas movi sin. Kaj diru, ĉu eble iu povas fanfaroni, ke li fiksis per najlo la radon de la Fortuno? Certe ne. Kaj inter la «jes» kaj la «ne» de virino mi ne riskus meti la pinton de kudrilo, ĉar ĝi ne trovus sufiĉan spacon. Se Quiteria amas Basilion per sia tuta koro kaj volo, mi aŭguras lin feliĉa, ĉar, laŭdire, la amo vidigas per speciala nazumo la kupron oro, la paŭperan riĉa kaj la okulmukon perloj.

—Dio vin damnu, Sancho! Ĉu vi ne ĉesos paroli? —diris don Quijote—. Kiam vi komencas sputi proverbon post proverbo kaj fabelon post fabelo, nur Judaso (li prenu vian animon) povus vin toleri. Diru, besto: kion vi scias pri najloj, radoj aŭ pri io alia?

—Ho, se oni ne komprenas min, ne mirinde, ke oni rigardas absurda kion mi diras. Sed ne gravas. Mi komprenas min kaj scias, ke mi ne diris multe da stultaĵoj. Okazas nur, ke via moŝto estas ĉiam kitikristo de miaj opinioj kaj eĉ de miaj faroj.

—Oni devas diri «kritikisto», ne «kitikristo». Sancho, ne fuŝu la lingvon, Dio vin damnu.

—Ne koleru kontraŭ mi, sinjoro —respondis la ŝildisto—. Vi scias, ke mi ne edukiĝis en la ĉefurbo, nek studis en Salamanca por lerni, ĉu mi aldonas aŭ ŝanĝas ajnan literon en miaj vortoj. Krome, je Dio, ne pretendu, ke vilaĝano de Sayago parolu kiel ulo de Toledo,[275] kvankam sendube ekzistas ankaŭ toledanoj, kiuj ne tre eminentas en la afero paroli bele.

—Certe —diris la licenciulo—. La personoj loĝantaj inter la tanejoj kaj en la placo de Zocodover ne povas paroli tiel bone, kiel la homoj kiuj, por ekzemplo, pasas la pliparton de la tago promenante en la klostroj de la katedralo. La lingvo pura, klara, senerara kaj eleganta estas parolata de la korteganoj edukitaj, eĉ se ili naskiĝis en Majalahonda.[276] Mi diris edukitaj, ĉar al multaj mankas eduko, t.e. la gramatiko de la korekta lingvo, kiu perfektiĝas per la uzo. Mi, sinjoroj, studis kanonan juron en Salamanca kaj iomete fieras, ke mi esprimas mian penson per vortoj klaraj, simplaj kaj signifaj.

—Se vi ne fierus pli pri tio, ke vi uzas pli lerte vian rapiron ol la lingvon, vi estus atingita la unuan lokon en la licenciaj ekzamenoj, ne la lastan —diris la alia studento.

—Aŭskultu, bakalaŭro Corchuelo —respondis la licenciulo—. Se vi pensas, ke tute vanas la scio de la skermado, vi defendas la plej eraran opinion de la mondo.

—Ne temas pri simpla opinio, sed pri bone fundamentita vero —diris Corchuelo—. Kaj se vi volas, ke mi praktike pruvu ĝin al vi, nu, la afero facilas: rapirojn vi portas, tempon ni disponas, mi havas forton kaj muskolojn, kaj kun tio kaj mia kuraĝo, ne ignorinda, mi igos vin konfesi, ke mi ne trompiĝas. Deseliĝu kaj helpu vin per via fleksado de kruroj, per viaj cirkloj, anguloj kaj per la cetero de via scienco. Malgraŭ mia kruda kaj elementa sperto, mi esperas, ke mi igos vin vidi la stelojn en plena tagmezo. Ankoraŭ ne naskiĝis la viro kapabla igi min turni la dorson, nek ekzistas en la mondo persono, kiu ne cedus antaŭ miaj atakoj.

—Ne estas mia afero, ĉu vi turnas la dorson aŭ ne —respondis la skermulo—. Sed povus okazi, ke oni fosus al vi la tombon en la unua loko, kie vi fiksus la piedojn; mi volas diri, ke la scienco de vi disdegnata faligus vin tie.

—Tion ni vidos nun —diris Corchuelo.

Li saltis rapide de sur la azeno, kaj furioze elŝiris unu el la rapiroj portataj de la licenciulo sur ties rajd-besto.

—Ne decas tiel —interrompis don Quijote—. Mi arbitracios ĉi duelon kaj juĝos la rezulton de ĉi nesolvita afero,[277] vane diskutata de longe tiom da fojoj.

Li desaltis Rocinante, prenis la lancon kaj lokis sin meze de la vojo; dume, la licenciulo, kun gracia teniĝo de la korpo kaj kadencaj paŝoj, avancis kontraŭ Corchuelo, kiu, de sia flanko, impetis kontraŭ la licenciulo, ĵetante, kiel oni diras, fajron el la okuloj.

La du akompanantaj kampuloj ĉeestis ĉi sangan tragedion sen desalti de siaj azenoj. La hake, pinte, desupre, delive kaj dumane ellasitaj batoj de Corchuelo falis en nekalkulebla nombro kaj pli densaj ol hajlo. Li atakis kiel kolera leono, sed ĉiam lia buŝo frapiĝis kontraŭ la ŝirmita pinto de la licenciula rapiro, tiele, ke, malgraŭ sia furiozo, li devis ofte halti, kisante la ŝirmilon kvazaŭ relikvon, kvankam ne kun la ŝuldata pieco. Fine la licenciulo komencis nombri, kaj samtempe tuŝi per la rapiro, ĉiun butonon de la sutano de sia oponanto, ŝiris ĝian suban parton en franĝojn similajn al la tentakloj de polpo, faligis dufoje lian ĉapelon, kaj tiel multe superskermis lin, ke la alia, plena de ĉagreno kaj kolero, prenis sian rapiron je la tenilo kaj forĵetis ĝin tiel forte, ke ĝi falis preskaŭ du mejlojn for, laŭ la atesto poste farita de unu el la kampuloj, kiu estis ankaŭ aktisto: kaj lia atesto utilis kaj utilas, por ke oni konu kaj vidu, ke, vere, la scienco superas la forton.

Corchuelo, elĉerpita, sidiĝis; tiam, Sancho proksimiĝis al li kaj diris:

—Je Dio, sinjoro bakalaŭro, se via moŝto dezirus sekvi mian konsilon, ne plu provoku ajnan personon skermi kontraŭ vi, sed prefere defiu lin ĵeti la ferstangon aŭ lukti, ĉar vi estas sufiĉe forta kaj juna por tio. Cetere, mi aŭdis, rilate al lertaj skermantoj, ke ili kapablas pasigi la pinton de rapiro tra la truo de kudrilo.

—Mi kontentas per tio, ke mi vekiĝis el mia eraro. La sperto instruis al mi unu veron, kiun mi tute ne kredis —diris Corchuelo.

Kaj, stariĝinte, li brakumis la licenciulon, ili fariĝis pli intimaj amikoj ol antaŭe, kaj pensante, ke pasus ankoraŭ longa tempo ĝis la reveno de la kampulo-aktisto, irinta repreni la forĵetitan rapiron, ili decidis ne atendi lin kaj daŭrigi la vojaĝon por alveni en bona horo al la vilaĝo de Quiteria, kie ili loĝis.

Dum la resto de la vojaĝo, la licenciulo parolis al ili pri la superaj kvalitoj de la skerma arto kaj aldonis tiom da pruvaj rezonoj kaj tiom da figuroj kaj matematikaj demonstroj, ke ĉiuj konvinkiĝis pri la utilo de ĉi scienco, dum Corchuelo resaniĝis de sia obstina eraro.

вернуться

[275]

Cervantes kontraŭmetas la rustikan lingvon de la sajaganoj (naskiĝintoj aŭ loĝantoj en Sayago) al la rafinita kaj bela lingvo tiam parolata en Toledo.

вернуться

[276]

Vilaĝo proksima al Madrido. Laŭfame en ĝi oni tre fuŝe parolis la hispanan.

вернуться

[277]

Aludo al la tiama polemiko, ĉu en la skermado, la scienco valoras pli ol la forto kaj la impeto.