La nokto komencis fali, sed jam proksimaj al sia celo ili ricevis la impreson, ke antaŭ la vilaĝo etendiĝas ĉielo plena de nekalkuleblaj kaj brilaj steloj; samtempe ili aŭdis konfuzan kaj dolĉan sonon el diversaj instrumentoj kiel flutoj, tamburetoj, psalterioj, hobojoj kaj tamburinoj, kaj, kiam ili pli proksimiĝis, ili vidis, ke la branĉoj de grandaj arbustoj, mane transportitaj kaj lokitaj ĉe la enirejo de la vilaĝo, plenas de lampionoj ne tuŝataj de la zefiro, ĉar ĝi blovis tiel milde, ke ĝi eĉ ne havis forton por movi la foliojn de la arboj. En tiel agrabla loko la muzikistoj estis la animantoj de la festo kaj en diversaj grupoj dancis, kantis kaj ludis la jam menciitaj instrumentojn. Efektive, ŝajnis, kvazaŭ ĉie sur la herbejo kapriolus la ĝojo kaj kurus la plezuro. Aliaj multaj homoj laboris starigante platformon, de kie oni povus vidi en la sekvanta tago la dancojn kaj la ludojn prezentotajn en tiu sama loko, kie oni festus la edziĝon de la riĉa Camacho, kaj kie okazus ankaŭ la morto de Basilio.
Don Quijote ne volis eniri en la vilaĝon, malgraŭ la petoj de la kampulo kaj de la bakalaŭro, kaj ekskuzis sin per la argumento, absolute solida laŭ li, ke la vagantaj kavaliroj kutimas dormi en la kampoj kaj en la arbaroj prefere ol en urboj kaj vilaĝoj, eĉ se ili kuŝus sub oraj tegmentoj. Tion dirinte, li iom deviis de la vojo ĉe la granda ĉagreno de Sancho, al kies memoro venis tio, kian belan vivon li ĝuis kiel gasto en la kastelo aŭ domo de don Diego.
Ĉapitro 20
Kie oni rakontas la edziĝon de Camacho la riĉa kaj la aventuron de Basilio la paŭpera
Apenaŭ la blonda Aŭroro permesis al la brila Febo sekigi per la ardo de siaj varmaj radioj la likvajn perlojn de ŝiaj oraj haroj, kiam don Quijote forskuis de siaj membroj la dormemon, stariĝis kaj vokis sian ŝildiston Sancho, kiu ankoraŭ ronkis. Tiam, antaŭ ol veki lin, la hidalgo diris:
—Ho vi, plej feliĉa homo el la vivantaj sur ĉi tero, ĉar, senenvia kaj ne enviata, vi pace dormas, ne persekutas vin sorĉistoj, kaj la ensorĉoj kaŭzas al vi nenian zorgon. Dormu, mi diras milfoje, dormu. La ĵaluzoj pro via damo, aŭ la penso kiel pagi ŝuldon, aŭ la obsedo kion fari por ankaŭ en la morgaŭa tago nutri vin kaj vian etan kaj angorplenan familion, ne tenas vin en konstanta vekiteco. Nek la ambicio perturbas vin, nek vi sopiras la vanan pompon de ĉi mondo. La limoj de viaj deziroj ne etendiĝas preter la prizorgo al via azeno, ĉar vi ŝarĝis sur min la prizorgon al via propra persono: kompensan devon, kiun la naturo kaj la moroj trudas al la mastroj. La servisto dormas, dum la sinjoro vigilas, pensante kiel nutri, favori kaj rekompenci lin. La aflikto vidi, ke la ĉielo indiferentas kaj rifuzas al la tero ĝian necesan roson, korpremas, ne la serviston, sed la mastron, kiu devas nutri lin, ne nur en epokoj de abundo kaj fertilo, sed ankaŭ en tempoj de sterilo kaj malsato.
Sancho nenion respondis, ĉar li dormis, kaj ne vekiĝus baldaŭ, se don Quijote ne rekonsciigus lin per la ekstremo de la lanco. Fine Sancho vekiĝis, dormema kaj lantamova, turnis ĉien la vizaĝon kaj diris:
—De tiu branĉo-volbo venas forta odoro multe pli propra al rostitaj grivoj ol al narcisoj kaj timianoj, se mi ne trompiĝas; edziĝa festo komenciĝanta per tiaj odoroj sendube indikas riĉon kaj abundon.
—Jam fermu la buŝon, glutema —admonis don Quijote—. Nun ni iru ĉeesti la ceremonion por vidi kion faros la disdegnata Basilio.
—Li faru laŭplaĉe —respondis Sancho—. Se li estus riĉa, li edziĝus al Quiteria. Kia stultaĵo, havi eĉ ne unu soldon kaj voli edziĝi super la nuboj! Je Dio, sinjoro, mi opinias, ke la paŭperaj devas kontentiĝi per io ajn kaj ne peti de ulmo pirojn. Mi vetus unu el miaj brakoj, ke Camacho povas kovri Basilion per oraj moneroj; kaj se tiel, kaj nedubeble tiel estas, Quiteria tro stultus, se ŝi rifuzus la juvelojn kaj garnojn al ŝi donitajn kaj donotajn de Camacho, kaj preferus la stango-ĵeton kaj la skermadon de Basilio. En la taverno oni ne donas kruĉon da vino por bona stango-ĵeto aŭ por lerta finto de rapiro, t. e. por scioj kaj talentoj ne vendeblaj, eĉ se ilin posedus grafo Dirlos.[278] Sed, kiam tiaj talentoj garnas viron riĉan, mi dezirus, ke mia vivo estus tiel estiminda, kiel estimindaj ili ŝajnas. Nur sur solidaj fundamentoj oni povas konstrui solidan domon, kaj la plej solida fundamento kaj bazo de ĉi mondo estas la mono.
—Je Dio, Sancho —interrompis lin don Quijote—. Jam metu finon al via litanio. Mi kredas, ke, se oni lasus vin elbabili ĉion, kion vi komencas ĉiumomente, mankus al vi tempo por manĝi kaj dormi. Vi uzas vian tutan tempon nur por paroli.
—Se via moŝto havus bonan memoron —respondis Sancho—, vi memorus nun la klaŭzojn de la interkonsento, kiun ni faris antaŭ ol ni elvagis de nia hejmo ĉi lastan fojon. Unu el la klaŭzoj diras, ke mi rajtas paroli kiom mi volas, kondiĉe ke mi traktu nenion kontraŭ aliaj personoj aŭ kontraŭ via moŝto. Kaj mi kredas, ke ĝis nun mi observas la klaŭzon.
—Mi ne memoras pri tia klaŭzo —diris don Quijote—. Sed, eĉ se vi pravus, mi nun deziras, ke vi silentu kaj sekvu min. La instrumentoj aŭditaj hieraŭ nokte jam komencas animi ĉi valon. Certe la edziĝo okazos, ne en la varmo de la posttagmezo, sed en la freŝo de la mateno.
Sancho, obeante la ordonon de sia mastro, metis la selon sur Rocinante kaj la ŝarĝo-selon sur la azenon; poste la du viroj ekrajdis kaj, paŝon post paŝo, eniris en la branĉo-volbon. Antaŭ la okuloj de Sancho montriĝis unue, trapikita per kompleta trunko de ulmo, tuta bovido, kiu rostiĝadis super la flamoj de eta monto de ligno; ses marmitoj, starantaj ĉirkaŭ la fajro, certe ne prenis sian formon en la komuna muldilo de la ordinaraj marmitoj, ĉar temis pri ses duonĵaroj kun sufiĉa spaco por enteni, ĉiu el ili, buĉejon plenan de viando; ne strange do, ke ili glutis kaj enfermis en si, sen videbla peno, tutajn ŝafojn, kvazaŭ kolombidojn. En nekalkulebla nombro, leporoj jam sen haŭto, kaj senplumaj kokinoj pendis de la branĉoj kaj atendis esti baldaŭ sepultitaj en la marmitojn; same ne kalkuleblis birdoj kaj ĉasaĵoj pendigitaj sur la arboj, ke ili fridiĝu. Sancho kalkulis, ke tie troviĝas pli ol sesdek vinsakoj, ĉiu kapabla enteni pli ol kvindek pindojn, kaj —kiel poste vidiĝis— plenaj de bonega vino. Stakoj da blankaj panoj staris simile al la montetoj da tritiko troveblaj en la draŝejoj. La fromaĝoj, metitaj unuj sur aliaj, kiel brikoj, formis muron, kaj en du kaldronoj kun oleo, pli grandaj ol la tinoj de tinkturejo, fritiĝis farunaĵoj poste elprenataj per fortaj ŝoveliloj kaj mergataj en alian apudan kaldronon plenan de varma mielo. La gekuiristoj superis la nombron de kvindek, ĉiuj puraj, diligentaj kaj gajaj. En la disstreĉitan ventron, jam rekruditan, de la rostiĝanta bovido, oni antaŭe metis dekduon da molaj kaj etaj suĉ-porkidoj, por ke ĝi iĝu pli bongusta kaj facile maĉebla.
Ŝajnis, ke la divers-specajn kondimentojn oni akiris, ne per funtoj, sed per buŝeloj, ĉar ili montriĝis ĝis super la rando de granda kofro. Unuvorte, la viktualio por ĉi edziĝo estis rustika, sed sufiĉe abunda por nutri armeon.
Ĉion rigardis Sancho Panza, ĉion li gapis, ĉion li volis. Lia deziro ekscitiĝis kaj kapitulacis antaŭ la marmitoj, kaj volontege li prenus el ili bonan plenteleron; poste lia volo submetiĝis al la vin-sakoj kaj fine al la produktoj de la pato, se oni povas doni la nomon pato al tiel ronde vastaj kaldronoj; sekve, nekapabla plu elteni, kaj sen ke li povus fari alion, li proksimiĝis al unu el la diligentaj kuiristoj kaj petis kun ĝentilaj kaj malsataj vortoj, ke oni permesu lin trempi pecon da seka pano en unu el la marmitoj.
—Frato —respondis la kuiristo—. Dank’ al la riĉa Camacho, la malsato havas nenian povon super la hodiaŭa tago. Deseliĝu, vidu ĉu ie troviĝas ajna kulerego, elŝaŭmigu unu du kokinojn, kaj ili faru al vi bonon en la stomako.
—Mi vidas nenian kuleron —respondis Sancho.
—Atentu do —diris la kuiristo—. Je Dio, kiel hezitema kaj delikataĉa ulo vi estas!