Выбрать главу

Kaj, tion dirante, li prenis grandan kuir-poton, ĝin enpuŝis en unu el la duonĵaroj, kaj denove eltiris ĝin kun tri kokinoj kaj du anseroj.

—Prenu, amiko, kaj gustumu ĉi pecetojn kiel anticipon de la ĉefa manĝo.

—Mi havas nenion por ilin kunporti.

—Nu, prenu ilin kun la poto —respondis la kuiristo—. La riĉo kaj la kontento de Camacho ĉion provizas.

Dum Sancho okupiĝis tiel, don Quijote rigardis la eniron, en la branĉo-volbon, de dek du kampuloj en festaj kostumoj; ili rajdis sur dek du belegaj ĉevalinoj garnitaj per ĉarmaj harnisoj kaj per multaj tintiloj sur la brusto-rimenoj. La kampuloj galopis en kompakta grupo, kaj ne unu fojon sed multajn, la longon de la herbejo, kriante en gaja tumulto:

—Longe vivu Camacho kaj Quiteria! Li estas tiel riĉa, kiel ŝi bela; kaj ŝi belas pli ol la aliaj virinoj de la mondo.

Aŭdante tion, don Quijote diris en si:

—Oni klare vidas, ke ili ne konas mian Dulcinea de El Toboso; alie, ili ne farus tiom da laŭdoj al ĉi Quiteria.

Iom poste, de diversaj lokoj komencis eniri en la branĉo-volbon multaj danco-grupoj, inter ili unu el glavo-dancantoj formita de dudek kvar junuloj de brava kaj gracie aroganta aspekto, vestitaj per tre delikataj kaj blankaj toloj kaj portantaj buntajn kaptukojn el fajna silko. Unu el la surĉevalinaj kampuloj demandis al la gvidanto de la danco-grupo, junulo tre vigla, ĉu iu el la dancantoj vundiĝis.

—Ĝis nun, ne, dank’ al Dio. Ni ĉiuj bone fartas —respondis la junulo.

Tuj poste li miksiĝis kun siaj kompanoj kaj tiel lerte komencis sin turni dance, ke, kvankam don Quijote ofte vidis tiajn spektaklojn, li konfesis en si, ke neniam antaŭe li ĉeestis tiel belan dancon.

Same plaĉis al li alia danco plenumita de belegaj puceloj, tiel junaj, ke, ŝajne, la plej aĝa havis ne pli ol dek ok jarojn, kaj la malplej aĝa, dek kvar. Ili ĉiuj portis verdajn robojn, kaj ilia hararo, parte plektita, parte libera, tiel brile blondis, ke la kapoj, kronitaj per girlandoj el jasmenoj, rozoj, amarantoj kaj loniceroj facile rivalus kun la suno mem. Ilin gvidis respektinda oldulo kaj maturaĝa matrono pli leĝeraj kaj facilmovaj ol oni povus supozi, konsiderante ilian aĝon. La puceloj dancis laŭ la takto de Zamora sak-ŝalmo kaj kun siaj honestaj rigardoj kaj mienoj kaj leĝeraj piedoj montriĝis la plej spertaj danculinoj de la mondo.

Post ili aperis alia danco-grupo el la konataj sub la nomo de «spektaklo kun paroloj». Ĝin formis ok nimfoj en du vicoj; unu vicon gvidis la dio Kupido, la alian la Intereso. Kupidon ornamis flugiloj, arko, sagoj kaj sagujo, kaj la Intereso portis buntan robon silkan kaj oran. La nimfoj akompanantaj Kupidon portis sur la dorso siajn respektivajn nomojn skribitajn per grandaj literoj en blankaj pergamenoj. Poezio nomiĝis la unua; Saĝo la dua; Bona familio la tria; Kuraĝo la kvara. La sekvantinoj de la Intereso portis same siajn nomojn: Oferemo, legiĝis sur la unua; Donaco sur la dua; Trezoro sur la tria, kaj Paca posedo sur la kvara. Ĉe la antaŭo de la grupo iris ligna kastelo trenata de kvar sovaĝuloj kovritaj per hedero kaj en kanabaj toloj verde tinkturitaj, kaj la kvar vidiĝis tiel kvazaŭ-veraj, ke Sancho preskaŭ teruriĝis ĉe ilia aspekto. Sur la fasado de la kastelo kaj sur ties tri aliaj flankoj legiĝis la jeno: Kastelo de la Pudoro; kvar lertaj ludantoj de tamburetoj kaj flutoj komencis muziki kaj, laŭ ilia takto, Kupido ekdancis kaj, farinte du turnojn, levis la okulojn, streĉis la arkon kaj celante al pucelo staranta inter la kreneloj de la kastelo, diris al ŝi:

Estas mi potenca dio en ĉielo kaj sur tero, en la maro, super ĉio, eĉ en hida la infero kaj ties teritorio. Mi neniam spertas timon: kion volas mi, mi povas, eĉ se mi neeblon trovas. Mi trapasas ĉian limon, estras, metas kaj forŝovas…

Fininte la koplon, li pafis sagon super la kastelon kaj sin retiris al sia loko. Poste elpaŝis la Intereso, faris same du turnojn, silentiĝis la tamburetoj, kaj li diris:

Povas mi pli ol Amoro, kvankam ĉiam li min gvidas. Mia familia gloro super ĉies glor’ prezidas, ĉar ĝin vartis Di-favoro. Jen mi staras, l’ Intereso; etan bonon mi inspiras, sed sen mi nenio iras. Tia estas mi sen ĉeso, prenu min, se vi deziras.

Retiris sin la Intereso, elpaŝis la Poezio, faris siajn turnojn, kiel la aliaj, kaj, kun la okuloj fiksitaj sur la junulino de la kastelo, diris:

En dolĉegaj epitetoj la dolĉega poezio per la plumoj de poetoj laŭdas vin kun emocio, vin portretas mil sonetoj. Se bonŝance vin ne ĝenos, ke mi daŭre vin prilaŭdos dum enviulinoj paŭtos, al la famo mi vin prenos, oni ĉie pri vi aŭdos.

La Poezio iris flanken, la Oferemo elpaŝis el la grupo de la Intereso kaj, farinte siajn turnojn, diris:

Oni nomas oferemo, doni per prudenta saĝo, forkurante de l’ ekstremo prodigadi sen domaĝo aŭ avari eĉ kun peno. Sed mi, por vin prikantadi, estos de nun pli prodiga kaŭze de la Am’ instiga, kiu ŝatas plenparadi oferema, ne pekiga.

Laŭ ĉi sama maniero elpaŝis kaj sin retiris la figuroj de ambaŭ grupoj, kaj ĉiu faris siajn turnojn kaj deklamis sian poemon. El la poemoj, kelkaj estis belaj kaj aliaj ridindaj, sed don Quijote, kiu havis bonan memoron, retenis nur la versojn menciitajn. Poste, la dancantoj miksiĝis, farante kaj rompante siajn rondojn plej gracie, facile kaj gaje, kaj, kiam Kupido pasis antaŭ la kastelo, li pafis alten siajn sagojn, sed la Intereso respondis bombante lin per orkoloraj buloj. Fine, dancinte sufiĉe longan tempon, la Intereso elprenis burson faritan el la stria felo de granda kato, ŝajne plenan de mono, kaj ĵetis ĝin kontraŭ la kastelo, kies tabuloj, kaŭze de la frapo, skuiĝis kaj disfalis, lasante la pucelon neŝirmita kaj sen defendo. La Intereso proksimiĝis al ŝi kun sia grupo, kaj ĵetis ĉirkaŭ ŝian kolon grandan oran ĉenon, kvazaŭ oni kaptus, submetus kaj sklavigus ŝin. Tion vidante, Kupido kaj liaj kompanoj ŝajnigis savi ŝin el la manoj de la Intereso, farante siajn dancajn movojn laŭ la takto de la tamburetoj. La sovaĝuloj interpacigis la du grupojn, rapide remetis kaj denove fiksis la tabulojn de la kastelo, la pucelo enfermis sin en ĝi, kiel antaŭe, kaj per tio finiĝis la danco ĉe la granda plezuro de la spektantoj.

Don Quijote demandis al unu el la nimfoj, ĉu ŝi scias, kiu elpensis kaj aranĝis la spektaklon. Ŝi respondis, ke tion faris unu kleriko de la vilaĝo, tre talenta por tiaj aferoj.

—Mi vetus —diris don Quijote—, ke tiu kleriko aŭ bakalaŭro estas pli granda amiko de Camacho ol de Basilio, kaj ke li eminentas en la satira arto pli ol en la eklezia scienco. Kiel bele li aludis per la spektaklo la sciojn de Basilio kaj la riĉon de Camacho!

Ĉion aŭskultinte, Sancho diris:

—La reĝo estu mia koko.[279] Mi vetas por Camacho.

—Oni klare vidas, Sancho —respondis don Quijote—, ke vi estas unu el tiuj kampuloj ĉiam dirantaj: Vivu longe la venkinto!

—Mi ne scias kio mi estas —diris Sancho—. Sed mi bone scias, ke el la marmitoj de Basilio neniam mi eltirus tiel elegantan ŝaŭmon, kiel el la ĵaroj de Camacho.

Kaj, tion dirante, li montris al sia mastro la poton plenan de kokinoj kaj anseroj. Poste li prenis unu kokinon kaj komencis manĝi kun granda senĝeno kaj apetito.

—Al la diablo la scioj de Basilio! —li diris—. Homo pli valoras, ju pli da havo li trezoras. Kiel diris avino mia, nur du familioj ekzistas en la mondo: la havanta kaj la ne havanta. Ŝi ĉiam preferis la havantan, kaj en la nuna tempo, mia sinjoro don Quijote, oni pli atentas la havon ol la scion. Azeno kovrita per oro aspektas pli bele ol ĉevalo kun ŝarĝo-selo. Tiel do, mi insistas, ke mi partianiĝas por Camacho, en kies potoj abundas ŝaŭmaj bagateloj kiel anseroj, kokinoj, leporoj kaj kunikloj, dum en la potoj de Basilio apenaŭ oni trovus, se ion, akvecan kaĉon.

вернуться

[279]

Mi staru ĉe la plej potenca. Esprimo prenita el la terminologio de la malnovaj koko-luktoj.